Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


La eta kato kiu ne volis morti

La plej bela evento : nasko, naskiĝo de animo…
La plej grava devo : varti tiun freŝan animon…

Jen bajta republikigaĵo de libreto — librido — verkita kaj desegnita en vilaĝa lernejo de infanoj kies instruistino uzis la edukadan metodon de C. Freinet.

La originala rakonto estis verkita franclingve kaj unue publikigita en revuo : Extraits de "La Gerbe", n-ro 25 de decembro 1930. La rakonto baldaŭ fariĝis klasika kaj novaj generacioj de infanoj redesegnis ĝin. Nova franclingva eldono aperis en 1948. Vizitu la retejojn de Freinet : www.icem-pedagogie-freinet.org/node/34261, www.icem-freinet.fr/archives/enfantines/eg-25/eg-25.htm, www.icem-freinet.fr/archives/enfantines/infanajoj/infanajoj.htm. Aliajn versiojn trovu mem en Interreto, aŭ desegnos viaj infanoj…

Nia biblioteko posedas nur la Esperantan tradukon, kiu enhavas 16 paĝojn, je formato 18×14cm, sen mencio pri dato (ĉirkaŭ 1950). Ties desegnaĵoj printitaj per nigra inko aspektas kiel ombroj projekciitaj sur blankan muron…



Kovropaĝo de la libreto

“ INFANAĴOJ ”

INFANLERNEJO DE PRELLES (HAUTES-ALPES)
FRANCUJO

——

LA ETA KATO
KIU NE VOLIS MORTI

ELDONAS LA MOVADO
« PRESARTO EN LERNEJO »
CANNES (A.-M.) – FRANCUJO

ANTAŬPAROLO

—————

Ni prezentas al la esperantista publiko, kaj ĉefe al la tutmonda instruistaro, tiun « INFANAĴO »-n.

Ĝi estas unu el la 150 titoloj, kiujn jam aperigis la pedagogia movado « PRESARTO EN LERNEJO », kaj ties inicianto Freinet.

Ni konsideras ĝin kiel ĉefverkon. La originala estas vera juvelo, pro ĝia prezentado, ĝiaj koloraj desegnoj, ĝiaj paĝoj bele presitaj de la infanoj mem.

La verko estas de la infanoj (5-jaraj) ; ĉu tio signifas, ke la instruistino tute ne intervenis ? Kompreneble ne ! Sed ŝia rolo estis nur gvidi, instigi, konsili, iom helpi, paroligi la infanojn.

Ni ne povas klarigi en tiu paĝo la tutan Freinet-metodon. Nia celo estas nur allogi vin, kaj ni esperas, ke vi deziros pliajn informojn pri ĝi. Pli poste aperos broŝureto en esperanto pri la movado mem, se tiu « INFANAĴO » renkontas ian sukceson.

Ni nur volas mencii, ke en Francio, pli ol 5.000 instruistoj praktikas ĝin, ke jam en multaj landoj ekzistas kernoj da « presistoj ».

Krom tio, nia propra sperto konvinkis nin, ke la nura solvo de enkonduko de esperanto en la lernejojn kuŝas en konstanta praktikado de la lingvo, kaj ke tiu praktikado baziĝos sur interŝanĝo de infanĵurnaloj, inter lernejoj el la tuta mondo, kiel la afero jam funkcias laŭ malgranda skalo.

Nia devizo estu :

Esperanto je la servo de « presarto en lernejo ».

« Presarto en lernejo » je la servo de esperanto !


1

La eta kato
kiu ne volis morti

          

Sinjorino Ŝotar volis mortigi sian katon.

Ĝi estis malsana.


2

          

Ŝi diris al Leo Bjet :

— « Iru al la rivero ; ĵetu la katon en ĝin ;
vi faros al mi servon. »


3

          

Leo Bjet iris ĝis la ponto, kaj ĵetis la katon
en la akvon ; en lokon, kie ĝi abundas.

La kateto malaperis en akvokirlo.

Ni diris :

— « Nun farite !… Ĝi estas senviva ! »

Sed la kato ne volis morti.


4

Ĝi alkroĉiĝis al arbustotufo
kaj eliris el la akvo.

          

Ĝi sin kaŝis inter la ŝtonoj.

Kaj kiam venis la nokto, ĝi revenis al la hejmo
kaj sin kaŝis en la dometon de la hundo Papilio.


5

          

Papilio diris al ĝi :

— « Kiel malseka vi estas !
Ŝajnas ke vi malvarmas.
Kuŝiĝu tie, ĉe mi, por ke mi varmigu vin ! »

La kateto sterniĝis kontraŭ la bona hundo.

Kaj ambaŭ amikoj ekkonversaciis tre mallaŭte
por ne veki Sinjorinon Ŝotar.


