Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la komenca paĝo


antaŭ post

Tie trairas la fervojeto de C. S. A. (Chemin de fer du Sud de l'Aisne), kies vagonaroj interrilatigas la urbon kun la ĉirkaŭejoj de la suda parto de la Departemento.

Per la strato du Pont vi paŝos apud la turo Balhan (XII-a jarcento), gotika konstruaĵo, kies nur kvar eksteraj turetoj estas interesindaj. Dum la Mezepoko, ĝi nomiĝis " Fortikaĵeto Saint-Jacques " kaj tiam estis protektanta la urban elirejon apud la rivero.

>>etigi<<

Turo Balhan

Turo Balhan.

>>etigi<<

Vi atingas la placon de la Urbdomo, sur kies maldekstra flanko estas 120-grada ŝtuparo, kondukanta al la kastelo, sed per kiu vi ne bezonas supreniri.

Dekstren, vi uzas la straton du Château. Sur la dekstra flanko staras la Malsanulejo, fondita dum 1304 de Jeanne de Navarre, edzino de la reĝo Philippe le Bel. (Oni povas viziti nur per skriba permeso de Administra Komitatano). La preĝejeto estas senpere vizitebla kaj estas tre interesa.

Reen kaj maldekstren per la strato Vallée kaj la arbostrato Joussaume-Latour, kiu pasas apud la ferkrado kaj la florĝardeno de la Malsanulejo, vi rimarkos la turegon (ĝi estas restaĵo de la malnovaj ĉirkaŭmuroj de la urbo), kie estas enterigitaj la kuracistaj monaĥinoj. Dekstre estas la malnova pilkludejo. Ankaŭ vi estas antaŭ la vizitebla urbĝardeno des Petis Prés.

>>etigi<<

Parto el la fortikaĵoj

Parto el la fortikaĵoj.

>>etigi<<

antaŭ post


al la komenca paĝo

arkivo.esperanto-france.org