Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

14
LA RELIGIULINO

Religiulino

Tiu ĉi bildo prezentas kapelan angulon. Dekstre oni vidas duonon de la tablo, kiu ŝajnas esti farita el ia blanka ŝtono, eble marmoro. Supre kaj malsupre ĝi estas plibeligita per orumaĵo laŭ larĝa strio ĉirkaŭanta ĝiajn kvar flankojn. Sur la antaŭa parto estas pentrita aŭ skulptita granda ruĝa kruco kun kvar egalaj branĉoj. Funde, estas du kradfenestroj : la maldekstra havas meze grandajn romboformajn fenestrojn apartigitajn en du egalajn arojn per kadra stango aŭ koloneto ; la dekstra estas malgranda ; ĝi havas pli malgrandajn fenestrerojn profunde en la muro kaj estas enkadrigita per triobla kolonaro ornamita per kapiteloj. Ĉe la muro sub fenestro oni vidas arketaron subtenatan de vico da mallongaj maldikaj kolonetoj ; tiu ĉi arkaro subportas ruĝan ŝtonan striaĵon ornamitan per foliaĵoj kaj staras sur tritavola brikaro samnuance ruĝa. En la kapelo surgenuas religiulino, vestita per robo, antaŭtuko (ŝultrovesto) kaj mantelo bluaj. Blanka tolaĵo estas vindita ĉirkaŭ ŝia kapo tiamaniere, ke nur ŝia vizaĝo estas videbla, kaj flava vualo pendas de ŝia kapo ĝis ŝiaj piedoj. Kun manoj kunigitaj kaj la kapo klinita la sanktulino preĝas por la pekuloj. Tiel estu !

DEMANDARO

14. — Kies angulon ni vidas tie ? Ĉu la tutan mesan tablon ni vidas ? Kiom da flankoj ĝi havas ? Kiun el ili ni vidas ? Kio ornamas ĝian antaŭan parton ? Kiu parto estas ornamita ? Kiu skulptis la ruĝan krucon ? Kiel estas la funda fenestro ? Ĉu la maldekstra havas kradon ? Ĉu ĝi estas tiel granda kiel la alia ? Kion ni vidas sub la fenestro ? Ĉu la arketaro estas sur la fenestro ? El kio konsistas la brikaro ? Kie estas la religiulino ? Kiel ŝi estas vestita ? Ĉu ŝiaj vestoj estas samkoloraj ? Por kiu preĝas la sanktulino ? Kiu preĝos por la sanktulino ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org