Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Pacifistoj

Homo →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

La vizio de Selio

~~~~~~~

Je la kvina tago de la luno, kiun laŭ la kutimo de miaj praavoj mi ĉiam apartigas kiel sanktan, min lavinte kaj prezentinte al Dio la matenan sindediĉon, mi supreniris la altajn montojn apud Bagdado por pasigi la reston de la tago meditante kaj preĝante. Dum mi tie min aerumis sur la suproj de la montoj, mi falis en profundan pripensadon pri la progresoj de homaj aferoj, kaj pasante de unu penso al alia. « Certe, mi diris, la laborado de la homo estas senefika, kiel vana ombro, kaj liaj faroj forpasadas, kiel sonĝoj ». Tiel pensante en mi, mi turnis la okulojn al la suprapinto de roko ne malproksima de mi, kaj tie mi ekvidis viron vestitan kiel paŝtisto, kun malgranda muzikilo en lia mano. Dum mi rigardis lin, li aplikis ĝin al siaj lipoj kaj ekludis. Ĝia sono estis treege dolĉa kaj ellaborata laŭ diversaj melodioj, nedireble belsona, kaj tute malsimila al io, kion mi iam aŭdis. Mia koro forfluidiĝis pro sekreta ensorĉiĝo !

Oni ofte rakontis al mi, ke la roko antaŭ mi estis la vizitadejo de ĝenio, kaj ke kelkaj preterirantoj jam antaŭe aŭskultis kun plezuro lian muzikon, sed mi neniam aŭdis, ke la muzikanto iam sin videbligis. Kiam li jam vekis miajn pensojn per tiaj allogaj arioj, ke mi volas gustumi la plezurojn de interparolado kun li, kaj mi mirigate rigardis lin, li signis, kaj per onda movo de la mano ordonis, ke mi alproksimiĝu al la loko, kie li sidas. Mi almarŝis kun la respektego, kiun oni ŝuldas al supera estaĵo ; kaj ĉar mia koro estis tute venkita de la rava muziko ĵus aŭdita, mi falis ĉe liaj piedoj kaj ploris. La ĝenio ridetis je mi kun kompatplena kaj afabla rigardo, kiu tuj forpelis ĉiujn miajn timojn kaj eĉ timetojn. Li levis min de la tero kaj prenante mian manon, « Selio », li diris, « mi aŭdis viajn enpensojn ; sekvu min ».

Tiam li kondukis min al la plej supra pinto de la roko kaj metante min sur la supron, « Turnu la okulojn orienten », li diris, « kaj diru al mi, kion vi vidas ».

« Mi vidas », mi diris, « vastan valon kaj fluadon de akvego sin rulantan tra ĝi ».

« La valo, kiun vi vidas, estas la valo de larmoj, kaj la fluego, kiun vi vidas, estas parto de la granda fluado de l’ eterneco ».

« Kial », mi demandis, « la fluego elvenas el densa nebulo ĉe unu finiĝo, kaj denove perdiĝas en maldiafanaj, brilaj nuboj ĉe la alia ? »

« Tio, kion vi vidas », li respondis, « estas tiu parto de l’ eterneco, kiun oni nomas la Tempo, elmezurata de la suno kaj etendiĝanta de la komenciĝo de la mondo ĝis ĝia finfino. Esploru do tiun maron limigitan per maldiafaneco de ambaŭ finiĝoj, kaj diru al mi tion, kion vi vidas. »

« Mi vidas ponton », mi diris, « starantan meze de la fluego ».

« La ponto, kiun vi vidas, estas la homa progresado ; pripensu ĝin atente ».

Dum mi pli malrapide ĝin ĉirkaŭrigardis, mi trovis, ke la ponto estas tre larĝa kaj strekita per multaj vojetoj. Labirinte, la vojetoj interplektiĝas, jen laŭlonge de la ponto, jen transen, jen returnen. Ofte ili iras antaŭen mallongan spacon nur por finiĝi abrupte sen elirejo. Kelkafoje vojeto nesenteble kurbiĝas, tiamaniere, ke ĝi kondukas denove al la loko, kie ĝi jam komenĉiĝis. Novaj vojetoj ekaperas kaj ŝajne trafas ĝustan direkton laŭ la fluado de l’ akvoj, kiam subite ili turnas sin al la flanko de la ponto kaj malfermiĝas sur la akvon tie, kie nenia randmuro baras la vojon. Multe da vojetoj celas nenien ; ili malrekte vagadas ĉiudirekten. Malgraŭ ĉio tio, mi pensis, ke mi povas observi iradon pli ĝenerale antaŭen ol malantaŭen : la tendenco ne estas tre difinita, ĉar en tia kaprica sensistemeco nenio ŝajne daŭris longe.

« Sed diru al mi », li diris, « kion pli vi eltrovas sur la ponto ».

« Mi vidas multegojn da homoj ĝin surpasantaj », mi respondis, « kaj nepenetreblajn nubojn ĉe ambaŭ finiĝoj ». Kaj ĝin rigardante pli atente, mi vidis sur la vojetoj amasegojn da homoj, jen aperantaj, jen malaperantaj, jen saltantaj de vojeto al vojeto. Estas kvazaŭ mi vidas la tutan homaron de l’antikva estinteco ĝis la nekonata estonteco ; sed, ho ve ! miaj finhavaj povoj ne permesis al mi kompreneti milonon de ĉio, kio kuŝas antaŭ la okuloj. Unuj febre, freneze rapidas, rapidegas tien kaj ĉi-tien ; aliaj trankvile ripozas sub arbetoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la vojeto. Sencele, nesciante, kiel plumoj disblovitaj de turnvento, la plimulto estas disportitaj de la zorgoj kaj pasioj de la homa vivado, eĉ nekomprenante tion, kio ilin dispelas inter la multegaj vojetoj. Sennombraj milionoj, nenion plenuminte, ne farinte eĉ unu paŝon pli antaŭen, malaperas ; ili nerimarkite formortas, kiel neĝero en riveron falinta. Novaj milionoj ilin anstataŭas nur por sperti la saman sorton.

