Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo ses :]

Paĝo ses

 

 

perditaj por kompenso de la efikado nenecesa en la organismo ; sed el karbonhidrato kaj graso male perdiĝas nur 5–15%. Albumino estas pro tio neekonomia nutraĵo.

 

ĈEFA APLIKADO DE OVOMALTINO

 

RESANIĜO, KLOROZO, TUBERKLOZO,
FEBRAJ MALSANOJ, TIFO

Ĉiuj ĉi patologiaj statoj havas tion komunan, ke la suferanto estas nesufiĉe nutrata. Per tio necesiĝas plialtigo de la nutraĵenkonduko, sen ke oni postulas de la malfortigita digestilo tro da laboro, kaj ne elvokante ĉe la malsanulo, kies apetito kutime mankas, senton de trosatiĝo kaj de abomeno.

Ovomaltino pro sia alta enhavo de maltozo kaj lecitino favoras la formadon de albumino kaj de albuminrezervoj ; ĝi rapidigas la ŝanĝon de substancoj, plialtigas la apetiton kaj plibonigas la sanstaton.

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org