Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Edziĝo kontraŭvola
de Molière

Molière ["moljer"] estis franca aktoro kaj verkisto (1622-1673) fama pro propra humuro, majstro en la arto pripensigi per rido, eduki per moko.

La Edziĝo kontraŭvola ("Le Mariage forcé") estis unue ludita por la Reĝo en 1664 laŭ formo de baleto, kies figuraĵo aspektis pli riĉa ol la ordinara teatraĵo ĉi-tiea (versio de 1682). En la originala baleto estis Bohemaj dancoj, Hispana koncerto, kantoj, roloj kaj scenoj pliaj enestis (sonĝo, Orientanoj, Magiisto, amuzotumulto, galantuloj)… bunta spektaklo, maskarada komedio ! Moliero ludis la ĉefan rolon : Sganarelo, naiva edziĝonta kvindekjarulo…

La raportoj pri la Unua Universala Kongreso de Esperanto informas, ke ĝi estis ludita de diversnacianoj dum la vespera koncerto-spektaklo de Dimanĉo, la 6-a de Aŭgusto 1905, en la Urba Teatro de Bulonjo-ĉe-Maro kaj, kvankam sen muziko, sen dancoj kaj sen sufiĉa prepara ludado, La Edziĝo kontraŭvola ricevis tre fortan sukceson !

La jena interreta reeldono redonas la tekston de la Esperanta broŝuro de 1905 (formato : 17×12cm., 46 p.) eldonita de la Presa Esperantista Societo.


Titola paĝo.
Dediĉo Al A. Michaux.
Personoj.
Sceno I : Sganarelo elhejmiĝas.
Sceno II : Geronimo konsilas Sganarelon.
Sceno III : Sganarelo, sola.
Sceno IV : Dorimeno preparas sin edziniĝi.
Sceno V : Geronimo kaj Sganarelo, ree.
Sceno VI : Vizito al Majstro Pankraso.
Sceno VII : Sganarelo, sola.
Sceno VIII : Vizito al Majstro Marfuriuso.
Sceno IX : Sganarelo, sola.
Sceno X : Du Tsiganinoj.
Sceno XI : Sganarelo, sola.
Sceno XII : Likasto kun Dorimeno.
Sceno XIII : Sganarelo, sola.
Sceno XIV : Vizito al Alkantoro.
Sceno XV : Sganarelo, sola.
Sceno XVI : Vizito de Alcidaso.
Sceno lasta : Alkantoro, Dorimeno, Alcidaso, Sganarelo.


MOLIÈRE

EDZIĜO KONTRAŬVOLA

(LE MARIAGE FORCÉ)

UNUAKTA KOMEDIO

TRADUKIS
VICTOR DUFEUTREL
Sekretario de la Grupo Esperantista de Boulogne-sur-Mer

PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1905


Al Sinjoro

A. MICHAUX

mia kara Majstro kaj gvidinto de miaj unuaj paŝoj sub la verda stelo, mi dediĉas ĉi tiun humilan verketon kiel esprimon sinceran de mia dankema amikeco.

V. Dufeutrel


PERSONOJ

———

Sganarelo, amanto de Dorimeno,
Geronimo, amiko de Sganarelo,
Dorimeno, filino de Alkantoro,
Alkantoro, patro de Dorimeno,
Alcidaso, frato de Dorimeno,
Likasto, amanto de Dorimeno,
Pankraso, Doktoro Aristotelana,
Marfuriuso, Doktoro Pyrrhonana,
Du tsiganinoj.

La agado havas lokon sur publika placo.


SCENO I

SGANARELO, parolas al personoj estantaj en lia domo

Post momento mi revenos. Zorgu bone pri la domo, ke ĉio estu konvena. Se monon oni alportos al mi, venu tuj min alvoki ĉe sinjoro Geronimo. Kontraŭe, se oni venas por peti al mi monon, diru ke mi estas for, kaj ne revenos la tutan tagon.


SCENO II

SGANARELO, GERONIMO

GERONIMO, aŭdinte la lastajn vortojn de Sganarelo

Jen estas ordono vere lerta.

SGANARELO

Ha ! Sinjoro Geronimo, mi renkontas vin tute ĝustatempe. Mi ĵus estis iranta al vi, por vi.

GERONIMO

Pro kio, mi vin petas.

SGANARELO

Por sciigi al vi aferon, kiun mi havas en mia kapo, kaj peti vian opinion pri ĝi.

GERONIMO

Tre volonte. Mi tre ĝojas pro tiu ĉi renkontiĝo, kaj ni povas paroli tie ĉi tute libere.

SGANARELO

Surmetu vian ĉapelon, mi petas. Tio estas grava afero al mi proponita ; kaj estas bone fari nenion sen konsilo de amikoj.

GERONIMO

Mi tre dankas vin, ke vi min elektis. Diru al mi, kio estas.

SGANARELO

Sed, antaŭe mi petegas vin, ke vi tute ne min flatu, kaj ke vi diru al mi klare vian penson.

GERONIMO

Tion mi faros, ĉar vi ĝin deziras.

SGANARELO

Mi scias nenion pli riproĉindan, ol amikon, kiu ne parolas al ni malkaŝe.

GERONIMO

Vi estas prava.

SGANARELO

Kaj, en la nuna tempo, oni trovas malmulte da sinceraj amikoj.

GERONIMO

Tio estas vera.

SGANARELO

Promesu do, Sinjoro Geronimo, ke vi parolos al mi kun plena sincereco.

GERONIMO

Mi tion promesas al vi.

SGANARELO

Tion ĵuru fidinde.

GERONIMO

Jes, kiel fidinda amiko. Diru nur al mi vian aferon.

SGANARELO

Jen, mi volas sciiĝi de vi, ĉu mi faros bone, se mi edziĝos.

GERONIMO

Kiu ? Vi ?

SGANARELO

Jes, mi mem, proprapersone. Kia estas via opinio pri tio ?

GERONIMO

Mi petas vin, ke vi, antaŭe, diru ion al mi.

SGANARELO

Kion do ?

GERONIMO

Kian aĝon vi eble havas nun ?

SGANARELO

Mi ?

GERONIMO

Jes.

SGANARELO

Ja, mi ne scias ; sed mi fartas bone.

GERONIMO

Kiel ? Vi ne scias proksimume vian aĝon ?

SGANARELO

Tute ne. Pri tio ĉu mi pensas ?

GERONIMO

He, diru iomete, mi petas ; kian aĝon vi havis, kiam ni ekkonis unu la alian ?

SGANARELO

Mi, tiam, estis ja nur dudek-jara.

GERONIMO

Kiom da tempo ni loĝis kune en Romo ?

SGANARELO

Ok jarojn.

GERONIMO

Kiom da tempo vi loĝis en Anglujo ?

SGANARELO

Sep jarojn.

GERONIMO

Kaj en Holando, kien vi iris poste ?

SGANARELO

Kvin kaj duonon jarojn.

