Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Jen la unua reteja enira paĝo de nia Biblioteko.

Ĝi eksplikas, kiel amuzeta revo-artikolo de André Albault publikigita en la revuo de U.F.E. vekis la librojn.

Tiu paĝo estis la alvena paĝo, ekde la publikigo de la retejo en Marto 2010, ĝis Aprilo 2011.


Konsulti la katalogon

Historia biblioteko de U.F.E.

La revo de André Albault en Le Monde de l'espéranto por virtuala muzeo vekis atenton en Parizo (LME n-ro 570-1, p. 12-13).

Ordigo-laboro estas komencata en La Cerisaie kie miloj da malnovaj libroj atendis. Ĉar biblioteko funkciis ĉirkaŭ 1970, organizita de Pierre Royer, antaŭ la translokiĝo de la asocio ĉi-tien. Bedaŭre, pro manko da spaco (U.F.E. tiam posedis nur la akceptejon ĉe la stratokruciĝo), pro manko de volo ankaŭ, tiu kultura laboro ne estis daŭrigita de la asocio kaj ĉesis.

Tiuj broŝuroj kaj libroj venis de donacoj al la asocio post morto de Esperantistoj kies nomoj kelkfoje legeblas sur la komencaj paĝoj. Multaj venis (nerekte) de Centra Oficejo kie Generalo Sebert organizis bibliotekon de 1905 ĝis 1920. Libroj ankoraŭ estis senditaj de aŭtoroj aŭ eldonistoj por recenzi.

Antaŭ 4 jaroj la libro-amaso estis enbretigita, kiel eblis. Tiam estis la necesa rekomenco, sed ne sufiĉa por revivigi la historian arkivan bibliotekon.

Krome, iu malgranda biblioteko aperis en angulo de la kurso-ĉambro. Tiu biblioteketo entenas vortarojn, lernolibrojn, literaturon, kaj tre sufiĉas. La membroj rajtas pruntepreni la legolibrojn.

Nia arkiva biblioteko ne estos prunteprena : la vizitantoj rajtos nur surloke konsulti librojn. Multaj el tiuj malnovaj libroj, broŝuroj, revuoj, estis presitaj sur ordinara papero, ne binditaj. Hodiaŭ ili estas grave difektitaj kaj netroveblaj aliloke. Ili estas kaj restos nia trezoro malpretenca.

Kvankam la librolisto datumas de antaŭ 40 jaroj, ĝi estas hodiaŭ konsultebla per Interreto. Jam, ni povas serĉi per la simpla serĉilo de la retumilo (esplorilo) kaj iel eĥoi al Profesoro Albault :

•   H. Vallienne verkis "Kastelo de Prelongo", romano eldonita de Hachette en 1907 (vidi la slipon).
•   E. D. Durrant verkis "The Language problem, its history and solution", eldonita en 1943 (vidi la slipon) kiu estas en nia katalogo.
•   Sed lia "Aeronaŭtika terminaro" ne estas en la katalogo. Ni petas al la Esperantistaro por doni tiun libron.
•   Anstataŭige ni proponas "Lexique aéronautique en six langues" de R. d'Arman (vidi la slipon).
•   K. Kalocsay verkis kaj kunverkis multajn librojn. Estas en la katalogo : "Lingvo, stilo, formo", "Plena gramatiko de Esperanto" (kune kun G. Waringhien) unua kaj dua eldono, "Rimportretoj" kun fotoj de la plej konataj Esperantistoj, "Streĉita kordo", "Dek du poetoj", "Hungara antologio".
•   Kalocsay tradukis librojn de Antono Hekler, Dante, Gyula Török, kaj… Benito Mussolini !
•   Estas ankaŭ libro de V. Bleier kaj F. Szilagyi pri J. Baghy kaj K. Kalocsay : "Arĝenta duopo".
•   Pliaj eldonoj de tiuj libroj kaj multaj aliaj verkoj de Kalocsay ne estas en nia katalogo, ni petas ree al donontoj !

La biblioteko petas ankaŭ por konsiloj, por manoj ne polvotimaj, por piedoj ne malvarmotimaj, ĝi vokas al aliaj bibliotekoj por estontaj interŝanĝoj.

Bedaŭre en la kelo de La Cerisaie hodiaŭ estas ankoraŭ multaj senordaj malnovaj libroj. Slipoj estas trovitaj sed libroj estu trovotaj ! Tamen, post pluraj monatoj, okaze de la (re)inaŭguro de nia kultura arĥiva biblioteko, ni bone esperas trinki burgonjan vinon en la vastaj varmaj lumplenaj salonoj de Espéranto-France, kiel en la revo de André Albault !

La Pariza Muzeo estas ankoraŭ plejparte sub la tero, sed ia ŝajno ek-printempa jam ek-sezonas, kaj revi, tute eblas...

 

 

 

 

 

 

Konsulti la katalogon


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org