Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

—Julio 2017—

Diversaj malnovaj verkoj-dokumentoj
(senrilataj kun Esperantista Centra Oficejo)

Jen kelkaj reeldonoj de malnovaj dokumentoj, broŝuroj, eksteraj el E.C.O — klarigo : kopirajto ne plu pendas al malnovaĵo. Ili estas franclingvaj aŭ Esperantaj.

Arĥivaj dokumentoj :

La Valeur pédagogique de l'Espéranto (1929) —
L’Enseignement de l’espéranto (1930), de Julien Guadet :
Deux conférences d’un enseignant sur l’aptitude de l’espéranto à traduire les nuances des langues dites naturelles et à ouvrir les esprits des élèves :
«… Vous aurez à réduire les idiotismes français à la pensée nue, vous aurez à traduire les images trop spécialement françaises par des images de compréhension internationale, vous aurez à trouver l’expression adéquate à l’idée, qui, par cela même, sera toujours élégante et correcte…»
L'Espéranto dans le Commerce, André Baudet (1931) :
Le Président de la Chambre de Commerce de Paris explique à ses pairs comment il est arrivé à l'espéranto, donne un cours d'initiation d'un quart d'heure ; quelques mois plus tard l’assemblée émet un vœu favorable à la langue auxiliaire.
«… À ma grande surprise, j'ai été amusé par la lecture de cette grammaire. Cela semble paradoxal de dire qu'on peut être amusé par la lecture d'une grammaire… »
Mon Village — Mia Vilaĝo, de Joseph Delfour (1904) :
Mercuès, au bord du Lot, près de Cahors : son château, son cèdre, ses habitants, la vie qui va.
Mercuès [Merkues], ĉe rivero Lot, proksime de urbo Cahors [Kaor], en regiono Quercy [Kersi] (centre de sud-okcidento de Francio) : la kastelo, la cedro, la vivo de la vilaĝo.

La Morgaŭa Virino, de Roksano (1912) :
« LI : Ne senpacienciĝu kaj aŭskultu. (Li legas la leteron, kiun li tenas.)  Altestimata Samideano, Mi ĵus ricevis de samcelano el Chicago skribaĵon entenantan ducent spesmilojn…
« ŜI : (interrompante kun malestimo) — Por transdoni al mi ? Mi ne akceptas tian almozon !
« LI : Ŝt ! Estu kvieta kaj plu ne interrompu min. (Li daŭrigas sian legadon)  …entenantan ducent spesmilojn, por ke mi sendu al li la portreton de fraŭlino via fratino…»

