Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Hindujo

É. Boirac →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia


La Akademio

La portretoj de la akademianoj estas separe prezentitaj en jenaj interretaj paĝoj :

Ĉi-tiu teksto unue aperis en la Literatura Almanako de Lingvo Internacia por 1909, en paĝoj 75-92.

La aŭtoro de la artikolo "Era" estas René Artigues.

La karikaturaj desegnoj de "Ludovic Rodo" estas de Rodolphe Pissaro, unu filo de la fama pentristo.


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

La Akademio

~~~~~~~

… Jen tio, kion rakontis al mi tiu stranga viro :

« Kiel vi vidas, sinjoro, per mia uniformo, mi estas pedelo de la Esperanta Akademio. Mia ofico ne estas tre peniga : mi nur devas balai kaj ordigi la ĉambregon, fermi aŭ malfermi la pordon, kaj dum la solenaj kunsidoj, starante ĉe la sojlo, mi de tempo al tempo per severa voĉo ekkrias : « Silentu, Sinjoroj ! », kiam la diskutado tro akriĝas kaj laŭtiĝas. Salajre mi ricevas ŝatindan monsumon, kiun bedaŭrinde oni pagas al mi per spesmiloj ; sed min konsolas la gloro, kiun ŝprucigas sur min miaj oficialaj rilatoj kun la plej alta eminentularo… Kompreneble, pro la diverslandeco de la Akademianoj, la kunsidoj estas iom maloftaj ; ĝis nun nur unu okazis, pri kiu mi tuj rakontos al vi, Sinjoro, pro la ĉiama intereso, kiun vi montris al nia grava societo…

La unuan de Januaro, en la preciza momento, kiam la horloĝo batis la dekduan nokte, mi solene malfermis la pordon de la ĉambrego kaj min turnante al la ĉeestantaro, laŭte ekkriis : « Stare, gesinjoroj ! Jen la Akademio ! ». Tion mi kriis, ĉar tia estas la kutimo : sed verdire, la ĉeestantaro konsistis el neniu. La ĉambrego estis plej lukse ornamita. Mil lampoj kun verdaj ŝirmiletoj pendis de la plafono kaj disbriligis amason da verdaj kvinpintaj steloj, dank’ al kies mistera lumo, ni povis, rigardante supren, kredi, ke ni vidas nian Esperantan ĉielon. La muroj malaperis « sub la faldoj de nia verda standardo » ; meze de l’ ĉambrego staris larĝa tablo kun verda tapiŝo ; sur ĝi, verdaj libroj, inkujoj kun verda inko, verdaj plumingoj, krajonoj, k. t. p. ; ĉirkaŭe, dekdu seĝegoj el verda veluro…

En la momento, kiam mi malfermis la pordon, la orgeno ekludis la konatan himnon « Espero », kiun ĥoro nevidebla rave kantis el la postscenejo.


← Hindujo

É. Boirac →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org