Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 9/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


1927

La jaro 1927 estis speciale interesa por mi.

La 29an de majo okazis en Saint-Omer la federacia kongreso sub la prezido de Ĝenerala Intendanto BASTIEN. Ni kalkulis 98 ĉeestantojn, kaj ni ĝuis samajn distraĵojn kiel antaŭe : kuniĝo, akcepto en la urbdomo, ŝipekskurso al Clairmarais, festeno, teatraĵo, dancado.

La 3an de junio mi partoprenis la belgan kongreson en Mons.

De la 22a de julio ĝis la 11a de aŭgusto, okaze de la 19a kongreso en Danzig, mi faris tre interesan vojaĝon. De Le Havre ĝis Gdynia per ŝipo kun 25 samideanoj el kvin malsamaj landoj. Tiu ŝipirado daŭris tri tagojn kaj duonon dum tre bela vetero kaj estis por ĉiuj vera plezuro.

De Gdynia mi iris al Danzig por ĉeesti la internacian kongreson.

Iun posttagmezon venis al mi maljuna sinjoro tute razita, kiu ridetante diris al mi « Bonan tagon, amiko Deligny. — Bonan tagon, mi respondis, sed bonvolu min pardoni, mi vin ne rekonas. — Ĉu vere ? Mi estas Leono Zamenhof ». (frato de la Majstro). « Ho mi ekkriis, sed antaŭe vi havis vian tutan barbon ; pro tio mi ne povis vin rekoni ». Li jesis kaj ni decidis pasigi kune tutan vesperon, je mia granda ĝojo ; postan tagon ni agis same.

La 31an de julio, ni iris al Zoppot, kie oni plantis kverkon sur la Zamenhofan avenuon ; mi verŝis teron ĉerpitan en ses aŭ sep urboj de nia federacio.

Poste ni vojaĝis al Varsovio, kie ni salutis la tombon de la Majstro kaj aŭdis meson je la memoro de Sro Grabowski.

La 7an de aŭgusto ni iris al Bialystok por viziti la naskiĝan domon de Zamenhof, sur kiun oni metis memorigan tabulon. Mi petis kaj ricevis permeson viziti la naskiĝan ĉambron.

Sekvis ekskurso al Bialowieza. Sur la vojo, nia aŭtomobilo timigis ĉevalon, kiu trenis vilaĝan ĉaron. Ĝi devojiĝis kaj falis en malgrandan fosaĵon. Ni tuj haltis. La vilaĝano, sin relevinte, superŝutis nin per insultoj kaj provis sed vane ĉion remeti en ordon. Tiam ni malsupreniris el la aŭtomobilo kaj lin helpis kun plena sukceso. Li ne estis vundita, ankaŭ ne la ĉevalo kaj la ĉaro. Ni kolektis inter ni iom da mono kaj donis al li ; li foriris tute kontenta.

La arbaro de Bialowieza estas la plej granda en Eŭropo ; oni certigis al ni, ke oni ne ankoraŭ eniris ĝis la centro. Oni trovas en ĝi multe da sovaĝaj bestoj, inter ili kelkajn ĝibajn bovojn. Cetere ni vidis plurajn specimenojn de la diversaj bestoj en muzeo, kiun ni tie vizitis. Oni montris al ni altajn kaj dikajn kverkojn ; ses ekskursantoj, kun la brakoj etenditaj, povis apenaŭ ĉirkaŭbraki unu el tiuj majestaj kreskaĵoj.

Ni promenis en la arbaro kaj tagmanĝis en la restaŭracio.

Ĉe la foriro, ni rimarkis, ke mankas angla samideano ; ni serĉis, ni vokis, sed vane. Du tagojn poste ni revidis lin en Varsovio ; li estis devojiĝinta en la arbaro kaj li malfacile atingis la stacidomon. Sed ne plu estis trajno al Varsovio ; nur postan tagon li povis reveni.

Reveninte Varsovion, mi estis, la 11an de aŭgusto, invitita de Fraŭlinoj Zamenhof, kaj kun granda emocio, pasigis tutan posttagmezon en la domo de la Majstro. Tri Francinoj estis kun mi invititaj.

La 12an mi revenis aeroplane de Varsovio al Strasbourg. Belega kaj impresa vojaĝo. La superflugado de urboj de mi konataj, Praha, Nürnberg, Strasbourg, estis por mi vera ĝuo. Precipe la transiro de la montaro nomata « Nigra Arbaro » tre plaĉis al mi.

Pri tiu vojaĝo mi faris dum la vintro paroladojn en Saint-Omer kaj Fauquembergues.

1928

Dum junio mi partoprenis la federacian kongreson en Lille.

De la 3a ĝis la 9a de aŭgusto mi, kun mia tuta familio, partoprenis la 20an universalan kongreson en Antverpeno, kaj ni ekskursis en Belgujo.

1929

Dum majo mi iris al Gent por viziti la belgan kongreson.

La 14an de junio mi ĉeestis la federacian kongreson en Valenciennes.

La 28an de julio mi foriris al Budapest por la 21a internacia kongreso. Dum la vojaĝo, mi haltis la 1an de aŭgusto en Vieno, kie, ĉe la inaŭguro de la esperantista muzeo mi portis standardon de la Unua Kongreso, kiun konfidis al mi Sino Sergeant, el Boulogne, por ĝin donaci tien. Mi iris de Vieno al Budapest per ŝipo sur la Danubo ; agrabla vojaĝo.

En fino de la jaro, mi faris kelkajn paroladojn pri la du urboj.

