Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 8. ----------
PERSAJ SKIZOJ
——— II ———

LA PUNOJ EN PERSUJO
KOLEKTIS
GEORGO DAVIDOV

—— 1908 ——

Ornamaj folioj


II. La Punoj en Persujo.

Antaŭ kvin, ses jaroj aperis la libro en armena lingvo de l’ juna armena verkisto E. Frangian, sub la titolo „Aderbedjhan“ (Norda Persujo). En tiu chi libro la autoro konatigas la legantojn kun aderbedjhana provinco kaj entute kun speciala kaj politika vivo de Persujo. Shajnas al mi, ke kelkaj chapitroj de tiu chi interesa libro, estas tre interesplenaj por la leganta esperantistaro ; unu el la chapitroj estas — „La punoj en Persujo“.

Antaŭ cent jaroj la parto de Transkaukazo apartenis al Persujo. Post kiam ghi estis aligita al Rusujo, la kondichoj de la vivo tute shanghighis.

En Persujo ne ekzistas la libroj de l’ leghoj. Inter alie, la leghoj pri la punoj kaj chiuj jughagadaj reguloj estas senfina vico de l’ arbitroj kaj kapricoj. La „Gakim“ (1) jughas, kiel li deziras, kaj „Sarparast“ (2) lau sia kaprico rabas la popolon. Se hodiau „gakim“ kondamnis mortiginton al ghismortiga ekzekuto ; morgau, por la sama krimo, la krimulon li liberigas tute senpunita au nur monpunas je kelkaj „tumanoj“ (monetoj). Hodiau „kjargjuzar“ (3) por ia krimo, ekzemple pro blasfemo, difinas 100 batojn per la vipoj ; morgau do alia „kjargjuzar“ okaze de la sama krimo monpunos. La punoj, kiujn oni uzas en Persujo, povas esti dividitaj je tri kategorioj : la antikvaj, nun tempaj kaj ordinaraj. Chiuj rememorigas barbarajn epokojn.
(1)   Guberniestro.
(2)   Distrikta estro, kiu jughas nur armenojn, ajsorojn kaj aliajn popolojn, sed ne persojn mem.
(3)   Gubernia jughisto kiu ankau jughas nur armenojn, ajsorojn, k. t. p.

Inter la antikvaj punoj la plej facila kaj tolerebla estas „falahka“. La piedojn de l’ krimulo oni metas en „falahka“ kiu fortege premighas, kaj iafoje tiel fortege ke lau la fingroj de l’ piedoj fluighas la sango ; se li ne konfesas, sekvas la alia pli timigebla puno. Nome, oni bruligas per brulrughigita fero la nudan korpon de l’ kulpinto, kaj la kapon oni razas lau la speciala ordono de l’ regna oficisto.

Al la montrita speco de l’ punoj, apartenas ankau la jenaj : oni prenas akrajn shtonojn kaj metas inter fingrojn de l’ manoj, kaj poste fortege kunligas la fingrojn, kaj piedojn. La punito longtempe restadas en tiu chi stato, kaj estadas ghis kiam la fingroj deshirighadas.

Estas ankau pli teruraj punoj, uzataj por la grandaj krimoj. Inter tiuj chi la plej terurigaj estas : la enpushado de l’ kano kaj alpendigado al seksaj organoj. La enpushado de l’ kano lau sia nomo jam terurigas chiujn. Antau chio oni prenas fortikan kanon kaj akrigas ghin, kaj poste oni enpushas sub la ungojn de l’ fingroj, daurigante ghis ghi ne atingos la kubuton. Rilate al alpendigado al seksaj organoj, la puno konsistas el tio, ke la kulpinton oni pendigas alten, je la shultroj per dika shnuro, kaj al seksa organo oni alpendigas dekfuntojn au pli pesan shtonon, kaj por grandigi la doloron, oni balancigas tiun chi shtonon.

Ne malpli kruela estas ankau la batado per la vipetoj. Oni kunligas kune kaj forte la piedojn kaj manojn de l’ kondamnito, sidigas sur la kolon pezan homon, kaj per vipetoj oni batadas la piedojn, manojn, kaj la nudan dorson, konforme kun la kvanto de l’ bataro difinita de l’ „gakim“. Ekzemple estas ordonita 50 batoj. Tio chi ne signifas, ke oni devas fari nur 50 batojn, sed signifas, ke oni devas batadi per 50 vipetoj, vice per chiu, ghis dume ili chiuj ne disrompighos. Per dek vipetoj estas eble fari 100 batojn.

En tiuj chi okazoj ludas grandan rolon je kia grado la parencoj de l’ kulpinto „renkontighas“ kun ekzekutistoj, por ke ili ne longe turmentu la kondamniton, kaj per unu bato dehaku la kapon che la dehakigo, char la tranchilo de l’ ekzekutisto estas iafoje malakra, per kio al kondamnito kauzas ne tolereblajn suferojn.

La suprediritajn antikvajn punojn oni uzas en nuna tempo, kiel ankau la novajn.

— Se la mano partoprenis en la krimo, oni ghin dehakas, se la piedo au ia ajn alia organo, oni forigas ilin, sed por ke la doloro estu pli turmenta oni la manon au la piedon trempas, tuj post la dehako, en bolajhon. Al tiu chi kategorio apartenas ankau la trapafado el la pafiloj au pafilegoj. Antau kelke da jaroj, oni kondamnis je trapafado tri rabistojn. El ili unu, tre richa, antaue subachetis la ekzekutistojn, kaj la lastaj celis tiel maniere, ke oni maltrafis. La malsagha amaso da popolo, opiniis ke tio chi estas miraklo. Sed la jughisto ilin ree ordonas trapafi per la pafiloj. La amaso ree atendis la miraklon sed… vane.