GERONIMO

De kiom da tempo vi estas reveninta tien ĉi ?

SGANARELO

Mi revenis dum la jaro kvindek-dua.

GERONIMO

De la jaro kvindek-dua ĝis la sesdek-kvara, forpasis dek-du jaroj, ŝajnas al mi. Kvin jaroj en Holando faras dek-sep ; sep jaroj en Anglujo faras dudek-kvar ; ok dum nia restado en Romo faras tridek-du, kaj dudek kiujn vi havis kiam ni ekkonis unu la alian faras ĝuste kvindek-du. Tiel, Sganarelo, laŭ via propra konfeso, vi estas proksimume kvindek-du aŭ kvindek-tri-jara.

SGANARELO

Kiu ? Mi ? Tio ne povas esti.

GERONIMO

Dio mia ! la kalkulo estas ĝusta ; kaj, cetere, mi diros al vi malkaŝe, kaj amike, kiel vi promesigis min paroli, ke edziĝo estas por vi tute ne bona ; ĝi estas afero kiun la gejunuloj devas zorge pripensi antaŭ ol plenumi ; sed viaj samaĝuloj neniel devas pri ĝi ekpensi ; kaj, ĉar oni diras, ke la plej gravaj el ĉiuj malspritaĵoj estas edziĝi, mi nenion vidas pli senprudenta ol fari tiun ĉi sensencaĵon en la momento, kiam ni devus esti plej saĝaj. Fine, mi diras al vi klare mian opinion pri tio. Mi konsilas al vi, ke vi ne pensu pri la edziĝo, kaj mi kredus, ke vi estas la plej ridinda viro en la mondo, se vi, konservinte ĝis nun vian liberecon, nun submetiĝus sub la plej pezan el ĉiuj katenoj.

SGANARELO

Laŭ mi, mi ja diras al vi, ke mi estas tute decidinta edziĝi, kaj ke mi ne estos ridinda, edziĝante je la fraŭlino, kiun mi amindumas.

GERONIMO

Ha ! tio estas alia afero. Tion ĉi vi ne estis dirinta.

SGANARELO

Ŝi estas fraŭlino al mi plaĉanta, kaj mi ŝin amas tutkore.

GERONIMO

Vi ŝin amas tutkore ?

SGANARELO

Tute certe ; kaj mi ŝin petis de ŝia patro.

GERONIMO

Vi ŝin petis ?

SGANARELO

Jes, la edziĝo estas konkludota tiun ĉi vesperon ; kaj mi donis mian promeson.

GERONIMO

Nu, edziĝu do. Mi nenian vorton diros plu.

SGANARELO

Mi forlasus la projekton, kiun mi faris ? Sinjoro Geronimo, ĉu vi kredas, ke mi ne jam taŭgas por revi pri edzino ? Ni ne parolu pri l’ aĝo, kiun eble mi havas, sed ni konsideru nur l’ aferon : ĉu estas ia viro tridek-jara ŝajnanta pli freŝa, kaj pli fortika ol mi ? ĉu ne estas ĉiuj moviĝoj de mia korpo tiel bonaj kiel ĉiam antaŭe ? ĉu mi bezonas kaleŝon aŭ portilan seĝon por veturi ? ĉu mi jam ne havas ĉiujn miajn dentojn kiel eble plej bonajn ? (Li montras siajn dentojn.) Ĉu mi ne faras vigle miajn kvar manĝojn ĉiutagajn, kaj ĉu oni povas vidi ian stomakon kiu havas pli da (li tusas) forto ol la mia ? Hem, hem, hem. He ! Kion vi diras pri tio ?

GERONIMO

Vi estas prava, mi eraris. Vi faros bone, edziĝante.

SGANARELO

Mi tion malŝatis pli frue : sed mi havas nun potencajn motivojn por tion fari. Krom la ĝojo kiun mi havos, posedante belan virinon kiu min dorlotos, kaj min karesos, kiam mi estos laca, krom tiu ĉi ĝojo, mi diras ke, restante kiel mi nun estas, mi lasas perei sur la tero la rason de la Sganareloj ; kaj ke, edziĝinte, mi povos min vidi mem revivantan en aliaj ; mi havos la plezuron vidi kreitaĵojn, elirintajn el mi, vizaĝetojn, kiuj similos kun la mia kiel du gutoj da akvo unu al alia, kiuj ludos senĉese tra la domo, kiuj nomos min sia patreto, kiam mi revenos de l’ urbo, kaj diros al mi vanaĵetojn kiel eble plej agrablajn. Jen ŝajnas al mi, ke jam tio ekzistas, kaj ke mi vidas duonan dekduon da infanoj ĉirkaŭ mi.

GERONIMO

Nenio estas pli agrabla ol tio ; kaj mi konsilas al vi, ke vi edziĝu kiel eble plej baldaŭe.

SGANARELO

Vere ? Vi tion al mi konsilas ?

GERONIMO

Tute vere. Vi ne povas agi pli bone.

SGANARELO

Ja certe, mi estas ravata, ke vi donis al mi tiun ĉi konsilon, kiel vera amiko.

GERONIMO

Nu, kiu estas la persono, mi petas, je kiu vi estas edziĝonta ?

SGANARELO

Dorimeno.

GERONIMO

La juna Dorimeno, tiel amindumeme, kaj tiel bele ornamata ?

SGANARELO

Jes.

GERONIMO

La filino de Sinjoro Alkantoro ?

SGANARELO

Ĝuste.

GERONIMO

Kaj la fratino de Alcidaso, kiu ne timas portadi glavon ?

SGANARELO

Estas ŝi.

GERONIMO

Virto de mia vivo !

SGANARELO

Kion vi diras pri tio ?

GERONIMO

Bona afero. Edziĝu baldaŭ.

SGANARELO

Nu, ĉu mi ne estis prava, ŝin elektante ?

GERONIMO

Sendube. Ha ! kiel bone vi elvidiĝos, kiam vi estos edziĝinta. Rapidu edziĝi.

SGANARELO

Vi treege ĝojigas min, tion dirante. Dankon pro via konsilo, kaj mi, tiun ĉi vesperon, invitos vin je mia edziĝa festo.

GERONIMO

Mi certe ne forestos ; kaj mi intencas tien iri kun masko por pli bone festadi vian edziĝon.

SGANARELO

Via servanto mi estas.

GERONIMO

La juna Dorimeno, filino de Sinjoro Alkantoro, kun Sinjoro Sganarelo, kiu estas nur kvindektri-jara. Kia bela edziĝo ! Kia bela edziĝo !


SCENO III

SGANARELO, sola.

Tiu ĉi edziĝo estos sendube feliĉiga ĉar ĝi ĝojigas ĉiujn kaj mi ridigas ĉiujn kun kiuj mi parolas pri ĝi. Mi estas nun la plej kontenta el ĉiuj homoj.


