Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


La Instituto Milner
 de Jean Jullien 

Jen elektronika republikigo de novelo de Jean Jullien. La originala apero, franclingva, datumis de 1907 en "La Revue Bleue". Jean Jullien verkis por kaj pri teatro ; liaj ideoj estas modernaj. La E-o grupo de Lyon liveris bonan tradukon kolektivan.

La papera libro datumas de 1912. La dua eldono, 1923, samaspektas kiel la unua, enhavas 36 paĝojn, je poŝformato 14×9½ cm. La nuna bajta reeldono prezentas la tutan tekston, tamen ne inkluzivas la kovrajn paĝojn pri la libroj de la eldonisto Ellersiek & Borel.


Kovra paĝo


ESPERANTA
BIBLIOTEKO INTERNACIA

N-o 24

Jean Jullien

La Instituto Milner

Tradukis el franca lingvo kun permeso
de l’ aŭtoro kaj de la „REVUE BLEUE“
la Lyon-a Grupo

2a eldono
(4a-6a miloj)

1923

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m.b. H.
Berlin kaj Dresden


Alle Rechte an den Übersetzungen vorbehalten.
Ĉiuj rajtoj rilate al la tradukoj estas rezervitaj.
Copyright 1923 by Ellersiek & Borel G. m. b. H.,
Berlin.


Antaŭparolo al la unua eldono

Esceptante la somerajn libertempajn monatojn, la Lyon-a Esperantista Grupo kunvenas ĉiumerkrede vespere en la Esperantista Hejmo. Ni parolas pri la plej novaj okazintaĵoj en Esperantujo, legas la plej interesajn novaĵojn el la diverslandaj esperantistaj ĵurnaloj kaj krome ni tradukas verkojn el la franca literaturo. Ni ĉiuj aparte tradukas hejme kelkajn paĝojn, kaj ni korektas ilin reciproke dum la grupa kunsido, komparante la diversajn tradukaĵojn. Tiamaniere okazis pri la interesa „Instituto Milner“, pri kiu la lerta verkisto Jean Jullien kaj la eldonisto de la „Revue Bleue“, en kiu ĝi aperis, bonvolis doni al ni la permeson, ĝin esperantigi kaj publikigi Esperante.

Lingvo Internacia jam presis kelkajn el niaj tradukoj.

Prof. Dr. H. Dor,      
Prezidanto de la Lyon-a Grupo


La Instituto Milner

Iu ĵurnalo antaŭ nelonge anoncis fondon en la ĉirkaŭaĵo de Paris, — mi precizigas : en Vilmorin (Seine-et-Oise), kie riĉa bienulo metis sian kastelon kaj sian parkon je dispono de la organizantoj — de Milner-instituto. Mi devas diri, ke tiu anonco pasis preskaŭ nerimarkita ; la plejmulto el la francaj legantoj ne scias, el kio konsistas la kuracado de Doktoro James Milner. Ĉar, dum unu el miaj multaj vojaĝoj en la Unuiĝintaj Ŝtatoj, mi povis viziti en ĉiuj ĝiaj detaloj la modelan domon, mi sentas la devon, sciigi miajn kunpatrujanojn pri la funkciado de la Instituto Milner aŭ de la „Love Institute“, kiel oni diras tie.

Estu unue permesate al mi, antaŭ ol prezenti al vi la homon kaj la kreitaĵon, eniri en kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, necesajn por bone komprenigi, kiaj grandaj kaj noblaj ideoj gvidis la ellaboron de la plano, kaj la sciencan organizadon de tiu nova institucio. Sen tiuj klarigoj la fondo de doktoro James Milner povus ŝajni, sub la rigardoj de la Eŭropanoj, unu el tiuj strangaĵoj, al kiuj sin allasas iaj lunatikaj „Yankees“, kaj nenio estus pli malvera.

Vi scias, ke de longe la Amerikanoj praktike utiligis la famajn eltrovojn de la skoloj de Nancy kaj de la Salpetrière pri sugestio kaj hipnotismo.

Tiel, nova vojo malfermiĝis por ilia „nesatigebla agemeco“, kaj la psika industrio — se mi povas ĝin tiel nomi — naskiĝis. Deirante de tiu principo, cetere treege diskutebla, ke la plimulto el la miraklaj resanigoj estas hipnotismaj fenomenoj, kaj ke la savonta kredo estas nur aŭtosugestio, ili klopodis reprodukti la samajn fenomenojn, kreante sciencan religian ekscititecon.

La movado de la „kristana scienco“, kiu faris tiel rapidajn kaj mirigajn progresojn en Usono, ne havas alian kaŭzon. Kaj estas tute kompreneble, ke la favoro de la publiko iras al tiu doktrino, kiu, forigante kuracistojn kaj farmaciistojn, laŭdezire plenumas la regulojn de la Salern-a skolo : cito, tuto et jucunde.

Same kiel ĉiam, oni per multaj reklamoj — kaj vi scias kiel la Amerikanoj estas lertaj pri tio — famigis plibonigojn konstatitajn ĉe iuj malsanuloj, aparte inklinaj pro ilia nervostato, kaj oni silentis pri multaj malsukcesoj. Tiel, sur la muroj de la votivkapeloj, oni legas kelkajn nomojn de kreduloj savitaj el la ventegoj, kaj oni ne pensas pri la petegantaj multegoj, kiujn ili dronigis. La allogiteco per la nova metodo estis des pli granda, ke oni sentis en ĝi kvazaŭan interagon de ia kaŝita povo ; kaj ke, kvankam tre natura, ĝi ŝajnis ne esti tia ; la mirindaĵoj ĉiam allogis la popolamason.

Oni ja tre bone klarigas al si, ke fortaj voladoj povas impresi malfortajn aŭ sentemajn karakterojn, kaj efiki tiel forte sur ilin, ke tiuj voladoj agigas ilin, eĉ malgraŭ iaj instinktaj inklinoj. Iu estas premegata kaj sin lasas defali, kaj subite li kontraŭagas kaj penadas ; alia estas malesperinta kaj retrovas kuraĝon ; kaj ĉar la morala stato havas, kiel ĉiam, grandan influon sur la fizikan, la sano reboniĝas. Antaŭe tiuj bonaj rezultatoj stariĝis, kvazaŭ komerco de volo, inter tiuj, kiuj posedas sufiĉe da ĝi, kaj tiuj, kiuj havas sufiĉege. Poste tiuj potencaj voloj ne plu bezonas rekte agadi por produkti ŝatindajn rezultatojn, la absoluta fido al la praktikoj, kiujn ili montris, sufiĉas. La nova kredo eksavas same kiel la malnova. La psika industrio estas kreita.

