Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Duonfolieto

Hindujo →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Du rakontoj

de la fama popolrakontisto hispana Majstro Dominguez

~~~~~~~

I

Viro, kiu havas putriĝintan mueldenton, kaj tial suferadas fortan doloron, iras al dentisto.

— Sinjoro, je la Sankta Dio, ekkrias la malsanulo, eltiru tiun ĉi mian malbenatan osteton, kiu ne permesas al mi dormi jam de multaj noktoj.

— Nu, respondas la dentisto, ĉu vi deziras eltiron kun doloro aŭ sen ĝi ?

— Kompreneble, sen doloro.

— Do, mi metos inter la dentoradikojn kaj la dentokarnon pulvorigitan anesteziilon nomitan peloxilo, kaj vi neniel sentos doloron.

— Ho ! vi estas mia savonto.

La dentisto almetas la ĥemian pulvoron kaj eltirinte la mueldenton, li ĝin prezentas al la suferanto. La paciento, kiu dum la eltiro ege suferis, prenante plenmanaĵon da tiu anestezia pulvoro, frotas ĝin inter siaj manoj, kaj tiel rapide kiel oni tion pensas, li donas al la dentisto tiel bruegan vangofrapon, ke la malfeliĉa frapito rulfalas sur la plankon.

— Ĉu vi sentas doloron ? demandas la frapinto.

— Jes, jes, kaj vi estas nedresebla besto.

— Tion mi ne komprenas, ĉar mi forte ŝmiris miajn manojn per peloxilo.

II

Sinjoro, antaŭ pag-fenestreto, aĉetas bileton, por alesti taŭrokuradon, kaj malgajmiena viro alproksimiĝas al li.

— Kiom mi ŝatas la okazontan spektaklon, sinjoro mia ! diras la apudestanto ; mi eĉ kuraĝus eltirigi unu el miaj dentoj, se iu pagus por mi bileton.

La sinjoro tute mirigita, respondas : nu, mi donacos al vi vian deziratan bileton, se vi permesas memvole, ke dentisto eltiru unu el viaj dentoj kiel vi ĵus proponis.

— Ne parolu plu, mi konsentas.

La sinjoro pagas la bileton de la viro, kaj ili ambaŭ rapide iras al proksime loĝanta dentisto.

Tuj kiam la dento estas eltirita, la sinjoro donas bankbileton al la operaciisto, dirante al li mallaŭte kaj sekrete : Tiu malsaĝulo konsentis la eltiron de unu el siaj dentoj, kontraŭ donaco de taŭrokurada bileto ; tia estas lia deziro, sed mi neniam konis similan bestaĵon.

— Ho ! sinjoro, vi eraras, diras la dentisto ; tiu viro estis ĉi tie antaŭ duonhoro, petante de mi, ke mi eltiru lian putriĝintan denton ; sed verŝajne li tiam ne havis monon, kaj ne dirante vorton, li foriris, tuj kiam mi konigis al li la prezon de la operacio. Li do estas tre saĝa, sinjoro, ĉar nun li ne plu suferas kaj plie havas taŭrokuradan bileton en sia poŝo.

Tradukitaj de

A. L. Villanueva.



Antonio Lopez Villanueva
Plilarĝigi

← Duonfolieto

Hindujo →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org