Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

7
LA ARBOHAKISTO

Arbohakisto

La arbohakisto havas nigrajn buklajn harojn kovritajn per ruĝa ĉapo, lipharojn, barbon kaj vangharojn. Li estas vestita per blanka ĉemizo, kies manikoj estas refalditaj, per blua veŝto, blanka antaŭtuko, ruĝa pantaloneto, flavaj ŝtrumpoj kaj bluaj piedvestoj. Lia dekstra piedo estas sur granda falinta arbo, kion li hakas per hakilo ; li ĉirkaŭpremas la tenilon de tiu ĉi hakilo per ambaŭ manoj kaj ŝajnas tre multe penadi por disfendi la arbon. Post la arbohakisto oni vidas alian dikan arbon, ankoraŭ starantan, kun kelkaj verdaj kaj flavaj folioj, kaj ŝtipon, restaĵon de trunko trahakita. Fine, post verda arbeto, oni vidas blankan dometon — kredinde la loĝejon de la arbohakisto — kun du mallarĝaj fenestroj ; la tegmento, sur kiu estas la kamentubo, estas subtenata per unu horizontala kaj du klinaj traboj, kaj multaj trabetoj.

DEMANDARO

7. — Kiel estas la haroj de l’ arbohakisto ? Kiu havas lipharojn ? Kiel estas la manikoj ? Ĉu la pantalono estas flava ? Ĉu li havas manikojn ? Sur kio estas la dekstra piedo ? Ĉu la falinta arbo estas granda ? Kial ĝi falis ? Kiu hakas la ârbon ? Kion oni hakas ? Per kio oni ĝin hakas ? Ĉu estas facila, haki arbon ? Kio estas ŝtipo ? Ĉu la arbetoj ĉiam estas verdaj ? Kie, kredinde, loĝas la arbohakisto ? Kiom da dometoj havas la arbohakisto ? Ĉu la dometo de la arbohakisto havas du tegmentojn ? Kiel estas la traboj ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org