SCENO IV

DORIMENO, SGANARELO

DORIMENO, en la fundo de la Teatro al malgranda lakeo kiu ŝin sekvas

Nu, knabeto, tenu bone la trenaĵon de mia robo, kaj ne amuzu vin, ŝercante.

SGANARELO, flanken, ekvidante Dorimenon

Jen venas amatino mia. Ha ! kiel agrabla ŝi estas ! Kian eksteraĵon kaj kian talion ! ĉu povas esti viro, kiu, ŝin ekvidante, ne deziregus edziĝi ? (Al Dorimeno) Kien vi iras, mia bela graciulino, kara edzino estonta de via estonta edzo ?

DORIMENO

Mi iras por kelkaj aĉetaĵoj.

SGANARELO

Nu, mia bela, ja, de nun, ni estos feliĉaj duope. Vi ne havos plu la rajton rifuzi al mi kion ajn ; kaj mi povos kun vi fari ĉion, kio al mi plaĉos, neniun skandalante. Vi baldaŭ estos mia de la kapo ĝis la piedoj, kaj mi estos mastro de ĉio : de viaj vivplenaj okuletoj, de via fripona nazeto, de viaj ekscitantaj lipoj, de viaj amindaj oreloj, de via beleta mentoneto, de via malgranda, rondeta brusteto, de via… Sume, via tuta persono estas je mia dispono, kaj mi estos oportune por vin karesi, kiel mi volos ; ĉu vi ne estas feliĉa pro tiu ĉi edziniĝo, mia aminda infanineto ?

DORIMENO

Tute feliĉa, mi ĵuras. Tial ke, fine, la severeco de mia patro restigis min en kiel eble plej tedega dependeco. Mi ne scias de kiom multe da tempo mi furiozas pro la malmulto da libereco, kiun li lasas al mi, kaj mi, centfoje, mi deziris, ke li edzinigu min por ke mi havu la eblon eliri rapide el la mallibereco en kiu mi estas kun li, kaj por ke mi povu fari ĉion, kion mi volos. Dank’ al Dio, vi feliĉe alvenis por tio, kaj mi intencegas, de nun, preni amuzadon, kaj revivi, kiel decas, la tempon de mi perditan. Tial ke vi estas tre ĝentila viro, kaj ĉar vi scias kiel oni devas vivi, mi kredas ke ni estos la plej bonaj geedzoj en la mondo, kune, kaj ke vi ne fariĝos unu el tiuj ĝenantaj edzoj, kiuj volas, ke ilia edzino vivu kiel timiga lupo. Mi konfesas al vi, ke mi ne akceptus tion, kaj ke la soleco min senesperigas. Mi ŝatas ludon, vizitojn, kunvenojn, donacojn kaj promenadojn ; unuvorte ĉiujn plezurajn aferojn. kaj vi devas esti ravata, ke vi havos edzinon, kiel min, bonhumoran. Ni neniam havos malpacojn inter ni, kaj mi ne ĝenos vin en viaj faroj, same kiel mi esperas, ke vi mem ne malhelpos min en la miaj ; ĉar, mi opinias ke estas necese havi reciprokan komplezon, kaj ke oni ne devas edziĝi por furiozigi unu la alian. Do, ni vivados, geedze, tiel kiel du personoj, kiuj konas la konvenecon. Nenia ĵaluza suspekto malkvietigos vian cerbon ; kaj sufiĉas, ke vi estas certa pri mia fideleco, kiel mi estas konvinkata pri la via. Sed, kio al vi okazas ? Mi vidas vin kun tute ŝanĝita vizaĝo.

SGANARELO

Kelkaj vaporoj ĵus eniris mian kapon.

DORIMENO

Tio estas malsaneto kiu, nuntempe, atakas multajn personojn ; sed nia edziĝo forigos de vi ĉion tion ĉi. Adiaŭ ! Urĝas, ke mi havu konvenajn vestojn por forlasi miajn ĉifonaĵojn. Mi senprokraste iras por elaĉeti ĉiujn objektojn al mi necesajn, kaj mi sendos al vi la vendistojn.


SCENO V

GERONIMO, SGANARELO

GERONIMO

Ha ! Sinjoro Sganarelo, mi estas kontentega ke mi trovas vin ankoraŭ ĉi tie ; mi renkontis juveliston kiu, sciiĝinte ke vi serĉas ian belan diamanton sur ringo por ĝin donaci al via edzino, petegis nin, ke mi alparolu vin por li, dirante ke li posedas unu aĉeteblan diamanton, la plej perfektan en la mondo.

SGANARELO

Dio mia ! Tio ne estas urĝa.

GERONIMO

Kial ? Kion signifas tio ? Kie estas la fervoro, kiun vi ĵus montris ?

SGANARELO

Mi eksentis, de momento, konsciajn dubetojn pri la edzeco. Antaŭ ol iri pluen, mi tre dezirus esplori fundamente tiun ĉi demandon, kaj, ke oni klarigu al mi sonĝon, kiun mi faris, lastan nokton, kaj kiu ĵus revenis en mian kapon. Vi scias, ke la sonĝoj estas kvaza speguloj, en kiuj oni iafoje ektrovas ĉion, kio al ni okazos. Al mi ŝajnis, ke mi estas en boato sur tre maltrankvila maro, kaj??

GERONIMO

Sinjoro Sganarelo, mi havas nun malgrandan aferon, kiu malebligas ke mi aŭskultu vin. Mi tute nenion komprenas pri la sonĝoj, kaj pri la diskutado pri l’ edzeco vi havas du scienculojn, du filozofojn, viajn najbarojn, kiuj estas viro tre taŭgaj por klarigi al vi ĉion, kion oni povas diri pri tiu ĉi temo. Ili estas partianoj de malsamaj sektoj, vi do povos ekzameni iliajn diversajn opiniojn pri tio. Pri mi persone, sufiĉas tio, kion mi jam diris al vi, kaj mi restas via servanto.

SGANARELO, sola

Li estas prava. Estas necese, ke mi konsultu iom tiujn ĉi virojn por eliri el la malcerteco, en kiu mi estas.


SCENO VI

PANKRASO, SGANARELO

PANKRASO, sin turnante al la flanko, de kie li venas, kaj ne vidante Sganarelon

Iru, vi estas sentagulo, Sinjoro, viro malklerega pri ĉiu bona dsciplino, forpelinda el la Beletristika Respubliko.

SGANARELO

Ha bone ! Jen alvenas unu el ili, tute ĝustatempe.

PANKRASO, same, ne vidante Sganarelon

Jes, certigados al vi per fortaj rizonoj, mi pruvos al vi per Aristotelo, la filozofo de filozofoj, ke vi estas nescianto, nesciantego, nesciantiganta, kaj nesciantigita, per ĉiuj kazoj kaj modoj imageblaj.

SGANARELO, flanken

Li malpaciĝis kontraŭ iu. (al Pankraso) Sinjoro…

PANKRASO, same, ne vidante Sganarelon

Vi volas okupi vin pri rizonado, kaj vi eĉ ne scias la elementojn de la logiko.

