Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Kovra paĝo
H. Hodler : La Jaro 1909
M. Hankel : Vana Espero, Mia hejmo, Ĝuego, Patrino kun Infano
Cl. Bicknell : Pri Filatelo
A. Grabowski : Ario de Halka, Plendo de Knabino
M. Jones : La Ĝojo, Patrina Amo, Kanto de la Vojaĝantoj
V. Inglada : La Horloĝo
D-ro E. Noël : Kolermalbenoj de Kamillo
N. Kolovrat : Laŭ onda ritmo, Entombigo
J. Parisot : Lunheligaĵo, Vidaĵo de Ĥem’, La nigra Pantero
E. Privat : Infanoj, Kanto de l’ Trompito, Dolĉa Nokto
J. Reddet-Colas : Al Lumo, Al mia Hundo, Somera Vespero
D-ro H. Vallienne : Horacio kaj Lidio, La du Montopintoj
D-ro Leono Zamenhof : Aglo, Kanto de Pilgrimanto
P. de Lengyel : Poezio
Enhavo


Kovra paĝo de 
Literatura Almanako 1910

Prezento de la Almanako 1910

En 1910 la gazeto Lingvo Internacia eldonis ĉi-tiun Literatura Almanako, kiu estis la dua kaj la lasta.

Poezio Ĉefe poezia, ĉi-tiu nova jara suplemento ne similas al la unua de 1909, kiu parte rilatis al la Ido-krizo kaj estis verkita nur de viroj.

La unua artikolo estas tre interesa analizo de Hector Hodler kaj la sola primovada artikolo.

La aliaj paĝoj estas poemoj diversaj, originalaj aŭ tradukitaj, influitaj de romantikismo, eĉ de stilo kvalifikebla per la vorto impresionismo, kio iom malfaciligas la unuan legon.

Triono de ĉi-tiu Almanako estis verkita de virinoj : Marie Hankel, Margaret Jones, Nadina Kolovrat, J. Reddet-Colas, kies portretoj videblas kun tiuj de s-roj Hodler kaj Privat.

La formato de la libreto estas : 17½×12½cm., 76 paĝoj, plus la ekstertekstaj fotoj. Ĝia originala enhavo estas reproduktita tut-tekste en la jenaj separaj paĝoj :


... sekvo : Kovropaĝo →


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org