Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Al la Venko

Pacifistoj →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

La nasko de lingvo internacia

~~~~~~~

En artikolo bonege verkita 1, Japana samideano skribas : « Krei lingvon estas tre malfacile, kaj nur tre malmultaj homoj povas fari. Sed tio ne estas la plej malfacila afero ! Multe pli malfacila estas la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj praktikebla lingvo… Tamen ankoraŭ tio ne estas la plej malfacila afero… Nek elpensi, nek krei, sed vivigi lingvon tiel kreitan estas efektive la plej malfacila laboro. »

(1)  Vidu « Japana Esperantisto », Aŭgusto 1908.

El kio do konsistas la vivpovo de Esperanto ? Ni ne intencas paroli ĉi tie pri la genia lingvosento de l’ aŭtoro de Esperanto ; tiu intuitiva sento certe ludis gravan rolon por vivigi la lingvon ; sed ankoraŭ pli gravan rolon ludis la meĥanika konstruo de Esperanto, kiu donas eblon traduki ne vortojn sed ideojn.

Pro tio la unua vortaro Esperanta konsistis nur el milo da ĉefvortoj por esprimi la plej klarajn kaj simplajn ideojn, kiuj estas internaciaj.

Zamenhof ne agis kiel aliaj aŭtoroj de lingvo internacia, kiuj tuj enkondukis milojn da radikvortoj por ricevi lingvon pli aposterioran, forgesante, ke la senco de vorto estas tre malfacile difinebla internacie, ĉar, se oni elektus unu nacian lingvon, ekzemple la Francan, por precize difini la sencon de l’ vortoj, la lingvo internacia fariĝus kopio de la Franca lingvo kaj ne povus vivi ekster Francujo.

Aliflanke, se la lingvo internacia havus vortaron tiel malgrandan, ke oni povus esprimi nur la plej klarajn kaj simplajn ideojn, ĝi ne estus taŭga por sia celo. La meĥanika sistemo de afiksoj (sufiksoj aŭ prefiksoj) liveras do la solan rimedon, per kiu oni povas solvi la malfacilaĵon. Per tiu metodo oni ne nur malŝarĝas la memoron je multaj miloj da radikvortoj, kiujn oni ne plu bezonas lerni parkere, sed oni aŭtomate difinas la internacian sencon de l’ devenigitaj vortoj ; efektive la senco de tiuj vortoj en Esperanto estas fondita ne sur la naciaj lingvoj, sed sur la senco logike ricevita per la kombino de la fundamentaj radikvortoj kun la afiksoj.

La sistemo de afiksoj permesas do krei lingvon internacian tre facile lerneblan kaj tamen sufiĉe riĉan por la traduko de tekstoj skribitaj nacilingve kaj por ĉiuspecaj rilatoj inter diverslanduloj. De tiu tago la lingvo internacia fariĝis lingvo vivpova kaj memstara, kvankam ne ankoraŭ ekzistis popolo Esperantista.

Ĉu tio signifas, ke oni ne devas aldoni novajn vortojn al la vortaro fundamenta kaj uzi nur kombinaĵojn de la fundamentaj vortoj kun la afiksoj ? Tute ne ! La vortaro internacia devas ĉiam pliriĉiĝi, sed ne tro rapide, ĉar ju pli multaj estas la radikvortoj, des pli mallarĝa fariĝas la senco de tiuj vortoj, kaj des pli precize oni devas difini la sencon de ĉiu vorto. Sed, ĉar oni ne povas montri la precizan sencon per la naciaj tradukoj, oni devas atendi, ĝis kiam la praktika uzado de ĉiu nova vorto en la Esperanta literaturo donos al ĝi sencon sufiĉe klaran kaj precizan.

Grava estas do la jena principo en la evolucio de lingvo internacia : « Ĉiutempe devas ekzisti konstanta rilato inter la disvastiĝo de la lingvo kaj la amplekso de ĝia vortaro ». Nur per tia harmonia kreskado lingvo artefarita povos vivi. Zamemhof tute prave naskis sian lingvon kun vortaro kiel eble plej malgranda, ĉar en la komenco la lingvo devas esti tre facile lernebla kaj la sistemo de sufiksoj anstataŭas la riĉecon de l’ vortaro. Sed ju pli la literaturo Esperanta kreskis, des pli la vortaro pligrandiĝis ; kaj neniu povis kontraŭstari tiun rezultaton de la vivo mem de la lingvo.

