Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 8/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


1919

Jaro sen historio ; mi rekomencis la kursojn en Saint-Omer, urbo kaj liceo.

1920

Dum aŭgusto mi denove iris al Parizo por labori en la Centra Oficejo, kaj, ĉar Sro Chavet estis malsaneta, Generalo Sébert sendis min al Hago por la Universala Kongreso kaj mi estis elektita ĝenerala sekretario kaj funkciis en tiu kvalito dum la tuta kongreso, grava laboro !

1921

La kursoj bone funkciis en Saint-Omer, precipe en la liceo. Inter miaj lernantoj mi organizis konkurson, kies unua premio konsistis en vojaĝo al Praha por ĉeesti la 13an kongreson. Ĝin gajnis junulo André Pruvot, kiu min akompanis al Praha kun mia fratino kaj sep anoj de la geografia societo de Saint-Omer. Tiuj-ĉi, ne esperantistoj, miris pri la disvastiĝo de Esperanto kaj ĝia komprenebleco.

1922

La 22an de januaro mi faris en la geografia societo de Saint-Omer paroladon pri Praha kaj montris belegajn bildojn pruntedonitajn de la Ĉeka Konsulo en Parizo. Mi faris same en la Soldata Hejmo de Saint-Omer kaj antaŭ la grupo de Lille.

De la 16a gis la 22a de aprilo mi partoprenis en Ĝenevo la internacian konferencon pri instruado de Esperanto en la lernejoj kaj prezentis raporton pri mia agado en la liceo kaj la unuagrada lernejo de mia urbo.

En junio de la sama jaro min trafis malagrabla informo : Sro Bérard, ministro de Publika Instruado, malpermesis instruon de Esperanto en la lernejoj ; mi do devis ĉesi la kursojn en la liceo ; ili rekomenciĝis nur en 1925.

De la 9a ĝis la 25a de aŭgusto mi iris al Finlando, por partopreni la 14an kongreson kaj faris tiuokaze belegajn ekskursojn en tiu interesa lando.

Mi tuj rakontos kelkajn epizodojn pri tiu vojaĝo.

Dum mia iro, mi trairis laŭlarĝe tutan Germanujon, vizitis Berlinon kaj enŝipiĝis en Stettin kun kvardeko da samideanoj. Inter ili mi konatiĝis kun rumanaj geedzoj. Iun tagon, la maro estis iom maltrankvila kaj la ŝipo balanciĝis. Mi rimarkis, ke la edzino estas tre pala ; mi alproksimiĝis kaj, por okupi ŝiajn pensojn, mi parolis rapide pri la bela vetero, pri la maro sufiĉe trankvila, pri la kongreso kaj la belaj ekskursoj, kiujn ni faros. Iom post iom ŝi regajnis la kolorojn de la vizaĝo. Tiam mi klarigis al ŝi, ke ofte la marmalsano okazas nur pro timo. Si min dankis kaj promesis, ke ŝi estonte ne plu timos.

Dum la kongreso ni faris malgrandan promenadon sur la maro. Haltinte apud insuleto, ni rigardis fiŝkaptiston, kiu tre sukcesis. Li kaptis dikan fiŝon ; ĝi estis ezoko. « Ezoko en la maro » mi miris. Finlanda samideano diris al mi, ke, en la golfo, la maro estas preskaŭ ne salumita pro la granda kvanto da freŝa akvo, kiun ĝi ricevas de la multaj kaj fortaj riveroj de Finlando. Li aldonis, ke en pluraj insuloj, oni ne havas alian akvon por trinki. Mi gustumis kaj vidis, ke tio estas vera.

La plej bela ekskurso estis tritaga vojaĝo al Imatra kaj al la lagoj. Imatra estas la plej bela akvofalo, kiun mi iam vidis kaj ni restis plurajn horojn por ĝin admiri. Sed ni preskaŭ havis teruran akcidenton. Franca samideano, tro alproksimiĝinte la bordon, glitis kaj falis. Feliĉe li povis sin alkroĉi al ŝtonego kaj ni eltiris lin el lia danĝera situacio. Li estis tamen iom vundita sed ne grave.

