Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
kolekto de  A. Marich  kaj  G. Davidov
Budapesto, 1907-1908


Enhavo de la kolekto

1 Hungaraj poemoj :
La Velsaj Bardoj, de J. Arany,
Preĝado, de M. Szabolcska,
Kvietigo, de J. Arany,
Preĝo, de D. Berzsenyi,
Ĉu kredus iu…, La Lastaj Floroj, Majesta Nokto, de A. Petőfi,
Esperantigis : R. Fiedler, A. De Marich, A. Altenburger.
(Hungara poemaro I – 16 paĝoj – 1907)

2 Morituri Vos salutant, de V. Papazjan,
Antaŭparolo, de A. Marich,
I-a letero, II-a letero, III-a letero,
tradukis : G. Davidov.
(Armena serio I – 13 p. – 1907)

3 Guteton da lakto !  de A. Agaronjan,
tradukis : G. Davidov.
(Armena serio II – 10 p. – 1907)

4 Poemoj de A. Petőfi :
Nacia kanto,
Fino de l’ Septembro,
En drinkejo maljunaĝa,
Terure estus,
Enteriga kanto sonas,
Esperantigis : R. Fiedler, A. de Marich, R. Rajczy.
(Hungara poemaro II, Petőfi kajero – 8 p. – 1907)

5 La Jukagiroj – kolektis G. Davidov,
(kun portreto de G. Davidov).
(Etnografia serio I – 8 p. – 1908)

6 La Ĉiopotenca Beleco,
el Ĉerkesaj rakontoj tradukis : G. Davidov,
kun ilustracio : Ĉerkesa vilaĝo,
(Ĉerkesa serio I – 8 p. – 1908)

7 La Vivo en la Reĝa Kortego,
kolektis : G. Davidov.
(Persaj skizoj I – 7 p. – 1908)

8 La Punoj en Persujo,
Kiel oni devas ami,
kolektis : G. Davidov.
(Persaj skizoj II – 12 p. – 1908)

9 Ajcatur, Armena fabelo,
ĉapitroj : I, II, III, IV, V, VI, VII,
tradukis : G. Davidov.
(Armena serio III – 14 p. – 1908)


Kovropaĝo de "La Jukagiroj"
Kovropaĝo de "La Jukagiroj"


Prezento de la kolekto
"Esperanta Universala Biblioteko"

La kolekto "Esperanta Universala Biblioteko" estis maldika serio da naŭ broŝuroj eldonitaj en Budapesto dum 1907-1908. La du ĉefaj redaktantoj estis August de Marich kaj Georg Davidov.

Enhavo de la kolekto

Etnografia-sociologia rigardo en ĉiuj tekstoj senteblas, eĉ en la du broŝuroj n° 1 kaj n° 4 de poemoj Hungaraj. Plejparto de la poemoj estas de Sándor Petőfi (Alexander Petrovics, 1823-1849), fama Hungara naciisto.

La du poem-broŝuroj  "Hungaraj poemoj I"  kaj  "II Petőfi kajero"  estis preparitaj de A. Marich ; siaflanke Georgo Davidov preparis la sep aliajn :

N° 2 : "Morituri Vos salutant" (el la latina : "Mortontoj Vin salutas" – diris gladiatoroj al Cezaro), de V. Papazjan : temas pri la rezisto de Armena vilaĝo kontraŭ Turk-imperia invado. Tio rilatas eventojn okazintajn ĉirkaŭ 1894 ĉar la plena genocido komenciĝis en 1915. Rimarkendas ke, en 2015, Kurdoj publike konfesis la kulpon de sia popolo, soldatigita de la Turka imperio por amase forpeli-mortigi la Armenojn. La verkinto, Vertanes Papazjan (aŭ Vrtanes Papazian aŭ Papazyan, 1866-1920), raportas la okazaĵojn kvazaŭ en la nuna minuto, per tri leteroj rapide skribitaj por estontaj malproksimaj legontoj. Cetere, Papazjan kolektis fabelojn kaj legendojn de Armenujo kaj de Irano. De li en E-o legeblas "Rondaj Dioj" (1910), "Saĝaj Kokoj" (1911).