La primitiva simpleco de la lingvo malaperas do iom post iom, sed tio tute ne malhelpos ĝian vivon, ĉar la vortaro kreskas nur proporcie kun la profitoj ricevitaj el la lingvo internacia, kaj kiam la homoj uzos ĝin de sia infaneco, ili facile lernos pli grandan nombron da vortoj, pro tio, ke ili tre ofte havos la okazon legi, skribi aŭ paroli Esperante. La enkonduko de novaj radikvortoj en la lingvon tute ne signifas, ke oni volas reformi ĝin, sed nur ke la lingvo kreskas kaj paŝon post paŝo alproksimiĝas al natura lingvo vivanta. La enkonduko de nova radikvorto estas pravigita en la jenaj okazoj :

1e  por esprimi ideon simplan per vorto ne ankoraŭ trovebla en la Universala Vortaro de Zamenhof. Tiu ĉi okazo fariĝas ĉiutage pli malofta, ĉar multaj aŭtoroj jam enkondukis novajn vortojn en la literaturon Esperantan.

2e  por fari distingon inter la diversaj sencoj de unu sama vorto. Ekzemple, enkondukante la radikon hezit- flanke de ŝancel-, oni ne forigas tiun ĉi lastan vorton ; oni nur malpligrandigas la amplekson de ĝia senco, aŭ per aliaj vortoj, oni donas al la radiko ŝancel- sencon malpli elastan kaj la mankon tiel kreitan oni plenigas per la nova radiko hezit-. Ĉiuj novaj vortoj teknikaj apartenas, al tiu klaso.

3e  por mallongigi la kunmetitajn vortojn regule formitajn, kiam ili estas aŭ tro longaj aŭ tro aprioriaj. Ekzemple hospitalo anstataŭ malsanulejo. Oni scias, ke ekzistas ĉiam kontraŭeco inter reguleco kaj internacieco : la vortoj regule kunmetitaj estas plej ofte neinternaciaj dum la vortoj internaciaj estas malregule devenigitaj. Nur la praktiko povas montri, kiam oni povas konservi regulecon kaj kiam oni devas preferi internaciecon. Ekzemple oni diras : honesta, malhonesta (regule kaj internacie) ; dekstra, maldekstra (regule) ; jes, ne (internacie).

Kie do estas la limo inter la uzo kaj la neuzo de l’ prefikso mal- ? Tia limo ne estas fiksa : ĝi evolucios kun la lingvo, kiu iom post iom fariĝas pli aposterioria. Jam nun en la teknikaj vortaroj militistaj oni proponas novajn vortojn anstataŭ maldekstre, malantaŭe, k. t. p. La kaŭzo estas, ke la ordonoj : dekstren, maldekstren, antaŭe, malantaŭe, estas malfacile distingeblaj. Oni do verŝajne enkondukos per la praktiko kelkajn novajn radikvortojn : lefe = maldekstre ; postere = malantaŭe. Aliflanke oni ne devas forlasi la regulecon senkaŭze kaj superŝuti la lingvon per novaj vortoj. La regulaj vortoj malbona, malgranda, malvarma, estas tute taŭgaj, almenaŭ en la nuna stato de la lingvo.

4e  por ŝanĝi la nunan sencon de simpla vorto malbone elektita ; la nova vorto uzata estas neologismo, dum la malnova fariĝas arkaismo. Ekzemple oni povas enkonduki la radikon minto, kiu anstataŭos la nunan mento.

Resume, lingvo internacia povas esti vivnaskita, nur se ekzistas konstanta harmonio inter la stato de ĝia disvolviĝo kaj la amplekso de ĝia vortaro.

Zamenhof starigis de la komenco tiun harmonion, prezentante en 1887 vortaron kaj gramatikon kiel eble plej malgrandajn ; li eĉ iom tro ŝatis la simplecon, ĉar en 1894, vidante ke la afero progresas tre malrapide (kaj tio ne estas miriga), li kredis, ke la lingvo prezentita de li estas tro plenkreska por la unuaj adeptoj, kaj li proponis reformojn por fari la lingvon ankoraŭ pli infana (kiel montras la propono forigi la artikolon, la akuzativon, la distingon inter adjektivo kaj adverbo, k. t. p.). Tia simpligo feliĉe estis nenecesa, sed mirinde estas, ke nunaj reformistoj apogas kelkajn siajn proponojn sur la fakto, ke Zamenhof faris mem similajn proponojn en 1894, ĉar je tiu ĉi epoko la intenco de Zamenhof estis evoluciigi la lingvon ne antaŭen sed malantaŭen, por ke ĝi korespondu pli harmonie kun la embria stato de la propagando.

René de Saussure.



René de Saussure
Plilarĝigi

← Al la Venko

Pacifistoj →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org