SGANARELO, flanken

La kolero malhelpas, ke li ekvidu min. (al Pankraso) Sinjoro…

PANKRASO, same, ne vidante Sganarelon

Tio ĉi estas propozicio kondamninda laŭ ĉiuj terminoj de la filozofio.

SGANARELO, flanken

Sendube, oni lin treege kolerigis. (al Pankraso) Mi…

PANKRASO, same, ne vidante Sganarelon

Toto cœlo, tota via aberras.

SGANARELO

Mi kisas la manojn de via Doktora Moŝto.

PANKRASO

Via servanto.

SGANARELO

Ĉu mi povas…

PANKRASO, sin returnante al la flanko de kie li venis

Ĉu vi scias tion, kion vi faris ? Silogismon in balordo.

SGANARELO

Mi vin…

PANKRASO, same

La unua fundamento estas idiota, la dua estas aroganta, kaj la konkludo, ridinda.

SGANARELO

Mi…

PANKRASO, same

Mi mortus prefere ol akcepti tion, kion vi diris ; kaj mi defendos mian opinion ĝis la lasta guto de mia inko.

SGANARELO

Ĉu mi povas ?…

PANKRASO, same

Jes, mi defendos tiun ĉi propozicion, pugnis et calcibus, unguibus et rostro.

SGANARELO

Sinjoro Aristotelo, ĉu mi povas sciiĝi tion, kio kolerigas vin tiel forte ?

PANKRASO

Afero la plej justa en la tuta mondo.

SGANARELO

Nu ! kio do ?

PANKRASO

Nescianto volis defendi kontraŭ mi propozicion eraran, propozicion teruregan, timegindan, malbonegan.

SGANARELO

Ĉu mi povas demandi, kia ĝi estas ?

PANKRASO

Ha ! Sinjoro Sganarelo, ĉio estas renversita en la nuna tempo, kaj la mondo falis en ĝeneralan putrecon. Terura senleĝece regas ĉialoke. Kak la magistratoj, kiuj estas difinitaj por firmigi l’ ordon en tiu ĉi regno, devus morti pro honto, tial ke ili permesas skandalon, tiel netolereblan, kiel tiun, kiun mi aludas.

SGANARELO

Kio do ?

PANKRASO

Ĉu ne estas ago abomeninda, ago alvokanta la venĝon ĉielan : permesi, ke oni diru publike : « la formo de ĉapelo ».

SGANARELO

Kiel ?

PANKRASO

Mi pretendas, ke oni devas diri la « figuraĵo de ĉapelo », kaj ne la « formo ». Des pli, ke ekzistas tiu ĉi diferenco inter la formo kaj la figuraĵo, ke la formo estas la ekstera aranĝo de la korpoj senvivaj ; kaj, tial ke ĉapelo estas senviva korpo, decas diri la figuraĵo de ĉapelo, kaj ne (li sin turnas denove al la flanko kie li eniris) la formo. Jes, vi malklerulo, tiel oni devas paroli, kaj tiaj estas la ĝustaj terminoj aristotelaj en la ĉapitro pri la kvalito.

SGANARELO, flanken

Mi kredis ke ĉio estas perdita ! (al Pankraso) Via Doktora Moŝto ne pensu plu pri tio ĉi. Mi…

PANKRASO

Mi estas tiel kolerega, ke mi plu ne sentas min.

SGANARELO

Lasu la formon kaj la ĉapelon en paco. Mi havas ion por komuniki al vi. Mi…

PANKRASO

Arogantulo !

SGANARELO

Pro la ĉielo, retrankviliĝu. Mi…

PANKRASO

Nescianto !

SGANARELO

He ! Dio mia ! Mi…

PANKRASO

Havi la maltimon defendi kontraŭ mi tian propozicion !

SGANARELO

Li estas malprava. Mi…

PANKRASO

Propozicion kondamnitan de Aristotelo !

SGANARELO

Estas vere. Mi…

PANKRASO

Per ĝustaj terminoj !

SGANARELO, sin turnante al la flanko de kie Pankraso venis

Vi estas prava. Jes, vi estas idiotulo kaj arogantulo, ke vi volas diskuti kontraŭ Doktoro, kiu scias legi kaj skribi. Nun estas ĉio finita. Mi petas ke vi min aŭskultu. Mi venas por konsulti vin pri afero kiu min embarasas. Mi intencas edziĝi por havi kunulinon en mia vivado. La persono estas bela kaj tre bele farita ; ŝi multe al mi plaĉas, kaj ŝi estas ravata ke ŝi edziniĝos je mi ; ŝia patro konsentis doni ŝin al mi ; sed mi timas iom… tion kion vi scias, la malfeliĉeton, pro kiu oni al neniu kompatas ; kaj mi tre deziras peti vin, ĉar estas filozofo, ke vi diru al mi vian opinion. He ! kia estas via penso pri tio ĉi ?

PANKRASO

Prefere ol akcepti, ke oni devas diri la « formo de ĉapelo », mi akceptus, ke datur vacuum in rerum natura, kaj ke mi estas nur besto.

SGANARELO, flanken

La pesto estu kun tiu ĉi viro. (al Pankraso) He ! Sinjoro Doktoro, aŭskultu do min, mi petas. Mi parolis al vi jam unu tutan horon, kaj vi ne respondas pri tio, kion mi diris.

PANKRASO

Mi petas vian pardonon. Justa kolero elokupas mian animon.

SGANARELO

He ! lasu ĉion tion ĉi ; kaj bonvolu min aŭskulti.

PANKRASO

Volonte. Kion vi volas diri al mi ?

SGANARELO

Mi volas paroli al vi pri io.

PANKRASO

Kaj kian perilon vi intencas uzi kun mi ?

SGANARELO

Kian perilon ? Nu, la langon, kiun mi havas en mia buŝo. Mi kredas, ke mi ne iros pruntepreni tiun de mia najbaro.

PANKRASO

Mi intencas diri al vi kian lingvon, kian idiomon ?

SGANARELO

Ha ! tio ĉi estas alia afero !

PANKRASO

Ĉu vi intencas paroli la lingvon italan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Hispanan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Germanan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Anglan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Latinan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Grekan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Hebrean ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Sirian ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Turkan ?

SGANARELO

Ne.

PANKRASO

Araban ?

SGANARELO

Ne, ne, la francan, la francan, la francan.

PANKRASO

Ha ! la francan.

SGANARELO

Tre bone.

PANKRASO

Paŝu do la alian flankon ; ĉar tiu ĉi flanko estas difinita por la sciencaj kaj fremdaj lingvoj ; kaj la alia estas por la vulgara kaj patra.

SGANARELO, flanken

Kiom da ceremonioj estas necesaj kun kun tiuj viroj.

PANKRASO

Kion vi deziras ?

SGANARELO

Konsulti vi pri la malfacilaĵeto.

