Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la antaŭparolo ←   — Mallongigoj —   → al la kaplitero A


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

KLARIGA TABELO
DE LA SIGNOJ KAJ MALLONGIGOJ


Ĝenerala modelo, kiel aspektas la artikoloj :

RADIK’O ← kapvorto (se per majuskloj ĝi estas plej utila)
‹?› ← uzebleco, senco aŭ utileco necerta
{T.Vx} ← fonta vortaro (teknika vortaro de Verax…)
[Bot.] ← rilata temo (botaniko, entomologio…)
Difino de la kapvorto (latina nomo). ← mallonga difino
// — aĵo, aro, eto. ← derivaĵoj-kunmetaĵoj (sen difinoj)
= A-F-G-H-I-R ← parencaj lingvoj (Angla, Franca…)
= traduko. ← franclingva traduko (nur de kapvorto)

Uzebleco :

‹?›   →   Vorto, kies signifo estas duba aŭ utileco diskutebla.
‹†›   →   Vorto, kiu ŝajnas nerekomendinda.

Fontoj :

{A. V.}   →   Charles Bouchard : Anatomia vortaro kvarlingva, 1906, 76 paĝoj. (= Av.)
{Df.}   →   Théophile Cart : Vortaro franca-esperanta (Dictionnaire Français-Esperanto et Esperanto-Français – Radikaro – Précédé d’un résumé de la grammaire) de la Presa Esperantista Societo, 1908, 704 paĝoj. (= Dfr., ĉu ankaŭ Vf. ?)
{Ev.}   →   Charles Verax : Enciklopedia Vortareto, 1910, Hachette, 249 paĝoj.
{Gd.}   →   Jean Parisot kaj kunlaborantoj : Granda vortaro franca-esperanta (Grand dictionnaire Français-Esperanto) de la Presa Societo (pokajera inter 1905-1909, ne daŭrigita).
Gra.   →   Antoni Grabowski.
{K.}   →   Fundamenta Krestomatio. (= Kr.)
{Ka.}   →   Kabe (Kazimierz Bein).
{M. T.}   →   Rollet de l’ Isle : Provo de Marista Terminaro, 1908, Hachette, 74 paĝoj.
{Muz. T.}   →   Félicien Menu de Mesnil : Muzika Terminaro, 1908, 20 paĝoj. (= De M.)
Rab.   →   La Rabistoj.
Rev.   →   La Revizoro.
{Rh.}   →   Joseph Rhodes : Vortaro angla-esperanta, The English-Esperanto dictionnary, 1908, London, Stead's Publishing House, 547 paĝoj.
{Sr.}   →   Scienca Revuo, tabelo da vortoj, 1-a jaro, 1904, red. Paul Fruictier. (= S. R.)
{T. Vx.}   →   Teknika vortaro de Verax : Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, 1907, Hachette, 130 paĝoj. (= V.)
{V. H.}   →   Vortaro hispano-esperanta de Vincente Inglada Ors kaj Antonio López Villanueva, 1905, Barcelono, 364 paĝoj (unua eld.). (= Vh.)
{V. I.}   →   Vortaro italo-esperanta de Giacomo Meazzini, 1907, Livorno, 404 paĝoj (unua eld.). (= Vi.)
{V. P.}   →   Vortaro polo-esperanta de Antoni Grabowski, 1908, Varsovio, 3 vol., 1908-1910, 553 paĝoj. (= Vp.)
{V. R.}   →   Vortaro ruso-esperanta de Zamenhof. (= Vr.)
{Vef.}   →   Vortaro esperanto-franca, Dictionnaire Esperanto-Français avec nombreux dérivés et locutions usuelles de Emmanuel Robert, 1910, P.E.S., 362 paĝoj. (= D. E. R., Def., ĉu ankaŭ Vf. ?)
{Vr. Z.}   →   Vortaro esperanto-rusa de Zamenhof.
{W. D.}   →   Vortaro germana-esperanta. (= W. D. E.)
{Z.}   →   Zamenhof.
{*}   →   Vorto enkundukita de la aŭtoro (= Émile Boirac).

