Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

6
LA BOATFARISTO

Boatfaristo

La boatfaristo havas nigrajn harojn tre zorge kombitajn kaj belajn frizitajn lipharojn ; li ŝajnas tre kontenta, laŭ sia vizaĝo, kaj montras afektan sintenadon ; li havas unu pugnon sur sia kokso, la alian sur la tenilo de granda hakilo, kaj li tute ne rapidas por labori.

Liaj vestoj estas : blanka ĉemizo, blua veŝto, larĝa blanka zono, ruĝa pantaloneto, kaj blankaj ŝtrumpoj. Lia kolego estas pli laborema ; li frapas fortike per martelo sur ĉizilon, por trafendi tabulon. Inter la du boatfaristoj kuŝas la boato, flave pentrita, subtenata per kelkaj dikaj tabuloj. Ĉirkaŭe oni vidas multajn rabotaĵojn kaj rubojn disigitajn sur la sablo ; oni vidas ankaŭ feran palison por alligi la boatojn ; poste, la maron kun ĝiaj ondoj kaj, ĉe la horizonto, grandan ŝipon kun velo, masto kaj flago.

DEMANDARO

6. — Kiu estas tre zorge kombita ? Laŭ kio ni pensas, ke li estas kontenta ? Kie li havas sian pugnon ? Ĉu li apogas ambaŭ pugnojn sur hakilon ? Kiuj el liaj vestoj estas blankaj ? Kiu estas laborema ? Kiel li frapas sur ĉizilon ? Por fari kion ? Ĉu la tabulo estas trafendota ? Kiu trafendos la tabulon ? Kio estas inter la du boatfaristoj ! Ĉu ĝi estas nigre pentrita ? Kiom da ŝipoj ni vidas ? Kiom da boatfaristoj ? Ĉu la boato havas velon ? Kie estas la velo ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org