PANKRASO

Ha ! Ha ! pri filozofia malfacilaĵo, kredeble ?

SGANARELO

Pardonu mi. Mi…

PANKRASO

Vi eble deziras sciiĝi, ĉu la esteco kaj la estaĵo estas egalsencaj aŭ dusencaj pri la esto.

SGANARELO

Tute ne. Mi…

PANKRASO

Ĉu la logiko estas arto aŭ scienco.

SGANARELO

Ne estas tio. Mi…

PANKRASO

Ĉu ĝi havas kiel objekton la tri agadojn spiritajn aŭ nur la trian.

SGANARELO

Ne. Mi…

PANKRASO

Ĉu estas dek kategorioj aŭ unu.

SGANARELO

Ne. Mi…

PANKRASO

Ĉu la konkludo apartenas al la esenco de l’ silogismo.

SGANARELO

Neniel. Mi…

PANKRASO

Ĉu la esenco de la virto estas en instinkteco aŭ en konsenteco.

SGANARELO

Ne. Mi…

PANKRASO

Ĉu la virto estas reciproka kun la celo.

SGANARELO

He ! ne. Mi…

PANKRASO

Ĉu la celo povas nin tuŝi per sia reala aŭ intenca ekzisto.

SGANARELO

Ne, ne, ne, ne, ne, je ĉiuj diabloj, ne !

PANKRASO

Klarigu do vian penson ; ĉar mi ja ne povas ĝin diveni.

SGANARELO

Mi ja volas ĝin klarigi al vi ; sed estas necese, ke vi min aŭskultu.

Dum Sganarelo diras la jenon :

L’ afero kiun mi havas por diri al vi estas tio, ke mi intencas edziĝi je fraŭlino juna kaj bela. Mi forte ŝin amas, kaj mi ŝin petis de ŝia patro ; sed ĉar mi timas…

PANKRASO, diras samtempe kaj ne aŭskultante Sganarelon

La parolo estas donita al la homo por ke li klarigu siajn pensojn ; kaj, kiel la pensoj estas la portretoj de la objektoj, tiel same, niaj paroloj estas la portretoj de niaj pensoj.

(Sganarelo, senpaciencigita fermas la buŝon de l’ Doktoro per sia mano, kelkafoje ; kaj la Doktoro daŭrigas paroli antaŭ ol Sganarelo formetas sian manon)

Sed tiuj ĉi portretoj diferencas de la aliaj portretoj, pro tio ke l’ aliaj portretoj estas entute distingeblaj de siaj originaloj, kaj ke la parolo enhavas en si mem sian originalon, ĉar ĝi estas nur la penso klarigita per ekstera signo ; tio estas la kaŭzo kial tiuj, kiuj pensas bone, estas ankaŭ tiuj kiuj plej bone parolas. Do, klarigu al mi vian penson per la parolo, kiu estas la plej komprenebla el ĉiuj signoj.

SGANARELO, puŝas la Doktoron en lian domon kaj tiras la pordon por malhelpi ke li eliru

La pesto forprenu tiun ĉi viron.

PANKRASO, en sia domo

Jes la parolo estas animi index et speculum ; ĝi estas la komprenilo de l’ koro, la figuraĵo de l’ animo.

(Li supreniras al la fenestro kaj daŭrigas)

La parolo estas spegulo, kiu prezentas al ni naive la sekretojn plej kaŝitajn en niaj individuoj ; kaj, ĉar vi havas la eblon rizonadi kaj samtempe paroli, kial do vi ne uzas vian parolon por klarigi al mi vian penson ?

SGANARELO

Tion mi ja volas fari ; sed vi ne volas min aŭskulti.

PANKRASO

Mi vin aŭskultas, parolu.

SGANARELO

Mi do diras, Sinjoro Doktoro, ke…

PANKRASO

Sed, precipe, parolu mallonge.

SGANARELO

Mi tion faros.

PANKRASO

Evitu la multvortecon.

SGANARELO

He ! Sinjor’

PANKRASO

Mallongigu vian paroladon per apoftegmo lakonika.

SGANARELO

Mi vin…

PANKRASO

Nenian senutilaĵon, nenian ĉirkaŭfrazon.

(Sganarelo pro kolero, ke li ne povas paroli, prenas ŝtonon por rompi la kapon al la Doktoro)

He kio ? Vi ekkoleras anstataŭ klarigi vian aferon ? Iru, vi estas pli aroganta ol tiu, kiu volis pretendi al mi, ke oni devas diri la « formo de ĉapelo », kaj mi pruvos al vi, ĉiaokaze, per elmontroj kaj konvinkaj rizonoj, kaj per argumentoj in barbara, ke vi estas kaj ĉiam estos nur besteto, kaj ke mi estas kaj ĉiam estos, in utroque jure, Doktoro Pankraso.

SGANARELO

Kia diabla babilemulo.

PANKRASO, reenirante sur la teatron

Literaturista viro, instruegita viro.

SGANARELO

Ankoraŭ ?

PANKRASO

Multvalora viro, kapabla viro (forirante), viro kiel eble plej klera en ĉiuj sciencoj naturaj, moralaj kaj politikaj. (revenante) Scienculo, sciencegulo, per omnes modos et casus. (forirante) Viro kiu posedas, superlative, fablojn, mitologion kaj historion, (revenante) gramatikon, poezion, parolarton, dialektikon kaj sofistikon, (forirante) matematikon, aritmetikon, optikon, onirokritikon, fizikon kaj matematikon, (revenante) kosmometrion, geometrion, arkitekturon, observemon kaj observadon, (forirante) medicinon, astronomion, astrologion, fizionomion, metoposkopion, kiromancion, geomancion, ktp…


SCENO VII

SGANARELO, sola

Al la diablo, la scienculoj, kiuj volas aŭskulti nenion ! Oni ja estis dirinta al mi, ke lia Majstro Aristotelo estis nenio, krom babilemulo. Mi iros nun al l’ alia ; eble li estos pli kvieta kaj pli prudenta. He Sinjoro !


SCENO VIII

MARFURIUSO, SGANARELO

MARFURIUSO

Kion vi deziras de mi, Sinjoro Sganarelo ?

SGANARELO

Via Doktora Moŝto, mi bezonas konsilon vian pri afereto, kaj tial mi venis tien ĉi. (flanken) Ha ! Tio estas bona. Li aŭskultas min, ĉi tiu…

MARFURIUSO

Sinjoro Sganarelo, ŝanĝu, mi petas, vian manieron paroli. Nia filozofio ordonas, ke ni ne eldiru decidan propozicion, ke ni parolu pri ĉio kun dubo, ke ĉiam ni prokrastu nian opinion ; kaj tial vi ne devas diri « mi venis », sed « ŝajnas al mi, ke mi venis ».

SGANARELO

Al mi ŝajnas.

MARFURIUSO

Jes.

SGANARELO

He, sendube ĝi ŝajnas al mi, tial ke ĝi estas.

