Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Du Rakontoj

La Akademio →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Kelkaj impresoj de Hindujo

~~~~~~~

La insulo Lanko (angle : Ceylon ; france : Ceylan), kvankam ĝi kuŝas sur la landkarto tre proksime de Hindujo, tute ne estas parto de Hindujo. Ĝi estas gubernio regata de guberniestro kaj konsilantaro tute sendependaj de la administracio de Hindujo. La vivo kaj moroj de la Eŭropanoj, kiuj loĝas en Lanko, ne estas samaj, kiel tiuj de la anglo-hindanoj. Kiam post sepjara loĝado en Lanko mi forpermese revenis Anglujon, mi tre ofte renkontis homojn, kies fratoj aŭ kuzoj loĝis en Hindujo, kaj multfoje ili montris strangan konvinkon, kvazaŭ loĝado en Lanko signifas koniĝon kun ĉiuj angloj loĝantaj en Hindujo. « Ha ! » diris al mi foje unu Londonanino, « se vi loĝadas en Lanko, vi sendube konas mian kuzon en Calcutta ! Bonvolu saluti lin por mi ». Mi respondis : « Sinjorino, via landkarto de la orientaj landoj estas desegnita laŭ tro malgranda skalo. Eksciu do, ke la veturo de Colombo ĝis Calcutta postulas multe pli da tempo, ol la veturo de Londono ĝis Warsaw (Varsovio) ». Kaj ŝi nur respondis : « Ĉu efektive ? Kie do estas Warsaw ? ».

Kiam post dekunujara loĝado en Lanko mi ricevis de mia oficiala ĉefo ordonon viziti Dehra Dun por studi la geodesiajn metodojn kaj rimedojn de la granda Trigonometria Esploro de Hindujo (Great Trigonometrical Survey of India), kiu tie havas sian konstantan sidlokon, mi ĝoje kaptis tiun feliĉan ŝancon por fari traveturajn vizitojn al kelkaj lokoj tre memorindaj pro la terura ribelo de 1857.

Sed pri la Granda Ribelo mi ne intencas paroli, ĉar en multaj verkoj oni jam povas legi ĉiujn detalojn de tiu bedaŭrinda intergenta barakto. Mi volas nur trakti ne tre serioze kelkajn impresojn, kiuj koncernis min, kiel fremdulon en fremda lando.

La rivero Hugli estas preskaŭ sendanĝera por ŝipoj pro tio, ke ĝi estas nature tiel terure danĝeroplena. Sen kompetenta piloto nenia ŝipo povus veturi laŭ tiu rivero pro la konstanta translokiĝado de la sablorifoj. Nia ŝipo atingis la buŝon de la rivero tre ĝustatempe por naĝi sur la alta tajdo super la sablobarilo. Alvenas piloto kaj ni ekvojaĝas ; sed jen pluvego, kiu malhelpas, ke la piloto vidus la veturosignojn. Resti senmove eĉ por unu minuto estus pereige, ĉar tuj kolektiĝus amasego da sabla demetaĵo sub la fundo de la ŝipo, kiu baldaŭ estus senrimede fiksita sur la nove formiĝinta rifo kaj ĉe la falo de la tajdo nepre renversiĝus. Ankaŭ neeble estas antaŭen veturi pro la pluvego. Kion do fari ? Feliĉe la rivero en tiu loko, kvankam ne profunda, tamen estas sufiĉege larĝa, kaj ni veturas en granda rondo, ĉiam bruante per la vapora fajfilego. Duan fojon pro ia daŭranta pluvego la ŝipo devas ronde veturi, kaj ni jam perdis tiom da tempo, ke ni ne povos hodiaŭ atingi la urbon Calcutta, tial ni devas atendi la morgaŭan tajdon en « Diamond Harbour ».

Alveninte en Calcutta, mi serĉas la hotelon S. Ĝi estas mizera domo duone detruita de tertremo antaŭ tri monatoj. Tio estis en la jaro 1897. Grandaj fendoj montriĝas en la muroj de la ankoraŭ staranta parto de la konstruaĵo, kaj mi devas loĝi en ligna barako konstruita sur la plata tegmento. Oni diras, ke la tertremo daŭris malpli ol kvin minutojn, kaj se ĝi daŭrus du minutojn pli longe, kredeble ĝi ruinigus la tutan urbon.

