Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero E   — F —   → al la kaplitero G


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— F —


F F Fabo Fabelo Fablo Fabriko Faco Faceto Facila Fadeno Faetono Fago Fagocito Fagopiro Fagoto Fajo Fajenco Fajfi Fajfro Fajli Fajro Fajseta Fako Fakelo Fakiro Faksimilo Fakto Faktoro Faktorio Faktorialo Faktotumo Fakturo Fakulto Fakultato Fali Falango Falanstero Falaro Falaropo Falbalo Falĉi Faldi Faleno Falko Falkario Falsa Falto Faluno Falunito Famo Familio Familiara Fanatika Fandi Fandango Fanerogamoj Fanfaro Fanfaroni Fanto Fantazio Fantomo Fari Farao Faradizi Farandolo Faraono Farĉi Faringo Faringito Fariseo Farizeo Farmi Farmacio Farmakologio Farmakopeo Farso Farti Faruno Fasado Fascio Fascino Fasĉino Fasko Fasono Fasto Fato Fatala Fatalismo Faŭko Faŭno Favo Favora Fazo Fazano Fazeolo Feo Febro Februaro Feĉo Federi Federacio Federala Federalismo Fejerverko Fejna Fekoj Fekulo Fekunda Felo Felaho Feldspato Feliĉa Felietono Felpo Felsina Felto Feluko Feminismo Feministo Femuro Feni Fendi Fenestro Fenikoptero Fenikso Fenikuro Fenkolo Fenolo Fenomeno Feopo Fero Ferdeko Ferio Ferli Fermi Fermato Fermenti Fernambuko Ferneto Ferolo Fertila Fervoro Feso Festo Festeno Festivalo Festono Festuko Feto Fetiĉo Fetiĉismo Fetoro Feŭdo Feŭdala Feŭdalismo Fezo Fi Fiakro Fianĉo Fiasko Fibero Fibro Fibrino Fibulo Fidi Fidela Fidro Fiera Fifro Figo Figolo Figuro Fiko Fikario Fikcio Fiksi Fiktiva Filo Filadelfo Filamento Filanto Filantio Filantropo Filantropio Filatelo Filedo Filharmonio Filio Filibustro Filigrano Filiko Filipiko Filistro Filistrismo Filiŝto Filmo Filogenio Filoksero Filologo Filologio Filopneŭsto Filozo Filozofo Filozofio Filtri Fimbrio Fini Finalo Financo Fingro Finlando Finno Finnlando Firkeno Firma Firmo Firmamento Fis Fisko Fisopodo Fistulo Fiŝi Fiŝo Fiteŭmo Fizalio Fizaliso Fizalizo Fiziko Fiziognomiko Fiziologo Fiziologio Fizionomio Fjordo Flago Flagri Flaĝoleto Flakono Flamo Flamando Flamingo Flano Flandro Flanelo Flanĝo Flanko Flari Flati Flava Fleo Flegi Flegmo Fleksi Fleksio Fleso Fleŭmo Fliboato Fliki Flintglaso Flintvitro Flirti Floko Floro Floreno Florenca Flosi Floti Flui Flugi Fluida Fluoro Fluoresci Fluoreski Fluorido Fluorino Fluso Flustri Fluto Fobio Foceno Focimetro Foino Foiro Fojo Fojno Foko Fokeno Fokuso Fokusmetro Folaso Foldi Folio Foliklo Folikulo Fomenti Fono Fondi Fonduso Fonetiko Fonografo Fonografio Fonologio Fonometro Fonometrio Fonto Fontano Fontanelo For Foraminifero Forcepso Forfikulo Forgesi Forĝi Forko Formo Formacio Formala Formaldehido Formalismo Formato Formiko Formingo Formolo Formoleno Formulo Formulario Forno Fornikso Forsto Forta Fortepiano Fortika Fortuno Forumo Fosi Fosfo Fosfato Fosfido Fosfika Fosforo Fosforesca Fosforeska Fosforika Fosilo Fosilio Fosto Fotelo Fotogliptio Fotogliptiografio Fotografo Fotogravuro Fotolitografio Fotometro Fotometrio Fotosfero Fototipo Fototipio Foveo Fozilo Frago Fragmento Fragmito Frajo Frajto Frako Frakasi Frakcio Frakseno Fraksinelo Framo Framasono Frambo Franco Francisko Francismo Frandi Frangipano Frangolo Franĝo Franko Frankenio Franklinizi Frapi Frato Fraterkolo Fraŭdi Fraŭlo Frazo Frazeologio Fregato Frekventi Fremda Frenezo Frenologio Fresko Freŝa Freto Frezi Frigio Friĝo Frikando Frikasi Fringo Fringelo Fripiero Fripono Friso Friti Fritilario Frivola Frizi Fromaĝo Frondo Frondo Fronto Frontono Frosto Froti Frua Frugilego Frukto Frunto Ftizo Fugo Fuko Fuksio Fuksino Fuli Fulardo Fulgo Fulgoro Fulgura Fuligolo Fuliko Fulmo Fulmini Fulminato Fulminiko Fumi Fumario Fundo Fundamento Funebro Funelo Fungo Funguso Funiklo Funkcii Funto Furo Furaĝo Furio Furiero Furioza Furiro Furonklo Furoro Furunko Furzi Fusto Fusteno Fuŝi Fuŝteno Futo Futbalo Fuzi Fuzo Fuziliero