La plej terura puno estas la „guteto da akvo“. La kondamniton oni tre forte kaj zorgeme alligas al la kolono tiel, ke tute ne movighu, kaj de supre po guteto, kun egala forto oni vershas la akvon sur la kapon de l’ krimulon. Tiu chi turmentado dauras ech kelkajn monatojn ghis ne traborighas la kranio ghis la cerbo.

Tre malofte oni uzas la mortigon per la glacio : la krimulon oni sidigas kaj chirkaumetas de chiuj flankoj per glacio, de kiu li mortas. Tre ofte oni vershas bolajhon sur la nudan korpon de l’ krimulo. Pendigado estas la kutima kaj ordinara puno, ofte uzata kun granda soleno. Okazas ankau enterigado de vivuloj. La krimulon ofte oni lokigas en la kavon kaj enshutas kalkon de chiuj flankoj ; tiel ke nur la kapo estas vidata, kaj de l’ kalko la malfelichulo vive ekkuirighas kaj mortas.

Oni ensakigas krimulinon kune kun kato kaj hundo. Poste oni ligas la sakon kaj komencas batadi per vipoj. En la sako komencighas terura tragedio, nenatura batalo inter tri estajhoj. Finighas per tio ke chiuj mortas. Tiun chi punon oni uzas nur kontrau la virinoj kaj aparte kontrau la malchastulinoj. La malliberejon lau sia esenco oni kalkulas en Persujo, kiel facila puno. Entute en la malliberejoj estas tre malmulte da enshlositoj ; unue, char oni kalkulas kiel facila puno, kaj due en Persujo ne ekzistas la administracio de malliberejoj. Pri la necesajhoj kiel ekzemple : pano, akvo, tabako, k. t. p. devas zorgi la plej proksimaj personoj kaj parencoj, kaj se la servisto en la malliberejo scias, ke la arestito estas richa persono, li mem alportas chion, char li esperas, ke li ricevos poste pli de la arestito.

En Persujo chiu regna oficisto, ekzemple : „valiat“ (1), „kjargjuzar“ kaj aliaj havas siajn apartajn malliberejojn. Mi sukcesis vidi la malliberejon de „valiat“. Mi estis en tiu chi malliberejo nur dek minutojn kaj apenau mi sufokighis. Mi eniris en la malliberejon. Tiu chi estis longa kaj mallargha subtera kelo, lau tuta longeco estis metitaj du dikaj traboj, kaj apud ili sidis malliberigitoj. Iliaj movoj ne estas liberaj, char iliaj piedoj estis enmetitaj en ferajn dikajn ringojn, la manoj che kelkaj estis katenigitaj. En la kelo estis mallume, nur kelke da malklaraj radioj surfalis de supre. Tiaj estas la malliberejoj chie en Persujo.
(1)   Reghanstatauulo.

Persanojn, kiuj ankorau estas ne maturaghaj, pro shtelo de l’ ovo de kokino kaj similaj objektoj, havantaj ne grandajn valorojn, [oni] punas tiele. Oni trapikas la naztruojn kaj trametas fortan fadenon, prenas en la manojn ambau finojn de tiu chi fadeno kaj trairas kun la kulpinto la tutan vilaghon.

Jen alia puno. La orelon de kondamnito oni alnajligas al arbo, poste oni kovras per ia ajn teksajho la vizaghon, kaj chiuj preterirantoj levas la teksajhon, krachas la vizaghon kaj iras foren. Ni trairu la ordinarajn punojn. Ghenerale ili konsistas el monpunoj. Tio chi estas tiel ordinara en persa vivo, ke chie, en chiuj urboj, chiu tage, vi povas vidi similajn ekzekuciojn. Ekzemple : en la vilagho farighis mortigo. La jughisto tute ne penadas kapti la mortigiston, kaj puni lin, sed li postulas de la tuta vilagho kiel puno grandegan sumon ; char la mortigo farighis en tiu chi vilagho, — la tuta vilagho estas kulpa pri tio (1). Jen estas unu el miloj da ekzemploj : en ia armena vilagho farighis mortigo. La jughisto venas kun vulpa apetito en la vilaghon kaj faras grandajn postulojn al la loghantaro. La lasta montras la mortiginton, kaj argumentas ke ili mem tute ne estas kulpa. Sed la jughisto nenion deziras audi kaj postulas monpunon. La klasika lando de l’ subachetado. La persaj administracioj ne nur ne punas la vagulojn kaj krimulojn, sed kontraue ili favoras kaj defendas ilin. Ili agas tiel char ili persekutas siajn profitojn. Tiuj chi subachetoj kaj monpunoj detruas la ekonomian bonstaton de l’ popolo kiu dank’ al ghi farighas tute malricha.
(1)   Rusa registaro ankau tion praktikas en Sudkaukazo. Rimar. G. D.


Noto de 2016.

La originala teksto ne uzas la ĉapelitajn literojn sed la sistemo per "h". Ĝi montras vortojn kiel : "por" ia krimo [pro, pri, okaze de…] – "kategoro" [kategorio] – "fluighi" [elflui, eliĝi] – "granda" krimo [grava] – "longe ne turmentu" [ne longe turmentu] – "malklaraj radioj surfalis desupren" [malklaraj radioj surfalis de supre] – "vishi" [vershi] – "levigi" [levi] – "farighi" [okazi] – "La lasta" [Ĉi-tiu] – "ne sole" [ne nur] – "persekuti" sian profiton [celi…].


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org