Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 7. ----------
PERSAJ SKIZOJ
——— I ———

LA VIVO EN LA REĜA KORTEGO
KOLEKTIS
GEORGO DAVIDOV

—— 1908 ——

Ornamaj folioj


I. La vivo en la reĝa kortego.

La lastaj okazintaĵoj en Persujo altiris tien la atenton de la homoj. Oni komencis interesiĝi pri tiu ĉi lando kaj pri ĝia vivado interna. Eble la plej interesiga kaj atentinda estas tiu de la persa kortego. Se oni nur angulon ridardas de tio, tuj oni ekvidas la plej grandan luksegon de l’ Oriento kun kio estas ĉio plenigita. Ni tre facile povas ekkompreni, kiom da malhelpaĵoj farigas la moderna vivo al la reganto de Irano, ĉirkaŭita per profunda religia fanatikeco. La efektiva ĉefurbo de Persujo ne estas Tegeran, sed la urbo tielnomita „Ark“, kie kuŝas la kortego de la ŝaho, konsistanta el miloj da korteganoj. Tiuj ĉi havas ĉiueblan rangon. Inter ili estas la „estro de la altaj kamergeroj“, la „estro de la veturigistoj“, la „estro de la veturiloj“, „ĉasgardistoj“, la „alta estro de la tablotukoj“, la „kortegaj marŝaloj“ kaj ĉiueblaj estroj de ĉiueblaj rangoj.

Dank’ al tiu ĉi multnombra korteganaro, oni elspezas milionojn da peza mono, kiu malŝparado nature malplenigas la regnan kason. Kontraŭ ĉi-tiuj maleblaj aferoj batalas la „Medĵelis“ (persa parlamento).

En la centro de Ark, ĉirkaŭita per reĝaj palacoj, troviĝas „Goulistan“ (la ĝardeno de la rozoj). Tiu ĉi ĝardeno estas per porcelanaj muroj ĉirkaŭprenita. Maloftegaj arboj plenigas ĝin, forpelante la varmecon per siaj foliaraj ombroj. Ĝia tero prezentas mirindan tapiŝon el multekostaj floroj. La akvejoj kaj fontanoj nutriĝas el la fontoj de la „travidebla akvo“. Entute la ĝardeno prezentas fabelan pentraĵon. El la foliaro, de mateno ĝis vespero, soniĝas sorĉiga muziko. En tiu ĉi maro da verdaĵo kaj inter floraroj promenadas ĉiutage la ĉefulo de Irano akompanata de l’ aro da luksaj korteganoj, kiuj lin nur ĉe la sojlo de „Anderum“ forlasas. Anderum estas la sama, kiel la „garemo“ ĉe la turkoj. Neniu viro krom la ŝaho kaj krom liaj „eunuĥoj“ povas eniri ĉi tiun de l’ mondo kaŝatan, misteran loĝejon de la ŝaha edzinaro. Tie ĉi troviĝas proksimume milo da edzinoj, al kiuj la ŝaho kutimis disdonadi rangojn („la alta estrino de Anderum“, „la alta kasistino“, k. t. p.).

Malgraŭ la granda aro de korteganoj la ŝaho tagmanĝas nur je la ĉeestado de kelke da plej moŝtaj nobeluloj. La manĝaĵojn ĉiujn oni metas kune apud la ŝaho. Post kiam la ŝaho jam finis sian manĝadon, vice, laŭ rango, alvenadas al la tablo la korteganoj. Tiel restas al la lasta servisto nur la restaĵoj.

La vizitakceptoj ĉe la ŝaho estas plenaj de blindiganta brilo. La ŝaho sidas sur la trono kun la tiaro plenŝutita per diamantoj. Liaj epoletoj kaj vestaĵo brilegas de la smeraldoj, topazoj kaj safiroj. Sub lia frunto estas glorigita diamanto, kiu estas la plej granda en la tuta mondo. Tiu ĉi mirakla diamanto havas specialan nomon. Oni ĝin nomigis „La monto de l’ mondo“.

La kaso de la ŝaho estas ĉiam malplena, tamen lia riĉeco estas horibila kaj konsistas el juvelŝtonoj kaj religiaj objektoj, artaĵoj kaj altkvalitaj antikvaĵoj de la fabla Oriento. Tiuj ĉi valoraĵoj plenigas la salonojn kaj ĉiujn angulojn de la reĝa palaco. La plej valora estas la karto de la mondo, kiu estas farita el pura brila oro kaj sur kiu estas videbliga ĉiu lando per multekostaj juvelŝtonoj. Persujo kaj Tegerano estas montritaj per grandaj diamantoj. Poste, tie troviĝas la fama konata antikva libro, sur kies paĝoj la desegnaĵoj estas faritaj ankaŭ per multvaloraj briliantoj kaj aliaj juvelaĵoj. La libron oni nomas „Ora Trono“ kaj ĝia valoro egalas je 200 milionoj da frankoj.

La plej preferita amuzo de la ŝaho estas la ĉasado. Li uzas ĉiun liberan tempon kaj favoran okazon por plenumi sian plezuron.

Estas tre interesa la organizo de la ŝaha ĥaremo. S-ro d-ro Fevre, al kiu oni permesis eniri la haremon kiel doktoro, sciigas nin pri la sekvantaj interesaĵoj. La edzinoj de l’ ŝaho disdividiĝas en kelke da kategorioj. La plej unuan lokon okupas la edzinoj kies naskiĝo devenas el reĝa sango. Nur iliaj infanoj havas la rajton je la reĝa trono. Tiuj ĉi edzinoj havas siajn proprajn ĉambrojn. La aliaj loĝas en komunaj ĉambroj. Ĉiuj edzinoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, estas egale vestitaj. Post la morto de lia patro, la nuna ŝaho heredis la tutan haremon kaj li aligis al ĝi sian propran ĥaremon (nature li elektis inter la postrestantulinoj). La ŝahoj ricevadis siajn edzinojn aŭ donace de la korteganoj aŭ alimaniere. La moro de la donacoj estas tre disvastigita en Persujo kaj tre ŝatata. Ofte dependas la favoro de la ŝaho kaj la ricevota moŝteco, de la valoro de l’ donacoto (-ino).

Jen kia estas tiu ĉi mondo, kiu devis ruiniĝi kaj kiun anstataŭos baldaŭ tute sana regna vivo kaj maniero.

Noto de 2016.

La originala teksto montras vortojn kiel : "plenigita" [realigita] – "fanatizmo" [fanatikeco] – "Tegeran" [Teherano] – "tielnomita" – "ĉiuebla" – "kamergero" – "soniĝi" [elsoni, aŭdiĝi] – "eunuĥo" [eŭnuko] – "horibila" [impresa] – "karto" [mapo] – "videbliga" [reprezentita] – "interesiga", "interesigaĵo" [interesa, interesaĵo] – indiferente la du ortografiojn "ĥaremo" aŭ "haremo" ĉi-lasta la nuntempa – "moro" [tradicio] – "maniero" [moroj].


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org