Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Preĝado.

Poemo de Miĥaelo Szaboleska.

La sun’ kun ruĝokulo reen
Pejzaĝon nian je l’ vesper’
Rigardas kaj ĝi flame brilas,
Ne satiĝinte je la ter’.
Mi tien pensas tage, nokte
Kun mia tuta amestim’ ;
En sonĝo fantaziadante
Saniĝas mia lacanim’.

Ĝardenflorar’ al mi ridetas,
La morusujo sole nur,
Ĉar mi ne gustis ĝian frukton,
Malĝoje staras ĉe la mur’.
Defalas ĝia folieto
Min, larme kiel flava or’.
Ke benu ĝin la bona Dio,
Deziras mi el tuta kor’.

En mia kabanet’ modesta
Preĝeja sento ravas min ;
Fruntkisas vice mi la miajn :
« L’ anĝeloj bonaj gardu Vin. »
Animo mia se sonĝadus,
Ekdormetinte sen la Preĝ’,
Do kiel preĝadant’ min vidos,
Ĉiela ĉiopova reĝ’.

Esperantigis Aŭgusto Marich.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org