Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Nacia kanto.

1. Levu sin, hungara gento !
Venis fine la momento,
Por respondi la demandon :
Liberigi nian landon.

Ĉe la Dio de l’ hungaroj
Ĵuru Vi,
Ĵuru, ke ne volas resti
Sklavoj ni.

2. Ni vivaĉis kiel sklavoj,
Posteuloj de praavoj,
Kiuj vivis nur libere
Kaj rigardis plej fiere.

Ĉe la Dio … k. t. p.

3. Estas tre malestiminda
Vir’, al kiu pli ŝatinda
Ŝajnas lia viv’ mizera
Ol famega hejm’ libera.

Ĉe la Dio … k. t. p.

4. Ol la ĉeno pli brilega
Estas glavo la akrega.
Ĉu nin tamen ĉeno tenu ?
Ĝin disŝiru, glavon prenu !

Ĉe la Dio … k. t. p.

5. Baldaŭ nia nomo bela
Brilos en glorego hela.
Delavados la hungaroj
Malpuraĵojn de centjaroj.

Ĉe la Dio … k. t. p.

6. Poste niaj nepoj venos
Al la tomboj kaj nin benos.
En preĝado ili diros
Nian nomon kaj admiros.

Ĉe la Dio … k. t. p.

Tradukis D-o. Fiedler
kaj A. de Marich.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org