Gvidlibro tra Château-Thierry  (191?) :
Turisma broŝuro pri la urbo Château-Thierry, en nordo de Francujo, ĉe rivero Marne, oriente de Parizo : la kastelo kaj ties fortikaĵoj, la fablisto La Fontaine, kaj pluraj reklamoj…
La Kolorigisto-aerveturanto, de D-ro Godineau (1904) :
Interesa amuza aerveturado super Belgujo en jaro 1886.
« …kaj vi, sinjoroj, ne volas ankoraŭ malsupreniri ? » – « Ha ! ne ! estas tro frue ! » Kaj ni turnas la dorson al la malplaĉantulo por reenigi nin en nian rigardadon.
Kelkaj floroj Esperantaj, de A.-J. Witteryck (1907) :
Belgaj humuraĵoj kun belaj desegnaĵoj (serio 1a, numero 5a).
Rakontoj por junaj Esperantistoj (1911) :
Du malnovaj forgesitaj folkloraj rakontoj el la franca popola tradicio : Amand, Fortunée. Rolas : suferantaj malsataj infanoj, malriĉaj plugistoj, belaj princoj, feinoj, magia florpoto, arĝenta ringo, parolanta brasiko, kvankam ne aperas rano ĉi-foje…
Henriko kaj Marta, de J. Borre (1932) :
« … La irado tra la alloga aŭtuna kamparo estis tre idilia kaj ŝajnis al la urbana Henriko, ke li sin trovas en malgranda paradizo… »
Pri la homa radiado, de É. Boirac (1906) :
« … Ĉio okazas do same, kiel se la influo de la radianta persono trapasus la personon ŝajne nesenteman sed efektive traireblan kaj trakondukeman… »
Une heure d’Esperanto, de Th. Cart (1905) :
« …Vraiment, je me réjouis à l’idée que c’est en Esperanto que nos neveux liront peut-être les chefs-d’œuvre de Molière, de Racine ou de Victor Hugo. Elle est bonne celle-là !… »
Pri Patrujo, de Ernest Lavisse (parolado por infanoj, 1905) :
« …hodiaŭ, en la mondo tiel miriginde aliformigita, kia estas la signo je kiu Francujo sin rekonas mem, la signo je kiu rekonas ĝin la Fremduloj ?… »
L’Esperanto et l’avenir du monde, de Claude-Ange Laisant (1908) :
Paix, liberté, internationalisme, progrès, mais aussi histoire-actualité du mouvement espérantiste et verte déception au sujet de la "Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale".
Mia Esperantista vivo, de Ernest Deligny (1943) :
« …la maro estis iom maltrankvila kaj la ŝipo balanciĝis. Mi rimarkis, ke la edzino estas tre pala ; mi alproksimiĝis kaj, por okupi ŝiajn pensojn, mi parolis rapide pri la bela vetero, pri la maro sufiĉe trankvila, pri la kongreso kaj la belaj ekskursoj… »
Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Nous ne pouvons reproduire ces centaines de pages, mais deux tableaux détaillés (0,1 Mo) en annexe : table thématique complète, liste des feuillets édités, offrent un aperçu de cette œuvre inachevée, au titre explicite.
La Historio de la Esperantista Vagabonda Klubo, de Caro Oxenford (1912) :
« Kiam mi ligis min al la esperantisma afero, la unua punkto, kiu frapis al mi la okulojn, estis la fakto ke la Esperantistaro—kiel aro—enhavis neniujn “vagabondojn.”
“Certe ne! Tute ne! Kompreneble ne!!”   Mi aŭdas la koleran ekkrion tute senemocie… »
VEKIĜO !, polemika gazeto (1912-1913) :
Tro malkonata "Internacia sendependa organo por la defendo de Esperanto" dum la Idista krizo kaj la Balkana milito, redaktita en Parizo de Jean Couteaux kaj René Dubois.
La kompleta kronologio de la artikoloj detalas ilian enhavon.
La artikoloj pri la Balkana milito : trezoro en nia E-kulturo.
Teorio pri evolucio de Kono, de Nadina Kolovrat (1909) :
— Belo, vero, bono, estas tri problemoj de homaro.
— Religio, scienco, industrio esprimataj per artoj, estas tri rimedoj por ilia solvo.
« Antikvaj pensistoj homigis, enkorpigis diojn, venontaj pensistoj spiritigos, diigos homon. »
Ofero de monaĥo, de Marc Sangnier (1909) :
«… Nur krada fenestro heligas la severaspektan ĉelon. Frato Agusteno surgenue sidas antaŭ tiu fenestro. Liaj longaj malgrasiĝintaj manoj kunpolmiĝis por preĝado ; lia kompatinda korpo jam de longe sklavigita kaj venkita… »
Amo, fonto de Vivo ; Revado, poemoj de Célestin Rousseau (1909) :
« En la tagoj unuaj de l’ mondo, sur lando dezerta,
« Eknaskiĝis el stela radio ĝardeno belega,
« Feliĉejo sub arda kaj luma ĉiel’ orienta …»
La Plej esenca pri Ovomaltino, de Dro A. Wander (prospekto de 1910) :
« Natura, lecitinhava fortiga nutraĵo kun plej delikata gusto. Seka preparaĵo el pura Diastazo-maltekstrakto de Dro. Wander, el freŝaj ovoj, lakto kaj kakao. Nutraĵo kunmetita laŭ plej modernaj nutrado-fiziologiaj principoj… »

Knabina Kolegio en Saumur (prospekto de 1907) :
« Perfekte organizita, tiu lernejo enhavas 10 klasojn, fizikejon, ĥemiejon, lernoĉambrojn, manlaborejon, desegnejon, kantejon, gimnastikejon, bibliotekon, parolejon, du dormejegojn, en kiuj ĉiu edukatino posedas sian privatan "ĉelon" (ĉambreton), du manĝejojn, unu banejon… »

La Unismo, de Colin Unwin (politika prospekto, 1922) :
Demokrata sistemo, mikso de kapitalismo kaj socialismo :
•   Individu(ec)o devas produkti, Komunumo devas distribui.
•   Proporcia reprezentado en parlamento ; nepartia registaro ; administrado fare de spertuloj.
•   Libera esprimado de opinioj.
Termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux, de D-ro Thiroux (medicina prospekto de 1904) :
« La Ŝlimoj de Saint-Amand estas uzataj per duonbanoj, plenbanoj ; varmetaj, varmaj kaj tre varmaj ; kaj per almetadoj partaj aŭ ĝeneralaj, – (nomitaj Lutacioj) ordinare tre varmaj (45° ĝis 55°).
Por uzi la Ŝlimbanojn, la malsanuloj sin metas en fakojn, specojn de bankuvoj vertikalaj, soligitaj, sen fundo limigita, apudaj, sed apartaj, ŝirmitaj kaj konstruitaj sur palisegaro. »…

