Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


La Benkoj de la promenejo
 de Jules Jouy 

Jen elektronika republikigo de humura monologo, tio estas skeĉo, surscena rakonto de unu sola aktoro. Tiu eta teatraĵo estis verkita de Jules Jouy [eldiri: "jül jŭi"], fama en parizaj kabaredoj dum la fino de la XIX-a jarcento.

Jules Théodore Louis Jouy naskiĝis en 1855 kaj mortis en 1897. Li verkis tre multajn amuzajn-mokajn kanzonojn. Probable pro lia maldeca sinteno kun emo provoki, oni kvalifikis lin "anaĥiisto", kvankam li plej certe estis viktimo de alkoholo kaj violento — kelkafoje, ŝajnas ke li multe trois.

La originala franclingva teksto estis tradukita de D-ro Pierre Corret. Ĝi estas legebla ĉi-tie : Les Bancs de la promenade. Kompreneble la urbo Bréthisy ne ekzistas en Francujo, nek Bretizi en Esperantujo…

Se la kovra desegnaĵo plaĉas al vi : Benko (800×340), aŭ je formato 16/9 : Benko (1280×720).

La papera broŝuro datumas de 1907 (dua eldono), enhavas 8 paĝojn, je formato 19½×12 cm. La nuna bajta reeldono prezentas la tutan tekston kaj iom ankoraŭ la aspekton de la broŝuro. Amuziĝu !


KOLEKTO DE « LINGVO INTERNACIA

LA BENKOJ DE LA PROMENEJO

TED-MONOLOGO
deklamita de COQUELIN  JUNA, aktoro ĉe la
Franca Komedio

DUA ELDONO

TRADUKIS

P. CORRET

Publika benko, ne okupata, kun tabulo : 
	"Benko por sidiĝi". 
Apud la benkon urinas hundo.

PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1907

Prezo : 20 centimoj


France verkita de J. JOUY (50-centima broŝureto in-8, en ilustrita kovrilo), kaj tradukita laŭ speciala permeso de S-ro A. PATAY, eldonisto,
31, Faubourg St-Martin, Paris.


LA BENKOJ DE LA PROMENEJO

—————

La promenejo, ombrigata de jarcentaj ulmoj, laŭlonge la defluigaj fosaĵoj en Bretizi, urbeto loĝata de dekdu centoj da homoj en la departemento Meurthe-et-Loire, estas rimarkinda pro absoluta manko de benkoj.

Jen estas la kaŭzo de tiu stranga manko :

En la jaro 1842-a, la Bretizanoj, kiuj kutimis iradi vespere sur la promenejo, plendis al la Urbestro, ke ili devas, pro manko de benkoj, sidiĝi sur la randon de la defluigaj fosaĵoj, senpere sur la herbon, kaj pro tio… malvarmumiĝas ; ili ankaŭ diris, ke tute malinde estas, por urbo tiel granda kiel Bretizi, havi promenejon sen benkoj.

Rimarko tute prava, oni konsentos.

La Urbestro kunvokas sian konsilistaron, kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas, serĉante, sed vane, rimedon por plenumi la deziron de la kutimaj promenantoj, kiuj volus sidiĝi aliloken ol sur la herbon.

— Tute simple ! — subite ekkrias ruzega konsilisto, — eble ni povus starigi benkojn ?

— Jen ! Bonega ideo ! unuvoĉe rediras la Urbestro kaj lia konsilistaro, kiuj entuziasme akceptas la proponon de l’ ruzega konsilisto.

Ok tagojn poste, la dekdu centoj da homoj povis admiradi ok belegajn benkojn verde pentritajn ;… eble ok ne estas tre multe. Tial la antaŭzorgema administracio, por eviti ĉian malordon, disdonigis al ĉiuj Bretizianoj kartetojn, dank’ al kiuj ĉiu rajtis sidadi du minutojn sur ĉiu benko, sed poste devis forlasi la sidlokon por alia. Tiamaniere ĉiuj povis sidiĝi.

Bedaŭrinde, la belega verda koloraĵo, per kiu la benkoj estis pentritaj, ne ankoraŭ estis… sekiĝinta ! Tial, vespere, kiam la Bretizianoj senvestiĝis por kuŝiĝi, ili konstatis, ke iliaj vestaĵoj estas tute makulitaj de verdaj makuloj, por kiujn forigi ili vane penadis… Ili uzis ĉiujn boteletojn da benzino aĉeteblajn en Bretizi, sed vane ; la dekdu centoj da homoj devis aĉeti novajn vestaĵojn.

Ili plendas al la Urbestro, kiu kunvokas sian konsilistaron, kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas, serĉante, sed vane, rimedon por ke la Bretizianoj ne sidiĝu sur la benkojn de la promenejo.

— Tute simple ! — subite ekkrias la ruzega konsilisto, — eble ni povus skribigi sur la benkojn : « Malpermesite sidiĝi » ?

— Jen ! bonega ideo ! — unuvoĉe rediras la Urbestro kaj lia konsilistaro, kiuj entuziasme akceptas la proponon de l’ ruzega konsilisto.

