Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Code International Lugagne
Internacia Kodo Lugagne
— 1914 —


Ĉi-tiu paĝo estas la komenca ; jen la ceteraj :
Titolaj paĝoj de la libro
Detalaj klarigoj, kiel uzi la kodon :
Français - English - Portuguez - Español - Deutsch - Italiano - Esperanto
Kodi : uzi liston de la komercaj vortoj : (bajta pezo ĉ. 0,5 M.)
Français - English - Portuguez - Español - Deutsch - Italiano - Esperanto
Malkodi : uzi la sep-lingvan liston, de la triliteraj grupoj kiuj komenciĝas per :
a - b - c - d - e - f - g - h - i - j - k - l - m - n - o - p - r - s - t - u - v - w - x - y - z
Korekti erarojn : "Tableaux" 9-56 - Kodo Morse.
Propra kodo : Kodo en blanko - "Séries" A-B-C blankaj
Mezuroj : Ŝanĝo de monoj - Pezoj, longoj, volumenoj - Horoj
Telegrafio : Extraits des règlements télégraphiques.


Prezento de la elektronika versio
— 2014 —

La Internacia Kodo Lugagne, dika peza vortaro de 1914, estas ĉefverko el forgesita tipo de vortaro : konvencia kodo por telegramoj.

Jen la tuta afero :

La tekniko de elektra telegrafo rapide disvastiĝis ekde la mezo de la XIX-a jarcento. Jam disvastiĝis la tekniko de vapormotoro, kiu ebligis movi rapidajn ŝipojn, trajnojn, produtkegajn maŝinojn por fabrikoj kaj agrikulturo. Ĉiuj tiuj novaj teknikoj ebligis pli vastan komercon de pli multaj kaj diversaj varoj, separis konsumadon el produktado.

Iamete antaŭ 1900 disvastiĝis la moderna tekniko je petrola eksploda motoro. Tamen, kompare, ne egalrapide progresis la elektraj teknikoj : telefono ne estis tiom grava revolucio, radio daŭre balbutis, elektroniko ekrealiĝis nur post la unua mondmilito. En la praktiko, ĝis la dua mondmilito, ankoraŭ post, telegrafo kaj telefono uzadis preskaŭ ne ŝanĝitajn aparatojn kaj kablojn ; telegrafo malmulte evoluis dum cent jaroj.

La kosto de telegramo daŭre restis multe elspeziga, des pli se eksterlanda. Tial, uzantoj frue imagis redakti mesaĝojn per tre simpla sintakso, laŭ tiel nomita "stilo telegrama". La firmoj, posedantaj multajn lokajn agentejojn, uzis konvenciajn mallongigojn, kiuj kelkafoje anstataŭis tutan kutiman frazon aŭ formulon. Tiel ili ŝparis monon ĉar la prezo de telegramo estis kalkulita povorte. Siaflanke la telegrafiaj entreprenoj bonvolis tiajn aranĝojn ĉar samtempe la trafiko estas ankoraŭ malfermata por pliaj uzantoj.

Pro ĉio-ĉi, iuj, kiel en Francio : Sittler, de Viaris, de Kircheisen, Mignon, Coste, Lugagne, proponis kompletajn kodolibrojn por redakti mallongajn malmultekostajn telegramojn.

Konvenciajn signojn jam de longa tempo uzis maristoj, pli-malpli internaciece, per flagoj kaj lumoj. Paperajn kod-librojn jam uzis diplomatoj kaj militistoj, kvankam por la nura celo malebligi spionadon : temas pri sekretaj kodoj, ĉifro, kriptografio. Ja la komercistoj ankaŭ bezonas diskretecon por sukcesigi siajn aferojn : jen plia pravigo por tiuj kodoj, kiujn la Ŝtatoj ne malpermesis laŭ certaj kondiĉoj.

Multaj tiaj kod-libroj estis ĉiutage uzataj dum cent jaroj, ne nur de grandaj firmoj. Entreprenoj, fabrikoj, komercistoj menciis en siaj reklamoj sian rektan telegrafan adreson (kiel hodiaŭ la Interretan) kaj la kodo(j)n uzebla(j)n de la klientoj por rilati kun ili, peti prezon, specimenon, mendi. La Internacia Kodo Lugagne de 1914 estas la plej bela el tiuj kodlibroj.

