Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


La Velsaj Bardoj.

Malnova ŝkota balado.

De Johano Arany.

Edvard’, regant’ de Angloland’,
Jen rajdas kun fier’.
« Ĉu plaĉos al Mi mont’ kaj val’
De Mia velsa ter’ ? »

« Ĉu frukta ter’, ĉu bluriver’,
Ĉu tie paŝtejar’ ?
Ĉu kreskis kverk’ de l’ sangosterk’
De la ribelular’ ? »

« Ĉu la popol’ pli gaja ol
Antaŭe, en servut’
Sub Mia jug’ en peza plug’
Jungite kiel brut’ ? »

« La glor’ de l’ tron’, en Via kron’
Plej bela diamant’,
Sur altmontar’ ĉe l’ bord’ de mar’
Vastiĝas tiu land’. »

« Ho Reĝ ! La gent’ en mortsilent’
Persistas ĉie, ĉar
La fikaban’ de ĉiu an’
Velsuja … ruinar’. »

Edvard’, regant’ de Angloland’,
Jen rajdas sur ĉeval’ :
La tuta gent’, en malkontent’,
Terura vivbatal’.

Montgomeri’ kastelon Li
Atingis je l’vesper’
Kaj tie ĉi gastiĝis Li
En luksa manier’.

Da fiŝ’, ĉasaĵ’, da bonmanĝaĵ’
Amason la servul’
Alportas el la plena kel’,
Ke blindas la okul’.

Per bonmanĝaĵ’ kaj bontrinkaĵ’
Plej kara de la land’,
Per fajra vin’ freŝigas Lin
Serveme la gastant’.

« Sinjoroj nu ! Do diru, ĉu
Ne volas fia bard’
Ĉe l’ fajra vin’ vivigi Min,
La reĝon Eduard’ ? »

« Por la okul’ de diboĉul’
Agrablan vidas Mi,
Sed kun mien’ diabla jen
Rigardas ĉiu ĉi »

« Sinjoroj nu !  », li krias « Ĉu
Ne vivu Eduard’ ?
Ĉe l’ fajra vin’ gloregi Min
Do venu velsa bard’ ! »

Kaj unu sur alian nur
Rigardas sen respond’.
Naskiĝas tim’ en la anim’
De ĉiu en la rond’.

Neniu spir’ en iu vir’,
Silento de la mort’ :
Leviĝas nun grizulo kun
Ploranta lira vort’.

« Jen por ador’ de Via glor’
Plej ema velsa vir’ »
Kaj stertorad’, armilbruad’
Sonoras el la lir’.

« Mortstertorad’, armilbruad’,
La sun’ en sango mar’,
Ĉe l’ sangofest’ la rabobest’ :
Ĉi tio – Via far’. »

Laŭ Via vol’ la velspopol’
Nur muta kadavrar’
Kaj ploregant’ la postvivant’ :
Ĉi ĉio – Via far’.

« Ŝtiparon li ! » Al la gvardi’
Ordonas Eduard’.
« Ha ! Kantu pli humile Vi ! »
Eniras juna bard’.

« Kun mola vent’ de orient’
Forflugas arbfoli’ :
De la vidvin’, de l’ virgulin’
La plendojn portas ĝi. »

« Virinoj Vi ! Ne nasku pli
Da sklavojn al Barbar’, »
« He ! He ! Gvardi’ ! » Atingas li
L’ alian ĉe l’ ŝtipar’.

Kun malestim’, kuraĝanim’
Enpaŝas tria vir’
Kaj la dolor’ de lia kor’
Ploregas en la lir’.

« Lin trafis sag’ sub nia flag’…
Do aŭdo, Eduard’,
Ĉar glorokant’ por Vi, regant’,
Ne loĝas en la bard’. »

« Ĝis nun sen fin’ ni ploris lin…
Do aŭdu, Eduard’,
Nur malbenant’ al Vi, regant’,
Restadas ĉiu bard’. »

« Mi vidos ĝin ! Nu ĉiujn Vin
Atingu inda pun’.
Al la ŝtipar’ la kantistar’,
La tuta iru nun ! »

Kaj en Velsuj’ diskuras tuj
Heroldoj je l’ maten’.
De tiam ĉi Montgomeri’
Por ĉiu vels’ malben’.

Eduard’, regant’ de Angloland’,
Rapidas sur ĉeval’ :
Ŝtipara flam’, ĉielornam’,
En velsa mont’ kaj val’.

En flamomar’ de la Ŝtipar’
Pereis ĉiu bard’ ;
Eĉ unu ne alvokis, ke
Do vivu Eduard’.

« Ho ! Kia bru’ leviĝas ! Ĉu
Ĉi tio en London’ ?
L’ urbestro ne plu vivu, se
Aŭdiĝas iu son’ ! »

Tuj mortsilent’, blovad’ de vent’
Malpermesita eĉ,
Nek muŝflugad’, nek buŝmovad’ :
Ne povas dormi reĝ’.

« Bruegu son’ de fajf’, trombon’,
Sonora la tambur’,
Ĉar la malben’ velsfesta en
Orelo mia nur. »

Sed ol trombon’, ol fajfoton’,
Pli trafas tiu kant’
De l’ martirar’ sur la Ŝtipar’
L’ orelon de l’ regant’.

Esperantigis D-ro Rajmundo Fiedler
kaj Aŭgusto Marich.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org