Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Nasko de L.I.

Vizio de Selio →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Sentimentalaj, pozitivaj
kaj nekonsciaj Pacifistoj

~~~~~~~

Nenia movado estas pli malkomprenata, pli subtaksata, ol la pacifisma. Nenia tamen penetris pli profunde la tutan vivon de la homaro ; sed ĝia disvastiĝo kaj la maniero, kiel ĝi atingas nun rezultojn, kiuj antaŭ nelonge ŝajnis utopiaj, estas ignorataj, eĉ de la plimulto de ĝiaj partoprenantoj.

Ekzistas du tre malsamaj sistemoj de pacifismo, same kiel de medicino. Inter la kuracistoj, unuj kuracas la simptomojn de la malsano (simptoma medicino), aliaj, pli kaj pli multaj, serĉas kaj atakas ĝiajn principojn (patogenia medicino). Same, al unuj inter la pacifistoj sufiĉas kontraŭbatali la efektojn de la nuna sistemo de violento : ili agas do por aranĝi la konfliktojn, ĉesigi eventuale la militojn, haltigi la armadojn, t. e. por suprenruli la Sizifan ŝtonegon, kiun trudas al la homaro ĝia nuna stato de internacia anarkio.

La aliaj memoras, ke, en ĉiuj sociaj fenomenoj, oni povas forigi la efektojn nur per forigo de la kaŭzoj. Ili penas do, ne por subteni aŭ restarigi la pacon iam post iam, laŭ la okazoj, nek por forigi la armadojn, kiuj daŭros tiel longe kiel oni sentos ĝin en danĝero, sed por malhelpi, ke en la estonteco ĝi estu danĝerigata, t. e. por ĝin organizi, por anstataŭigi la internacian anarkion per jura organizo de la internaciaj rilatoj. Kaj plie, ili komprenas, ke tiu jura organizo mem ne povas naskiĝi spontanee, ĉar ĝi estos mem efekto, la natura efekto de la ĝenerala internaciiĝo de ĉiuj homaj laboroj, interrilatoj kaj interesoj. Komprenante do kiamaniere la homaro, konsiderata kiel tuto, iras pli kaj pli rapide al senĉese pli perfekta organizo, ili laboras por helpi tiun evoluadon, ĉion malfortigante, kio ĝin ĝenas, kaj ĉion subtenante, kio ĝin antaŭenpuŝas ; ili penas do por disvolvi la internacian juron, por aliformigi la internacian politikon ; sed antaŭ ĉio ili favoras la necesan kondiĉon de tiuj progresoj, la internaciismon, kaj sekve ĝiajn faktorojn, kiuj estas la disvolviĝo de ĉiuj internaciaj rilatoj kaj komunikiloj, de l’ internacia komerco, de la internaciaj kongresoj, esploroj, sindikatoj, oficejoj, k. t. p., k. t. p. Tiuj pacifistoj, kompreneble, postulas de la homaro pli da pacienco ; sed, ne prezentante al ĝi vanajn iluziojn, ili kondukas ĝin al pli certe atingebla finpunkto. Ili estas la pli nova, kaj ankoraŭ la pli malmulta parto de la pacifistaro.

Malfacile estas nomi tiujn du metodojn. Analogie kun la simptoma kaj la patogenia medicinoj, oni povus ilin nomi la simptom- kaj la kaŭzo-pacifismo. Aliaj esprimoj estus flegista kaj aliformigista pacifismo, aŭ ripara kaj rekonstrua. Sed mi konservus pli volonte la nomojn, kiujn mi donis al ili el aliaj vidpunktoj, laŭ la maniero, kiel ili faras sian propagandon, nome, la sentimentala pacifismo kaj la pozitiva 1.

(1)  Tiuj nomoj certe ne estas bonegaj. Sed mi preferas ilin, ol tiujn, kiujn elektis S-ro A.-H. Fried, kiu prezentis unua tiun teorion. Li nomis efektive tiujn du tendencojn la reformista kaj la revolucia pacifismo ; kaj tiu terminaro imitita laŭ tiu de la socialista partio, povas erarigi, kredigante, ke parto de la pacifistoj celas laŭleĝan reformon, kaj la alia, violentan revolucion.

