Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Fino de l’ septembro.

1. Ankoraŭ la flor’ en la valo floradas,
Ankoraŭ verdas la poploj ĉe l’ pont’,
Do tie jam vidas vi l’ signon de l’ vintro
Jam kovras la neĝ’ la kapegon de l’ mont’.
Ankoraŭ en mia juneca animo
Brulegas la flamaradia somer’,
Sed mia kapharo jam ekgriziĝetis,
Jam ĝin heligetis la blank’ de l’ neĝer’.

2. Forvelkas la floro, forkuras la vivo…
Sidiĝu ĉe mi, Vi amata edzin’ !
Nun karesegante min, eble jam morgaŭ
Sur ia tombejo ploregos vi min.
Ho diru : se mi pli antaŭe mortiĝus,
Ĉu brilus larmeto en via okul’
Ĉu estus kapabla vi tuj min forgesi
Gajninte la amon de ia junul’ ?

3. Se iam vi vian vidvinan vualon
Forĵetus, etendu ĝin ĉe la tombŝton’.
Ĝin tiam forpreni mi el la tombejo
Elvenos, de l’ tag en la nigra duon’.
Kun ĝi mi sekigos la larmon, verŝitan
Por vi forgesinta facile do min.
Ĝin ligos sur mian korvundon mi, kiu
Mi estas aminta, amonta nur vin.

Tradukis D-o. Fiedler.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org