Deux cents mots-clefs – 200 Ŝlosilvortoj, du Cdt Fauvart-Bastoul (1909) :
« …une phrase en charabia, qu’elle soit transcrite en français, ou en esperanto, ne sera jamais que du charabia et cela ne jette de défaveur ni sur le français, ni sur l’esperanto… »
Pri la gramatika specifikeco de la Fundamentaj radikoj, de K-dto Fauvart-Bastoul (1914) :
« …"blindula domo" signifas : "domo kiu estas de blindulo", dum "blinda domo" signifus : "domo, kiu estas mem blinda, kiu estas sen fenestro"… »
Servokapabla ! — Marcus Tybout, de Georges Eekhoud, trad. L. Bergiers (1927) :
Du rakontoj rilataj al homeco, socio, vivo, sentoj, devo, libero, sorto, verkitaj dum la jaroj 1880 en Belgio, por vojaĝi aliloken retrotempen, por renkonti gentojn, ulojn, sin… — Literaturo !
La Instituto Milner, de Jean Jullien, trad. E-o Grupo de Lyon (1912) :
« … Ĵuru al mi, mi ekkriis, ke en ĉio ĉi estas nek sorĉo, nek mistifiko, ke la glacia trinkaĵo, kiun vi sorbigis al mi, ne produktis en mi tiujn ebriigajn sent-erarojn ! Ĵuru al mi, ke mi ne sonĝas !… Ke ĉio, kion mi vidis, estas vere reala… »
Les Mots Esperanto groupés selon le sens, de Marcel Bobin (1927) :
Plus de 5000 mots classés selon leur domaine d’application (éléments grammaticaux, corps humain, nourriture, famille, religion, habitation, activités, loisirs, société, commerce, éducation, sciences, arts, psychologie, terre, agriculture, animaux, plantes, minéraux, industrie…)
Conférence sur la langue internacionale « L’Espéranto », par Paul Mieille (1902) :
« Il y a aujourd’hui par le monde deus grandes catégories de martirs : ceus qui aprènent les langues vivantes et ceus qui sont condamnés à les enseigner… »
Code International Lugagne, par G. Lugagne (kodo por komercaj telegramoj, 1914) :
Eksterordinara vortaro per sep lingvoj plus kodo, por komercaj telegramoj :
«…// aig = achèterez-vous? = will you buy? = comprarão VV. SS.? = ¿comprarán Vdes? = werden Sie kaufen? = comprerete voi? = ĉu vi aĉetos? //… »

La Eta kato kiu ne volis morti, de infanolernejo de Prelles (ĉ. 1950) :
« Sinjorino Ŝotar volis mortigi sian katon. Ĝi estis malsana… »

Postkursa libro de Esperanto, de Jago Veki [Joachim Wekerle] (1934) :
Kial "postkursa" ? Ĉar Esperanto estas pli ol lingvo, ĉar post eklerno de la fundamentaj gramatikaj reguloj, la lernanto povas sperti pli ol la kompreno de tiuj-ĉi reguloj mem, sperti geedziĝon de teorio kun praktiko, universalajn evidentecojn pri lingvoj, ankoraŭ pri la strukturo de homa psiko…
La Propagande allemande par l’ Esperanto, pendant la guerre 1914-1918, de Camille Aymonier (1922) :
« Ces documents offrent un intérêt particulier qu’ils empruntent au caractère de ceux qui les ont écrits et à celui du public auquel ils s’adressent. »
La Benkoj de la promenejo, de Jules Jouy (humuro, 1907) :
« En la jaro 1842-a, la Bretizanoj, kiuj kutimis iradi vespere sur la promenejo, plendis al la Urbestro, ke ili devas, pro manko de benkoj, sidiĝi sur la randon de la defluigaj fosaĵoj, senpere sur la herbon, kaj pro tio… »

Carlo Bourlet, 1866-1913, (eta biografio, 1914) :
Inter 1900 kaj 1913 tiu franca matematikisto ludis tre gravan rolon por Esperanto.
Une Langue auxiliaire scientifique, de Carlo Bourlet (argumentaire, 1910) :
Ce petit mémoire rédigé par un mathématicien présente l’espéranto comme langue internationale auxiliaire dans les sciences et techniques.
Diversaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905 :
→ Raportoj :
Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj, de Paul Fruictier :
pri la etoso, la balo, la kunsidoj, la ekskursoj, la originala teksto de la parolado de D-ro Zamenhof…
Unua Universala Kongreso de Esperanto, de Esperantista Centra Oficejo :
preparaj cirkuleroj, oficiala protokolado de la kvar kunsidoj, Deklaracio pri Esperantismo…
→ Ilustraĵoj :
12 poŝtkartoj : La kongresejo (Teatro de Boulogne-sur-Mer), la festeno (Kazino), la granda grupo de kongresantoj, la balo kostumita, ktp…
Alegoria poŝtkarto de Rollet de l’ Isle (500kB) ; Poŝtkarto de la E-Grupo de Boulogne-sur-Mer (200kB).
25 Reklamaj anoncoj el la Kongresa Libro de P. Boulet : hoteloj de Boulogne-sur-Mer, Liqueur Espérantine, Visko Esperanto, skribmaŝino Armstrong, k.a.
→ El la kultura parto, spektaklo :
Edziĝo kontraŭvola de Molière ; Solo de fluto ludita de F. Doré ; Homa doloro, poema rakonto de FeZ.
→ Iom pri Lazaro Zamenhof :
Variaj portretaj artikoloj de aŭ pri Zamenhof, el Lingvo Internacia : — La Nekonatulo, de Foro, — Afero de la milita servo en Manĉurio, — Prepari la kongreson,…