Temoj :

[Alg.]   →   Algebro.
[Anat.]   →   Anatomio.
[Antr.]   →   Antropologio.
[Arkeo.]   →   Arkeologio.
[Arkit.]   →   Arkitekturo.
[Astr.]   →   Astronomio.
[Bot.]   →   Botaniko.
[Ekl.]   →   Eklezio.
[Elek.]   →   Elektro.
[Entom.]   →   Entomologio.
[Farm.]   →   Farmacio.
[Fil.]   →   Filozofio.
[Fin.]   →   Financo.
[Fiz.]   →   Fiziko.
[Fiziol.]   →   Fiziologio.
[Fort.]   →   Fortikaĵarto.
[Fot.]   →   Fotografado.
[Geogr.]   →   Geografio.
[Geol.]   →   Geologio.
[Geom.]   →   Geometrio.
[Gram.]   →   Gramatiko.
[Hist.]   →   Historio.
[Ikt.]   →   Iktiologio.
[Jur.]   →   Juro.
[Kem.]   →   Kemio.
[Kir.]   →   Kirurgio.
[Kom.]   →   Komerco.
[Mar.]   →   Marveturarto.
[Mat.]   →   Matematiko.
[Med.]   →   Medicino.
[Mek.]   →   Mekaniko.
[Metal.]   →   Metalurgio.
[Meteor.]   →   Meteorologio.
[Metr.]   →   Metriko.
[Mez.]   →   Mezurarto.
[Milit.]   →   Militarto.
[Miner.]   →   Mineralogio.
[Mitol.]   →   Mitologio.
[Muz.]   →   Muziko.
[Nat. hist.]   →   Natura historio.
[Nat. sc.]   →   Naturscienco.
[Okult.]   →   Okultismo.
[Opt.]   →   Optiko.
[Ornit.]   →   Ornitologio.
[Pale.]   →   Paleontologio.
[Psik.]   →   Psikologio.
[Ret.]   →   Retoriko.
[Sc.]   →   Sciencoj.
[Tekn.]   →   Teknologio.
[Tip.]   →   Tipografio.
[Voj.]   →   Vojaĝoj.
[Zool.]   →   Zoologio.

Lingvoj parencaj, etimologio :

= A.   →   Angla lingvo.
= F.   →   Franca lingvo.
= G.   →   Germana lingvo.
= Gr.   →   Greka lingvo.
= H.   →   Hispana lingvo.
= I.   →   Itala lingvo.
= L.   →   Latina lingvo.
= R.   →   Rusa lingvo.

l. v.   →   Laŭ vorto.


Klarigoj de 2017

La Plena Vortaro Esperanto-Esperanta ŝajnas esti redaktita dum nesufiĉa tempo, kion pruvas la nesufiĉe egala uzo de la ĉi-supraj mallongvortoj en la tuta vortaro. La mallongigoj ne aperas en ĉiuj artikoloj, kaj ne aperas laŭ konstanta aspekto. Ĉi-tio rimarkeblas ĉefe rilate al la fontoj.

La fontoj el kiuj estis elprenitaj la radikoj estis tradukvortaroj, aŭ naci-esperantaj, aŭ esperanto-naciaj, ankaŭ kelkaj fakaj terminaroj. La du partoj de PVEE (1909 kaj 1910, hodiaŭ unuigitaj dank’al informadiko) klare montras ke ilin ne la samaj libroj fontas.

La ĉi-supra listo estas unuigo de du listoj en la komenco de la du partoj. La nuna elektronika reeldono provis glatigi ilian neegalan uzon interne de la artikoloj — sed nenio estis aldonita, aŭ tre escepte. La ĉi-listo estas pli detala ol la originalaj sed bedaŭrinde, sen koni la nomon de la aŭtoro, la eldoninton aŭ la jaron, ne eblas certi pri la vortaroj Germanaj kaj Rusaj menciitaj. Ke ĉiuj E-vortaristoj ricevu la omaĝon…


al la antaŭparolo ←   — Mallongigoj —   → al la kaplitero A

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert