Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

13
LA KUIRISTINO

Kuiristino

Tie ĉi ni vidas kuiristinon sidantan apud ŝia forno sur kvarpieda seĝeto. Ŝi estas vestita per blua robo kiun ornamas tri nigraj galonetoj. Ŝia ruĝa korsaĵo, kies manikoj iom retiritaj lasas vidi ŝiajn grasajn manradikojn, estas butonumita ; sed nur du butonojn ni vidas apud la ruĝa kravato, kiu ĉirkaŭas la kolon sub la kolumo. La kuiristino ŝirmas sian robon per blanka antaŭtuko ; ŝi zorge retenis per reteto siajn nigrajn harojn ; sur ŝia kapo vidiĝas ankaŭ blanka kufeto ligita malantaŭe per larĝa rubando. La kuiristino eble estas iom koketa ; ŝi ornamas siajn orelojn per orelringoj, kaj ŝi montras malgrandan piedon, kun beleta ŝueto. Sed ŝi ne pensas nur pri koketeco ; ŝi ankaŭ estas purema, ĉar la kuirejo estas bone ordigita, kaj sur la planko ne vidiĝas eĉ unu makulo. La kuiristino per la maldekstra mano tenas la kovrilon de sia kaldrono kaj per la dekstra kuleron, per kiu ŝi superverŝas saŭcon sur la rostaĵon, kiun ŝi kuiras. El la kaldrono eliras fumo aŭ pli ĝuste vaporo, kiu supreniras tra la kameno. Apud la kaldrono estas bolkruĉo. La forno mem, tre malalta, montras sur la maldekstra flanko pordeton kun du pordhokoj, kaj specon de fermilo, kvazaŭ riglilo. La fumŝirmilo de la kameno estas subtenata per kvadrata kolono ornamita per voluto. Sur la kuireja muro farita el brikoj aŭ kaheloj ni vidas du bretojn, sur kiuj troviĝas diversaj kuiriloj, kafpoto, fajenca kaserolo, bolpoto, supujo ktp. ; sube staras telermeblo, kiu portas grandan glason kaj ian manĝaĵon, eble kokidon sur ovala plado.

DEMANDARO

13. — Ĉu la kuiristino sidas sur la forno ? Kio estas kvarpieda ? Kion ornamas la nigraj galonetoj ? Kion ĉirkaŭas la kolumo ? Ĉu la kuiristino estas nur koketa ? Kie ni vidas makulon ? Kiu kuiras ion ? En kio ? Kion oni verŝas sur la rostaĵon ? Kiu verŝas ion sur la rostaĵon ! Kien oni verŝos saŭcon ? Kio eliras el la kaldrono ? Ĉu la forno estas malalta aŭ ne ? Per kio oni fermas ĝian pordon ? El kio konsistas la muro de la kuirejo ? Kiu konstruis ĝin ? Ĉu la kuiristino purigis siajn ilojn ? Nomu la ilojn videblajn ! Kia manĝaĵo estas sur la plado ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org