Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


CARLO BOURLET


Montri pli larĝan portreton

Kelkaj prezentaj vortoj
por ĉi-tiu eta biografio de 1914
pri Carlo Bourlet

Carlo Bourlet (eldiri "karlo burle") estis franca matematikisto. Li ludis tre gravan rolon por Esperanto dum la jaroj 1900. Li naskiĝis en 1866 kaj mortis en 1913.

Lia mallonga tamen pleplena vivo estas raportita en la ĉi-sekva teksto, broŝure publikigita de liaj Esperantistaj amikoj en 1914. Pri Carlo Bourlet facile troveblas multaj tekstoj ; el inter ili, ĉi-tiu, kvankam mallonga, estas unu el la ĉefaj fontoj.

La originala bruŝuro enhavas 13 paĝojn kaj suplementan portretan paĝon. Ĝia formato estas 20½×15 cm.

La tuta teksto estas ĉi-poste rekopiita, tamen eksmodajn vortojn anstataŭigi ŝajnis korekte : "bakalaŭreco" legeblas nun anstataŭ "bakalaŭreato", biciklo anst. bicikleto, bremso anst. freno, ciklokurejo anst. velodromo, traktaĵo anst. trakto aŭ traktato, funkcio lineara anst. de linioj, ebeno anst. plano, firmao anst. firmo, fervoro anst. fervoreco, omaĝo anst. homaĝio.

En tiu-ĉi alia paĝo : "Une Langue auxiliaire scientifique" legeblas lia franclingva teksto de 1910 pri Esperanto kiel laborlingvo por sciencistoj.


CARLO BOURLET

PARIS
GRUPO ESPERANTISTA
51, RUE DE CLICHY

1914

Prezo : 0,75 fr.


ANTAŬNOTO

————

Tuj post la morto de sia kara prezidanto, Carlo Bourlet, la Grupo Esperantista de Paris decidis malfermi, inter la anoj de la Grupo kaj de la Federacio Esperantista de la Pariza Regiono, monkolektadon, kies rezultonta sumo estus dediĉata por honori, laŭ maniero poste difinota, la memoron de Carlo Bourlet.

Post fino de tiu monkolektado, la Administra Konsilantaro de la Grupo decidis, ke, per la ricevita sumo, estos fondita ĉiujara monpremio, donota al la unua gajnanto de la kutima supera konkurso de Esperanto, organizata de la Grupo. Tiu premio, kiun oni nomos « premio Carlo Bourlet » estos donata dum la ĉiujara solena disdono de premioj de la Grupo.

La Konsilantaro de la Grupo ankaŭ decidis, ke malgranda parto de tiu sumo estos tamen elprenita, por pagi la presadon de broŝureto dediĉota al priskribo de la vivo kaj laboroj de Carlo Bourlet. Tiu broŝureto estos donata al la gajnonto de la premio.

Ni publikigas tiun broŝureton, verkitan per la helpo de la diversaj nekrologiaj artikoloj pri Bourlet, kiuj aperis en ĉiuj esperantaj gazetoj, de la paroladoj faritaj super ĝia tombo kaj de la du memorbroŝuretoj publikigitaj franclingve de Sroj Raoul Bricard kaj M. Chassagny.

Por ke ĉiu Esperantisto povu posedi tiun memorbroŝuron, la Grupo de Paris decidis ĝin vendi, kaj aldoni la monon ricevotan de tiu vendo, al la kapitalo de la premio Carlo Bourlet.

————————


CARLO BOURLET

(1866-1913)

———————————

La tuta vivo de Carlo Bourlet estas ekzemplo de energio, laboro kaj senlaca memofero. Ĝi devas esti konata de ĉiuj Esperantistoj, kiuj konservos ĉiaman dankan memoron al tiu, kiu estis unu el la plej valoraj pioniroj de nia afero.

Carlo Bourlet naskiĝis en Strassburg en 1866. En tiu urbo li pasigis la unuajn jarojn de sia vivo kaj tie ĉeestis la malfeliĉegojn de la milito. Kiam li estis dekdu jara, li sekvis sian familion en la franca « departemento » Cher, kaj faris siajn duagradajn studojn en la liceo de Bourges. Ricevinte la bakalaŭrecon, li fariĝis, en la liceo Saint-Louis, en Paris, unu el la plej rimarkindaj lernantoj.