Ho, la terura varmego de tiu tegmenta barako sub la tropika suno ! Tamen mi ne nomas ĝin infera, ĉar ĝi estis pli proksima al la ĉielo per cent tri ŝtupoj, ol la strata pavimo.

Aldonu al tio, ke vi devas vesti vin per la moda vesto de Londono, kaj estas kompreneble, ke mi ne pli ofte supreniris al mia dormejo, ol mia devo postulis. En Colombo, ĉefurbo de Lanko, ni portadas vestojn taŭgajn je la varmega klimato, sed en Calcutta ĉiu homo, kiu estas persono kaj ne nur estaĵo, devas esti laŭmode vestita. Sinjoro, kiu faras formalan viziton, kunprenas ordinare du ĉapelojn, unu por ŝirmi la kapon kontraŭ la suna potenco ; la duan li tenas sub la veturila seĝo. Tiu ĉi ĉapelo estas cilindroforma « kamentuba » objekto, uzata nur por parado en la akcepta salono.

La Majdan’ estas publika parko, kie la moda mondo de Calcutta iras vespere por rajdi kaj veturi kaj…, sed ne ! Mi preskaŭ diris : kaj aŭskulti la muzikon de la orkestro ; sed mi malkovris rilate al tio kuriozan fakton : la ĉevaloj kaj la sajs’oj (ĉevalistoj), kiuj pasie amas la muzikon, diligente aŭskultas ĝin, dum la gesinjoroj laŭte, eĉ laŭtege, babiladas.

Ĉar mi neniom komprenis la diversajn lingvojn de tiu lando, mi nur malmulte povis lerni pri la religiaj sentoj de la popolo. Mia servisto-kondukanto estis Mahometano, kiu pri sia propra religio sciis malmulte kaj pri la Hindua kaj Buddista religioj absolute neniom. En unu el la mallarĝaj krutaj vojetoj en la malnova kvartalo de la urbo Benares, mi renkontis viron, kiu portis kun pia mieno grandan ruĝan ombrelon kunfalditan. « Jen kio ? » mi diris al Ŝajk, mia servanto. « Ha, jen, jen ! » respondis Ŝajk, kaj kuris rekte al la ombrelo kun etendita mano. Kun indigna ekkrio la ombreloportanto admonis lin, ke li ne maltimu ektuŝi la sanktan objekton, kaj tuj de ĉiuj flankoj aŭdiĝis laŭtaj insultoj kaj malbenoj de ofenditaj Hinduoj, « Kiel tiu ĉi aventuro eble finiĝos » ? mi diris al mi mem, dum, kun mieno kvazaŭ mi neniel aŭdas la bruon, mi turnis min al la tremanta Ŝajk : « Malsaĝulo, ĉu vi nenion povas respekti ? Nu, do, klarigu al mi, kial tiu homo portas tiel grandan ombrelon ». « Sinjoro », li respondis, « por ŝirmi unu el la dioj en sia templo ». « Bone, li do iru en paco », mi serioze diris. Ŝajk raportis mian parolon al la ĉirkaŭstarantoj kaj ni trankvile daŭrigis nian promenon. En Benares mi vizitis unu tre famekonatan sanktulon, kiu loĝis en templa ĝardeno, manĝis nenian viandon kaj ordinare portis nenian vestaĵon. Li estis kaduka maljunulo kun gaja mieno kaj li akceptis min tre ĝentile. Kiam mi proponis al li donacon, li afable rifuzis ĝin. Lia sola peto estis : ke mi bonvolu skribi mian nomon en lia registro de vizitantoj. Jen luksa volumo, borderita sur ĉiu paĝo per arta desegno, kaj krom tiu libro li nenion posedis, kiu kostus pli ol du aŭ tri pencoj, eĉ ne esceptante la tuketon, kiun pro honoro al sia gasto li ligis ĉirkaŭ sia talio. Neniam kaj nenie mi renkontis tiel nobelan kaj majestan sintenadon, kiel ĉe tiu malgrasa kaj preskaŭ nuda maljuna sanktulo. Almozulo, kiu rifuzis almozon, malriĉulo, kiu posedas luksan registron de vizitantoj, sanktulo, kiu havas la manierojn de kortegulo. Kiel strange ! Tamen Hindujo estas plena de strangaĵoj.

