Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo dek :]

Paĝo dek

 

 

Kiel ĉiutaga matentrinkaĵo ĝi de estas forta energifonto por neŭrastenikuloj, trolaborituloj kaj malfortiĝintoj ; tiel ankaŭ por ĉiuj kiuj intense devas labori intelekte, por infanoj en la tempo de la kreskado, resaniĝantoj, k. c.

 

FACILA DIGESTEBLECO DE LA OVOMALTINO

Per la sekvanta eksperimento oni konstatis la facilan digesteblecon de la Ovomaltino :

Imitante plejeble la cirkonstancojn en la vivo, oni faris la provojn en vitro. Du kuleretoj da Ovomaltino estis solvitaj en akvo, la solvitaĵo varmigita ĝis korpa temperaturo kaj aldonita al ĝi artefarita stomaksuko.

La solvitaj kvantoj da albumino estis konstatataj :
A.  ĉe la komenco de la eksperimento
B.  post unu horo
C.  post du horoj
D.  post kvar horoj.

La kontrolprovoj estis farataj laŭ sama vico per lakto. Tiu ĉi pro sia graveco por la nutrado ludis la ĉefan rolon. Ĉiuj rezultoj estis postekzamenataj plurfoje.

La sekvantaj diagramoj montras la rezultojn :

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org