Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Vizio de Selio

Duonfolieto →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Homo

~~~~~~~

Ju pli klara iĝas al homoj ilia besta deveno kaj ilia senduba parenceco kun ĉiuj ceteraj bestoj, des pli diligente kaj zorge homoj penas trovi ian trajton, kiu povus ilin distingi de ĉiuj ceteraj bestoj.

Multaj trajtoj jam estis proponitaj kiel « kriterio de homeco », sed ĉiuj proponitaj kriterioj pli aŭ malpli ne taŭgis por sia rolo.

Ekzistas homa kapablo, kiu, laŭ mia scio, ĝis nun ne estis konstatita ĉe ia ajn alia besto ; tio estas la kapablo de konscia intenca memmortigo

Ĝis nun, se mi ne eraras, oni observis ion similan nur ĉe skorpio, pri kiu oni rakontas, ke, kiam ĝi vidas neeviteblan mortan danĝeron kaj suferojn, ĝi pikas sin mem per propra venenilo kaj tiel, mortas, mallongigante agonion kaj evitante eviteblajn suferojn…

Oni pretendas esti observinta tion, kiam ekzemple la skorpio estas metita en la mezo de ia fajra rondo, el kiu ĝi ne trovas eliron…

Estus tre interese ripeti kaj kontroli pli precize tian observon. Se ĝi estas senerara, nia kriterio ankaŭ ne taŭgas, sed nun, antaŭ la konstato de kontraŭaj pruvoj, mi estas ema supozi, ke la skorpio svingas sian voston super sia kapo ne por venenigi sin, sed simple por savi sian voston el minacanta fajro, por mallongigi sian bruleblan supraĵon, fine eĉ pro konvulsioj, kaŭzitaj de doloro…

Antaŭ ol nia supozo estas malverigita, ni povas konsenti kun la personoj, kiuj konsideras, ke la timo de morto estis la fonto de religio kaj ke la venko de l’ morto estis la celo de religio. La penso pri morto estis la unua nubo sur la ĉielo de plena besta feliĉo de unua homo. Ju pli li estis feliĉa, des pli la penso pri ebla morto ŝajnis al li kontraŭnatura, eksterdevena kaj li serĉis klarigon de l’ morto nur en siaj eraroj (pekoj) aŭ en kolero de pli ruza aŭ de pli forta nevidebla mortiganto (Dio)…

Iom post iom la penso pri morto eĉ atingis tiajn maniajn gradojn, ke tute venenigis por homoj la ĝuon de l’ vivo kaj multaj el ili komencis pli multe ŝati la preparon por la morto ol la ĝuon de l’ vivo.

De tiu vidpunkko deveno kaj historio de memmortigo ĉe homoj estas tre grava kaj tre interesa demando…

Estas psikologie kompreneble, ke oni preĝas, oni flatas, oni « adoras » ion, kion oni timas, sed ĉu iu malsata, kiu manĝis kaj satiĝis, havas ideon danki aŭ adori manĝaĵon ? Ne, ĉar la sento de malsato pasis kaj estas forgesita. Tiel same pri ĉiuj aliaj bezonoj korpaj. Nur unu penso ne estas forigebla — penso pri morto, kiel pri fino de l’ vivo, dum oni vivas kaj vidas, ke aliaj mortas…

Ĉu tio estas pure homa, estas malfacile diri. Aliaj bestoj tre diverse rilatas al mortintaĵoj. Komparu eĉ cetere tre proksimajn similajn bestojn — ĉevalon kaj bovinon : la ĉevalo restas pli trankvila inter kadavroj kaj sango ol la bovino. Kial ?

Psikologio komencis sian ekzistadon, kiel scienco de homaj individuaj psikologiaj aperoj. Nur nun ĝi komencas plilarĝigi sian agejon per la starigo de popola (kolektiva) psikologio, sed ĝi enlasas ankoraŭ en tiun sferon nur homajn amasajn psikologiajn aferojn. Venos tempo, — ĝi jam alproksimiĝas, — kiam la psikologio enhavos universajn psikologiajn aferojn. Tiam ni trovos multajn respondojn por niaj nunaj demandoj kaj nesolvitaj enigmoj… Sendube, sed ĉu ni ne trovos ankaŭ novajn demandojn, pli malfacilajn, pri kiuj ni nun ne havas eĉ antaŭsenton, kiuj superas ĉiujn fortojn kaj ilojn de nia ĝis nuna scienco kaj estas nur duonkonscie sentataj de l’ homaro ?

Ju pli kreskas niaj konoj, des pli klare iĝas por ni, ke oni ne konas eĉ sin mem… Ĉu tio estas tempa malforto de nia racio aŭ estas ia esenca kondiĉo de nia ekzistado ?

Ŝajnas al mi, ke en la sama stato estas la apartaj ĉeloj de nia cerbo : ili nenion scias, nek pri organismo, kies parto ili estas, nek pri si mem.

Homo estas nur ĉelo de l’ homaro kaj la homaro estas nur cerbo de l’ universa organismo.

N. P. Evstiféieff.


Nikolai P. Evstiféieff
Nikolai P. Evstiféieff
Plilarĝigi

← Vizio de Selio

Duonfolieto →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org