Ĝis nun ĉiuj penoj, provitaj en tiu vojo, konverĝis al sola celo : kvietigi aŭ resanigi. Unuvorte, oni faris psikoterapion. Al Doktoro James Milner estas ŝuldata la honoro, esti la unua, kiu direktis siajn serĉadojn en tute kontraŭa direkto. Anstataŭ kontraŭbatali la malsanojn, li naskas ilin. Oni tuj vidas, kian grandegan kampon, fruktoportan pri nekonjektitaj eltrovoj, la scienculo malfermis al la scienco per tiu vere genia koncepto.

Unua demando prezentiĝis : Kian malsanon estas preferinde, el humana vidpunkto (la doktoro estas filantropo), sugestii al siaj klientoj ? Post longaj serĉadoj, kiujn mi ne priskribas, kaj maturaj pripensoj, kiujn mi ne povas resumi en tiel mallonga artikolo, James Milner fine determinis science, ke tiu malsano estas : amo.

Tiu scienculo ja konsideras amon kiel formon de frenezo. „Observu, — li skribis en sia anonclibreto, — pacienton kaptitan de tiu malsano ; vi rimarkos, ke ĉiuj liaj fortoj celadas al unu sola objekto, kiu alprenas, antaŭ liaj okuloj, supermezurajn ampleksojn kaj idealajn formojn. Laŭ lia diro tiu objekto posedas neverŝajnan perfektecon, ravan belecon ; ĝi resumas estintan, estantan kaj estontan tempojn, ĝi estas pli granda ol la mondo ! ol la vivo ! ol la morto ! Ĝi estas la tuta feliĉo !… Ĉu tiuj paroloj ne estas tiuj de lunatikulo ? Se tiu frenezo iufoje kondukas al la plej kruelegaj krimoj, ĝi instigas al superhomaj agoj, naskas la senmortajn verkojn, kaj, ĉiokalkulite, la malsano, kiun ĝi povas kaŭzi, estas nenio kompare al la grandegaj profitoj, kiujn la homaro povas ricevi el ĝi.“

Post tiu malkonfuza klarigo la doktoro konstatas, ke je nia epoko, kaj precipe en Ameriko, la amo pli kaj pli malaperas. La furioza batalado de la profitoj, la materialaj prizorgoj por la ekzistado, la egoismo, la amindumeco, la dezirego al la brutaj ĝuadoj, la vularigo de la sciencaj kaj rezonitaj ideoj forigas de ĝi la homojn. Oni ne havas plu tempon por ami, oni ne volas plu ami, oni timegas amon. Oni edziĝas plejofte sen amo ; kaj se okaze oni estas kaptita de tiu malsano, oni penas forigi ĝin, kiel eble plej baldaŭ, per disiĝoj, vojaĝoj, eĉ liberigi sin de ĝi per memmortigo, ĉu sole, ĉu ambaŭe. James Milner do prave opiniis, ke li sin envicigos inter la bonfarantoj de la homaro, fondante instituton difinitan por disvastigi inter liaj samtempuloj veran, fortan, daŭran amon.

Li ne estas el tiuj, kiuj imagas, ke por atingi tiun celon, sufiĉas skribi la vorton amo en leĝaro, kvazaŭ oni povus ami je nomo de la leĝo ! Li ankaŭ ne estas unu el tiuj ĉambromoralistoj, kiuj ĝemadas pri la malmulto da sentemeco en nia tempo, nek iu el tiuj sociologoj, kiuj parolaĉas pri la neo-Malthusianismo aŭ la rehomigado. James Milner estas agema homo, kiu, eltrovinte ideon, rapidas ĝin efektivigi. Nune la instituto ekzistas, la instituto funkciadas ; kaj ĝi jam donis tiel belajn rezultatojn, ke aliaj institutoj estas konstruataj en diversaj landoj, kaj ke oni intencas organizi similan proksime de Paris. Ĉu la antikvaj kaj rutinaj moroj de la malnova mondo permesos, ke tiu novaĵo tie prosperu ? Mi ne scias ; mi nur povas certigi, ke dank’ al la „Love Institute“ plena aliiĝo nune fariĝas en la amerika familio.

La instituto de doktoro Milner staras je kelkaj mejloj de Denver (Kolorado), en mezo de parko, kie vastaj herbobedoj, ĉirkaŭantaj bukedojn de tre maljunaj arboj, kreas ĝojigajn vidaĵojn. La konstruaĵaro ebene havas la formon de heraldika lilifloro. La direktejo kaj la loko de la ĝeneralaj servoj, vasta longovala halo, kapelo, desegnas sufiĉe bone la mezan parton, al kiu apudas dekstre kaj maldekstre, per la malsupro de ilia rondaĵo, du flankaj konstruaĵoj kurbaj same kiel palmobranĉoj. La aspekto unuavide estas nek ĉarma, nek severa ; ĝi surprizas. Sur ŝtona masonaĵo, formanta ĉirkaŭe terason, staras la diversaj konstruaĵoj, tute el fero kaj vitro. stranga estas la aspekto de ĉi tiuj domoj senfenestraj, aŭ se vi preferas, tutfenestraj ; ĉar la muroj konsistas el du vitraĵoj, inter kiuj rondiras dum la vintro fluo de varma aero, dum somero — fluo de malvarma aero sendita de malvarmigiloj. Sed la arkitekturistoj sukcesis forigi el la fero ĝian rigidecon, el la vitro ĝian platecon, kaj, spite de la geometriaĵoj, ili tiel bone fleksebligis unu kaj alian, ke tiuj ĉi kuniĝas en linioj perfekte harmoniaj. Ŝajnas, ke doktoro Milner per tiu konstrumaniero intencis simboligi amon, kiu tiel gracie kunigas la viran brutecon kun la virina delikateco.

Post kiam mi supreniris la ŝtupojn de la perono kaj enpaŝis la eniran halon, mi estis strange impresita ; ŝajnis al mi, ke mi ankaŭ estas kristala, kaj ke ĉiuj miaj pensoj, eĉ miaj plej intimaj pensoj, estas legeblaj tra mia vizaĝo. Kun fero kaj vitro ekstere akordiĝas interne kverkoligno kaj polurita kupro : tio donas al la tutaĵo plenan belecon faritan el lumeco, simpleco, mi preskaŭ dirus el sincereco, kiu cetere forigas nek agrablecon nek komfortecon. La antaŭjuĝoj, kiujn mi havis kontraŭ la kreitaĵo de James Milner — kaj mi povas tion konfesi, mi imagis, ke tiu instituto estas tute alia ol serioza domo, kaj ke ĝi pli similas tedomon — tiuj antaŭjuĝoj malaperis, mia skeptikismo estis venkita, mi estis kaptita, eĉ eble hipnotita.