6

          

La kateto diris :

— « Ĉu vi scias, ke ili volis mortigi min…
Se ne estus arbo, mi certe dronus ! »

— « Jes, respondis la hundo, infaneto ne
kapablus eliri el la akvo, kiel vi mem faris ! »

— « Ha ! aldonis la kateto, se vi scius
kiom malvarma estas la akvo… »


7

« …Kaj tiu bruo en la oreloj…

Huu !…

Huu !

Ili ĵetis al mi ŝtonojn por min mortigi. »

— « Ne plu pensu pri tio, diris Papilio.
Dormu ! »

          

8

Kaj ĝi eklekis sian amikon ĉe la frunto.

Precize en la loko kie kuŝas la malgajaj pensoj
de la katetoj.

          

9

              

La sekvantan matenon, Sinjorino Ŝotar
malfermis sian pordon. Ŝi diris :

— « Ĝi certe estas tre malproksime, nun !
De tiom da tempo, ĝi ruliĝas en la rivero !… »

Sed tute male ! Ĝi estis tre proksime,
kaj momenton poste, Sinjorino Ŝotar
vidis ĝin malantaŭ la forno.

Ĝi finsekigis siajn ankoraŭ malsekajn harojn.

Ŝi preskaŭ ektimis.

Ŝi kredis, ke estas kat-fantomo.


10

          

Tiam, ekparolis la kateto por ke ŝi rekonu ĝin.

— « Miaŭ, miaŭ ! »

Tio signifis :

— « Vidu, mi revenis.

Mi ne volis morti !

Malvarma estis la akvo, ĉu vi scias ?

Ve, mi kredas, ke mi baldaŭ ĉesos vivi.

Tiu bano estis sendube kontraŭa al mia malsano.
Doloras al mi la tuta korpo ! »


11

« Lasu min morti en angulo de la subtegmento ;
aŭ sur la teraso, kie mi sentas min bone ;
malantaŭ la forno, mia ŝatata loko dum vintro.

Lasu min,

lasu min tie ! »

          

12

Oni ne povas scii, ĉu Sinjorino Ŝotar komprenis,
kion diris tiel malgaje la kato, sed ŝi diris :

— « Fine, ĝi tedas min !
Ĝi restu tie ! »

          

13

Kaj nun la kateto estas en la domo.

Ĝi laŭpove trenas sin.

Evidentiĝas, ke ĝi estas tre malsana.

Kiu scias la malgajajn pensojn,
kiuj ruliĝas en ĝia kapo.

Ĝi diras ilin al neniu.

          

14

Eĉ ne al sia amiko Papilio.

Sed,
iun matenon,
Sinjorino Ŝotar, post ellitiĝo, trovos la kateton
malantaŭ la forno, sternantan kun la piedoj rigidaj,
kaj la okuloj senmovaj…

          

15

          

Kaj tiam,
denove,
oni ĵetos ĝin en la riveron.

Kaj ĉifoje, tute vere, ĝi faros longan vojaĝon.


16

Ho ! Jes,

tre longan

vojaĝon !

 

                                      

 

 

Verkis la lernantoj (5-jaraj) de la
infanklaso de Prelles, kunlabore
kun sia instruistino M.-L. Lagier-Bruno.
(Tradukita de Lentaigne.)


Mallonga skizo pri la metodo
“ PRESARTO EN LERNEJO ”

Ĉu efektive oni enkondukas presmaterialon en lernejon ? Jes ! Kvankam ĝi konsistas el ordinara literaro, ĝi estas tre simpla kaj sufiĉa por ebligi al la lernantoj presi mem gazeton aŭ revueton. Tiu laboro allogas ilin. Sed kion skribi en la revuo ? Taskoj, tute libere verkitaj de la infanoj, plenigos ĝin.

Kaj jen la ŝlosilo de la metodo :

Neniu infano rezistas la plezuron verki por la ĵurnalo, kio estas potenca instigilo al verkado.

Kial do « instigilo » ? Ĉar la infanoj scias, ke ilia verkaĵo estos legata de multaj personoj, kaj ĉefe de multaj aliaj lernantoj en tre diversaj regionoj aŭ eĉ landoj.

Ĝuste pro tio, ke la instruisto ne trudas verktemon, la infano rakontas pli sincere kaj vere entuziasmiĝas pri sia laboro.

Kiam iu ajn agas sub la influo de la entuziasmo, la rezultato estas preskaŭ ĉiam bona.

 

Adresoj :

“ PRESARTO EN LERNEJO ”
FREINET
Place Bergia
Cannes (A.-M.) Fr.

GRUPO DE ESPERANTISTAJ EDUKISTOJ
Jeanne DEDIEU
3, rue Arzac
Toulouse (Hte-Gar.) Fr.

Informoj pri la movado donos :
LENTAIGNE
Balaruc-les-Bains (Hérault) Fr.
kontraŭ respondkupono

——————

Le gérant :  FREINET

MARQUE • SYNDICALE

Imprimerie   « ÆGITNA »
Coopérative Ouvrière
27, rue Jean Jaurès, 27
Cannes (Alpes-Maritimes)

——————


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org