Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

4
LA KORBISTO

Korbisto

La korbisto sidas sur tero apud amaso da flekseblaj vergetoj kaj plektas korbon metitan inter siaj kruroj ; proksime kuŝas liaj iloj : kurba tranĉilo kaj borileto. Li havas brunajn harojn kaj nenian barbon. Li estas vestita per ĉemizo kun mola kolumo, blanka kravato, ruĝa veŝto kun nigraj butonoj, blua pantalono kaj piedvestoj, kies najlumitajn ledplandojn oni vidas.

Antaŭ la korbisto staras juna servistino, kiu ŝajnas doni al li monon por la riparo de sia korbo. Ŝi havas blankan kufon kun rubandoj, bluan korsaĵon, broditan kolumon, blankan antaŭtukon, ruĝan jupon kaj nigrajn pantoflojn.

Poste oni vidas flavan korbon, kiun kredinde la korbisto ĵus elriparis kaj supre, sur breto, tri aliajn korbojn kun teniloj kaj kovriloj.

DEMANDARO

4. — Kiu sidas tere ? Kiu plektas korbon ? Kiom da kruroj havas la korbisto ? Ĉu ĉiuj iloj estas kurbaj ? Kio estas kurba ? Ĉu la korbisto estas blonda ? Kaj la korbistedzino ? Ĉu li havas barbeton ? Kiel estas lia ĉemiza kolumo ? Ĉu la servistino estas maljuna ? Ĉu ŝi estos ĉiam juna ? Kiom da mono donas la servistino ? Al kiu ŝi donas sian monon ? Kiel estas ŝia kufo ? Ŝia kolumo ? Ĉu ŝia antaŭtuko estas pura ? Kio estas post la korbisto ? Ĉu ili estas elriparitaj ? Kial la korboj havas tenilojn ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org