Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

15
LA BALONISTO

Balonisto

La balonisto staras antaŭ la balono. Li estas vestita per flava pantalono kaj ruĝa jaketo, kies unu poŝo kaj du dorsaj butonoj estas videblaj. La kolumo de lia jaketo ŝajnas kvazaŭ velura. Lia ĉapelo mezalta kaj larĝranda estas nigra ; liaj ŝuoj ankaŭ estas nigraj. Lia vizaĝo estas duberuĝa. Oni ekvidas la pinton de unu el liaj lipharoj. Li faras geston per sia dekstra duone etendita brako. — La aerostato estas aparato, kiu konsistas precipe el balono (tie ĉi iom strange blua) entenita en reto, kies larĝaj maŝoj estas tre videblaj, el unu korbego, kiu ankoraŭ kuŝas tere, kaj el diversaj ŝnuroj. La balono finiĝas sube per konuso plilongigita per ŝveliga tubo, kies unu fino estas profunde en la tero por ricevi karbogason aŭ hidrogenon el la gasfarejo nevidebla. Tiu tubo havas kranon. Malsupre de la balono staras duone klina, senĉapela helpisto tute blanke vestita, kiu disigas la ŝveligan tubon kaj la balonon jam sufiĉe plenigitan. La dua helpisto, surgenue apud la korbego, estas vestita per blua pantalono, ruĝa ĉemizo kaj blanka ĉapeto. Li ligas la ŝnurojn de la reto kun la ŝnuroj de la korbego. Ŝnurego serpentŝajna kuŝas tere ankoraŭ volvita, sed poste alligota kun la ŝnuroj de la reto por pendi vertikale malsupre de la balono dum la aerirado kaj rampi tra kampoj, kiam la balono sufiĉe proksimiĝos al la tero. Ŝnuregoj, el kiuj du estas videblaj, detenas la balonon ĝis la komando : « Ĉion ellasu ! », kiu estas elparolata de la balonestro en la korbego ĉe la momento mem de la ekaltiĝo. Oni vidas trian helpiston vestitan per blua pantalono, flava palto, kaj nigra dubeforma ĉapelo, kiu alportas korbeton plenan de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por la aera manĝado de la balonistoj super la nuboj. Malproksime staras amaso konfuza da homoj, viroj, virinoj, rigardantaj kaj pretiĝantaj por aplaŭdi la baldaŭan ekaltiĝon.

DEMANDARO

15. — Ĉu la balonisto sidas antaŭ la balono ? El kio estas farita la jaketa kolumo ? Ĉu la ŝuoj de la balonisto estas nigraj ? Ĉu ankaŭ lia vizaĝo ? Per kiu mano li faras geston ? Kion li faras per maldekstra mano ? Ĉu la balonoj estas ĉiam bluaj ? Kie estas la korbego ? Kie ĝi baldaŭ estos ? Kie ĝi estis hieraŭ ? Kio ŝveligas la balonon ? El kie ĝi venas ? Ĉu la gazfarejo estas videbla ? Ĉu la balona tubo havas kranojn ? Kiom da helpistoj estas tie ? Kian ŝajnon havas la ŝnurego ? Kiu elparolos la vortojn : « Ĉion ellasu ! ». Je kioma horo ? Ĉu la balonistoj ĝuos bonan apetiton ? El kio konsistas la rigardantaro ? Kion ili estas farontaj ! Ĉu la ekaltiĝo jam efektiviĝis ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org