En 1885, li estis akceptata, la dua, en la Supera Normala Lernejo, kaj, la unua, en la Politeknika Lernejo. Preferinte la instruajn profesiojn ol la inĝenierajn aŭ militajn, li elektis la Normalan Lernejon, kaj tri jarojn poste, li sukcesis je la unua vico ĉe la konkurso por agregacio de matematikoj.

Fine, en 1891, li ricevis la titolon de doktoro pri sciencoj kun rimarkinda tezo pri la ekvacioj je laŭpartaj derivaĵoj, kiuj entenas kelkajn nekonatajn funkciojn. Per tiu ĉi bela verko, li solvis fundamentan problemon, kies nur specialajn kazojn estis traktintaj Augustin Cauchy, Sonja Kovalevskij kaj aliaj matematikistoj.

Dum la sekvantaj jaroj, ĝis ĉirkaŭ 1900, Bourlet publikigis pluajn disertaciojn pri puraj matematikoj, kaj ĉefe pri la transmutacioj, t. e. la operacioj kiuj respondigas funkcion al alia funkcio. Multajn el la gravaj rezultatoj, kiujn li konigis, citas la nuntempaj libroj pri la funkcioj linearaj kaj pri la integralaj ekvacioj. Tre verŝajne, se Bourlet estus daŭriginta iri la vojon de la pura teoria serĉado, lia nomo ankoraŭ pli intime ligiĝus al unu el la plej belaj akiraĵoj de la nuntempa Analitiko.

Sed baldaŭ pli praktikaj problemoj lin allogis. Bourlet estis viro tiel agema kiel sciencama. Pruvinte sian majstrecon kiel teoriisto, li obeante nerezisteblan instinkton prefere dediĉis sian intelektan povon al studadoj pli proksimaj al la vivo ol la antaŭaj. Ĉirkaŭ la jaro 1890, la rapida progresado de la ĵus naskiĝinta biciklo altiris ĉies atenton kaj entuziasmon. Same kiel la plejmulto el siaj samaĝuloj, Bourlet fariĝis fervora adepto de la nova ilo, sed lia fervoro havis ne nur sportecan karakteron. Li ekkonsciis, ke la biciklo malfermas vastan kampon de serĉado teoria kaj praktika, novan kampon, kaj Bourlet sentis la ĝojon de la serĉamuloj sur vojo al la neesplorito. La fruktoj de liaj pripensadoj kaj eksperimentaro estis fruaj kaj multaj. Li studis la dinamikan ekvilibron de la biciklo, determinis la influon de la diversaj rezistoj, kiujn renkontas ĝia movo, kaj ilin eksperimente mezuris. Tiuj serĉadoj, el kiuj konsistas, ankoraŭ nun, la plej kompleta laboro, kiun oni dediĉis al la tekniko de tiu grava aparato, estas priskribitaj en tri volumoj, aperintaj de 1894 ĝis 1899. La du unuaj estas la Traité des bicycles et bicyclettes (Traktaĵo pri prabicikloj kaj bicikloj), al kiu la Akademio de Sciencoj donis la premion Fourneyron en 1899. La tria, titolita La Bicyclette, sa construction et sa forme (Biciklo, ĝia konstruo kaj formo), estas preskaŭ klasika libro, kies konkludoj gvidas ĉiujn fabrikistojn.

La rolo de Bourlet en la disvolviĝo de la bicikla industrio ne estis finiĝinta per la publikigo de tiuj gravaj verkoj. Li poste organizis, sub la patronado de la Touring-Club de Francujo, konkursojn, kiuj pruvis, post multaj diskutoj, la superecon de la libera rado kaj de la bremso sur radrondo. Li donis por la laŭracia konstruo de la ciklokurejoj, formulojn ĉie aplikitajn de tiu tempo, kaj kiujn oni ankaŭ utiligis por la fervojoj.

