Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Adresoj de Esperantaj bibliotekoj en Interreto

En tiu paĝo estas tri partoj :
elektronikaj bibliotekoj : por tuj legi aŭ elŝuti per Interreto ;
elektronikaj katalogoj : por trovi informojn, bibliografiojn ;
pri bibliotekado : konsiloj kaj aliaj ligilaroj.

Ĉiuj tiuj adresoj konstituas nur malklompletan aron da ekinformoj : la Interretaj adresoj kaj enhavoj eblas ŝanĝiĝi… la kondiĉoj por viziti kaj por legi tre varias… multaj E-aj bibliotekoj ne posedas Interretan adreson kaj ne aperas… retejoj estis forgesitaj…



Elektronikaj libroj en Interretaj bibliotekoj :

Tiuj ligiloj alvojigas rekte al elektronikaj arĥivoj (libroj, gazetoj, aŭdaĵoj) por tuj legi aŭ elŝuti. La formato HTML estas tute teksta, la formato PDF estas iafoje iom teksta, iafoje fota.

Bitoteko de Hispana E-o Federacio
Tre multnombraj kaj diversaj skanaĵoj per formato PDF.
IEMW : Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno
Tre multnombraj kaj diversaj fruaj libroj, gazetoj, dokumentoj (ĉirkaŭ 1900) skanitaj per formato bilda : periodaĵoj, libroj, arkivaĵoj
Akademio de Esperanto
Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, Aktoj de la Akademio.
gutenberg.org
Elektronika librejo per formatoj TXT, HTML, PDF.
Fondaĵo Vanbiervliet
Multaj skanaĵoj de libroj, revuoj ("Tra la Mondo"), fotoj, afiŝoj ; du adresoj : ĉe Googleĉe OneDrive.
Biblioteko Sakura
Reeldonas Japanaĵojn per HTML.
Espero Katolika
Teksta reeldono de la plej maljuna revuo de Esperantujo (ekde 1903), per HTML.
Gazetoteko Lanti
Esperanta Gazetejo
Diversaj gazetoj de la Esperanta Movado. Formato PDF.
La Trezorejo
En tiu kampo troviĝas tre diversaj eroj de la E-a kulturo rekopiitaj-savitaj el multaj retejoj, sed nenia mapo ; elfosu !
E-a retejo de Don Harlow
Literaturo, noveloj, dokumentoj pri la Ido-krizo.
Esperantologio
Tiu revuo temas pri Esperanto mem.
"Le Monde Diplomatique" en Esperanto
Tradukoj de artikoloj de franca revuo pri internaciaj aferoj.
Radio-arkivo
Programoj de radio-elsendoj kaj ret-radioj (eksa "Amikaro de E-o en Radio").
Bildkartoj (ĉe "Eventoj")
Virtuala ekspozicio de pli ol 1800 Esperanto-poŝtkartoj kaj bildkartoj.
i-espero
Elektronika librejo per formato PDF.
INKO : elektronikaj libroj
Elektronika librejo per formato PDF. Alia adreso : INKO.
VEB : Virtuala E-o Biblioteko
Bedaŭre ne plu ĝisdatigita.
Biblioteko Hippolyte Sebert
Reeldonoj (HTML) de malnovaj vortaroj, broŝuroj, artikoloj, fotoj ; faklisto :

Elektronikaj katalogoj :

Tiuj ligiloj alvojigas al elektronikaj katalogoj, bibliografioj. Bibliotekoj sen interreta katalogo aŭ sen sufiĉaj interretaj informoj ne estas menciitaj.