La pacifistoj, pri kiuj mi ĵus parolis, estas la kondukantoj de la movado, la konsciaj pacifistoj. Flanke de ili, troviĝas la nekonsciaj pacifistoj ; kaj tiuj lastaj estas ne nur multaj, sed multegaj : ili estas, ĝustadire, la tuta civilizita homaro.

Oni sin turnu, efektive, al tio, kion mi diris pri la kaŭzoj, kiuj, internaciigante la homaron, kondukas ĝin, vole-nevole, al supera formo de organizo. Tiuj kaŭzoj estas materiaj kaj moralaj instrumentoj de progreso, kies utilecon komprenas kaj kies disvolviĝon deziras, kaj eĉ favoras ĉiu homo. Kiu ajn vojaĝas sur fervojo inter du proksimaj urbetoj, kunlaboras per sia mono al la prospereco de la fervoja kompanio, t. e. de instrumento, kies bonstato utilas al la paciga internaciismo. Kiu ajn, loĝante en ne-tropika lando, trinkas tason da kafo, teo aŭ ĉokolado, favoras la transmaran komercon, kies reto, konstante pli kaj pli mallarĝa, unuigos iom post iom la popolojn. Oni rajtas do diri, ke ĉia ajn ago de civilizita homo havas internacian, homaran efekton, ke ĝi estas nekonscia paŝo al la estonta federo de la nacioj, al la organizo de l’ mondo, al la paco garantiota ne per armadoj, sed per amikaj interkonsentoj kaj preciza internacia juro, bonvole akceptita.

La konsciaj pacifistoj montris la vojon al tiu progreso, kaj ili estas, kiuj formulas la solvojn. Sed la amaso, la tutaj popoloj estas, kiuj devigas la registarojn eniri tiun vojon, akcepti tiujn solvojn : ili estas, kiuj fakte starigas la pacon.

Gravan kaj altan ekzemplon liveris pri tio la du lastaj Franca-Germanaj krizoj.

En 1905, oni povis kredi, tute malprave sed tamen versimile, ke la politiko de la Franca ministro Delcassé povos konduki al milito kun Germanujo. Certe, li celis nenion tian, tute male. Sed sufiĉis, ke la Germanoj povis ĝin kredi, erare sed sincere, por igi lian situacion netolerebla. La Francoj lin renversis ; kaj per tio ili tute ne senhonorigis sin, kiel pretendas la ŝovinistoj, sed ili simple faris sian devon al la homaro, montrante, ke ili ne havas malbonajn intencojn kontraŭ siaj najbaroj. Ili pruvis, kion la Germanaj konsciaj pacifistoj ripetas de longe al siaj samlandanoj, nome, ke la Franca nacio volas nur kunlabori pace kun la ceteraj.

Kaj kia estis la sekvo, oni povas diri la rekompenco ? Tri jarojn poste, la Germana politiko, kun sama versimileco, povis ŝajni atakema al Francujo. Kaj tio sufiĉis por naski en tuta Germanujo potencan malaprobon al tiu politiko kaj eĉ por iniciati demokratian movadon, kiun neniu estus atendinta en tiu lando antaŭ eble jarcentduono : ni vidis ne kancelieran, sed vere imperiestran krizon, ĉar se la kulpinto estus ne imperiestro, sed respondoŝulda ministro, li estus eksigita, same kiel S-ro Delcassé.

Kaj nun, ni ĉeestas tiun novaĵon : Francujo kaj Germanujo, la du ĉefaj militistaj regnoj, la pretendataj heredaj malamikoj, prezentis en plena egaleco de rajtoj gravan malkonsenton al la Haga Kortumo !

Antaŭ dek jaroj, oni mokis la konsciajn pacifistojn, kiam ili parolis pri internacia arbitracio, kaj pri internacia tribunalo, kiun akceptos neniam la regnoj (oni diris), pro respekto al sia suvereneco. Jam nun, la nekonsciaj pacifistoj trudis tiujn pacajn solvojn, en 1905 al Britujo kaj Rusujo (incidento de Hull), kaj en 1908 al Francujo kaj Germanujo ! La progreso rapidas : la federita homaro estas jam ekvidebla.

Gaston Moch.



Gaston Moch
Plilarĝigi

← Nasko de L.I.

Vizio de Selio →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org