Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Terure estus …

Terure estus al mi en
La lito morti sur kusen’,
Forvelki malrapide kiel flor’
Kun mordetanta vermo en la kor’,
Perei kiel eta sebkandel’
Brulante sole en arbarkapel’.
Ne tian morton donu Di’,
Ne tian donu Vi al mi !
Do pli volonte estu mi arbego
Kruele elŝirita per ventego,
Mi volus esti kruta rifŝtonego,
Falante en la maron kun bruego.
Se iam ĉiu sklavpopol’
Ribelos kaj per brula vol’
Eĥigas fine sub la ruĝa flago
La vekovokon de la granda tago :
Mondliberec’ !
Kaj Tiranec’
Militos kun koler’ en pli ol cent
Bataloj sangaj kontraŭ ĉiu gent’ :
Ĉi tie la mort’
Min trafu ! La fort’
Kaj sango de l’ koro ĉi tie elgutu ;
La vekon, la mian ĉi tie englutu
Batala tumulto, armila bruad’
Trombona sonoro, pafila pafad’ ;
Ĉevaloamas’
Rapidu en ĉas’
Sovaĝa sur mia kadavro mortanta
Raporti la venkon al Mondo vivanta.
Se venos poste la funebra tag’,
En unu tombon metu kun la flag’
Envualota kaj funebraj kantoj
La ostojn de l’ heroaj batalantoj,
Falintaj en batal’ kun tiraneco
Kaj por Vi, sankta Mondolibereco.

Tradukis D-o. Fiedler
kaj A. de Marich.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org