Post prezento de mia aŭdienca letero, pedelo kondukis min al la skriboĉambro de la direktoro. Je la preciza minuto, de li fiksita, doktoro James Milner enirigis min. Kaj antaŭ ol mi havis sufiĉan tempon por lin saluti :

— Sinjoro, li rapidparole diris al mi, ĉi tie vi estas hejme. Vi povas ĉien iri kaj ĉion vidi. Ni havas nenion kaŝitan. Unu el miaj sekretarioj akompanos vin tra la diversaj servoj kaj donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi deziros. Mi vin salutas.

Post tiuj vortoj la altkreska, senbarba maljunulo kun benedikta vizaĝo turnis kvarone sian seĝegon kaj ree eklaboris. Forlasinte la intencon fari la demandojn, kiujn mi estis longe preparinta por sensacia intervjuo, mi kliniĝis kaj ekesprimis konfuzajn dankojn, kiam granda junulo, tre blonda, tre korekta kaj ankaŭ tute senbarba, kiun mi ne estis aŭdinta alproksimiĝi, diris al mi la jenajn vortojn :

— Je viaj ordonoj ! Kaj li aldonis kvazaŭ li prezentus al mi sian vizitkarton : „S-ro Steeg“.

S-ro Steeg estus pli ĝuste dirinta : „Je miaj ordonoj !“ Efektive, li eliris la unua kaj mi sekvis lin. Ni trairis la halon, ni malsupreniris revene la peronon, li haltis en la parko, kaj montrante al mi la konstruaĵaron :

— La dekstra flankaĵo, kiun vi vidas tie ĉi, li diris al mi, estas rezervita por la sinjoroj, la maldekstra por la sinjorinoj, kaj la centra parto, enhavanta la ĝeneralajn oficejojn, estas komuna por ambaŭ seksoj. Ĉiuj agoj farataj en unu flankaĵo, same estas farataj en la kontraŭa, la lokoj estas identaj, la virina personaro de unu respondas al la vira personaro de la alia, kaj la formalaĵoj estas samaj. Kiam vi konos la unuan, vi konos la alian. Ni do tuj eniros la dekstran domon, kaj vi vidos laŭvice la provojn, al kiuj niaj klientoj devas submetiĝi.

Estis necese, ke oni sciu la anglan lingvon, kiel mi ĝin scias, por sekvi la klarigojn de S-ro Steeg. Mi tamen kredis, ke mi malbone komprenis, kiam li parolis al mi pri la apartaj difinoj de la du flankaĵoj. La unuan fojon en Usono mi ekvidis netransireblan limon de apartigo inter la du seksoj. Kaj dum mi direktiĝis al la enira parto rezervita por la viraj klientoj, mi demandis min, ĉu amo ne naskiĝas el tiu apartigo, kaj ĉu por ni ĉiam daŭras la antikva historio pri la malpermesita frukto.

En la vestiblo mia akompananto kondukis min al grandega registrolibro, en kiun la klientoj, kiam ili eniras, devas skribi tiun mallongan frazon : „Mi sincere deziras edziĝi“, kaj aldone la daton kaj la subskribon.

— Doktoro Milner, laŭ klarigo de S-ro Steeg, opinias, ke oni ne povas feliĉigi la homojn malgraŭ ili mem ; la unua kondiĉo, kiun li postulas de siaj klientoj estas, ke ili deziru esti feliĉaj sincere kaj regule. Tiel li faras grandan servon al la junaj viroj kaj virinoj, kiuj, aŭ ne havas sufiĉan tempon por serĉi, aŭ konsumiĝas en vanaj serĉadoj ; anstataŭ ol perdi tempon, aŭ enue atendi, sufiĉas, ke ili enskribu sian nomon tie ĉi.

— Nu, mi diris ridante, mi ekdeziras enskribi. Jam de longe mi intencas edziĝi, kaj neniam mi renkontis okazon !

— Enskribu vian nomon ; la registrolibro estas malfermita por ĉiuj sendiference. La enskribo kostas nur kvin dolarojn, kiuj restas akiritaj, kio ajn poste okazas.

Mi pensis, ke akiri por dudek kvin frankoj laŭleĝan edzinon garantiitan, kiu vin amas kaj kiun vi amas, ne estas ja tro kare.

Mi enskribis kaj pagis en la manojn de kasisto la kvin dolarojn, kaj interŝanĝe li donis al mi ruĝan karteton surhavantan la N-on 128 637. Tiu numero estis la registronumero, kiu estis anstataŭonta mian nomon en ĉiuj postaj okazoj.

— Nun ni iru al la registrejo, daŭrigis mia gvidanto. Tie ĉi la kandidato devas liveri kelkajn dokumentojn : 1e ateston pri fraŭleco, vidveco aŭ eksedziĝeco laŭcirkonstance ; 2e ateston pri bonmoreco ; 3e atestojn pri vivrimedoj, profesio kaj riĉeco ; 4e ateston pri naskiĝo, ktp…

— Diable, diable ! mi ekkriis, jen mi estas haltigita tuj post la unuaj paŝoj. Mi neniam estus supozinta, ke Amerikanoj tiel ŝatas paperaĉojn. Via doktoro Milner certe havas francan sangon en la vejnoj. Ĉu oni kutime faras tiom da superfluaĵoj por edziĝi ? Oni iras al „clergyman“ kaj ĉio estas finita.

— Sinjoro, sekece respondis la sekretario de la majstro, tiajn kunigojn ni ne faras. Sufiĉas, ke vi promenu tra la parko, kaj vi renkontos sinjorinojn, kiuj, por edziniĝi kun vi, ne eĉ uzos „clergyman-on“ ; por ni amo esta necesa.

— Ĉu amo estas do la rezultato de la formalaĵoj kaj de la tedaĵoj ? mi diris malbonhumore.

— Ne, sinjoro, tiuj formalaĵoj estas necesaj por ricevi la garantiojn, kiujn ni bezonas.

Ĉar mi ne volis vane forlasi miajn dudek kvin frankojn, mi malplenigis sur la tablon de la oficisto la poŝetojn de mia paperujo, enhavanta : mian pasporton, mian ĵurnalistkarton, kelkajn aliajn kartojn atestantajn, ke mi estas ano de literaturaj aŭ profesiaj societoj, malnovan polican permeson por privilegia cirkulado, leterojn de oficialaj personoj, rekomendantajn min al la famaj homoj, kiujn mi devas intervjui, lukvitancon, balotkartojn, diversajn dokumentojn postulatajn de niaj administracioj poŝtaj, doganaj aŭ pruntoficejaj ! Kontrakton de asekuro kontraŭ akcidentoj, leterojn, kaj unu karton de nia afabla konsulo en Denver, S-ro Philemon. La oficisto flegme enmetis ilin en koverton surhavantan la N-on 128 637, kaj donis al mi kvitancon pri ili, post nova pago de kvin dolaroj.

