Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

11
LA NEGOCISTO

Negocisto

Tiu ĉi negocisto estas aŭ spicisto aŭ apotekisto. Tamen la kristala pokalego staranta dekstre en la montra fenestro kredigas, ke li estas apotekisto : efektive tiu ĉi pokalego estas plena de flava fluidaĵo, kiel tiuj, kiuj montras la apotekojn. Estas malfacile, paroli pri la komercaĵo, kiu estas en la kestoj flanke de la pordo ; sed maldekstre oni tre bone vidas du pokalojn plenajn de fluidaĵo, flava en unu, blua en la alia.

Nun, unu vorton pri la farmaciisto. Liaj haroj estas apartigitaj ĉe la maldekstra flanko de la kapo, kaj levitaj malantaŭen sur la verto, formante hartufon ; li havas lipharojn kaj vangharojn, kiuj ankoraŭ plilarĝigas liajn tro dikajn vangojn.

Lia kostumo konsistas el malgrandaj nigraj ŝuoj, flava pantalono, ruĝa veŝto ornamita per du linioj da butonoj, jako blua butonumita per unu butono. La jako estas farita laŭ la lasta modo, ĉar ĝi estas butonumita tre alte, malkovrante nur iom da blanka ĉemizo kun kolumo kaj kravato.

Tiu ĉi ĉemizo estas kredeble tiu de la feliĉulo, kiun, laŭ la legendo araba, serĉis ĉie la granda veziro por sia mastro, ĉar efektive la vizaĝo de tiu homo montras grandan kontentecon pri si mem. Li havas la manojn en la poŝoj kaj spiras la aeron starante sur la sojlo de sia butiko ; li ŝajnas esti dika burĝo, kies komerco estas tre prospera.

Ĉar la homaro tiam fartas malbone, kiam la apotekisto fartas bone, li sendube riĉiĝis dank’ al epidemia malsano, kiu permesis al li vendi grandegan kvanton da laksiloj kaj piloloj.

DEMANDARO

11. — Kian metion havas tiu negocisto ? Ĉu la kristala pokalego kuŝas ekstere ? Kio estas en la pokalego ? Kiu plenigis ĝin ? Kion ni vidas maldekstre sur la bildo ? Ĉu la farmaciisto estas belulo ? Kio estas jam tro dika ? Kiel estas liaj piedvestoj ? Kiom da butonoj montras lia veŝto ? Kiun serĉis la granda veziro ? Ĉu la negocisto estas tiu feliĉulo ? Kial ni povas tion opinii ? Kie li havas siajn manojn ? Ĉu ĉiam li havas siajn manojn tie ? Kiam fartas bone la apotekisto ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org