Dum tiu tempo, li ankaŭ publikigis por la unua fojo precizan solvon de la problemo pri la direktado de la aŭtomobiloj per rompita radakso kun du pivotoj, kaj tiu solvo estas, ankoraŭ nun, la plej simpla, kiu ekzistas.

Dank’ al la kunlaboro de lia amiko, Duko de Guiches, kies laboratorion de aplikata mekaniko li direktis, Carlo Bourlet faris metodan studon pri la rezisto de la aero al moviĝantaj ebenoj, kiu donis tre valorajn indikojn por la aviado. Li antaŭ ne longe eltrovis tre lertan aparaton por la observado kaj la mezuro de la vibradoj, kiuj ludas, kiel oni scias, tiel gravan rolon en la funkciado de la aparatoj movataj de motoroj kun rapida marŝo.

La morto prenis lin, kiam li ĵus estis stariginta, per novaj procedoj, serion de determinaĵoj pri la frotado, kiuj certe estus alportintaj al tiu tiel malfacila demando altklasan kontribuon.

Pro sia nekontestebla supereco, Carlo Bourlet, de sia eliro de la Normala Lernejo, estis nomita profesoro en pariza liceo. Li instruis en la liceo Henri-IV (1891-1897), en la liceo Saint-Louis (1897-1906). Li faris kursojn pri Analitiko kaj Mekaniko en la Sorbonne (1899-1900), kaj estis membro de la juĝantaro por la agregacio. En 1896, li estis nomata profesoro de matematiko en la Lernejo de Belartoj kaj publikigis parton de sia kurso en unu libro, sub la titolo Elementoj de grafika Statiko ; ĝi estas ĉefverko de eleganta simpleco kaj tre bedaŭrigas la neekziston de la pli ampleksa libro, kiun li promesis en prefaco. En 1906, li estis nomata profesoro de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj.

En ĉiuj tiuj lokoj, kaj precipe en la Konservatorio, la sukcesoj de Bourlet kiel profesoro estis grandegaj. Li havis elokventan parolmanieron, varman kaj simpatian voĉon, liaj kursoj estis klaregaj, kaj tiu mirinda klareco altiris multnombrajn lernantojn.

Kundirektoro de la revuo Nouvelles Annales Mathématiques, li aktive partoprenis en ĉiuj kongresoj de matematiko. Li estis sekretario de la franca sekcio de la internacia komisiono de la matematika instruo. Tiel, li atente sekvis la pedagogian movadon, kaj li verkis elementajn traktaĵojn, kiuj multe sukcesis en la francaj lernejoj.

Sed por la legontoj de tiu ĉi broŝuro, la plej atentinda laboro de Bourlet estis lia laboro por Esperanto. Sur tiu kampo, lia agado estis speciale fruktodona, precipe ĉar li estis sciencisto, ĉar liaj sciencaj verkoj kaj lia scienca rango donis al lia propagando por Esperanto specialan valoron kaj atentindecon.

Dum la jaro 1900, la lingvo Esperanto, kiu, ĝis tiu dato, estis tre malmulte konata en Francujo kaj ĝenerale en la tuta mondo, ŝajne ricevis siajn unuajn rimarkindajn sukcesojn. En Dijon fondiĝis la unua grupo aliĝinta al la juna Societo por propagando de Esperanto (fondita en 1898), kaj tuj, en tiu urbo, Esperanto multe disvastiĝis en la tuta societo, precipe dank’ al la apogo de profesoroj de la Universitato. En la sama tempo, Sroj Laisant, Gariel, Sebert penis interesi al Esperanto la tre potencan francan turisman societon Touring-Club de Francujo. Sekve de tiuj propagandaj agoj, Sro Charles Méray, profesoro de matematiko en la Universitato de Dijon, membro-korespondanto de la Akademio de Sciencoj, parolis pri Esperanto al Carlo Bourlet kaj varbis lin…

Bourlet estis tuj allogata de la mirinda simpleco kaj reguleco de la lingvo de Zamenhof. Li diris poste, al multaj personoj, ke unu el la aferoj, kiuj plej allogis lin, estis la tabelo de la simplaj vortoj. Por li, tiu tabelo estas mirindaĵo de simpleco, klareco kaj lerteco. Kompreneble, kun plej granda facileco, li lernis Esperanton, kaj, kun la granda laboremo kaj energio, kiun li uzis por ĉiuj aferoj pri kiuj li interesiĝis, li penis propagandi tiun lingvon kaj varbi por ĝi plej multe da adeptoj.

