Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Letero

Al la Venko →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

La rompita Vazo

~~~~~~~

La vazon, kie mortas la verben’
Per ventumilo ies man’ ekfendis ;
L’ ekbat’ apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jen
Nenia bru’ resone sin etendis.

Sed la fendeto tiel delikata,
Kristalon ĉiutage pli mordante,
Sur sia vojo certa, nevidata,
Rondiris malrapide, sed konstante.

La freŝa akvo gutis for silente,
La suko de la flor’ elĉerpis sin ;
Neniu ĝin supozas ĉi-momente ;
Rompita estas, do ne tuŝu ĝi !

Simile man’ amata, iafoje,
La koron tuŝetante, ĝin ekfendas ;
La koro poste krevas, kaj malĝoje
La flor’ de l’ amo pereante plendas.

Por mond-okuloj restas ĝi senvunda,
Sed ĉiam kreskas, kun mallaŭta plor’,
Vundeto delikata kaj profunda,
Ne tuŝu ĝin — rompita estas kor’ !

El Sully-Prudhomme, tradukis

A. Grabowski.


Antoni Grabowski
Antoni Grabowski
Plilarĝigi

← Letero

Al la Venko →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org