S-ro Steeg tiam bonvole sciigis min, ke ĉiuj tiuj dokumentoj estas tuj liverotaj en la manojn de la kontrolagentoj, komisiitaj por certiĝi pri ilia aŭtentikeco. Post tempdaŭro, kiu ne povis esti malpli longa ol dudek kvar horoj, mia matrikulnumero estos afiŝita sur unu el la tabuloj titolitaj „admited“„refused“ (akceptita aŭ malakceptita). La plej malgrava artifiko estas kaŭzo de rifuzo.

— Ho ! post dudek kvar horoj mi devas foresti je pli ol mil mejloj ; ĉu ne estus eble iom rapidigi la kontrolon ?

— Mi tuj demandos, diris la servema S-ro Steeg.

Post longaj priparoladoj la kontrolestro bonvolis, pro mia fremdeco, plisimpligi la aferojn. Li kompense postulis de mi kelkajn ĵurojn ; kaj mi baldaŭ vidis mian numeron aperi sur la tabulo de la akceptitoj. Mi rapidege iris al la oficisto, kiu kun la sama flegmo eltiris miajn paperaĵojn el la koverto, redonis ilin al mi kaj provizis min je ruĝkartona slipo : tiuj, kiujn oni donas al la sinjorinoj, estas blukoloraj. Tiu slipo, surhavanta supre dikcifere la N-on 128 637, estis dividita laŭ du kolumnoj titolitaj : la unua, „description“ (priskribo), la alia „request“ (postulo). En ĉiu kolumno estis presita sama demandaro de 175 demandoj ; mi ĝuste diris : cent sepdek kvin. La kontroloficistoj estis jam plenigintaj la blankajn partojn, koncerne mian aĝon, mian naskiĝan lokon, mian naciecon, miajn vivrimedojn, ktp. ; la sekvantaj estis plenigotaj de la membroj de la medicina konsilantaro ; kosto : dek dolaroj.

Mia gvidanto antaŭsciigis min, ke tiu medicina ekzameno estas tre atente farata, ĉar la plej malgrava eraro rajtigas pagon de kompenso ; sed mi ne povis imagi, ke ĝi estas tiel zorgoplena.

Trapaŝinte tre komfortan vest-tualetejon, mi prezentis min, nuda kiel vermo, antaŭ la areopago de la kuracistoj. Tiuj ĉi min aŭskultumis, palpis, pridemandis kun maldiskreteco, kiu en ĉiu alia loko ŝajnus al mi ribeliga. Post kiam tiuj sinjoroj nepre konstatis, ke mi ne estas posedanto de ia ajn malsano, ke mi ne montras ian ajn kriplecon fizikan, mensan aŭ moralan, ian ajn heredan aŭ akiritan difekton, ili sendis min al la oficejo de la priskriboj, laŭ ĝusta diro. Ĝi estas simila al la antropometra oficejo de D-ro Bertillon, sed pli kompleta, tial ke oni okupiĝas pri la karaktero de la ideoj kaj pri la moralaj ecoj. Oni fotografis min frunte, profile, trikvarone kaj dorse;  oni igis min fari prempostsignon de mia mano, kaj de unu el miaj kisoj ; oni igis min skribi kelkajn afablajn vortojn destinitajn al nekonata persono, por doni ideon pri mia karaktero kaj mia stilo ; oni paroligis min antaŭ la registrantaj cilindroj de fonografo ; fine, oni redonis al mi mian slipon surhavantan respondon al la 175 demandoj, kiuj koncernis min ! Tio ja valoris la dek dolarojn, kiujn mi denove pagis.

Mi retrovis S-ron Steeg en la halo de la sinjoroj.

— Nu, mi diris al li, al kia nova turmento vi tuj submetos min ? Mi volas vin certigi, ke mi trovas tiun ŝercadon iom longa.

— Kara sinjoro, vi nun havas kvardek ok horojn por skribi en la dua kolumno de via slipo, titolita „postulo“, la priskribon de la persono, kiun vi deziras kiel edzinon, kaj ankaŭ viajn projektojn por la estonta tempo. Vi havas devige por tio kvardek ok horojn.

— Sed, post kvardek ok horoj mi estos je du mil mejloj de tie ĉi ! Nu, kara S-ro Steeg, ĉar mi estas fremdulo, ĉu ne estus eble plimalgrandigi tiun tempdaŭron ĝis nur kvin minutoj ? Jam de longe mi havas precizan ideon pri tiu, kiun mi deziras kiel edzinon, kaj se vi permesos, mi tuj plenigos la 175 blankaĵojn de la demandaro.

— Sinjoro, respondis mia gvidanto, tiuj tempolimoj estas kalkulitaj kaj fiksitaj de D-ro James Milner mem. Oni ofte postulis de ni plilongigojn, sed neniam malplilongigojn. Tiu tempolimo estas necesa al la kandidatoj por klarigi al si, kion ili devas postuli. Ni havas cetere, por ilin sciigi, amfiteatrojn, en kiuj oni ĉiutage paroladas pri psikologio kaj fiziologio, por montri al ili la motivojn kaj kaŭzojn de logoj kaj de mallogoj ; por ilin sciigi, kiel naskiĝas kaj daŭras la feliĉaj unuiĝoj ; el kio konsistas perfekta akordo, kaj por doni al ili, unuvorte, multajn aliajn praktikajn konojn pri la socialaj aŭ intimaj rilatoj inter ambaŭ seksoj, kiujn tute ne suspektas viaj eŭropaj junaj geedzoj.

Mi respondis, ke same kiel la eŭropaj junuloj, mi praktike instruis min mem ; tio estas malŝatinda kaj danĝera, mi ĝin konfesis, sed ĝi povas tamen profite anstataŭi konferencojn.

La grava intermetiĝo de la direktoro reganta la kvartalon de la viroj, povis sola evitigi la dudek kvar horojn da atendado. Mi tuj enskribis la 175 respondojn de la demandaro celanta tiun, kiun mi deziris elekti kiel edzinon. S-ro Steeg admonis min, ke mi ne estu tro postulema, ne celu la perfektecon, ĉar tiukaze mi tre riskus resti sola. Oni devas scii kontentiĝi je kelkaj ecoj kaj ne atenti pri iom multaj difektetoj ; tiel oni atingas tre kontentigan mezaĵon.

Mi obeis tiun konsilon, kaj donis mian plenigitan slipon al la fakestro mem, kiu bonvolis skribi sur la posta flanko „pressing“ (urĝa).

— Nun, daŭrigis mia gvidanto, via slipo tuj estos sendata al la oficejo de korespondado. Ĉiuj slipoj estas tie alcentrigitaj, unuflanke la ruĝaj, aliflanke la bluaj. ili estas ordigitaj en faketaro laŭ la aĝo, kaj en ĉiu aĝo laŭ la alteco, la muskola forto, la pezo, la koloro de la hararo kaj tiu de la okuloj, la amplekso de la oreloj, la formo de la nazo, la stato de la dentaro, kaj laŭ ĉiuj aliaj karakterizaj ecoj spiritaj, moralaj aŭ socialaj. Inter la faketaroj por sinjoroj kaj tiuj de la sinjorinoj staras longaj tabloj, kie laboras la oficistoj. Jen el kio konsistas tiu laboro.