Dank’ al liaj klopodoj, kiuj kompletigis la antaŭe faritajn de Sroj Laisant, Gariel kaj Sebert, la Touring-Club fondis unuan kurson de Esperanto, kiu malfermiĝis en Aprilo 1901 en ĝia societa sidejo, kaj estis farata de Sro de Beaufront. La ĉambro estis tro malgranda por enhavi ĉiujn aŭdantojn. Sekve, dua kurso estis tuj necesa kaj Bourlet, kun bela kuraĝo, akceptis ĝin fari kaj faris ĝin tre bone. Kelkajn monatojn poste, Bourlet akceptis la prezidantecon de la Esperantista Grupo de Paris, kiu, de sia fondo, en Junio 1900, estis malforta kaj neagema.

Dum tiu tempo, Carlo Bourlet penis ankaŭ propagandi ekster Parizo per artikoloj pri Esperanto, kiujn li publikigis ĉiumonate en la revuo de la Touring-Club, kiu havas almenaŭ 100 000 legantojn. Sed, de la momento kiam li fariĝis prezidanto de la Grupo de Paris, li komencis mirindan propagandan agadon, kiu ricevis plej bonajn fruktojn.

Unue, li sukcesis ricevi la permeson fari la semajnajn kunsidojn de la Grupo de Paris en la Sorbonne mem, kaj tiu permeso, en tiu epoko, estis tute eksterordinara fakto.

Plie, li organizis la agadon de la Touring-Club, por Esperanto. Dank’ al la helpo de tiu potenca societo, novaj kursoj estis organizataj en Paris, kaj farataj de Sroj Th. Cart, Clarac, Wintzweiller kaj Gabriel Chavet. La Grupo de Paris instalis sian sidejon en la sidejo mem de la Touring-Club kaj prenis sur sin la tutan servon de librovendado de esperantistaj libroj. Dank’ al la sama influo de la artikoloj en la revuo de la Touring-Club, grupoj fondiĝis en provinco, kaj al ĉiu nova grupo, la Touring-Club faris mondonacojn kaj librodonacojn.

Fine, Bourlet ricevis de la fama firmao Hachette, per siaj solaj personaj klopodoj, ne nur la enpreson de du-paĝa teksto pri Esperanto en la eldono de 1902 de ĝia tre konata Almanako, sed ankaŭ la fondon de tuta servo de eldonado de esperantaj libroj. La firmao Hachette interkonsentis, per traktatoj, kun Dro Zamenhof kaj Sro de Beaufront, prezidanto de la Societo por propagando de Esperanto, ne nur por la publikigo de la verkoj de tiuj du ĉefaj Esperantistoj, sed ankoraŭ por publikigi sub la titolo « Kolekto aprobita de Dro Zamenhof » aron da libroj, kiujn la kreinto mem de nia lingvo akceptis tralegi kaj rekomendi.

Per paroladoj, kiujn li faris en multaj urboj de provinco, Bourlet fondigis grupojn kaj vekis en ĉiuj lokoj, kie li pasis, grandan intereson pri Esperanto. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo, li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. Dum la sola jaro 1902, fondiĝis 18 novaj grupoj, kaj se oni pripensas, kiel malfacilaj estis la agado de la pioniroj de Esperanto en tiu tempo, oni povas taksi, je ilia ĝusta valoro, la klopodojn, kiujn reprezentas tiu rezultato. Kelkaj el tiuj grupoj baldaŭ fariĝis tre gravaj. En Boulogne-sur-Mer, Sro Michaux faris kurson al tricent lernantoj kaj la Grupo de Lyon prenis la direktadon de grava enketo pri la stato de disvastiĝo de Esperanto.

