Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la komenca paĝo


antaŭ reiri al komenco

Ĉefaj vizintindaj ĉirkaŭaĵoj.

Château-Thierry posedas alie belajn promenejojn kaj oni povas fari, ĉirkaŭ la urbo, tre interesajn eksursojn.

La plej proksima konsistas el la vizito de la preĝejo de Essômes (2 km.), konstruita dum la komenco de la XIII-a jarcento. 38 tre mirindaj kaj tre arte faritaj lignoseĝoj ornamas la ĥorejon. Ĝi apartenis al monaĥejo, kiu estis tre prospera kaj kie kunloĝis ĉirkaŭ 100 monaĥoj. Tiu monaĥejo estis tiel fortigita, ke ĝi malsukcesigis atakegon de la Angloj en la 1370-a jaro. El ĝi nun staras nur kelkaj neinteresaj restaĵoj.

Arbareto Pierre kaj Akvovojo de la Dhuys.

La Ferté-Milon, naskiĝurbo de Racine, fama franca poeto ; malnova kastelo ; 2 preĝejoj kun tre interesaj vitraĵoj.

Fère-en-Tardenois, ne malproksime de la urbeto estas tre vizitindaj restaĵoj de malnova kastelo.

Valo de la rivereto Surmelin, ĉarma pejzaĝo.

Valo de la rivereto Dolloir, malnova preĝejo de Chézy-sur-Marne.

Montmirail, multaj memoraĵoj pri la fama batalado de 1814 ; kastelo, k. t. p.

Ĉiu scias, ke dum la mirinda batalo de 1814, kiu daŭris ses semajnojn, okazis en Château-Thierry kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj multaj kaj gravaj militagadoj. Château-Thierry, Montmirail, Marchais, Champaubert, Vauchamps, Nogentel, k. t. p., ĉiuj loknomoj estas ankaŭ nomoj de francaj milit-triumfoj. Trairante tiujn urbojn kaj urbetojn, la turisto facile kaj interese povas rememorigi la genian militplanon de Napoleono I-a.


>>etigi<<

Mapo de la ĉirkaŭaĵoj

Plano de la ĉirkaŭaĵoj de Château-Thierry.

>>etigi<<


Centra Presejo Esperantista
V. Polgar

antaŭ reiri al komenco


al la komenca paĝo

arkivo.esperanto-france.org