La Urbestro venigas literpentriston, kaj ordonas, ke li pentru sur la apogilon de ĉiu benko la elektitan surskribon : « Malpermesite sidiĝi ».

La Bretizianoj obeas dum tri monatoj la ordonon de la estraro ; sed, post tiu tempo, ili rimarkigas al la Urbestro, ke estas tute senutile posedi benkojn, se oni ne rajtas sidiĝi sur ilin.

Rimarko tute prava, oni konsentos.

La Urbestro kunvokas sian konsilistaron, kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas serĉante, sed vane, rimedon por instigi la Bretizianojn sidiĝi sur la benkojn de la promenejo.

— Tute simple ! — subite ekkrias la ruzega konsilisto, — eble ni povus skribigi sur ilin : « Benko por sidiĝi » ?

— Jen ! Bonega ideo ! — unuvoĉe rediras la Urbestro kaj lia konsilistaro, kiuj entuziasme akceptas la proponon de l’ ruzega konsilisto.

La Urbestro revenigas la literpentriston, ordonas, ke li forskrapu la antaŭan surskribon kaj ĝin anstataŭigu per la nova : « Benko por sidiĝi », per belaj flavaj literoj.

Vespere, la Bretizianoj sidiĝas, sed, kiam ili senvestiĝas por kuŝiĝi, ili konstatas, ke ili havas sur la dorso flavajn literojn, por kiujn forigi ili vane penadas. Ili uzas ĉiujn boteletojn da benzino aĉeteblajn en Bretizi, sed vane. La dekdu centoj da homoj ree devas aĉeti novajn vestaĵojn.

Ili plendas al la Urbestro, kiu kunvokas sian konsilistaron, kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas serĉante, sed vane, rimedon por komprenigi al la Bretizianoj, ke, ĉar la koloraĵo ne ankoraŭ sekiĝis, ili devas ne sidiĝi sur la benkojn de la promenejo.

— Tute simple ! — subite ekkrias la ruzega konsilisto, — eble ni povus skribigi sur ilin : « Atendu, antaŭ ol sidiĝi, ĝis kiam la koloraĵo estos sekiĝinta » ?

— Jen ! Bonega ideo ! — unuvoĉe rediras la Urbestro kaj lia konsilistaro, kiuj entuziasme akceptas la proponon de l’ ruzega konsilisto.

La Urbestro revenigas la literpentriston, ordonas, ke li forskrapu la antaŭan surskribon kaj ĝin anstataŭigu per la nova : « Atendu, antaŭ ol sidiĝi, ĝis kiam la koloraĵo estos sekiĝinta ».

La Bretizianoj atendas dum tri monatoj ; sed, post tiu tempo, ili rimarkigas al la Urbestro, ke la surskribo fariĝas senutila, ĉar verŝajne la koloraĵo sekiĝis.

Rimarko tute prava, oni konsentos.

La Urbestro kunvokas sian konsilistaron kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas, serĉante, sed vane, rimedon por komprenigi al la Bretizianoj, ke, ĉar la koloraĵo sekiĝis, ili de nun rajtas sidiĝi sur la benkojn de la promenejo.

— Tute simple ! — subite ekkrias la ruzega konsilisto, — eble ni povus skribigi sur ilin : « Vi rajtas sidiĝi, la koloraĵo sekiĝis ».

— Jen ! Bonega ideo — unuvoĉe rediras la Urbestro kaj lia konsilistaro, kiuj entuziasme akceptas la proponon de l’ ruzega konsilisto.

La Urbestro revenigas la literpentriston, ordonas, ke li forskrapu la antaŭan surskribon kaj ĝin anstataŭigu per la nova : « Vi rajtas sidiĝi, la koloraĵo sekiĝis », per grandaj blankaj literoj.

Vespere, la Bretizianoj sidiĝas, sed kiam ili senvestiĝas por kuŝiĝi, ili konstatas, ke ili havas sur la dorso blankajn literojn. Rea provo tute senefika de purigado, kaj re-aĉeto de novaj vestaĵoj ĉe la malmultaj tajloroj en la urbo, kiuj pro tio fariĝas subite riĉegaj, kaj tute forlasas la negocadon.

Ili plendas al la Urbestro — ne la tajloroj, la Bretizianoj, — kiu kunvokas sian konsilistaron, kaj komunikas al ĝi la aferon.

La konsilistoj, tre embarasataj, unu horon disputadas, kaj fine decidas la jenan dekreton, laŭ propono de l’ ruzega konsilisto :

« La Urba Konsilistaro de Bretizi,

« Konsiderante,

« Ke la Bretizianoj ĉiam ricevas makulojn sur siajn vestaĵojn — ĉu la koloraĵo sekiĝis aŭ ne — kiam ili sidiĝas sur la benkojn de la promenejo ;

« Decidas :

« Paragrafo unua, lasta kaj sola :

« La benkojn de la promenejo de Bretizi oni tuj forprenos. »

Tial ne estas benkoj sur la Bretizia promenejo…



666-3-07 — Presa Esperantista Societo, 33 rue Lacépède, Paris.



retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org