Revenante ŝipe de Helsinki dum belega vetero, mi vokis vespere kelkajn samideanojn kaj diris al ili ke, ĉar la ĉielo estas tute pura kaj sennuba, eble ni povos, ĉe la kuŝiĝo de la suno, vidi la verdan radion. Preskaŭ neniu aŭdis antaŭe pri tio. Mi klarigis al ili, ke, en la ĝusta momento kiam la suno malaperas, se oni ĝin rigardas atente, la okuloj, iom lacigitaj de la ruĝa lumo, vidas tre rapidan sed tre brilan verdan flameton. Kaj efektive ni ĝin tre bone vidis je ilia granda miro. Postan vesperon preskaŭ ĉiuj samideanoj grupiĝis sur la bordon de la ŝipo kaj ĝuis la saman spektaklon.

Dum tiu vojaĝo, Sino Zamenhof estis kun ni kaj ŝi nin akompanis poste al Berlin kaj Köln.

<<<  egigi  >>>

Mapo de la vojaĝoj de Sro Deligny

Miaj vojaĝoj dank’ al Esperanto

<<<  egigi  >>>

1923

La 28an de januaro mi parolis en Saint-Omer pri Finlando.

De la 29a de marto ĝis la 8a de aprilo mi iris al Venezio por partopreni konferencon pri Esperanto en la komerco.

Mi aliĝis poste al la internacia kongreso de Nürnberg ; sed la Francoj ne rajtis ĝin ĉeesti je mia granda bedaŭro, ĉar mi tre deziris revidi tiun interesan urbon, kiun mi jam estis vidinta kelkajn jarojn antaŭe.

1924

La 25an de majo, oni reorganizis en Lille la Nordfrancan Federacion ; mi estis elektita vic-prezidanto.

La 6an de aŭgusto mi partoprenis la francan kongreson en Strasbourg ; de tie mi iris al Vieno por ĉeesti la 16an internacian kongreson. Revenante mi haltis en Svisujo por novaj ekskursoj.

1925

La 6an de januaro, la Rektoro de la Universitato de Lille vizitis la liceon de Saint-Omer ; mi petis de li la permeson reorganizi la esperantistan kurson por la liceanoj. Li konsentis kaj de tiu tempo du kursoj estis faritaj ĉiusemajne. En la urbo la kursoj regule funkciis.

La 23an de marto mi eldonis broŝureton « Vivo de Liceano » kiu, per demandoj kaj respondoj, priskribas la vivon de la lernantoj.

De la 31a de julio ĝis la 10a de aŭgusto mi partoprenis la 17an kongreson en Ĝenevo. Mia fratino min akompanis kaj ni faris denove plurajn ekskursojn en Svisujo.

De la 20a de septembro ĝis la 11a de oktobro estis de mi instalita en grandan lokon de la Komerca Ĉambro, tre riĉa ekspozicio (la tria en Saint-Omer), kiun bonvolis oficiale inaŭguri la urbestro. Ĝi ricevis tre multajn vizitantojn. Mi profitis la okazon por kunvoki la komitatanojn de nia federacio. Ili miris pri la riĉeco de la dokumentoj ĉiuspecaj, montritaj en la ekspozicio. Broŝuro estis eldonita por doni plenajn informojn pri ĝi ; la broŝuro estis rapide elĉerpita. Ankaŭ memoriga poŝtkarto estis presita.

1926

La 11an de marto mi faris en Calais propagandan konferencon, kiun tuj sekvis la reorganizo de la grupo kaj la malfermo de kurso.

La 28an de marto mi paroladis en Roubaix kun la sama rezultato.

La 30an de marto mi partoprenis en Lille la federacian kongreson.

La 23an kaj 24an de majo mi ĉeestis en Parizo la francan kongreson.

La 30an de oktobro mi konferencis en La Panne (Belgujo) sub la prezido de la urbestro.

La 3an de decembro nova parolado en Calais por la junaj lernantoj, sub la prezido de la Inspektoro de la unuagradaj lernejoj.

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org