La grupo de Paris daŭrigis sian prosperadon. La membroj multiĝis, fondiĝis sekcioj en la parizaj kvartaloj, oni publikigis monatan bultenon Paris-Esperanto, organizis monatajn vespermanĝojn, konkursojn kun disdonadoj de premioj en la Sorbonne, k. t. p. La grupo fariĝis iom post iom grava societo, kiu enhavis pli ol mil anoj. Kaj dum li daŭrigis prezidi tiun societon kaj okupiĝi pri ĉiuj detaloj de ĝia administrado, Carlo Bourlet direktis ankaŭ la servadon de eldonadoj de la firmao Hachette, okupiĝis pri la propagando en Francujo, kaj lia rolo pli kaj pli graviĝis en nia ĝenerala movado.

En 1905 okazis nia unua internacia Kongreso. Grandan parton de la organizado, kaj nome la servadon de la fervojaj biletoj, prenis sur sin la Grupo de Paris, kaj Carlo Bourlet, unu fojon plie, uzis siajn rimarkindajn talentojn de praktika organizanto. En Aŭgusto 1906 okazis la Kongreso de Genève, kaj dum tiu tempo, Bourlet fondis La Revuo, kiun li ĉiam direktis, kaj fondiĝis la Internacia Scienca Asocio Esperantista, al kiu Bourlet povis doni ankaŭ parton de sia laborado, alprenante la oficon de sekretario.

En 1907, Carlo Bourlet pli efike partoprenis en la organizo de la Kongreso de Cambridge ; li organizis tie la unuajn literaturajn konkursojn de La Revuo, kiuj poste fariĝis tiel brilaj. Post tiu Kongreso, komenciĝis kontraŭ Esperanto gravegaj atakoj kaj Bourlet estis inter la unuaj, kiuj energie kaj decideme kontraŭstaris tiun agadon kaj defendis nian lingvon.

En la Kongreso de Dresden, 1908, Bourlet ankaŭ ageme partoprenis, kaj en la Kongreso de Barcelono, 1909, li organizis, kun la helpo de la loka Komitato, tiujn neforgeseblajn Florajn Ludojn Esperantistajn, kiuj estis vere la apoteozo de la esperantista literaturo.

Elektite vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, li povis ankoraŭ pli efike partopreni en la organizo de la sekvantaj kongresoj. En Antverpeno, li multe helpis, per sia parolo, al la gravaj voĉdonoj, kiuj okazis pri la interna organizo de niaj oficialaj institucioj, kaj en la Kongreso de Krakovo (1912) post rimarkinde klara, konvinkema kaj elokventa raporto , kiun li faris, tiu interna organizo estis, dank’ al li, perfektigata.

La kampo de agado de Bourlet estis tiel vasta, ke neeble estas citi ĉiujn liajn ĉefajn agadojn. Ni jam parolis pri liaj propagandaj paroladoj, kiujn li neniam rifuzis fari, eĉ kiam laca aŭ tre okupita. Ni devas ankaŭ citi la sennombrajn artikolojn de propagando, kiujn li skribis ĉiufoje, kiam okazo prezentiĝis por ilin enpresigi. Li estis, plie, tre lerta esperantista stilisto. Lia traduko de Les Djins de Victor Hugo, kiun li verkis, kiam li estis tute nova Esperantisto [Vidu Lingvo Internacia, septembro 1902, nro 9 (81)] estas modelo de lerteco kaj bongusto. Li verkis la propagandan ruĝan broŝuron, dum unu sola tago, kaj multajn aliajn similajn verkojn.

En la Kongreso de Krakovo, li estis solene invitinta la Esperantistojn fari la Dekan Kongreson en Paris. Li projektis mirindajn aferojn por tiu Deka Kongreso, kiu, laŭ li, devis esti la plej brilega triumfo de nia lingvo. Li preparis sin organizi ĝin, jam estis farinta la antaŭajn precizajn planojn, elektinta siajn ĉefajn kunlaborontojn, sed, ho ve, la kruela sorto haltigis lian agemecon laŭ plej terura maniero…

En Aŭgusto 1913, post laborplena periodo, li iris sur la bordojn de la lago Annecy por ĝui iom da ripozo, apud sia familio, antaŭ ol iri al la Kongreso esperantista de Bern. Tie, la tagon mem de sia alveno, li, manĝante, englutis fiŝosteton kiu, malfeliĉe, restis en lia ezofago. Ĉiuj penoj por ĝin fortiri estis vanaj, kaj post dek tagoj kaj grandaj suferoj, Bourlet mortis, apud sia edzino kaj siaj du infanoj, kruele frapitaj de tiu katastrofo.