Kial la Internacia Kodo Lugagne estas ĉefverko :

•  Ĝi utilas por la internacia komerco de plej diversaj varoj inter korespondantoj kiuj uzas diversajn lingvojn.

•  Ĝi prezentas la vortojn paralele per 7 lingvoj : Franca, Angla, Portugala, Hispana, Germana, Itala, Esperanta.

•  Enestas oka "lingvo" : la kodo mem, kiu "tradukas" per grupoj da 3 literoj ĉiujn el la 6000 vortoj kaj esprimoj de la kodo-vortaro.

•  Tiuj 6000 tri-literoj estas prononceblaj (avantaĝo laŭ reguloj de telegrafio kaj kompare kun aliaj kodoj per nur ciferoj).

•  La tri-literoj estas kunglueblaj po tri grupoj, t.e. 9 literoj (avantaĝo ĉar la kosto de telegramo per konvencia kodo estis kalkulita tiel : 10 literoj kostas po 1 vorto).

•  Cetere, tia "vorto" 9-litera — sufiĉa por reprezenti frazon — estas akompanebla de deka litero : pruva litero, kiu ebligas al la ricevanto, kontroli ke la grupo ne eliris fuŝa el la kabloj.

•  Tiu pruva litero (ŝloslitero) ne nur verifas, ankaŭ ebligas korekti per provaj rekalkuladoj.

•  La ĝenerala vortaro prezentas libere uzeblajn kodojn "en blanko" por la faka uzo de ĉiu tipo de komerco aŭ propraj referencoj.

•  En la lasta parto de la libro estas konsulteblaj :
—   Tabeloj por interŝanĝi monojn, peso-sistemojn, mezurojn ;
—   Sciigoj pri la telegrafiaj reguloj kaj entreprenoj ;
—   Reklamoj (tamen ne rekopiitaj ĉi-tie).

Ĉefverko, ja, tamen…

•  La ideo ne estis nova : en 1663 ĝi estis priskribita de Germana abato Athanasius Kircher, kiu proponis la Latinan lingvon kiel bazo de la sistemo, tamen neniu realigis tion.

•  En 1914 Lugagne uzis la francan lingvon kiel bazo ; tio neeviteble kreas miskromprenojn, ekz.: la franca vorto "juste" signifas ambaŭ : "justa" / "ĝusta" ; Lugagne tradukas per la ununura : "mul".

•  Bedaŭre nenia regulo fiksas la ĝeneralan sintakson ; la telegrama stilo de Germano ne similas al tiu de Franco ĉar ili ne pensas same la ordon de la vortoj en frazo ; akuzativo ne ekzistas en la kodo.

•  Konjugacio de verboj eblas : malgraŭ ke ĝi tre simpligas la francan, ĝi tamen aperas malfacilaĵo por Esperantisto !

•  La vortaro rilatas nur al komerco de varoj : ne eblas temi pri homo, sentoj, socio, ne eblas uzi stilon aludan, poezian…

Diferencoj inter papera kaj Interreta versio :

La ĉi-tiea elektronika versio enhavas la tuton de la originala, escepte la reklamaj paĝoj de la fino. Se vi disponas la originalan libron, vi tamen konstatas ke la ĝenerala aspekto, la ordo de la ĉapitroj, de la paĝoj en ĉapitro, estas alia : por la Interreta versio, tiaj ŝanĝoj estis necesaj.

Ĉie restas respektita la originala teksto, kvankam la sep grandaj listoj por kodi estis rekreitaj helpe de komputilo kaj aperas pli longaj, ĉar pli multaj vortoj akompanaj aperas en la alfabeta sinsekvo — tiu afero estas malfacila, ne certas ke la nunaj listoj pli efikas ol la originalaj, jam tre bone pripensitaj. Kelkaj ne ĝustaj Esperantaj tradukoj bezonis modifon [komenton].

Trafoliumu tiun eksterordinaran libron :

•  Vi verifos iun aplikon realan de Esperanto — ne el pure idealisma Esperantismo ;

•  Vi disponos votaron por traduki paralele sep lingvojn — sen literaturaj vortoj ;

•  Vi ŝanĝos la naciajn monojn laŭ la kurzo antaŭmilita ; kaj vi konvertos japanajn mezurojn al metro-sistemo ;

•  Vi provos la "telegraman stilon" — ĉu universala lingvo ?