1930

Trankvila jaro ; mi daŭrigis regule la kursojn en la urbo kaj en la liceo. Eble estas interese scii, ke ĉiujare en la liceo, ĉe la disdono de premioj, oni disdonis premiojn de Esperanto, kiuj cetere estis enskribitaj sur la laŭretaron.

La 9an de novembro okazis en Lille regiona kongreso ; mi estis denove elektita prezidanto de la Federacio.

1931

La 15an de februaro mi eldonis denove la federacian bultenon NORDA GAZETO, kiu akiris rapide tiom da abonantoj kiom antaŭe.

La 17an de majo mi parolis esperante en la radio-stacio de Lille.

La 24an kaj 25an de majo mi partoprenis la francan kongreson en Dijon.

Dum junio kaj julio mi paroladis en Saint-Omer kaj Lille pri miaj vojaĝoj per Esperanto.

La 26an de julio, mi prezidis la federacian kongreson en Boulogne kaj la inaŭguron de la Placo Zamenhof, antaŭ la stacidomo « Tintelleries », kie elvagoniĝis la Majstro dum aŭgusto 1905, ĉe lia alveno por la Unua Kongreso. Granda kaj impona manifestacio, kiun partoprenis pli ol ducent samideanoj el pluraj landoj.

De la 2a ĝis la 10a de septembro, en la granda halo de la ĵurnalo Le Télégramme, mi prezentis tre riĉan ekspozicion kun granda sukceso. Pluraj miloj da personoj ĝin vizitis.

La 20an de oktobro mi faris propagandan paroladon en Arras.

Dum decembro okaze de du festoj esperantistaj en la urbo kaj en la liceo, mi priskribis la vivon de Zamenhof.

1932

La 22an de junio mi faris denove en Arras propagandan paroladon.

La 8an de majo mi prezidis la federacian kongreson en Lille.

De la 1a ĝis la 6a de aŭgusto mi partoprenis kun mia fratino la universalan kongreson en Parizo.

De la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, mi sekvis en Arnhem, kun plej granda intereso, la perfektigan kurson de Sro CSEH.

La 19an de oktobro mi faris propagandan paroladon en Dunkerque.

1933

Dum julio la Iniciativa Sindikato de Saint-Omer petis, ke mi traduku en Esperanton eltiraĵojn el ĝia gvidlibro, kaj presigis 5.000 ekzemplerojn bele ilustritajn, kiujn mi sendis en la tutan mondon. Multaj dankleteroj montris la intereson de tiu informo pri mia urbo. Unu el tiuj leteroj estis speciale interesa. Samideano de Nov-Zelando informis min, ke apudmara urbeto de lia regiono portas la nomon de Saint-Omer. La fondinto de tiu urbeto donis tiun nomon ĉar du liaj onklinoj estis edukitaj en la franca urbo Saint-Omer kaj konservis pri ĝi tre agrablan memoron, kaj parolis ofte pri sia vivo en ĝi.

En aprilo, pro mia aĝo, mi petis Sron BENOIT, prezidanto de la grupo de Dunkerque, ke li zorgu de nun pri la eldono de NORDA GAZETO, kiun oni presigis daŭre en Saint-Omer.

Dum majo, mi publikigis broŝureton « Tri rakontoj », tradukon de verko de Al. Dumas.

La 1an de julio mi prezidis la federacian kongreson en Dunkerque kaj direktis la diversajn ekzamenojn.

La 20an de aŭgusto, okaze de la foiro-ekspozicio de Saint-Omer, kie figuris esperantista budo, mi organizis esperantistan tagon, kiun partoprenis 66 federacianoj. Vizitante la ekspozicion, ili ricevis de la prezidanto de la Iniciativa Komitato luksan gvidlibron de la urbo, belege illustritan. Dum koncerto ni aŭdis la himnon La Espero, kiun kantis Fino ROLLET kun akompano de orkestro. Sekvis ĝoja ekskurso al Clairmarais.

Mi paroladis la 10an de septembro en Lens, la 8an de oktobro en Quiévrain (Belgujo).

1934

La 12an de marto, mi eksciis, ke mi estis elektita ano de la LINGVA KOMITATO ; Granda honoro por mi !

La 8an de junio mortis en Boulogne Sino Sergeant, vic-prezidantino de nia Federacio ; la 11an mi ŝin adiaŭis esperante en la tombejo.

La 10an de junio okazis en Saint-Omer la kongreso de la Nordfranca Federacio.

Memoriga stampo de la Nordfranca Federacio, 1934, 22×30 mm.

Por tiu festo, Sro Ludoviko Rodo bonvolis fari belan stampon, kiu ricevis grandan sukceson.

Pli ol ducent anoj ĉeestis. Mi anoncis ke, pro mia aĝo, mi deziras eksiĝi el la prezidanteco. Oni elektis Sron Humez, el Douai, kaj oni donis al mi la titolon de honora prezidanto. Tiun belan kongreson prezidis Ĝenerala Intendanto BASTIEN.

>>etigi<<

SAINT-OMER. — Junio 1934

Sro Degand, R. P. Kao, Sro Deligny, R. P. Decoen

Sro DEGAND, R. P. KAO, Sro DELIGNY, R. P. DECOEN

>>etigi<<

Interesa novigaĵo : post la federacia kunveno, ni aŭdis en la katedralo meson diritan de ĉina pastro R. P. KAO. Plie R. P. DECOEN, belga misiisto, predikis france kaj esperante kaj ni aŭdis orgenan koncerton kun ludo de la himno « La Espero ». La preĝejo estis plenplena.

La festenon prezidis la Sub-Prefekto, kiu parolis esperante. Sekvis vizito de ekspozicio de urbaj artistoj ; poste koncerto kaj dancado.

 


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org