Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 10/10

al la komenca paĝo
antaŭ  


1935

La 9an de junio okazis en Arras, kun granda sukceso, samtempe la nacia kaj la federacia kongresoj, kiujn kompreneble mi partoprenis.

La 28an de novembro mi eldonis broŝuron « Histoire de la Fédération Espérantiste du Nord de la France », kiu rapide preskaŭ elĉerpigis.

1936

La 18an de junio, mi ricevis la diplomon de « Emerita profesoro de Esperanto ».

De la 10a ĝis la 18a de aŭgusto mi partoprenis duan fojon la kurson de Sro CSEH en Arnhem ; min akompanis Sro Delcourt, prezidanto de la Tribunalo en Saint-Omer kaj Sro Perrin el Calais. Laŭ ĝenerala peto, mi tie paroladis pri la Unua Kongreso en Boulogne en 1905.

La 3an de oktobro mi faris en Desvres propagandan paroladon sub la prezido de la urbestro.

1937

La 26an de marto mortis subite en Boulogne Sro Michaux, organizinto de la Unua Kongreso en 1905. Mi tuj iris al Boulogne kaj, en la tombejo, mi salutis lin lastfoje en Esperanto.

De la 14a ĝis la 17a de majo mi partoprenis en Parizo la internacian konferencon pri Esperanto en la moderna vivo.

La 29an de novembro mi paroladis en Bruay antaŭ la lernantoj de la unuagradaj lernejoj.

La 23an de decembro, post la kongreso de Varsovio, al kiu mi estis aliĝinta sed kiun mi ne povis viziti pro malsaneto, mi ricevis la oran insignon de veterano de Esperanto. La sama insigno estis donita al la urba grupo kaj al la licea grupo.

1938

La 10an de aprilo okazis en Saint-Omer la kongreso de la Nordfranca Federacio sub la prezido de Ĝenerala Intendanto BASTIEN.

En tiu okazo, la urbestro akceptis oficiale inaŭguri la esperantistan fakon en la urba biblioteko, kies mi estis bibliotekisto.

>>etigi<<

Urba Biblioteko en SAINT-OMER

Esperantista fako de la Urba Biblioteko en Saint-Omer

Esperantista fako

>>etigi<<

Tiu fako devenas el mia propra kolekto, farita de 1900 ĝis nun, kaj pliriĉigita de la dokumentoj al mi donacitaj de la heredintoj de Sroj MICHAUX kaj SERGEANT, organizintoj de la Unua Kongreso. Sro Paul BOULET, kiu estis en 1905 sekretario de tiu kongreso, donacis ankaŭ tre interesajn librojn. Al tiu inaŭguro ĉeestis Sro Comte, bofilo de Sro Michaux kaj Fino Comte. Ducent samideanoj francaj kaj fremdaj estis venintaj por partopreni tiun feston. Sekvis akcepto en la urbdomo, festeno, teatraĵo kaj dancado. Ĉiuj konservis bonan memoron pri tiu tago.

La 8an de majo okazis en Lens la kongreso de nia Federacio ; mi ĝin vizitis.

Dum la pasinta vintro la Societo Franca por Esperanto organizis kiel ĉiujare loterion, kies premio konsistis en vojaĝo al Londono por partopreni la universalan kongreson. Mi havis la ŝancon gajni tiun premion kaj mi iris al Londono de la 30a de julio gis la 6a de aŭgusto.

La 3an de aŭgusto ni faris aŭtomobile belan ekskurson en la nordan regionon de Londono kaj vizitis, inter aliaj interesaĵoj, la naskiĝan domon de Shakespeare kaj la universitatan urbon Oxford.

1939

La 3an de februaro mortis Sro Duchochois, unu el la organizintoj de la Unua Kongreso ; denove mi iris al Boulogne kaj diris en la tombejo kelkajn vortojn en Esperanto por lin adiaŭi.

1940 - 1943

Kompreneble, dum tiu periodo Esperanto dormis kaj la kursoj ĉesis. Tamen mi havis la viziton de tri germanaj samideanoj al kiuj mi povis montri la esperantistan bibliotekon, kiun ili admiris ; ili promesis ĝin denove viziti post la milito.

La 7an de novembro 1942 eliris el la presejo la katalogo de la esperanta biblioteko.

Fine, dum marto 1943, mi presigis tiun-ĉi aŭtobiografion.

Resume mi vizitis 18 universalajn kongresojn ; mi aliĝis al kvin aliaj, kiujn pro diversaj kaŭzoj mi ne povis ĉeesti : Parizo (1914) - Nŭrnberg (1924) - Varsovio (1937) - Bern (1939).

ERNEST DELIGNY.

 

 

 


antaŭ al la komenca paĝo


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org