Edziĝo kontraŭvola, unuakta komedio de Moliero (E-a eld. en 1905) :
«… bonvolu min aŭskulti. — Volonte. Kion vi volas diri al mi ? — Mi volas paroli al vi pri io. — Kaj kian perilon vi intencas uzi kun mi ? — Kian perilon ? nu, la langon, kiun mi havas en mia buŝo ; mi kredas, ke mi ne iros pruntepreni tiun de mia najbaro. — Mi intencas diri al vi kian lingvon, kian idiomon ? — Ha ! tio ĉi estas alia afero ! … »
Solo de fluto, de Paul Bilhaud (E-a eld. en 1907) :
Kiel ludi fluton ? aŭ kiel ludi kun fluto ? aŭ kiel ludi per fluto ?… — ludita en la koncerto de la Unua Kongreso de Esperanto en 1905.
Homa doloro, de FeZ [Felikso Zamenhof] (1905) :
« En ĉambreto sub alta tegmento
« Loĝas ia malriĉa kaj pia,
« En konstanta zorgado, turmento,
« Laborema grupet’ familia . . . »
Manĝokarto, de J. Tenot (1932) :
Kompleta listo de pladoj por organizi restoraciajn menuojn.
La ekzemplero estas stampita de kafejo-restoracio-hotelo "Imperator" kies kelnero estis Emilio Ferrari. Tiu forgesita Esperantisto kreis tre konatan Esperantan diraĵon, kiu rilatas al tre voraj — tamen mutaj — bestoj…

Elementaj nocioj kaj konversaciaj ekzercoj — Instruado de Esperanto per Bildaro, de Th. Cart (1905) :
La unua moderna ilustrita lernometodo de Esperanto.
Notions élémentaires et exercices de conversation — L’ Esperanto enseigné par l’ Image, de Th. Cart (1905) :
La première méthode moderne illustrée d’espéranto.
« Izabelo la ĝardenistino estas ĉarma fraŭlino kun ovala vizaĝo kaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi simple vestis sin per blua robo refaldita sur ruĝa subjupo ; blankaj broditaj manumoj ornamas la manikojn de ŝia ruĝa korsaĵo, kies kolan eltranĉaĵon bukedo plibeligas.… »

Pri la Indo-Eŭropaj lingvoj kaj Esperanto, de Th. Cart (1910) :
La vidpunkto de tiu epoko pri la historio de la lingvo-grupoj Hinda, Irana, Helena, Itala, Kelta, Ĝermana, kaj pri la deveno kaj evoluo de Esperanto.
La Vivo de Liceano, de E. Deligny (1925) :
La plej frua lernolibro per la Cseh-metodo. Ĉiuj vortoj kaj dialogaj frazoj rilatas al la vivo en lernejo de Saint-Omer en 1925 : klaso, korto, manĝoĉambro, dormejo, premioj, ferioj, kaj Esperanto !
Esperanta Universala Biblioteko, de A. Marich kaj G. Davidov (1907-1908) :
Interesplena maldika kolekto de naŭ broŝuroj en kiu legeblas : Hungaraj poemoj Hungara poemaro I, Poemaro II – Petőfi ; etnografiaj skizoj pri Orienta Siberio La Jukagiroj, Persujo La Vivo en la Reĝa Kortego, La Punoj en Persujo ; tradiciaj rakontoj-fabeloj de Armenoj Ajcatur, Ĉerkesoj La Ĉiopotenca Beleco, Persanoj Kiel oni devas ami ; tekstoj rilataj al la genocido farita al la Armenoj Morituri Vos salutant, Guteton da lakto !.

Plena Vortaro Esperanto–Esperanta kaj Esperanto–Franca, de Émile Boirac (1909-1910) :
La unua ĝenerala vortaro de Esperanto kies difinoj legeblas per Esperanto mem. PVEE difinas 10600 kapvortojn kaj citas 12200 derivaĵojn. Ĝia strukturo en 1909 aspektis tute nova sed hodiaŭ aspektas iom simila kia PIV.
La unua kompleta difinvortaro de Esperanto — la lasta kiu enhavas la kapliteron "W"…

 

 

 

 


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org