La lando estas regata de salajrataj servantoj de la brita « krono », kiuj dum sia deĵora tempo havas tre altan rangon kaj potencon. Ĉu ili malbone uzas tiun potencon por siaj privataj plezuro kaj gajno ? Tute ne ! Eĉ la loĝantaj en Anglujo, kiuj neniam vizitis Hindujon, povas certiĝi pri tio per la atesto de siaj propraj okuloj. Ĉar en Anglujo troviĝas multaj eksoficistoj de la hinda regnestraro, kun kiuj ĉiu homo povas koniĝi, kaj kiaj homoj ni trovas ilin ? Rigardu mallongan historion de unu tia. Antaŭ multaj jaroj juna sinjoro de bona mezograda familio, bone instruita, vigla, sanoplena, kune la esperemo, decidemo kaj kora gajemo de la juneco, forlasis sian hejman landon por komenci sian deĵoron en malproksima tropika lando, Hindujo. Tuj post lia alveno oni difinis al li malfacilan kaj laborplenan postenon. Salajro sufiĉa por liaj ĉiutagaj bezonoj estas pagata al li regule kaj kvazaŭ aŭtomate el la regna kaso, tial ekzistas por li nek zorgego pri lia vivmaniero nek tento al avareco kaj malhonestaj procedoj. Cetere la tono de lia edukado, liaj familiaj tradicioj kaj la nomoj de lia societo severe malpermesas, ke li sin malaltigu al kanajla agado. Jaron post jaro li laboras, kaj ŝvitadas en tropika atmosfero, ofte en la plej embarasaj situacioj, ĉiam preta trovi kontentigan solvon de la plej diversaj sfinksaj enigmoj, ĉiam preta fari tuj kaj senprokraste longajn kaj malfacilajn vojaĝojn sub la plej malluksaj kondiĉoj, ĉiam preta klarigi la faktojn kaj motivojn de sia agado antaŭ suspektema kaj postulema ĉefaro, ĉiam devigata verki longajn kaj tedegajn raportojn pri la plej diversaj temoj, ofte turmentadata de tropikaj malsanoj. Lia devo malpermesas al li haltadon pro laceco, kaj egale estas malpermesate al li fari eraron, ĉu pro forgesemo aŭ pro indiferenteco. Kelkajn el la multaj fremdaj lingvoj de la lando li devas akiri, kun multaj strangaj lokaj kutimoj kaj pensmanieroj li devas trae koniĝi. Kaj plej ofte laŭ ia stranga eco de la homa karaktero li laboradas multe pli energie kaj senripoze ol devigas lin la cirkonstancoj de lia deĵoro. Kial ? Tion oni ne scias, sed certe ekzistas io interne de multaj homoj, kiu malpermesas ilin resti kontentaj je la nura plenumado de ilia postulata tasko. « Malsaĝulo, » ofte diras unu amiko al alia, « kial vi volas pereigi vin mem per tia senĉesa klopodado ? » Kaj li respondas : « efektive mi ne scias, kaj egale mi ne scias, kial vi, kara akuzanto, mem pekas same, kiel mi, kontraŭ via propra ripozo kaj bonstato ». Gradon post grado li antaŭeniĝas en sia departemento, ĝis fine li eble fariĝas administranto de vasta teritorio, en kiu li estas reĝo en ĉio krom la nomo. Kaj poste ? Jen malgrasa, flavhaŭta, kavavanga grizhara maljunulo, kiu kun difektita sano kaj malgranda ŝtata pensio revenas hejmen por prepari sin al la morto. Eble dum kelkaj jaroj li loĝas nekonate en ia antaŭurba dometo, vizitadas sian klubon, legas gazetojn, ludas kartojn ; baldaŭ la flamo de lia vivo malfortiĝas, ŝanceliĝas, estingiĝas. Ordinara junulo li estis, ordinara maljunulo li mortis. Aliaj nun en malproksima lando portas liajn iamajn ŝarĝojn, regas lian iaman regnon. Li, kiu iam estis kvazaŭ reĝo, nun estas kadavro de forgesita malriĉa neniulo.

Alfred E. Wackrill.



Alfred E. Wackrill
Plilarĝigi

← Du Rakontoj

La Akademio →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org