Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 8. ----------
PERSAJ SKIZOJ
——— II ———

KIEL ONI DEVAS AMI
KOLEKTIS
GEORGO DAVIDOV

—— 1908 ——

Ornamaj folioj


III. Kiel oni devas ami.

Sulejman - „beg“ havis la filinon Gulghia, je kiu li estis tre fierega. Shi estis lertega metiantino en teksado, kudrado, unuvorte kiel pri shi oni diris, shi estis „Fodides hegelz“ (= manlaboranta fraulino). Krom tio, shi estis bona kaj afabla kaj inda fianchino por kuragha „djhigito“. En domo [de] Sulejman loghadis, krom li kaj lia filino, juna djhigito el alia gento. Tiun chi oni kaptis dum la militado, kaj li tute alkutimighis kaj forgesis la hejmlandon. Sulejman ekamis la junan Kazbulaton kiel frato, kaj Gulghia mem simpatiis kun li. Li ankau amis Gulghia’-n pli ol sian vivon. Sed la amo restadis kashite en la koro de la juna viro char li pensis, ke lia sento estas peko.

Dum dek jaroj jam vivis la kaptito inter tiu gento kaj li nur atendas bonan okazon por malkovri sian senton. Kun teruro li eksciis ke Gulghia amas lian malamikon Batir-bej ! Shi mem konfesis tion chi al li.

Dumtempe okazis batalo. Malghoje revenis la kuraghaj djhigitoj. Sed la plej terura okazintajho estis, ke la plej kuragha batalanto restis che la malamikaj gentoj. Iam militadis unu kontrau la alia dum multe da jaroj kaj unu volis superi la alian per krueleco. Do la kaptiton atendis la ne evitebla morto, char nobelulojn che la persoj atendas chiam la morto, se ili estis kaptitaj, kontraue la simplajn [homojn], sklaveco tutviva.

Gulghia tuj eksciis de la djhigitoj la teruran rezultaton de la rabadmilito kaj morte palighis. Shi perdis la konsciencon kaj senforte falis teren.

Kozbulat helpis al shi kaj diris :

— Levighu fratino, kiu kredas Allahon, tiu ricevas helpon de li. Mi savos Vian fianchon !… Li forkuris kaj poste Gulghia vidis lin forkurante sur chevalo preter la fenestro. Kazbulat atingis la malamikan „aulon“ kaj lasis chevalon antaue la vilagho, daurigante la vojon piedire. Li perfekte posedis la lingvon. Oni nur malfacile povis ekkoni la fremdulon. Atingante la unuan dometon li sciighis pri la estro de la kaptitoj. Tiu, tute nenion suspektante, rakontis al li, ke oni decidis la kaptiton ekzekuti turmentante ghis la morto. Oni volis pafadi al la kaptito tiele ke li ne tuj mortu, sed poste pro suferoj.

Kazbulat ektremighis.

— Chu la kaptito estas tia fama persono ?

— Ne, sed li estas nobelo kaj li same faris, ech pli kruele al niaj anoj kaptitaj. Li do provu, chu estas bona esti kaptita ? !

Kazbulat efektive rememoris, ke Batir-bej fakte kruele mortigis kaptitojn, kaj nun atingus lin justa puno. Matene okazus la ekzekutado. Sed la ekzekutoto estis heroo kaj tute indiferente auskultadis chiun kondamnon.

— Ahmetukaj djhigitoj scias morti ! Batir-bej estis enshlosita en la argildomo, kiu servis kiel malliberejo. Oni lin senvestigis kaj lasis en sola tolajho. Al tiu chi argildomo venis Kazbulat malfrue vespere.

— Permesu min eniri al la kaptito. Mi estas sendita de „mulla“ por paroli kun li antau la morto. Oni senvorte permesis la eniradon. La sankta persono estas che la montloghantoj netushebla kaj lin ofendi estas granda peko. Batir-bej trankvile dormis, sed vekighis, kiam alvenis Kazbulat.

— Kio, chu jam estas tempo ? — diris li maldiligente.

— Ne, mi alportis al Vi felichon. Ne perdu la tempon, rapidu hejmen. Jen mia vestajho, che aulfino [ekstreme de la vilaĝo] vi trovos mian chevalon. Vin atendas la felicho ! Rapidu…

Batir-bej mirigite malfermis la okulojn.

— Vi, Kazbulat ? !… Vi volas min savi ?

— Jes, mi estas. Kio Vin miregas ? Iru, ne demandu plu. Poste Vi chion ekscios.

Kazbulat rapide senvestighis, sed sian ponardon li prenis sur sin. Batir-bej alvenis hejmen. Kazbulat’-on oni trovis matene mortinta kun trapikita [la] koro.

Sed Gulghia kun malamikaj okuloj rigardis Batir-bejon.

— Kie restis Kazbulat ? Iru foren de mi. Ne kuraghu plu alproksimighi al mi ghis Vi ne reportis Kazbulaton. Vi ne estas djhigito. Estu eterne riprocho por Vi, la mortinto staru antau Vi kiel viva kaj ne donu al Vi trankvilon. Mi ne povas Vin plu vidi !

Kaj de tiu tempo Kazbulaton la fraulino rememoras en kantoj. Se iu fraulino volas laudi sian fianchon, shi diras : — Li amas min kiel Kazbulat. Ne ekzistas de tiam pli bona kaj granda laudo ol tiu chi.


Noto de 2016.

La originala teksto ne uzas la ĉapelitajn literojn sed la sistemo per "h". Ĝi montras vortojn kiel : "Pro sia teruro li eksciis" [Kun teruro, Terurigite…] – sklaveco "tutviva" [dumviva] – "aulo" [vilaĝo] – "ektremighi" [ektremi] – "nobelulo" [nobelo] – "chu estas bona esti kaptita " [ĉu estas agrable…] – "devestigi" [senvestigi] – "sola" [nenio pli ol] – "che aulfino" [ekstreme de la vilaĝo] – "ne donu" trankvilon [ne lasu].


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org