Kaj ĉe tio mi ekĝemis ; mia koro estis plenigata de profunda melankolio. « Ho ve ! » mi diris, « la homo estas kreita vane ! Kiel li estas fordonita al mizero kaj mortemo ! Dum la vivo li estas turmentita nur por esti forglutita de la morto ! »

La ĝenio, min kompatante, ordonis, ke mi forlasu tian malkonfortan vidaĵon. « Rigardu pli okcidenten, » li diris, « tien, kie la ponto alproksimiĝas la brilajn nubojn ».

Mi turnis la okulojn laŭ lia ordono, kaj mi vidis malgrandan vojeton, kiun mi ne antaŭe rimarkis. Ĝi komenciĝis en la mezo de la ponto ; malgranda ĝi estas, sed klara, rekta kaj tre difinita. Baldaŭ ĝi larĝiĝas ĉiam pli kaj pli. Ŝajne ĝi rifuzas konformi al la reguloj de la perspekto, ĉar ju pli malproksimen ĝi iras, des pli ĝi grandiĝas. Kaj tiuj, kiuj laŭiras ĝin, estis ĉe la komenco tre malmultaj kaj sensignifaj. Humile, senbrue, ili iris sian vojeton, neflankiĝante… Aliaj homoj, pli gravaj, pli kleraj, pli influaj, ilin observis kaj iom post iom aliĝis. La morto trafis kelkajn, tamen ili mortis kun la vizaĝo turnita al la okcidento. Ĉi tiu vojeto almenaŭ neniam rekurbiĝas. Kaj nun mi vidis, ke la aliaj vojetoj komencas alproksimiĝi al la difinita vojeto ; ili iĝas pli rektaj kaj pli paralelaj. Ĉe tio, la homa progresado pli rapidas kaj celas pli ĝuste la rozkolorajn nubojn, kiuj kaŝas la okcidentan finiĝon de la ponto. Iom post iom la vojetoj unuiĝas kun la rekta, ĉiam plilarĝiĝanta vojo. Sur ĝin kolektiĝas grandaj amasoj da homoj, kies nombro konstante kreskas laŭ geometria proporcio. Kaj ŝajnis al mi, ke la tuta stato de la vojirantoj pliboniĝas : iliaj kapabloj tiel potenciĝas, ke en mian memoron venas la vortoj de sankta libro : Jen ! tiuj ĉi homoj estas ĉiuj unu, ili havas unu lingvon. Kion ajn ili imagas, tion ili nepre efektivigos. Kaj vere, en la malproksimega pejzaĝo, mi povis vidi homojn vestitajn per grandiozaj vestoj, kun girlandoj sur la kapo, pasantajn inter arboj, kuŝantajn apud fontanoj, ripozantajn sur tapiŝoj el kreskantaj floroj ; mi povis aŭdi belan harmonion de kantantaj birdoj, la sonojn intermiksitajn de falantaj akvoj, homaj voĉoj kaj muzikaj instrumentoj. La ĝojo kreskis en mi, kiam mi eltrovis tian plezurigan scenon. Mi sopiris la flugilojn de l’ aglo, por ke mi forflugu al tiu feliĉejo ; sed la ĝenio diris al mi, ke ne ankoraŭ mi povas flugi tien ; mi devas elteni pacience, ĝis kiam la tempo pleniĝos.

Mi rigardadis kun neesprimebla plezuro tiun feliĉegan landon, kuŝantan tie, tiel freŝan, tiel verdan, plenegan je ĝuadoj diversspecaj, diversgradaj, konvenaj al la gustoj kaj kapabloj de tiuj, kiuj en ĝi enloĝadas. « Ĉu tio, ho Selio ! » diris la ĝenio, « ne estas inda, ke vi batalu por ĝi tutforte ? Ĉu la vivo ŝajnas al vi mizera, la vivo, kiu donos al vi tian rekompencon por viaj laboroj ? Ne pensu, ke kreita vane estas la homo, kiu povas havi lokon en tia paradizo. Se vi mem ne ĝin atingos, la nepoj, la posteuloj vin benos, ke vi gvidis iliajn paŝojn laŭ tiu vojo ! »

La sceno elposedis min ; ne plu mi malesperos ; la ĝojo kaptis mian koron kaj apenaŭ mi povis paroli pro feliĉeco. Fine mi diris : « Malkovru al mi, mi vin petegas, la sekretojn kuŝantajn sub tiuj helaj nuboj, kiuj kaŝas la malproksiman vidaĵon ».

Ne aŭdante respondon, mi turnis min por alparoli al li duan fojon, sed mi trovis, ke li estas jam foririnta. Tiam mi returnis al la vizio, kiun mi medite rigardadis tiel longatempe, sed anstataŭ la sinrulanta fluego kaj la ponto, anstataŭ la klara rekta kaj tre difinita vojo kun la feliĉejo, kien ĝi kondukis, mi vidis nenion krom la longa kava valo de Bagdado, kun bovoj, ŝafoj kaj kameloj sin paŝtantaj sur ĝiaj flankoj.

Kun dankoj al Addison (1672-1719)

John Ellis.



John Ellis
Plilarĝigi

← Pacifistoj

Homo →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org