MARFURIUSO

Tio ne estas konsekvenca ; kaj la afero povas ŝajni al vi vera, kvankam ĝi ne estus vera.

SGANARELO

Kiel ? Ne estas vere ke mi venis ?

MARFURIUSO

Tio estas necerta, kaj ni devas dubi pri ĉio.

SGANARELO

Kio ? Mi ne estas ĉi tie ? kaj vi ne parolas al mi ?

MARFURIUSO

Al mi ŝajnas, ke vi estas ĉi tie, kaj al mi ŝajnas, ke kun mi vi parolas ; sed ne estas certa, ke ĝi estas.

SGANARELO

He ! je la diablo ! Vi mokas. Jen mi estas, kaj jen vi estas, tute klare ; kaj tute ne estas ŝajnaĵo en ĉio tio ĉi. Ni lasu, mi petas, tiujn ĉi vanaĵohn, kaj ni parolu pri mia afero. Mi venas por diri al vi, ke mi intencas edziĝi.

MARFURIUSO

Mi nenion scias pri tio.

SGANARELO

Mi tion diras al vi.

MARFURIUSO

Estas eble.

SGANARELO

La fraŭlino je kiu mi volas edziĝi estas tre juna kaj tre bela.

MARFURIUSO

Tio ne estas neebla.

SGANARELO

Nu, ĉu mi bone aŭ malbone faros, ke mi edziĝos je ŝi.

MARFURIUSO

Vi faros bone aŭ malbone.

SGANARELO, flanken

Ha, Ha ! jen alia muziko. (al Marfuriuso) Mi demandas vin, ĉu mi bone faros, edziĝante je la fraŭlino, pri kiu mi parolas.

MARFURIUSO

Okaze eble.

SGANARELO

Aŭ ĉu mi faros malbone ?

MARFURIUSO

Laŭ la okazo.

SGANARELO

Mi vin petegas, respondu al mi konvene.

MARFURIUSO

Tia estas mia intenco.

SGANARELO

Mi havas fortan amon al tiu ĉi fraŭlino.

MARFURIUSO

Tio povas esti.

SGANARELO

La patro konsentis ŝin al mi.

MARFURIUSO

Tio estas ebla.

SGANARELO

Sed, se mi edziĝos je ŝi, mi timas esti trompata.

MARFURIUSO

L’ afero estas farebla.

SGANARELO

Kion vi pensas pri tio ?

MARFURIUSO

Ne estas en tio maleblaĵo.

SGANARELO

Sed kion vi farus, se vi estus en mia loko ?

MARFURIUSO

Mi ne scias.

SGANARELO

Kion vi konsilas al mi, ke mi faru ?

MARFURIUSO

Tion, kio plaĉas al vi.

SGANARELO

Mi furiozas.

MARFURIUSO

Mi pro tio lavas miajn manojn.

SGANARELO

Al la diablo iru la revulo.

MARFURIUSO

Tio okazos, kio estas ebla.

SGANARELO, flanken

La pesto estu kun tiu ĉi turmentisto. Mi devigos vin paroli alimaniere, hunda filozofo furioza. (Li batas Marfuriuson per bastono).

MARFURIUSO

Ha, Ha, Ha !

SGANARELO

Jen vi estas pagita pro via babilaĵo, kaj mi estas kontenta.

MARFURIUSO

Kio do ! kia malrespekto ! Min insultegi tiele ! Havi la maltimegon bati filozofon kiel min !

SGANARELO

Korektu, mi petas, tiun ĉi manieron paroli. Oni devas dubi pri ĉio ; kaj vi devas diri, ne ke « mi batis vin » sed « ŝajnas al vi, ke mi batis vin ».

MARFURIUSO

Ha, mi tuj iros por plendo al la kvartala Policestro pri la batoj, kiujn mi ricevis.

SGANARELO

Mi lavas pri tio miajn manojn.

MARFURIUSO

Mi havas postsignojn sur mia korpo.

SGANARELO

Estas eble.

MARFURIUSO

Vi estas tiu, kiu tiel agis kontraŭ mi.

SGANARELO

Tio ne estas neebla.

MARFURIUSO

Mi havos juĝon kontraŭ vi.

SGANARELO

Mi nenion scias pri tio.

MARFURIUSO

Vi estos kondamnata en la juĝejo.

SGANARELO

Tio okazos, kio estas ebla.

MARFURIUSO

Lasu min agi.


SCENO IX

SGANARELO, sola

Nu ! Oni ne povus eltiri ian parolon de tiu ĉi hundhomo, kaj oni estas tiel bone sciigita en la fino kiel en la komenco. Kion mi devas fari en mia malcerteco pri la sekvoj de mia edziĝo. Neniam homo estis pli embarasata ol mi. Ha ! jen venas tsiganinoj : mi tuj petu, ke ili antaŭdiru mian sorton.


SCENO X

DU TSIGANINOJ, SGANARELO

Ambaŭ tsiganinoj kun tamburetoj eniras, kantante kaj dancante

SGANARELO

Ili estas gajega. Aŭskultu, vi ambaŭ, ĉu estas al vi eble antaŭdiri mian sorton ?

UNA TSIGANINO

Jes, Sinjoro, mia bela, ni ambaŭ ĝin al vi diros.

DUA TSIGANINO

Vi nur donu vian manon kun monero en ĝi ; kaj al vi ni diros ion por via bona profito.

SGANARELO

Jen estas miaj ambaŭ manoj, kun tio, kion vi deziras.

UNA TSIGANINO

Vi havas bonan fizionomion, mia bona Sinjoro, bonan fizionomion.

DUA TSIGANINO

Jes bonan fizionomion ; fizionomion de viro kiu, iatempe faros ion.

UNA TSIGANINO

Vi estos edziĝinta post ne longe, mia bona Sinjoro. Vi estos edziĝinta post ne longe.

DUA TSIGANINO

Vi edziĝos je ĉarmoplena virino, ĉarmoplena virino.

UNA TSIGANINO

Jes, virino, kiu estos kara por ĉiuj kaj de ĉiuj amata.

DUA TSIGANINO

Virino, kiu donos al vi multajn amikojn.

UNA TSIGANINO

Virino, kiu venigos sufiĉegecon ĉe vin.

DUA TSIGANINO

Virino, kiu donos al vi grandan famon.

UNA TSIGANINO

Vi estos pro ŝi konsiderata, mia bona Sinjoro, pro ŝi konsiderata.

SGANARELO

Nu, ĉio tio ĉi estas bone. Sed, diru al mi, ĉu mi povas timi, ke mi estos trompata ?

DUA TSIGANINO

Trompata ?

SGANARELO

Jes

UNA TSIGANINO

Trompata ?

SGANARELO

Jes, ĉu mi estas minacata de trompo ?

(Ambaŭ tsiganinoj kantas kaj dancas)

SGANARELO

Je la diablo ! Tio ne estas respondo. Venu tien ĉi. Mi demandas vin ambaŭ, ĉu mi estos trompata.

