Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 3. ----------
(ARMENA SERIO II.)

GUTETON DA LAKTO !
ARMENA RAKONTO DE
A. AGARONJAN

TRADUKIS
GEORGO DAVIDOV

—— 1907 ——

Ornamaj folioj


Kovropaĝo de "Guteton da Lakto !"
Kovropaĝo de "Guteton da Lakto !"


Guteton da Lakto ! *

De A. Agaronjan.
El armena lingvo tradukis G. Davidov.

El la vivo de Armenoj, dum la
buĉado de Armenoj en Turkujo.

*  Tiu ĉi interseplena rakonto aperis en la 11a numero (1907) de la „Tra la Mondo“.

Komenco de aŭtuno. Brila, luna nokto. En la ĉirkaŭaĵo de Surmali (1), tiutempe, estadis tre granda malvarmo.
(1)   En Azia Turkujo proksime de Kaŭkazo.

En la vilaĝo B. fariĝis tia malvarmo, ke neniu kuraĝis dormi en la korto.

En mallarĝaj, kurbaj stratoj jam estis nenia movado.

Apud pordegoj kuŝis hundoj, kiuj, metinte la kapojn sur la piedegojn kaj observadis ĉian suspektindan ombron aŭ malfruiĝintan preterpasanton, por ĵeti sin sur ĝin. Ne dormis ankaŭ la gardistoj de l’ legomaj ĝardenoj ; sidante en siaj mizeraj tendoj, ili penadis distingi de malproksime ian suspektindan figuron, similan al ŝtelisto. Iafoje, por ke oni sciu, ke ili maldormas aŭ, eble, pro timo, ili plenigis la aeron per siaj kriegoj : „Aj-Uj“, kiuj sonadadis super la kamparo. La hundoj en la vilaĝo komencadis sian senĉesan blekon.

Baldaŭ ree fariĝis tomba silento. Noktomeze, la vetero fariĝadis pli kaj pli malvarma.

En la vilaĝo B. nur unu familio ne dormis, konsistanta el gepatroj kaj el ilia malgranda infano. Ili ne estis loĝantoj de l’ vilaĝo B. sed estis „gaktakan“ (elmigranto), kiuj, nur tiutage atingis ĉi tiun vilaĝon. Eĉ oni ne povas ilin nomi „gaktakan“ tial, ke kiam oni diras gaktakan, ĉiam oni imagas tian staton : ke tiuj alirantoj el malproksimeco havas ian sakon, ŝiritan „arkaluk“ (nacia armena kostumo), disŝiritajn ŝuojn. Sed ĉi tiuj mizeruloj estis senigitaj de ĉio kaj nudaj en la plena senco de la vorto, se ni ne kalkulas kiel veston, tiujn ĉifonaĵojn, per kiuj estis kovrita ilia nudeco.

Ĉu vi vidis, leganto, ŝafon eltiritan el la buŝego de malsata vulpo, sen vestaĵo, sangumitan, duonmortan kaj malsanan ? Similan aspekton havis tiuj ĉi mizeruloj, gaktakanoj, kiuj pli estis similaj al mortintoj ol al vivantoj.

Kiel loĝejo servis — ia konstruaĵo kun malnovaj muroj — „samannik“ (1), kies unu muro jam estis elfalinta, tra kiu la luna lumo penetradis en ilian mizeran loĝejaĉon. La putriĝinta herbo sur la muroj malbonodoris.
(1)   Malgranda ligna kaj argila konstruaĵo.

Ĉe la elfalinta muro pendis traboj kiuj ĉiuminute minacis fali ; la plafono kaj la traboj estis kovritaj per araneaĵo, kaj ĉi tiun angulon la mizeruloj ricevis kiel almozon, kaj por ili ĝi estis preskaŭ neesperita feliĉaĵo.

Sur malseka, putriĝinta tero sidas en ĉifonaĵo virino mezaĝa, klininte la kapon. Sur ŝia malgrasa vizaĝo, laceco, timo, malĝojeco kaj malsano kuŝigis neforigeblan postsignon. Sur ŝiaj sekiĝintaj duonnudaj genuoj kuŝis, en antaŭmorta agonio, infano, 4–5 jara, ankaŭ malgrasa kaj duonnuda. La morto ludis sur ĝia malgrasa vizaĝo. Apud ili, genuflekse, kun la manoj kunplektitaj, staris viro ; li atenteme, ne palpebrumante, rigardis la infanon kaj observis kiel iom post iom malfortiĝadis ĝia spirado ; iafoje li profunde ĝemis kaj frotis siajn genuojn.

