Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

2
LA OSTRISTINO

Ostristino

La ostristino staras antaŭ blanka tablo. Ŝi estas vestita per ruĝa robo kun blua drapiraĵo kaj blanka antaŭtuko ; la malsupro de ŝiaj manikoj estas ornamita per manumoj broditaj, kaj ŝi havas sur la kapo tolaĵan kufeton. La ostristino tenas en la dekstra mano tranĉilon, por malfermi la ostrojn, kiuj kuŝas sur la tablo, kaj kiujn ŝi metos en la vazon, kiun ni vidas je ŝia maldekstro. Sub la tablo, ni vidas du korbojn plenajn de ostroj kaj kovritajn per flava pajlo ; tere, apud ili, kuŝas kelkaj ostrokonkoj. Malantaŭ la beleta ostristino, la pordo estas larĝe malfermita, kaj oni ekvidas, kontraŭ la fosto, blankan koloneton kaj verdan arbeton.

DEMANDARO

2. — Kie staras la ostristino ? Ĉu la tablo estas granda ? Ĉu la ostristino havas antaŭtukon ? Kiamaniere ŝi estas vestita ? Kion tenas la ostristino en dekstra mano ? En kiu mano ŝi tenas tranĉilon ? Por fari kion ? Kie estas la ostroj ? Kien la ostristino metos ilin ? En kion ŝi metos la ostrojn ? Kion ni vidas sub la tablo ? Kiom da korboj ni vidas ? Ĉu la pajlo estas flava ? Ĉu la ostroj havas konkojn ? Kiel estas la pordo ? Ĉu la pordo estas granda ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org