DUA TSIGANINO

Trompata ? vi ?

SGANARELO

Jes, ĉu mi estos trompata ?

UNA TSIGANINO

Vi, trompata ?

SGANARELO

Jes, ĉu mi tia estos, aŭ ne.

(Ambaŭ tsiganinoj eliras, kantante kaj dancante)


SCENO XI

SGANARELO, sola

La pesto estu kun tiuj ĉi friponoj, kiuj lasas min en maltrankvileco. Estas absolute necese, ke mi sciiĝu pri la sorto de mia edziĝo ; kaj por tio, mi tuj iros al la fama Magiisto, pri kiu ĉiuj parolas tiel multe, kaj kiu, per sia admirinda arto, vidigas ĉion, kion oni deziras. Sed mi ja pensas, ke mi neniel bezonas iri al la magiisto, ĉar jen estas io, kio montras al mi ĉion pri kio mi povus demandi.


SCENO XII

DORIMENO, LIKASTO,
SGANARELO, reŝoviĝinta en angulon de l’ teatro, kaj ne vidata

LIKASTO

He kio ! Bela Dorimeno, ĉu ne mokante vi parolas ?

DORIMENO

Ne mokante.

LIKASTO

Vere, vi edziniĝas ?

DORIMENO

Tute vere.

LIKASTO

Kaj via edziniĝo okazos hodiaŭ vespere ?

DORIMENO

Hodiaŭ vespere.

LIKASTO

Kaj vi povas, vi kruela, tiamaniere forgesi l’ amon, kiun mi sentas al vi, kaj la afablajn promesojn, kiujn vi faris al mi ?

DORIMENO

Mi ? Tute ne. Mi konsideras vin ankoraŭ sammaniere. KAj tiu ĉi edziniĝo neniel devas vin malkvietigi. Je tiu viro mi edziĝas ne pro amo ; kaj nur pro lia riĉeco mi konsentas lin akcepti. Mi havas nenian posedaĵon ; vi same nenion havas, kaj vi ja scias, ke sen tio oni pasigas malagrable la tempon sur la tero ; kaj vi scias, ke estas necese, kial ajn, havi posedaĵon. Mi kaptis tiun ĉi okazon por iom plibonigi mian vivadon ; kaj mi tion ĉi faris, esperante, ke mi baldaŭ estos liberigita de la grizharulo, kiun mi akceptas. Li estas viro, kiu kredinde mortos post nelonge kaj restas al li plej multe ses monatoj da vivado. Mi certigas, ke li estos mortinta post la tempo, kiun mi diras, kaj mi ne longe petos de la ĉielo feliĉigan vidvinecon.

(Al Sganarelo, kiun ŝi ekvidas) Ha ! ni estis parolantaj pri vi, kaj dirantaj kiel eble plej multan bonon direblan.

LIKASTO

Ĉu estas sinjoro…

DORIMENO

Jes, sinjoro prenas min, kiel edzinon.

LIKASTO

Bonvolu akcepti, Sinjoro, ke mi vin gratulu pro via edziĝo, kaj ke mi prezentu al vi samtempe miajn tre humilajn servojn. Mi certigas al vi, ke vi edziĝas kun tre honesta persono, kaj pri vi, Fraŭlino, mi ĝojas, kun vi ankaŭ, pro la lertega elekto, kiun vi faris. Vi ne povis trovi pli bonan, kaj Sinjoro havas tute la vizaĝon de tre bona edzo. Jes, sinjoro, mi volas amikiĝi kun vi kaj nin ligi per rilatoj vizitaj kaj amuziĝaj.

DORIMENO

Nin ambaŭ vi tro honoras. Sed iru ni ; la tempo por mi tre rapide forpasas ; kaj ni poste havos multe da tempo por interparoli kune.


SCENO XIII

SGANARELO, sola

Mi nun estas tute enuigita de mia edziĝo ; kaj mi pensas, ke mi ne faros malbone, se mi nuligos mian promeson. Tio kostis al mi iom da mono ; sed estas certe pli bone tion perdi, ol ion pli malbonan riski. Mi provu min lerte liberigi el tiu ĉi afero. He ! (Li frapas sur la pordon de la domo de Alkantoro)


SCENO XIV

ALKANTORO, SGANARELO

ALKANTORO

Ha ! Mia bofilo, estu bonveninta.

SGANARELO

Sinjoro, via servanto.

ALKANTORO

Vi venas por konkludi la edziĝon.

SGANARELO

Senkulpigu min.

ALKANTORO

Mi certigas al vi, ke mi ĝin atendas tiom malpacience, kiom vi.

SGANARELO

Mi venis ĉi tien por alia afero.

ALKANTORO

Mi ordigis ĉiujn necesaĵojn por tiu ĉi festo.

SGANARELO

Mi ne parolas pri tio.

ALKANTORO

La violonistoj estas dungitaj, la festeno estas mendita, kaj mia filino estas ornamita por vin akcepti.

SGANARELO

Tio ĉi ne estas la celo de mia vizito.

ALKANTORO

Fine, vi estos baldaŭ kontentigita ; kaj nenio povas prokrasti vian kontentigon.

SGANARELO

Dio mia ! Nun estas alia afero.

ALKANTORO

Nu, eniru do, mia bofilo.

SGANARELO

Mi havas ion por diri al vi.

ALKANTORO

Ha, Dio mia ! ne faru ceremoniojn. Eniru rapide, mi vin petas.

SGANARELO

Ne, mi diras. Mi volas kun vi paroli antaŭe.

ALKANTORO

Vi volas diri ion al mi ?

SGANARELO

Jes.

ALKANTORO

Kion do ?

SGANARELO

Sinjoro Alkantoro, mi petis vin pri via filino por edziĝi je ŝi, estas vere, kaj vi konsentis ŝin doni al mi, sed mi opinias, ke mi estas iom tro multaĝa por ŝi, kaj mi konsideras, ke mi tute ne taŭgas por ŝi.

ALKANTORO

Pardonu mian kontraŭdiron. Mia filino trovas vin tre taŭga tian, kia vi estas, kaj mi estas certa, ke ŝi vivados tre kontenta kun vi.

SGANARELO

Ne, mi havas iafoje terurajn strangaĵojn kaj ŝi devos tro suferi pro mia malbonhumoro.

ALKANTORO

Mia filino estas indulgema, kaj vi vidos ke ŝi tute akordiĝos kun vi.

SGANARELO

Mi havas kelkajn korpajn malsanojn, kiuj povus ŝin naŭzi.

ALKANTORO

Tio estas nenio. Honesta virino neniam estas naŭzata de ŝia edzo.

SGANARELO

Nu, ĉu vi permesas, ke mi tiel parolu al vi ? Mi ne konsilas, ke vi donu ŝin al mi.

ALKANTORO

He, ĉu vi mokas min ? Mi preferus morti pli volonte ol ne plenumi mian promeson.