•  Vi konstatos ke komerco en 1914 ne estis virtuala merkato… Vi vojaĝos per velŝipo (yja) aŭ per vaporŝipo (xuw) de haveno (rse) al haveno : Marseille (nwo), Cette (dzy), Boulogne-sur-Mer (der), Rotterdam (umu), Memel (oah), Lourenço Marquez (nin), Hong-Kong (lip), Nagasaki (omy), Albany (art), Valparaíso (xur), Vancouver (xus)… Vi aĉetos (aid) kaj vi vendos (xys) multajn diversajn varojn : xut (vanilo), uvl (sapo), row (fiŝo), lku (moru-oleo), hba (elefantaj dentegoj), bym (aŭtomobilo), ogr-baj (moderna fotoaparato), ult (rizo), xif-dev-yek-det (tridek-ses mil boteloj de ruĝa vino de Burgonjo), aŭ vi preferos transporti kdi (pakego) da dju (kafo) de ohz (Moka), irante de dob (tendaro) al dob per dru (per karavano)… kaj tiel plu !

Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ…

Post 100 jaroj post la originala papera publikigo, reaperas libro tro daŭre forgesita…

Pri Lingvo :
La Esperanto-movado rajtas fieri pro tiu libro ĉar ĝin ĝi ne ĉefredaktis. Esperantistoj estis konsultitaj kiel inĝenieroj pri lingvo-tekniko kaj en tiuj multegaj paĝoj la lingvo Esperanto valoras egale kiel la plej gravaj naciaj lingvoj de epoko 1900. De tiam ankaŭ datumas, ke nia lingvo oficiale estas "klara lingvo" libere uzebla en telegramoj. Rilate al nuntempa Interreto, la kodo Lugagne estas nomebla : tesaŭruso plurlingva pri komerco, t.e. parto de semantika Interreto per kiu funkcias la serĉiloj. Jam en 1900 la rilato inter klasifiko de temoj kaj lingvoscienco kaj internacia lingvo estis atente studata de bibliotekistoj-dokumentadistoj (Dewey, IIB).

Pri Komerco :
Ĝis 1914 la monda komerco estis tute kontrolita de la ĉefaj nacioj de Eŭropo. Usono jam estis potenca, tamen preferis memsufiĉi kaj ne ludis gravan rolon en la internacia komerco ; tio ŝanĝiĝis pro la du mondmilitoj. Antaŭ la Eŭropa Renesanco, la internacia komerco estis afero de Araboj inter Oriento kaj Okcidento. Dum Antikveco jam ekzistis grandskala komerco, ne limigita en Mediteraneo. De pratempo, homoj uzas "pontajn" lingvojn por vojaĝi kaj komerci. Hodiaŭ estas malsimple figuri komercon, ekonomion, merkaton, monon, produktadon, konsumadon, ĉar malnovaj nacioj ekmalaperas dum novaj potencoj, sen geografiaj landlimoj netaj, ekaperas, kiuj parolas unu solan artifikan lingvon, lingvo skribebla per ciferoj…

Pri Tekniko :
En 2014 la Internacia Kodo Lugagne aspektas kiel scienc-fikcia libro de Jules Verne : la reto de la telegrafaj kabloj de la XIX-a jarcento estis skizo de Interreto kaj la "telegrama stilo" de niaj avoj parencas kun la nunaj tekstaj mesaĝoj per poŝtelefono, ĉu ne ? La kodo de la libro efikas kiel informadika premosistemo (".zip") de datenoj, kaj ĝi efikas kiel kriptosistemo, kaj ĝi uzas kontrolajn ŝlosilajn kodojn, ĉio-tio kiel ĉiuj informadikaj sistemoj… Komputilaj programoj, por traduki de lingvo al lingvo, iomete similas al tiu papera libro ; ili ja pli rapide funkcias, tamen apenaŭ pli efikas, ĉu ne ? Finfine, interne de la bindaĵo de tiu libro mankas ekrano kun klavaro, por ke ĝi uzeblu kiel normala komputilo ĉiutage necesa !

Kiu scias ? kiel estonteco aspektos…
utubjicayk

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert
Oktobro 2014

 

 


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org