Vian slipon ekzemple oni donas al oficisto de la ruĝa flanko. Li tuj ekserĉas laŭ via priskribo la lokon, kiun vi devas okupi en la fakaro. Tiam du okazoj povas sin prezenti : aŭ la fako jam enhavas unu aŭ plurajn demandojn, kiuj respondas al via priskribo, aŭ ĝi neniun enhavas. Se ĝi enhavas unu, la oficisto informiĝas de unu el siaj kolegoj de la blua flanko, ĉu la priskribo de la persono, kiu faris la demandon, respondas al via propra. Se ne troviĝas demando en via fako, aŭ se la priskribo diferencas de tiu, kiun vi kondiĉis, la oficisto simple transdonas vian demandon al la blua flanko. Tie oni serĉas la priskribojn, kiuj plej similas vian deziraron, ĉar estas materiale neeble, ke ekzistas unu por plenumi la 175 kondiĉojn, kiujn vi postulas. La oficestro mem ekzamenas la trovitajn priskribojn, ilin komparas kun la via, kaj, lastadecide, elektas tiun, kiun oni devas prezenti. Se li juĝas, ke la fizikaj, mensaj aŭ moralaj malsimilecoj estas tro gravaj, la slipojn oni remetas, ĉiun en ĝian apartan fakon, kaj la kliento estas petata atendi.

— Atendi ! kia malsaĝa propono ! Mi ne estas tia ulo, mi ! Oni atendas min en San Francisko, mi devas foriri, kaj mi trovas jam sufiĉe malbonguste, ke vi igis min pagi 70 dolarojn (mi efektive forgesis diri, ke por pasigi mian slipon en la fakon de korespondo, mi devis ĝin afranki per 40 dolaroj) sub la preteksto, provizi min je laŭleĝa edzino, kaj vi eĉ ne montras al mi iun !

— Ne koleru, 128 637, dank’ al la surskriba rekomendo de l’ direktoro, oni rapidos en la korespondejo, kie la laboro ĝenerale postulas ne malpli ol dudek kvar horojn. Vi povas ŝance trovi unu demandon en via faketo, kun priskribo responda al tiu, kiun vi deziras. Iom atendu ankoraŭ.

— Atendi ! Ĉe vi oni devas ĉiam atendi !

— Scii atendi, kara sinjoro, tio estas la sekreto de la feliĉo !

Mi ekpripensis maldolĉe pri la naiveco, kun kiu mi lasis fripone eltiri el mi 350 frankojn, kiam elektra sonorileto sonegis en la atendsalono, kaj mi vidis mian matrikulan numeron brilegi sur nigra tabulo !

— Kion tio signifas ? mi demandis al S-ro Steeg.

— Hura ! li ekkriis, tio signifas, ke la ofico de korespondado posedas slipon, kiu plenumas vian postulon.

— Ĉu vere ? diris mi, iomete embarasata ; kaj poste ?

— Poste, ni tuj iros plejrapide en la ĉambron de komunikado, kie oni donos al vi la priparolitan slipon, dum la vian oni donos al la montrita persono en la alia ĉambro de komunikado, se bonŝance tiu persono nuntempe estas en la Instituto.

Ni eniris en ĉambregon kiu apudestis la centran konstruaĵon, kaj por dudek dolaroj oni donis al mi bluan slipon surhavantan la N-on 203 005. Mi mensogus, se mi dirus, ke je la sama momento mi ne sentis korbateton, kaj poste tremeton. Mi rigardadis tiun slipon kun nevenkebla kortuŝeco, des pli, ke aliflanke de la centra konstruaĵo, en ĉambro simila al tiu, en kiu mi troviĝas, mi sciis, ke junulino tenas en la manoj, eble kun sama tremeto, la ruĝan slipon, kiu estas la mia.

Mi legis la priskribon. La socialaj kondiĉoj postulitaj estis proksimume plenumitaj. La eksteraĵo sufiĉe bone respondis al tio, kion mi postulis, sed rilate al la karaktero, ekzistis kelkaj malsimilaĵoj. Ŝajnis, ke la bonaj ecoj estis malpli fortaj, kaj la ideoj malpli absolutaj. Mi aliparte rimarkis, ke fraŭlino 203 005, al la portreto, kiun ŝi priskribis, al la mia preskaŭ simila, kvankam ŝi ne konis min, notis kiel ĉefajn, iajn virtojn, kiuj ĉe mi ekzistis nur en embria stato. S-ro Steeg certigis, ke ĉiam estas same : oni devas sin konsideri feliĉa, kiam oni renkontas proksimumaĵojn ; la amo faras la ceteron !

Mi pripensis, ke resume la honorindecon kaj la bonmorecon de tiu junulino oni garantiis al mi, ke ekzistas nenia artifiko pri ŝia sociala kaj mona situacio, ke areopago de kuracistinoj certigas, ke ŝi ne posedas ian kriplaĵon, ian difektaĵon heredan aŭ akiritan, ke la antropometra ofico precize kaj senpartie montris al mi, kia ŝi estas fizike kaj morale ; mi plie konstatis, ke ŝia priskribo ŝin proksimume similigas al la ideala virino, kiun mi estis revinta. Kiu do, kiu en la malnova mondo, havas la privilegion scii, ke li iras al edziĝo kun tiaj avantaĝoj ? Kaj kiam mi pensis, ke eble tiu junulino, siavice, estis rilate al mi en la sama spiritinklino, venis al mi dezirego interkonatiĝi kun ŝi.

— Unue, petu por vidi la fotografaĵon kaj la aliajn dokumentojn, konsilis al mi S-ro Steeg ; oni ilin kutime donas nur dudek kvar horojn post la slipo, sed por vi ?

Mi surprize eksaltis, vidante la fotografaĵojn. Mi ŝin rekonis !

Pozitive, mi rekonis ŝin, mi rekonis tiun fraŭlinon 203 005, kiun mi neniam estis vidinta !… Mi komprenis, ke mi retrovis en tiu nekonatulino la originalan belulinon, kiun karesis mia revo. Mi ŝin rigardis frunte, trikvarone, profile kaj dorse ; tia estis la simileco, ke mi demandis min, ĉu mi ne estas kaptita de sugestio, kiu vidigas al mi mian propran revaĵon tie, kie estas nenio. Sed ne, la fotografaĵo estis ja reala.