N° 3 : "Guteton da lakto !" : temas pri la forfuĝo de Armena familio kiu ĵus alvenis en malproksiman landon kaj provas daŭrigi sian vivon. La aŭtoro, Avetis Agaronjan (aŭ Avedis Aĥaronjan aŭ Awetis Aharonean aŭ Aharonian, 1866-1948), estis verkisto, politikisto kaj diplomato de Armenujo. En la popola tradicio estas malbeno "ne nigrigi la plafonon", tio signifas ne fondi familion, resti sen heredonto, sen pripensonto post sia morto. Ankaŭ legeblas E-lingve Agaronjan en"La Patrinoj", tradukita de A. Fiŝer, kaj en "Orienta Almanako" de 1913.

N° 5 : "La Jukagiroj" : temas pri kuriozaj kutimoj de popolo tre malmultiĝinta jam en 1908, popolo kiu vivis en Nord-Oriento de Siberio, kies aliaj nomoj estas "Ĉuvanoj", "Omokoj", k.a. Ĉi-tie, malkomfortaj vivkondiĉoj en sovaĝa naturo, najbareco de ursoj, soleco aŭ pli ĝuste izoleco, naskis morojn ŝamanismajn. Ŝamanismo estas vivmaniero, kredo ke la vivo estas egala, trafluas traj ĉiuj vivantaĵoj, estuloj, de ĉiu al ĉiuj kaj reciproke. Ĉion-ĉi la broŝuro apenaŭ, tamen trafe, resumas…

Ĉerkesa vilaĝo N° 6 : "La Ĉiopotenca Beleco" : estas tradicia rakonto de la Ĉerkesa popolo, kies loĝlando situas en Okcidenta Kaŭkazo, popolo kies alia nomo estas "Adigeoj" aŭ "Adigejoj". En la broŝuro videblas fotaĵo de Ĉerkesa vilaĝo — ĉu la teatrejo de la rakonto ? certe jes, ĉar tiu-ĉi mito estas universala : temas pri renkonto de Belulino kun Besto…

N° 7 kaj N° 8 temas pri Persujo : "I - La Vivo en la Reĝa Kortego", de la ŝaho de Irano kie lukso brilegas ĉiuloke per diamantoj kaj kies fermitan haremon tamen vizitos la legonto… ĉu nur fantasmoj ? "II - La Punoj en Persujo", estas priskribitaj kun lukso de multaj detaloj ; ĉu ankoraŭ fantasmoj ? "III - Kiel oni devas ami", rakontas pri ia arto oferi sian vivon laŭ Orienta maniero…

N° 9 : "Ajcatur" : estas Armena tradicia fabelo plena je epizodoj, kies rakontado estas laŭplaĉe daŭrigebla por la aŭskulto sensata de multnombra idaro…

Pri la redaktintoj : A. de Marich kaj G. Davidov

August Heinrich de Marich (aŭ Agosto, Ágosto, Aŭgusto, 1883-1955), Germano-Hungaro, fondinto de la Esperantista Hungara Societo en 1905, estis poŝtoficisto, poste policisto. Marich ankaŭ kolektis ĉiujn E-aĵojn.

Marich multe redaktoris : "La Verda Standardo" (organo de la Hungara E-Societo), "La Policisto" de "Tutmonda Polica Ligo", "Tutmonda Ligo de la Ordo", "Tutmonda Trafika Ligo", "Universala Ĵurnalista Konfedero", "Tiz nap Cataloniában" (Katalunia kongreso), plurajn Hungarlingvajn lernolibrojn, "Was ist Esperanto ?", "Skizoj el mia propagandista vivo"

Kvankam arda propagandisto por E-o, Marich ricevis en artikoloj de Enciklopedio de E-o – redaktita de Hungaroj – senkomplezan portreton kiel fanfarona misefikulo, senordemulo ekster la realo. Efektive, la jena "Esperanta Universala Biblioteko", pompe subtitoligita "La plej grava esperanta literatura entrepreno", nombris nur naŭ broŝuretojn… — tamen ja interesa kolekto estas.