Lia funebra enterigo okazis en Paris, kaj multaj Esperantistoj ĝin ĉeestis. Krom la fidelaj anoj de la Grupo de Paris, Sroj Dro Zamenhof, Generalo Sebert, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, É. Boirac, prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato, H. B. Mudie, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio kaj de la Brita Esperanta Asocio ĝin ĉeestis. Multaj esperantistaj organizaĵoj estis sendintaj florojn kaj reprezentantojn. Ĉe la tombejo, Sro Raoul Bricard, je la nomo de la Konservatorio de la Artoj kaj Metioj, Dro Zamenhof, je la nomo de la tuta Esperantistaro, kaj Sro Gabriel Chavet, je la nomo de la Esperantista Grupo de Paris, lastafoje salutis lin, esprimis la doloron de ĉiuj, kiuj lin konis kaj amis, kaj memorigis pri liaj valoraj kvalitoj kaj agoj.

« Tiel granda per la koro, kiel per la spirito, diris Sro Bricard, li estis bona kiel infano. »

« Carlo Bourlet posedis ĉiujn kvalitojn de la homkondukantoj, diris Sro Chavet. Li atentis pri la opinio de ĉiuj, li amis la justecon, la toleremon, la bonkorecon, li estis simpla kaj lojala, ĉiam bonhumora. Por ni li estis mirinda ekzemplo de laboro kaj sindonemo. Kiam oni vidis lin akcepti ĉiujn taskojn, senlace klopodi, gaje labori, kun la sola priokupo esti utila al nia afero, oni entuziasme grupiĝis cirkaŭ li. »

« Mi konis lin nur kiel Esperantiston, diris Dro Zamenhof, tamen tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.

« Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio… Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo, al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la Internacia Scienca Asocio kaj aliaj. Li laboris ne sole en sia lando kaj en sia urbo : por multaj lokoj, kie oni bezonis helpon, aŭ kie aperis ia danĝero por nia afero, Bourlet, la energia helpanto de nia kara Generalo Sebert, ĉiam estis preta kun sia laboro kaj helpo…

« … Ne ĉiuj Esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo, kiam ĉiuj Esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis la laborado de Bourlet, kaj tiam, ho ve, tro malfrue ili rekompensos al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis, dum li vivis. »

Por konservi inter la Esperantistoj la memoron pri tiu grava laboro, la Grupo Esperantista de Paris eldonis tiun ĉi broŝureton, kiel dankan omaĝon al sia ĉiam bedaŭrota Prezidanto Carlo Bourlet.

 

 


509 14.   —   Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.   —   4-14.


Kelkaj komplementaj vortoj

Carlo Bourlet ludis tre gravan rolon por nia afero, en multaj aspektoj. Ĉi-tiu biografio ne temas pri la tiam tro freŝaj kaj ankore daŭraj malamikecoj pro la Ido-krizo, kiu reale transiris la lingvosciencan kampon. Bourlet iniciatis la kontraktojn kun Hachette. Oni asertas ke li ankaŭ responsis pro la re-redakto de la kontrakto kiu eksigis Beaufront, kaj tiu-ĉi malŝatis lin. Alia opono : Bourlet estis la direktoro de La Revuo, konkuranta gazeto de Lingvo Internacia, kies direktoro estis Cart.

Multaj artikoloj troveblas pri Bourlet. En la blogo : "www.ipernity.com/blog/32119/484947" kaj ĝia sekvo : "www.ipernity.com/blog/32119/484961" legeblas interesa dokumentaĵo pri lia agado kaj la tiama epoko.


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org