La mano estis lasinta sur la papero postsignon firman kaj senkonfuzan, la impresaĵo de la kiso estis dolĉa, la skribaĵo estis senafekta, la stilo simpla kaj tute natura. La voĉo, laŭ la fonografo, ŝajnis al mi iom naza, sed la oficisto min certigis, ke tio devenas de l’ instrumento, kaj mi ne laciĝis aŭdi ĝin diri, kun tiuj amemaj kaj fortaj moduladoj, kiuj donas al la angla lingvo tiom da reliefo, frazon, kiun mi jene tradukas : „Sinjoro, mi neniam vidis vin, sed ĉar vi respondas al mia idealo, mi vin de longe konas. Mi deziras, ke vi diru la samon pri mi.“ Ho jes ! mi ekkriis, tute sama estas tio, kion mi pensas pri vi, dum la fonografo daŭrigis : „Se estas tiel, estos al mi tre agrable vin renkonti, kaj kunigi mian sorton kun la via.“

— Kie ŝi estas ? mi diris, alsaltante al S-ro Steeg, kie estas ŝi ? Mi volas ŝin vidi, ŝin tuj vidi, vi aŭdas, tuj ! mi ekkriis minacante, mi tion volas, mi tion postulas ! Kaj ne ekrakontu al mi, ke mi devas atendi 24 aŭ 48 horojn, laŭ la kalkuloj de doktoro Milner, mi pri tio mokas !

— Kvietiĝu, 128 637, kvietiĝu ! Oni unue tuj sciiĝos, ĉu la 203 005 konsentas pri la prezento, kaj li iris por telefoni al la centra oficejo.

Vere, mi ne plu rekonas min, mi, kutime tiel pacienca, kiu venis en la Instituton kiel skeptikulo kaj enskribis mian nomon sur la registrolibron pro ŝerco, jen mi nun konsideris la aferon kun terura seriozeco. Mi ekkoleris, mi furiozis, stranga febro malkvietigis min, dum mi atendis la respondon de N-ro 203 005. Fine elektra sonorado aŭdiĝis, la fraŭlino akceptis prezenton.

— Sed, aldonis la terura S-ro Steeg, necesa estas la permeso de profesoro Milner. Oni tuj sendos al li la du slipojn, li ilin studados, kaj definitive decidos! 

— Al diablo via doktoro Milner ! Kiom da komplikaĵoj li faras por nin edzigi ; estas pli malbone ol la idiotaj formulaĵoj de la malnova mondo !

— Mi simple rimarkigas al vi, diris mia gvidanto kun akra mieno, ke apenaŭ de kvar horoj vi eniris la Instituton, kaj ke, dum tuta vivo, viro de la malnova mondo ne sukcesas koni sian edzinon, kiel vi jam konas la vian.

— Ne vidinte ŝin !

— Vi tuj ŝin vidos, mi aŭdas la sonoradon de la doktoro, kiu permesas la prezenton ; venu !

Mi malsprite imagis, ke mia akompananto tuj enkondukos min en la grandan halon, kie mi aŭdis multe da muziko, kaj ke tie en koncerto, spektaklo aŭ balo, oni prezentos min al la fraŭlino, kiel tio okazas en nia lando. Kia eraro ! La ĝerdeno, kiu troviĝis sub la halo, kun siaj sportaj aleoj kaj siaj multaj amuzludoj, estis rezervita por la gefianĉoj kaj iliaj familioj ; ili tie restadas, ĝis kiam ili estas edzigitaj. Tutĉirkaŭe troviĝis salonoj por interparolado aŭ legado, kunvenoĉambroj, restoracioj kaj trinkejoj.

S-ro Steeg invitis min por trinki glacian trinkaĵon, kiun mi ne malakceptis, ĉar mi ekmalsanetiĝis pro varmfluoj, kiuj supreniris al mia vizaĝo.

— Nu, li diris al mi ridetante, kuraĝon ! Jen vi atingas la lastan provon kun rapideco, kiu estas vera rekordo ; ni kutime kalkulas minimume ok tagojn. Dek dolarojn al la deĵora elektristo, kaj vi povos eniri la prezentejon. Ili cetere estas la dek lastaj dolaroj, kiujn vi devas elspezi ; ili plenigas la cent dolarojn, kiujn ni postulas, kaj de nun, mondonaco estas lasita al via bonvolo.

— Tute egale, mi ekkriis, eĉ se tio ankoraŭ kostus al mi cent dolarojn, mi volas ŝin vidi !

— Eniru !

Imagu vastan ortangulan ĉambron dividitan en du partojn per metala teksaĵo kaŝita ambaŭflanke per rulkurtenoj. La du personoj estas enkondukitaj, ĉiu je unu flanko. Oni tute senlumigas, la kurtenoj leviĝas, kaj tiam, dank’ al lerte kombinitaj lumludoj, unu aŭ alia laŭvice aperas tre lumigita, dum lia kunulo, kiu restas en mallumo, povas lin observi, ne montrante la agrablan aŭ malagrablan impreson, kiun li sentas. Se ambaŭ estas kontentaj pri tiu unua intervidiĝo — tio estas ja la taŭga vorto — estas al ili permesate interparoli, sed en mallumo, laŭtvoĉe kaj tra la metalteksaĵo ! La pedelo ilin memorigas, ke ili devas malkaŝi nek sian nomon, nek sian adreson, nek ion diri kontraŭan al la moralo aŭ la bonmoroj. Li mem komencas la interparoladon, kiu daŭras tiel longe kiel deziras la klientoj.

Kiel mi povus traduki la ekmiregon, la ravecon, kiujn mi sentis, kiam mi vidis en la mallumo, kiu envolvis min, la radian kaj kvazaŭ nerealan ekaperon de la 203 005 ? Ŝi vere estis tia, kia mi imagis. Eleganta, sen inklino al la amerika malbongusto, sidante sur svingseĝo, ŝi balanciĝis ridetante al la lumo, kiu kovris ŝin. Ŝia beltalia kaj facilmova ĉarmo, ŝia beleco de energia nigrokula blondulino tiel plene efektivigis la koncepton, kiun mi havis pri dezirinda edzino, ke mi serioze kredis, esti ludilo de sent-eraro.

Mi frotis al mi la okulojn, la vidaĵo malaperis, kaj miavice mi estis superŝutita per lumo. Surprizo, ĝojo eble donis al mia mirigita persono ŝajnon iomete konfuzan ; ĝi tamen faris bonan impreson. Kiam estis eble al mi vidi reaperi tiun, al kiu miaj brakoj direktiĝis, ŝi staris pli proksime de la metalteksaĵo, kaj ŝajnis maltrankvila, konfuza, kortuŝita ! Jes, ŝi estis kortuŝita, sed certe malpli ol mi mem. Kion mi ne estus doninta por esti ekster tiu kaĝo, kaj por povi diri al ŝi tute proksime la mil kaj mil amemaĵojn rezervitajn de tiel longe en la fundo de mia koro, kiam mi pensis pri tiu momento, en kiu mia revo efktiviĝis. Sed ĉu ne estis sonĝo tiu tro rapida sinsekvo de apenaŭ kredeblaj okazintaĵoj, kiuj providence alproksimigis du estaĵojn naskiĝintajn unu por la alia ?