Esperantaj bitoj (enesperantujo.blogspot.fr)
Multdiversaj originalaj artikoloj pri nia E-kulturo (kkaj Hispanlingvaj), listo de ĉiuj E-bibliotekoj (de Roland Rotsaert).
Germana Esperanto Biblioteko (en Aalen)
Tre grava biblioteko. La tuta katalogo (22.000 titoloj) estas rete elŝutebla. Pliaj adresoj : esperanto-bibliothek.gmxhome.de/2003/einstieg.htm, esperanto-bibliothek.gmxhome.de.
Originala Literaturo Esperanta (esperanto.net)
Multaj listoj kaj kulturaj informoj : verkoj, aŭtoroj, bibliografioj, biografioj, recenzoj, konkursoj.
FEL : Flandra Esperanto-Ligo
Biblioteko Vanbiervliet en Kortrijk kaj Literatura Librejo Rejna de Jong en Antverpeno. Pliaj adresoj : www.esperanto-kortrijk.info ; Joost.
"Trovanto" de Aŭstria Nacia Biblioteko
En Vieno : Fama Esperanto-Muzeo IEMW, kaj aparta Kolekto por Planlingvoj.
U.E.A. : Biblioteko H. Hodler (Rotterdam)
U.E.A. ankaŭ estas libro-eldonisto kaj -vendisto : Libro-servo de UEA.
CDELI : Centro de Dokumentado kaj Esploro de la Lingvo Internacia
En La Chaux-de-Fonds (Svisujo). Kolektas pri planlingvoj.
Biblioteko Ramon Molera Pedrals (Moià, Barcelona)
Estas aliaj gravaj Katalunaj bibliotekoj : E-o Muzeo de Subirats, kaj Biblioteko-Arkivo Petro Nuez en Sabadell.
Wikipedia
Paĝoj pri E-a Kulturo, inter kiuj : Bibliografio de Esperanto.
IEI : Internacia Esperanto Instituto (Cseh) (Nederlando)
EBEA : Elektronika Bibliografio de Esperanto-Artikoloj (Esperantoland)
Biblioteko Butler (Barlaston, Britio)
Kultur' Centro Tuluz' (Francio)
Japana E-o Instituto
Marc Vanden Bempt
Biblioteko Juan Régulo Pérez (Hispana E-o Federacio, Madrido)
Libraro Ludovika (Halifakso, Nova Skotio, Kanado)
E-o Grupo de Hannover (Germanujo)
E-o Biblioteko de Hamburgo (Germanujo)
UECI : Biblioteko Glauco Corrado (Cormano, Milano)
Esperanto-societo Kebekia (Montrealo)
ESMA : Esperanto Society of Metro Atlanta
Kolekto de William Auld (Nacia Biblioteko de Skotlando)
Nacia Esperanto Biblioteko de Massa (Italio)
En la spaco "Seleziona dove vuoi cercare", serĉi "Massa - Biblioteca Nazionale di Esperanto (TE) c/o Archivio di Stato di Massa".
Franca Nacia Esperanto-Muzeo (Gray)
Biblioteko Hippolyte Sebert (Parizo)

Pri bibliotekado :

Ĉi-tie vi trovos eksplikojn pri bibliotekado (kiel organizi, konservi, flegi) kaj aliajn ligilarojn samajn je ĉi-tiu paĝo :

Wikipedia
Listo de Esperanto-Bibliotekoj ; kio estas Esperanto-Biblioteko.
Klasifo de Esperantaj temoj
La libro de M. Butler (1950), kun la tre necesa indekso.
GEB en Aalen
(Se vi legas la germanan… bedaŭrinde la "Regularo" en E-o de Martin Weichert malaperis…)
Detlev Blanke
Artikolo pri la tipoj de bibliotekoj kaj pri la neceso organizi nian aferon.
Biblioteko Hippolyte Sebert
Kelkaj rimarkoj de amatora bibliotekisto pri klasifiko-sistemoj.
Slipilo por bibliotekado :
Provo por faciligi kreadon de katalogo, per elkopio de jam ekzistantaj slipoj el la katalogoj de Biblioteko Hippolyte Sebert, de Germana Esperanto Biblioteko en Aalen, kaj de Brita Biblioteko Butler en Barlaston.

Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org