Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 4/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


1904

En 1904, okaze de ŝipkonkurso inter Calais kaj Dover, la grupo de Calais organizis internacian kuniĝon, kiun partoprenis Esperantistoj francaj, anglaj, belgaj kaj germanaj. Tiu kuniĝo, kiu ebligis al malsamlingvanoj interŝanĝi ideojn pri la nova lingvo kaj senĝene babiladi, ĉarmis ĉiujn. Oni faris en Calais plurajn kuniĝojn, oni sekvis la ŝipkuradon al Dover kaj estis tre ĝentile akceptita de la samideanoj de tiu angla urbo. Ni revenis al Calais, tute kontentaj, ĉar ni konstatis, ke la interkompreniĝo estas tute bona.

En Calais, oni esprimis la deziron ke, en la posta jaro, oni organizu veran internacian kongreson, al kiu estus invitataj la esperantistoj de la tuta mondo. La ideo estis entuziasme akceptita kaj Sro Michaux petis, ke la grupo de Boulogne ricevu la mision organizi tiun unuan kongreson. Tio estis decidita. En Calais, la kolegiestro, bona esperantisto, metis je la dispono de dudek samideanoj grandan dormejon, kie ni tre bone dormis. Matene oni fotografis nin dum nia tualeto.

<<<  egigi  >>>

Calais, Aŭgusto 1904 - En la dormejo de la kolegio

<<<  egigi  >>>

En la fino de 1904, mi kreis en la liceo de Saint-Omer esperantistan grupon ; du kursoj okazis ĉiusemajne kaj, dum la vintro, mi povis organizi esperantistan feston, kiu fariĝis ĉiujara.

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org