Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Melankolio

Rompita Vazo →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

El letero al Amiko

~~~~~~~

Pli kaj pli oni kontraŭbatalas en ĉiu nacia lingvo la tiel nomitajn fremdvortojn, kaj oni penadas konservi la gepatran lingvon, ja eĉ dialektojn en plej granda pureco kaj libera de fremda influo.

Patriotismo postulas, ke la loĝantaro de l’ lando sin nutru per la fruktoj, kreskintaj en la lando mem, en la patrujo.

Tamen, pro rapida kreskado de l’ loĝantaro, jam de longe por multaj nacioj ne plu sufiĉas la hejma fruktaro kaj « nolens, volens » ili estas devigataj venigi la mankantan nutraĵon el fremdaj landoj, el kolonioj.

Tiel — mi scias, ke ankaŭ tiu komparo lamas — la gepatraj lingvoj, kiuj por la ĉiutaga bezono certe sufiĉas, ne povas plenumi la postulon de l’ scienco, arto, tekniko, k. t. p., pri specialaj esprimoj kaj tial ĉiuj nacioj importis novajn radikojn, feliĉe preskaŭ ĉiam el la sama neŭtrala lingva lando, ĉerpis ilin el la samaj klasikaj fontoj.

La rezultato estas la internacieco de tiuj fremdaj vortoj, kies anstataŭigo per samsencaj naciaj vortoj ofte ne estas ebla, se oni ne volas krei verajn vortmonstrojn.

Pro la internacieco de tiuj fremdvortoj ili devis fariĝi por taŭga internacia lingvo la fundamento de l’ vortaro kaj elektante kaj kompletigante la vortradikaron, oni sekvas tial la maksimumon de ĝia internacieco.

Tiu Lingvo Internacia jam hodiaŭ estas por multmiloj da homoj granda agrablaĵo kaj plifaciliĝo de iliaj interrilatoj ; postulo ĝi fariĝos por la venonta tempo, por niaj infanoj kaj nepoj. Nur « faute de mieux » ni uzis ĝis nun en niaj rilatoj je aliaj nacioj naciajn lingvojn, sed ju pli multnombraj fariĝas la nacioj, kun kiuj ni intencas kaj provas interrilati, des pli urĝa sin montras la bezono pri lingvo internacia, sed nur pri unu kaj la sama.

Kara Esperanto, mirinde vi plenumis tiun postulon ; dum kvar kongresoj vi montris vian vivplenan taŭgecon kaj montras ĝin ĉiutage por ĉiuj celoj de internacia interrilato.

Ruze kontraŭuloj silentas pri tiuj faktoj, penadas kontraŭbatali vin per kritikaĉoj, laŭ kiuj, aplikataj je naciaj lingvoj, neniu el ili plu havus la rajton ekzisti, malamikoj provas per kakofonioj, zorge kunmetitaj, trompi naivulojn, kakofonioj, kiujn oni ankaŭ formas en ĉiu nacia lingvo, — pro ŝerco, ne pro intrigo kaj kiel amuzaĵon, ne kiel juĝilon pri la boneco de l’ lingvo, — kaj kiujn eĉ komencanto facile povas eviti kaj evitas. Dio nin savu kontraŭ tiaj plibonigantoj, kiuj pro tute negravaj detalaĵoj malhelpas la gravajn progresojn, kiujn la demando pri internacia lingvo faris, dank’ al longjara sincera kaj amoplena laboro de l’ Esperantistoj ! Ne povas ili esti tiel naivaj por kredi, ke tiu vivplena bela Esperanto simple estas mortigebla kaj la historio de l’ stenografio kun ĝiaj multnombraj sistemoj, el kiuj ĉiu pretendas esti la plej perfekta, certe estas sufiĉe konata por ne forgesigi la memkompreneblan : Nur unueco donas fortecon !

Se vi volas aĉeti skribmaŝinon, bicikleton aŭ alian teknikaĵon, postulu el sennombraj modeloj la plej novan, kaj ripetu vian postulon eble jam post unu jaro, sed en la demando pri Lingvo Internacia ni nur povas uzi unu kaj la saman lingvon. Ĝi estis, estas kaj restu Esperanto, la sama Esperanto, kun kiu plej intime estas ligita la ideo de l’ Esperantismo, nobla esprimo de nia hodiaŭa etika sentado kaj konvinko, ke ekster kaj apud nia amo je l’ gepatroj, je l’ hejmo, je l’ patrujo ekzistas ankoraŭ alia nova sento, la amo je l’ tutmonda homaro kaj la sincera deziro pri vera feliĉiganta paco sur la tuta terglobo !

Doktoro Mybs.



Eduard Mybs
Plilarĝigi

← Melankolio

Rompita Vazo →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org