— Nu, gentleman, diris la pedelo, kiam denove envolvis nin mallumo, diru al tiu fraŭlino, ke vi plezure akceptus ŝin, kiel fianĉinon ; kaj vi, fraŭlino, diru al tiu sinjoro, ke plaĉus al vi esti lia fianĉino.

Ne, nenio, nenio povas doni ideon pri la rava ĉarmo, la supernatura ĉarmo, kiun havigis al ni tiu unua interparolo en mallumo tra metalfadenaĵo. Ĝi estis la sincera amema kaj mistera elverŝo de du koroj altiritaj unu al la alia. Ĝi estis amo laŭ la plej pura, la plej altega elmontro. Ni nenion havis por reciproke demandi ; ni ambaŭ sciis, kiaj estas niaj diversaj vivmanieroj, kaj ni konis detale niajn plej malgravajn projektojn ; tamen la interparolado daŭris senhalte, senĝene, kiel inter du malnovaj kamaradoj de jam dudek jaroj, kiuj retrovas unu la alian kaj havas reciproke nenion kaŝitan.

Mi ne pensis plu pri la misio, kiun komisiis al mi mia direktoro, nek pri miaj intervjuoj, nek pri Ameriko, nek pri Instituto Milner, nek pri io ajn alia. Mi nur pensis pri la adorinda estaĵo, kiu tie estis apud mi. Ne estis eble erari, ĝi estis vere amo en ĝia tuta forto, amo nediskutebla, kaj plej mirinde, sendube en tiu sento partoprenis la virino, kiu ĝin kaŭzis.

Niaj du koroj komunikiĝis en sama amo kaj niaj animoj kuniĝis per mistikaj fianĉiĝoj ! Dieca momento, kiun mi, antaŭ nelonge tiel rapidema, estus dezirinta senfine daŭrigi, kaj kiun bedaŭrinde ĉesigis la pedelo, sciigante al ni, ke la kunveno estas finita.

Mi eliris el la prezentejo kiel frenezulo, mi rapidegis al S-ro Steeg, kaj forte ekkaptis lin je la brako.

— Ĵuru al mi, mi ekkriis, ke en ĉio ĉi estas nek sorĉo, nek mistifiko, ke la glacia trinkaĵo, kiun vi sorbigis al mi, ne produktis en mi tiujn ebriigajn sent-erarojn ! Ĵuru al mi, ke mi ne sonĝas !… Ke ĉio, kion mi vidis, estas vere reala… ke mi povos ŝin revidi !

Li kontentiĝis altigi la ŝultrojn ridetante.

— Vi ŝin revidos, kiam vi volos, sed ne antaŭ kvardek ok horoj.

— Mi atendos !

— Vi komprenos, ke la doktoro nepre postulas tiun templimon por eviti ĉian surprizon, ĉian ekscitegon, kiuj poste povus kaŭzi al vi bedaŭrojn. Dum tiuj kvardek ok horoj vi tuj reprenos vian kutiman vivmanieron, vi en Denver, via fianĉino en la urbo, kie ŝi loĝas. Se post tiu mallonga tempdaŭro, vi ambaŭ estas en tiaj samaj korinklinoj, vi retrovos unu la alian en la festsalono.

— Mi povos preni ŝian manon ? ŝin premi en miaj brakoj ? mallaŭte paroli al ŝi, kaj diri al ŝi, kion mi volos ?

— Sendube. Nu, estu trankvila, bone pripensu, kaj se vi revenos post du tagoj, kunkonduku parencojn aŭ amikojn, kiuj povos funkcii kiel atestantoj. Ĝis la revido, sinjoro !

*          *
*

Mi estis en la parko, mi antaŭen iris ne sciante, kien mi iras. Tute neeble estis fiksi mian atenton pri ideo, kiu ne aldirektis min al ŝi. Senĉese mi ŝin revidis apud mi, ni ankoraŭ interparolis. Mi rediris al ŝi, ke mi ŝin amas ; kaj en la neebleco, en kiu mi troviĝis, por ŝin nomi per ŝia nomo, kio estis por mi kruela turmento, mi malŝpare donis al ŝi la plej dolĉajn nomojn, kaj ravege elparolis la nombron : 203 005 ! tiel laŭte, ke la personoj, kiuj renkontis min, certe pensis, ke mi estas maniulo obstine postulanta la saman numeron de imaga telefono.

Mi forgesis la horojn por manĝoj, kaj la horojn por dormado ; mi forgesis mian korespondon, kaj per kiu vagonaro mi estis forironta. Mia profesia devo ŝajnis al mi nezorginda. Tute ne grave estis por mi, ke min forpelu la mastro, ke estu disrompita mia estonteco : mi amis ŝin. Kiamaniere mi vivis dum tiuj du tagoj, tion mi ankoraŭ demandas al mi. Kion mi scias, estas, ke je la fiksita horo mi min prezentis en „Love Institute“, akompanata de nia afabla konsulo, S-ro Philemon kaj de lia sekretario. S-ro Steeg kondukis min en la festsalonon, kie multaj personoj jam kunvenis.

— Serĉu vian fianĉinon, li diris al mi ridetante, kaj precipe ne eraru, ĉar vi riskus pagi monkompenson.

— Ne timu !

S-ro Philemon kaj lia sekretario restis kun S-ro Steeg, kaj mi rondiris la ĝardenon kun ĝiaj multaj allogaĵoj, kiu kuŝas en la meza parto de halo. Mi glitiris tra la grupoj de la ĉeestantoj, mi inspektis la personojn sidantajn en la aleoj, mi rigarde sekvis la movadojn de la tenis- aŭ golf-ludantoj, mi serĉis tra la kioskoj, dirante al mi, ke ŝi sendube sin okupas per la samaj atentaj traserĉoj kun sama malpacienco ! Post pluraj rondiroj mi ekpensis, ke eble ni ambaŭ marŝas laŭ la sama direkto, kaj se ni tiel daŭrigas, neniam ni renkontos unu la alian. Mi returne iris prave, ĉar post kelkaj minutoj ni troviĝis vizaĝo ĉe vizaĝo.

— Du cent tri mil kvin ! mi ekkriis.

— Nomu min Mary, ŝi afable diris al mi.

— Mary, ho, mia kara Mary, mi murmuris kovrante per kisoj la manon, kiun ŝi prezentis.

— Kaj, kiel mi devas vin nomi, S-ro 128 637.

— Johano !

— Ho ! Johano, tio estas tre beleta, Johano : mi tre ŝatas, kaj ŝi premis mian manon en la siaj.

Mia adorinda fianĉino ŝajnis al mi ankoraŭ pli bela, sed iomete pala, kaj mi maltrankvile informiĝis pri ŝia sanstato.