Estas tre karaj, kompreneble, al la gepatroj la infanoj ! Venos la tempo, kiam ili kreskos, fariĝos apogo por ili dum malfeliĉaj tagoj — estos anĝelzorgantoj por ili ; tiam estos forgesataj ĉiuj pezaj zorgoj, sendormaj noktoj…

Sed kiel pli kara estas ĉi tiu infano al tia malfeliĉa patro, kiu por savi ĝin, kiel karegan portaĵon portadis ĝin sur siaj ŝultroj kelkajn centojn da verstoj, trans altegaj montoj, profundegaj kavoj, noktpasadante en teruraj kavernoj. Kun tia granda malfacileco li alportis sian etulon en la vilaĝon !

Tra la elfalinta muro, per larĝa fendo, vespera malvarma vento freŝigis la „samannik“.

Estis malvarme. La mizeruloj tremadis. La patrino penadis per siaj ĉifonaĵoj surkovri la nudan korpon de l’ infano. Ŝi penadis per ili varmigi lian iom post iom malvarmiĝantan korpon. Sed estis vane ! Per solaj ĉifonaĵoj ne estis eble kovri ĝin ; tiam la kompatinda patrino, en malespero, sin mem klinis sur ĝin, esperante tiamaniere defendi sian infanon kontraŭ la vento.

La patro, kiu ĉiumomente, kun senesprimaj okuloj rigardadis tion, kio fariĝadis ĉirkaŭe, subite kvazaŭ rekonsciiĝis, demetis sian ŝiritan „arkalukon“, kovris per ĝi la infanon, kaj li mem restis tute nuda.

Senfina malĝojego senigis ilin je la ebleco sentadi la malvarmon. Silentadis.

— Panjo, guteton da lakto ! — subite elparolis la infano, larĝe malfermante la okulojn, kiuj ree fermiĝis. La gepatroj rigardis unu la alian kaj ekploris.

— Ekfrapu ian ajn pordon : ja oni kristano estas, — petu guteton da lakto por malsana infano, — diris la edzino.

— Kien iri noktomeze : ĉiuj dormas ; kiu malfermos la pordon por mi ?

Kaj refariĝis kvieto ; nur grilo kraketis en la fendoj ; kaj muso mordetis siajn provizojn ; malvarma vento daŭris blovadi kaj sibladi en la fendoj.

— Guteton da lakto ! — ree elparolis la infano, malfermis la okulojn, rigardis sian patrinon kaj ree fermis ilin.

Ankoraŭ unu fojon la gepatroj rigardis unu la alian kun larmoj en la okuloj. La edzo je ĉi tiu fojo nenion diris, elviŝis la larmojn, ĝemis profunde, leviĝis kaj preninte sian solan batalilon, bastonegon, kaj kruĉon de akvo, elkuris, el la „samannik“, kiel li estis, — duonnude kaj sen ĉapo.

Kien iri ? La luno per siaj malvarmaj radioj lumigis la tutan vilaĝon. Sed ĉu li trovos iun, kiu komprenos lin ? Dum momento li forgesis, por kio li staras tie ĉi. Kaj pensoj transportis lin tien, al la hejma dometo, al la karaj kampoj. Ekvidis li sian malgrandan Marto’n, sian ruĝvangan Naso’n.

Ĉi tiuj malvivuloj restis tie…

— Guteton da lakto ! — eksonis ree en liaj oreloj. Li ektremis ; estis necese trovi lakton.

Li aliris al la unua pordo, malantaŭ kiu loĝis maljuna vidvino. Li haltis apud la pordo kaj pensis : ekfrapi aŭ ne ? Kaj se oni eliros kaj ekinsultos min… Ja, li estis enmigrinto !

— Guteton da lakto !

Tiuj ĉi vortoj persekutis lin. Ja, tia estas la lasta deziro de lia infano. Li forgesis la timon, la honton kaj ekfrapis la pordon.