SGANARELO

Dio mia ! mi liberigas vin de tio, kaj mi…

ALKANTORO

Tute ne. Mi ŝin promesis al vi ; kaj vi havos ŝin spite de ĉiuj, kiuj pretendas ŝin havi.

SGANARELO, flanken

Je la diablo !

ALKANTORO

Jen, vidu ! Mi havas al vi estimon kaj amikecon tute neordinarajn ; kaj mi rifuzus mian filinon al la Princo, por doni ŝin al vi.

SGANARELO

Sinjoro Alkantoro, mi estas al vi tre dankema pro la honoro, kiun vi faras ; sed mi eldiradas al vi, ke mi ne volas edziĝi.

ALKANTORO

Kiu ? Vi ?

SGANARELO

Jes ! Mi !

ALKANTORO

Kaj la kaŭzo ?

SGANARELO

La kaŭzo ? Tial ke mi ne sentas min taŭga por edzeco ; kaj tial ke mi volas imiti mian patron kaj ĉiujn personojn el mia familio, kiuj neniam konsentis edziĝi.

ALKANTORO

Aŭskultu : La voloj estas liberaj kaj mi estas viro, kiu neniel devigus iun. Vi promesis al mi edziĝi je mia filino, kaj ĉio estas preparita por tio ; sed, ĉar vi volas nuligi vian promeson, mi esploros tion, kion mi devas nun fari ; kaj baldaŭ vi havos novaĵojn pri mi.


SCENO XV

SGANARELO, sola

Ja li estas pli saĝa ol mi opiniis kaj mi timis havi multe pli da malfacileco por min liberigi. Certe, pripensante l’ afero, mi opinias, ke mi tre saĝe agis, foriĝante el tio, kaj mi estis faronta ion, pri kio mi estus pentinta dum longa tempo. Sed, jen la filo venas kun respondo.


SCENO XVI

ALCIDASO, SGANARELO

ALCIDASO, parolanta kun afekte kvieta tono

Sinjoro, mi etsas via humila servanto.

SGANARELO

Sinjoro, mi estas la via, tutkore.

ALCIDASO, ĉiam kun sama tono

Mia patro diris al mi, Sinjoro, ke vi venis por liberigi vin el la promeso de vi donita.

SGANARELO

Jes, Sinjoro, mi bedaŭras.

ALCIDASO

Ho ! Sinjoro, nenia malbono estas en tio ĉi.

SGANARELO

Mi bedaŭregas, tion mi certigas al vi ; kaj mi dezirus…

ALCIDASO

Tio ĉi estas nenio, mi diras… (Alcidaso prezentas al Sganarelo du glavojn) Sinjoro, bonvolu elekti el ĉi tiuj du glavoj tiun, kiun vi deziras.

SGANARELO

El tiuj ĉi du glavoj ?

ALCIDASO

Jes, mi petas.

SGANARELO

Kial do ?

ALCIDASO

Sinjoro, ĉar vi rifuzas edziĝi je mia fratino post dono de via promeso, mi opinias, ke vi ne trovos malbona la komplimenton, kiun mi faras al vi.

SGANARELO

Kion ?

ALCIDASO

Aliaj personoj farus pli multe da bruo kaj ekkolerus kontraŭ vi ; sed ni estas personoj, kiuj konkludas la aferojn trankvile, kaj mi ĝentile diras al vi, ke estas necese, se vi trovas tion bona, ke kune ni tranĉu reciproke nian gorĝon.

SGANARELO

Jen estas komplimento tre malbone farita.

ALCIDASO

Nu, Sinjoro, elektu, mi petas.

SGANARELO

Mi estas via servisto, sed mi ne bezonas tranĉi mian gorĝon. (flanken) Kia malbela maniero paroli !

ALCIDASO

Sinjoro, decas, ke tio estu, mi petas.

SGANARELO

He ! Sinjoro en ĝian ingon remetu vian komplimenton, mi petas.

ALCIDASO

Ni rapidu, Sinjoro. Afereto min atendas.

SGANARELO

Mi ne volas tion, mi diris al vi.

ALCIDASO

Vi ne volas interbatali ?

SGANARELO

Ne, ne, certe ne.

ALCIDASO

Tute vere ?

SGANARELO

Tute vere.

ALCIDASO, batinte lin per bastono

Almenaŭ, Sinjoro, vi ne havos rajton plendi ; vi vidas, ke mi faras l’ aferon tute konvene. Vi malplenumas vian promeson ; mi volas kontraŭ vi batali ; vi rifuzas batali ; mi batas vin per bastono ; ĉio ĉi estas laŭregula ; kaj vi estas tro honesta viro, por ne aprobi mian procedon.

SGANARELO, flanken

Kia diabla viro li estas.

ALCIDASO, prezentas ankoraŭ al li du glavojn

Nu, Sinjoro, faru la aferojn ĝentile ; ne devigu min tiri viajn orelojn.

SGANARELO

Ankoraŭ ?

ALCIDASO

Sinjoro, mi devigas neniun ; sed decas, ke vi batalu aŭ edziĝu je mia fratino.

SGANARELO

Ne, mi povas fari nek tion ĉi, nek tion, mi certigas al vi.

ALCIDASO

Certe ?

SGANARELO

Certe.

ALCIDASO

Do, kun permeso via…

(Alcidaso denove batas lin per bastono)

SGANARELO

Ha, ha, ha !

ALCIDASO

Sinjoro, mi kiel eble plej bedaŭregas, ke mi estas devigata tiel agi kontraŭ vi ; sed mi ne ĉesos, se tio plaĉas al vi, antaŭ ol vi estos promesinta, aŭ batali, aŭ edziĝi je mia fratino. (Li levas sin bastonon.)

SGANARELO

Nu, mi edziĝos je ŝi, mi edziĝos.

ALCIDASO

Ha, Sinjoro, mi estas ravata, ke vi plisaĝigas min, kaj ke la afero estas aranĝita kviete ; ĉar fine, vi estas viro kiun mi plej alte estimas en la mondo, mi tion ĵuras al vi ; kaj mi bedaŭregus, se vi devigus min ofendi vin. Mi tuj vokos mian patron por diri al li, ke ĉio estas interkonsentita.

(Li iras kaj frapas sur la pordon de Alkantoro)


SCENO LASTA

ALKANTORO, DORIMENO, ALCIDASO, SGANARELO

ALCIDASO

Mia patro, jen Sinjoro Sganarelo estas tute saĝa. Li tre bonvole konsentis aranĝi l’ aferon, kaj vi povas doni al li mian fratinon.

ALKANTORO

Sinjoro, jen estas ŝia mano ; vi nur donu la vian. Laŭdata estu la ĉielo ! Mi estas liberigita je ŝi kaj nun vi devos zorgi pri ŝia konduto. Iru ni por amuziĝadi, kaj festadi pro tiu ĉi feliĉega geedzigo.


Presejo de la Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org