Portreto de G. Davidov Georg K. Davidov (1879-1967, portreto ĉi-flanke), Armeno, loĝis en Saratov kie li kolektis ĉiujn librojn en kaj pri E-o. La katalogo de lia fama biblioteko estis dufoje publikigita, en 1908 kaj 1911 ; li ankaŭ redaktis fakajn E-librolistojn. La librokolekto bedaŭrinde malaperis dum la malpacaj okazaĵoj de la XX-a jarcento en Rusio, malgraŭ plej zorgema protekto de la Saratova E-grupo. Libroj, homoj, travivas ofte sorton similan…

Aspektoj de la originala papera kolekto kaj de ties Interreta rekopio

La formato de la paperaj broŝuroj estas proksimume 17 cm×10 cm. La kvanto da paĝoj varias de 7 ĝis 16. Iliaj tekstoj estas nun entute legeblaj en pluraj separaj retaj paĝoj. Ne rekopiitaj estas la reklamoj de la kovropaĝoj pri la tiamaj multaj E-gazetoj.

La kovropaĝoj similas unu al la alia : estas supre du linioj "ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO / REDAKTORO : A. MARICH." ; sube : numero de la broŝuro, serio, prezo "30 Hel." ; grandlitere : TITOLO, AŬTORO, TRADUKINTO. ; prezo : "UNU NUMERO KOSTAS 30 HELEROJN." ; piedpaĝe legeblas adreso en Budapesto, kiu varias : "NAGY SÁNDOR KÖNYVNYOMDÁJÁBÓL" aŭ "ALEKSANDRO NAGY ESPERANTA PRESEJO" en "IV., PAPNÖVELDE-UTCZA 8.", aŭ "NEUWALD I. UTÓDAI KÖNYVNYOMDÁJÁBÓL / VIII., ÜLLŐI-UT 48.", aŭ "BUDAPEST, IX., ÜLLŐI-UT 59." ; fine la jaro : "1907" aŭ "1908".

En la retejo de la E-Muzeo en Vieno estas skanitaj la internaj paĝoj de pluraj numeroj — sed sen optika rikono de la literoj. Konsultu ĉe www.onb.ac.at ĝian longan liston de skanaĵoj de fruaj E-aĵoj.

Ĉar la lingva kvalitato de la originalaj tekstoj ne estis konstanta, korekton senhezitan ricevis eraroj pro nesufiĉa relego de ortografio-punktuacio-sintakso. Tamen aspektis interese lasi certajn erarojn aŭ misuzojn — sen troa elmontro. Ili estas arigitaj fine de la teksto : legeblas inter citiloj la "originalaj vortoj de 1907-1908" kaj sekvas inter vertikalaj parentezoj ties [korektitaĵo-klarigo de 2016].

Efektive en 1907 nenia E-vortaro kompleta ekzistis por difini, klarigi ĉu verbo estas aktiva aŭ ne, kiun prepozicion uzi, por trovi ekzemplojn. La lingvo ne estis sufiĉe fiksita aŭ praktikata, E-istoj ankoraŭ restis relative izolitaj komencantoj !

La du lastaj broŝuroj (n° 8 kaj n° 9) estas presitaj sen ĉapelitaj literoj : ilia originala skribsistemo per la helplitero "h" estas reproduktita tiel kia. La originalaj notoj piedpaĝaj, nun situas sub sia paragrafo.

Ni esperu, kiel kutime, ke la rekopiado ne produktis pli da eraroj ol ĝi senigis !

Bonajn vojaĝojn per la legado !

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert – Majo 2016. Esperanto Biblioteko Hippolyte Sebert


al la posta paĝo


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org