Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Kvara rakonto

[ Domo, doma vivo ]

Domo, doma vivo

Plilarĝigi

Mia amiko, kiu estas sur la kamparo ĉe la frato de sia patrino, priskribas por mi la domon de sia onklo kaj lian vivon. La domo estas nova : ĝiaj diversaj partoj estas sufiĉe grandaj. Sur la teretaĝo troviĝas la kuirejo, kun malgranda botelejo. Oni konstruis apud la kuirejo manĝejon por la laboristaro, ĉar la onklo de mia amiko bezonas por kulturigi sian bienon multajn laboristojn. Tiuj ĉi tamen ne loĝas ĉe li, sed havas siajn loĝejojn en najbara vilaĝeto, kies lernejo akceptas iliajn filojn kaj filinojn dum la tago. Sur la unua etaĝo la onklino havas sian saloneton apud bela manĝoĉambro ; ŝia dormoĉambro estas sur tiu sama etaĝo. La dua etaĝo konsistas el du vastaj dormejoj : la knabejo por la knabaro kaj la knabinejo por la knabinaro, kiel diras la onklo. Sub la tegmento troviĝas ĉambretoj por la servistaro. — Frumatene la mastro forlasas sian liton, ĉar lia bieno estas granda kaj li trairas ĝin dum la preskaŭ tuta tago piede aŭ ĉevale ; hieraŭ li prenis kun si sian hundon kaj ĉasis. Granda estas lia agemo. Mia amiko estus tre feliĉa, se li povus ĉiam vivi ĉe sia onklo.

DEMANDARO

Kiu priskribas la domon de sia onklo ? — Kie estas via amiko ? — Kies domon li priskribas ? — Priskribu la diversajn partojn de la domo, pri kiu ni parolas ! — Ĉu la laboristoj de la onklo estas multaj ? — Ĉu ili manĝas ĉe la onklo ? — Ĉu la najbara vilaĝo estas granda ? — Ĉu la laboristoj havas infanojn ? — Kie estas la lernejo ? — Kiam estas la infanoj en la lernejo ? — Kiom da etaĝoj havas la domo sur la kamparo ? — El kio konsistas la dua etaĝo ? — Kiel estas la manĝoĉambro kaj kie ĝi estas ? — Kies ĉambroj troviĝas sub la tegmento ? — Kiam forlasas la mastro sian liton ? — Kiel trairas la onklo sian bienon ? — Kion li faris hieraŭ ? — Ĉu via amiko ĉasas ? k. t.p.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org