Ekaŭdiĝis forta bruego de la pordoj kaj komuna bojo de hundoj.

Li ekfrapis alian fojon. Fine en la korto montriĝis maljunulino.

— Kiu estas tie ? demandis ŝi.

— Mi, avineto — ekaŭdiĝis, ekstere, la respondo. Armeno, kristano, gaktakan’o, malfermu, pro Dio, la pordon.

La maljunulino malfermis la pordon kaj ekvidinte nudan viron, sen ĉapo ekkriis pro timo, rapide ekfermis la pordon kaj ekkuris.

Nur tiam la malfeliĉulo ekvidis sian nudecon kaj teruran vidaĵon.

Tremo trakuris lian tutan korpon. Ĉu efektive li eksentis la malvarmon ? Kelkatempe li staris kvazaŭ ŝtoniĝante kaj subite rekonsciiĝinte kaj ektiminte, ke ĉe la bruo povos kunveni homoj kaj pensi ke li estas ŝtelisto. La malfeliĉulo kuris alian flankon. Lia situacio estis tre terura. La vento balancadis liajn ĉifonaĵojn kaj diskonfuzitajn harojn. De ĉiuj flankoj furiozaj hundoj ĉirkaŭis lin. Al li apenaŭ sukcesis defendi sian nudan korpon kontraŭ ili. Kaj starante dorse al la muro kaj daŭrante defendi sin, li, ne longe pensante, ekfrapis la unuan pordon. Sur la sojlo ekmontriĝis viro.

Iaman (ho ! ve), frato ! Mi estas kristano kaj alvenis el el sangavida lando ; infano mia estas en antaŭmorta agonio kaj deziras guteton da lakto, faru, pro Kreinto, ion… En la pasinta jaro, en tiu ĉi tempo ni havis ankaŭ multe da bovinoj, nun ni estas seniĝintaj je ĉio kaj bezonegas guteton da lakto.

La peto estis tuŝanta, la pentraĵo estis terura. La vilaĝano alportis kruĉon da lakto, kaj ĝin donis al li. La malfeliĉulo ekrapidis al la samannik’o. Li, kiel pri la plej kara aĵo, zorgis pri ĉi tiu senvalora fluidaĵo akirita tiel malfacile. Li flugis antaŭen, uzante la lastan forton de siaj laciĝintaj piedoj. Sed li, ne estante jam atinginta la samannik’on, ekaŭdis en la nokta kvieteco korŝirantan krion de l’ edzino.

Iaman lalo, Iaman lalo !… (1)
(1)   Ho ! ve ! la infano, Ho ! ve ! la infano !

Li preskaŭ falis. Nun estas klara, ke finiĝis la lasta akto de l’ terura tragedio…

Li rapidigis siajn paŝojn kaj jen, li estas ĉe la sojlo de la „samannik“

Iaman lalo, Iaman lalo ! !… kriadis la edzino, ekkaptinte siajn harojn. Sur ŝiaj genuoj dormis per eterna, trankvila dormo, tiu malgranda kreitaĵo, kiu tiel malmulte vivis en la malbeninda mondo, kaj tiel multe vidis, eksentis kaj suferis.

La malfeliĉa patro iom staris sur la sojlo, kaj kun senfina malĝojo rigardis sian edzinon kaj sian mortintan infanon. Ektremis liaj manoj, falis la kruĉo, kaj la blanka fluidaĵo disfluis sur la tero. Li forĵetis flanken sian bastonegon, surfalis la malvivulon, kaj tiamaniere ekploregadis, ke aŭdante lin, eĉ senkora homo, ektremus.

Tio estis malkvieta esprimo de superfluanta incitado kaj malsespero, elsaltanta el animo, plena je neelportebla malĝojo kaj suferado.

Sed la luno daŭris briladi kaj lumigadi tiujn ĉi malfeliĉajn aferojn de malbonega sorto.

Ho ve ! kion ĝi ne lumigas !…


Noto de 2016.

La originala teksto montras vortojn kiel : "distingi de malproksimo" [… de malproksime] – "estis malvarma" [estis malvarme] – "la malfeliĉulo ekvidis sian nudecon kaj teruran vidaĵon" […elvidaĵon, aspekton].


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org