— Ha, tiuj du tagoj ! ŝi diris sopiregante, kia turmentego !

— Jes, sed de nun tio estas finita, ni neniam forlasos unu la alian.

— Ho ! ne, neniam plu !

Ni eniris la salonon de interparolado por reciproke komuniki ĉiujn amemaĵojn, kiujn ni intencis diri, kaj kiuj superfluis el niaj koroj. Mary konfide diris al mi, ke ĉiam estis ŝia revo edziniĝi kun Franco, kaj mi konfesis al ŝi, ke, trovante netolereblaj niajn parizajn pupojn, aŭ la afektemajn kaj malsaĝajn liberiĝulinojn de nia burĝaro, mi ĉiam havis inklinon por la amerika virino ; kaj estis decidite, ke ni rapidigos plejeble la plenumon de nia edziĝo.

S-ro Steeg, tuj sciigita, enirigis nin en salonon, kie estis kunigitaj la parencoj kaj amikoj de mia fianĉino, kaj ankaŭ S-ro Philemon kaj lia sekretario, atestantoj miaj.

La prezentoj estis sufiĉe rapide faritaj, kaj mia afabla gvidanto diris al mi ridetante :

— He ! bone, nun oni tuj edzigos vin.

— Tuj ? Ĉu mi ne devas pagi kelkajn dolarojn ?

— Ne eĉ unu.

— Estas mirinde !

— Tamen, antaŭ ol eniri la edzigoficejon, kie preskaŭ ĉiuj formalaĵoj postulitaj de diversaj landoj povas esti plenumataj, sinjoro, kaj vi ankaŭ, fraŭlino, bonvolu rapide skribi sur tiun registrolibron la jenan deklaracion : „Mi, subskribinto (aŭ -ino), certigas, ke mi hodiaŭ libervole prenas kiel edzon (aŭ edzinon) sinjoron (aŭ fraŭlinon)… (tie ĉi la nomojn), kiun mi amas kaj deziras ami kiel eble longtempe.“ Subskribu kaj datumu. Nu, ni rapidu !

Mi ne povis min deteni, rimarkigi al honorinda S-ro Steeg, ke nun estas li, kiu min rapidigas kaj iom tro memorigas, ke tempo estas mono !

— Ne, respondis li, tempo estas amo !

Mi konfesas, ke tiu respondo farita de pursanga Amerikano, konfuzis min. Vi bone komprenas, ke, kiel mi ĝin komence diris, io estas sanĝita en la moroj de l’ Unuiĝo.

Mia gvidanto jam antaŭsciigis min, ke pastroj el ĉiuj religioj estas alligitaj al la Instituto, kaj ke sufiĉas elekti. La diversajn ceremoniojn oni rapidege plenumis, kaj ni baldaŭ troviĝis, mia edzino kaj mi, en la lunĉejo, ĉirkaŭitaj de parencoj kaj amikoj, kiuj esprimis al ni sincerajn gratulojn.

*          *
*

En tiu momento mi pensis pri D-ro Milner. Mi memoris, kun kia mokema skeptikeco mi eniris tiun domon, kiajn malbonvolajn kaj malŝatindajn supozojn mi estis farinta. Pro tio mi sentis profundajn konscienc-riproĉojn kaj petis de S-ro Steeg permeson por prezenti al li miajn senkulpigojn. Eble ankaŭ kaŝita penso naskiĝis en mi, kaj mi kredis, ke ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, nur estis sonĝo, kaj ke, min revidante, la doktoro liberigos min el la sugestio, kiun li trudis al mi. Mi retrovis la altkreskan maljunulon, sidantan en la sama loko en sia laborĉambro. Li rondkvarone turnigis sian apogseĝon, kaj antaŭ ol mi povis malfermi la buŝon :

— Nu, sinjoro ĵurnalisto, ĉu vi estas konvinkita ?

— Ha, doktoro, mi balbutis, kiom da dankoj !

— Ne, li diris, estas mi, kiu dankas vin, ĉar vi brilege certigas la bonegecon de mia metodo.

Kaj li rondkvarone turnis sin por reveni al sia laboro.

Antaŭ ol ni disiĝis en la granda enirhalo, S-ro Steeg kondukis nin en la diversajn asekurajn oficejojn. Asekuro pri vivo kaj pri amo, eksedziĝo ; asekuro pri patrineco kun pligrandiĝanta premio post naskiĝo de ĉiu infano ; ni enskribis nin por ĉiuj. Li kondukis nin tra la konsiliĝejoj, kie spertaj viroj kaj virinoj donas al tiuj, kiuj pri tio petas, utilajn konsilojn pri la edzeca feliĉo ; poste ni deponis niajn slipojn en la arkivejon, post kiam ni estis ilin kopiintaj. —

Ne sciante kiamaniere danki la bonegan homon, kiu servis al mi kiel gvidanto, mi ĉirkaŭprenis lin kun malsprita kortuŝeco, certigante, ke mi neniam forgesos, kion li faris por mi. Li asertis, ke la procento, kiun li enspezos por ĉiuj agoj faritaj de mi en la Instituto, lin sufiĉege rekompencos ; kaj dezirante al ni agrablan vojaĝon, li lasis nin ambaŭ malsupreniri sur la grandan peronon, brako sub brako.

*          *
*

Stranga okazintaĵo, ni ĝuis grandan plezuron, tenante nin per la brako, sed ni tute ne estis turmentataj de tiu frenezeco de la „fine solaj“, kiu en nia lando turmentegas la novedziĝintojn. Tute ne malplaĉis al ni, nin miksi en la ĝeneralan movadon. Male, apogitaj unu al la alia, ni fiere antaŭeniris en la vivon, certaj pri nia amo kaj konvinkitaj, ke ĝi estas sufiĉe forta, por venki ĉiujn kontraŭaĵojn.

De tiu tago ĝi ne ŝanceliĝis eĉ unu minuton, kaj ni jam ricevis du premiojn pro naskiĝo.

Kial post tio mi ne dezirus por mia lando rapidan organizadon, en la ĉirkaŭaĵo de Paris, de la Milner-a Instituto projektita ? Ĉu ĝi ne estas la necesega preparo al tiu amleĝo, pri kiu oni tiel multe parolas, sed kies aplikado estas neebla ? Vere, mi ne timas ĝin rediri : la homo, kiu tiel sagace penetris en la sekretojn de la homa koro, la homo, kiu tiel bone kalkulis la plej malgrandajn movojn de la animo, kaj la efikojn de la aŭtomata sugestio, se li estas granda industriisto, li estas antaŭ ĉio genia homo, kaj la tuta homaro devas esti al li dankema pro tio, kion li faris por ĝi.

 

———————

 

 

Berliner Spezial-Druckerei GmbH., NW 21, Alt-Moabit 105


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org