F
Sepa litero de la alfabeto.
= F.
F
[Muz.]
Kvara noto de la tipgamo majora (durtono).
= fa.
FAB’O
[Bot.]
Speco de kreskaĵo el la papilifloroj (faba).
= F-H-I
= fève.
FABEL’O
Rakonto, novelo.
= conte.
FABL’O
Mitologia rakonto ; alegoria verketo.
// — aĵo, aro , eco, isto.
= A-F-G-H-I
= fable.
FABRIK’O
Industria farado.
// — ado, anto, ejo, isto.
= A-F-G-H-I-R
= fabrique.
FAC’O
1 : [Anat.]
Antaŭa flanko de la kapo.
2 : Flanko, plata surfaco.
= 1 + 2 : face.
FACET’O
Malgranda faco.
= A-F-G-H-I-R
= facette.
FACIL’A
Senpene farebla.
// — eco, aĵo, igi, iĝi ; malfacila.
= A-F-H-I
= facile.
FADEN’O
Teksaĵero, liniaĵo el lino, kanabo, kotono, metalo, k.t.p.
// — eto, ego, aro, igi ; metala fadeno, senfadena telegrafo.
= G
= fil.
Faeton’o
Filo de Apolono, veturigisto de la suno ; speco de kvarrada veturilo.
= A-F-G-H-I-R
= phaéton.
FAG’O
Speco de arbo (fagus sylvatica).
= I
= hêtre.
Fagocit’o
[Fiziol.]
Aparta ĉelo en la organismo, difinita por detrui aliajn malutilajn ĉelojn.
= phagocyte.
Fagopir’o
{Vf.} [Bot.]
Speco de poligono (polygonum fagopyrum).
= sarrazin, blé noir.
Fagot’o
[Muz.]
Speco de muzika blovinstrumento.
// — isto.
= basson.
Faj’o
{Z., Marto}
Speco de silkaĵo.
= faille.
FAJENC’O
Speco de bakita tero por fari vazojn, telerojn, k.t.p.
// — ejo, isto.
= F-G-R
= faïence.
FAJF’I
Aŭdigi akran sonon per lipoj aŭ fajfilo.
// — ado, ilo, ego ; sakfajfilo.
= siffler.
Fajfr’o
{Vf.} [Muz.]
V. fifro.
= fifre.
FAJL’I
[Mek.]
Defroti aŭ glatigi feron, kupron, k.t.p. per frotado.
// — aĵo, ilo.
= limer.
FAJR’O
Brula lumvarmaĵo.
// — ego, ado, aĵo, ejo, ujo ; fajr’asekurado, gardilo, ŝirmilo, pumpilo, brigado, ligno, prenilo ; fajroverko ; arta fajraĵo.
= feu.
Fajset’a
{Rh.}
Signifo ne trovita.
= ?
FAK’O
Speciala parto, apartaĵo, specialaĵo.
// — eto, aro, ujo, igi.
= G
= case, compartiment, branche, spécialité.
Fakel’o
{Ka.}
Torĉo.
// Interne lumis fakeloj {el : Faraono}.
= G
= torche, flambeau.
Fakir’o
[Voj.]
Hinda monako.
= A-F-G-H-I
= fakir.
FAKSIMIL’O
Skriba aŭ desegna reproduktaĵo.
= A-F-G-H-I
= fac-similé.
FAKT’O
(Efektiva) okazantaĵo.
= A-F-G-I-R
= fait.
Faktor’o
1 : Komisiisto.
2 : [Mat.]
Elemento de produto.
= A-F-G-H-I-R
= 1 : commissionnaire. 2 : facteur (d’un produit).
Faktori’o
{Rh.}
Fabrik’o - ejo ; kontoro.
= factorie.
Faktorial’o
[Mat.]
Produto kies faktoroj estas laŭ aritmetika progresio.
= factorielle.
FAKTOTUM’O
{Df.}
Ĉionzorganta oficisto, intendanto.
= A-F-G-H-I-R
= factotum.
FAKTUR’O
Vendnoto, ŝuldnoto.
= F-G-H-I
= facture.
Fakult’o
[Psik.]
Anima, spirita kapablo.
= faculté.
FAKULTAT’O
Parto de universitato (jura, medicina, scienca, literatura, k.t.p.).
// fakultatestro.
= faculté ; fakultatestro : doyen.
FAL’I
Subite, rapide malsupreniĝi.
// — eti, egi, ema, igi, iĝi ; de’, dis’, en’, el’fali ; faligilo, enfalejo, akvofalo.
= A-G
= tomber ; faleti : broncher.
Falang’o
1 : [Hist.]
Macedona roto.
2 : [Anat.]
Fingra osto.
= F-G-H-I
= 1 + 2 : phalange.
Falanster’o
Kunlaboristaro.
= phalanstère.
Falar’o
{Df.} [Bot.]
Speco de gramenacoj (phalaris).
= alpiste.
Falarop’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de stilzbirdoj (phalaropus).
= phalarope.
FALBAL’O
Ornamaĵo de sinjorina robo.
= A-F-G-I
= falbala.
FALĈ’I
Detranĉi fojnon per falĉilo.
// — ado, aĵo, anto, isto, ilo.
= F-I
= faucher.
FALD’I
Meti ŝtofon, paperon, k.t.p. duoble, trioble k.t.p. sur ĝin mem.
// — eto, aĵo, ebla, iĝi ; mal’, re’, kun’faldi.
= A-G
= plier (trans.).
Falen’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de noktaj papilioj (phalæna).
= phalène.
FALK’O
[Ornit.]
Speco de rabobirdo (falco).
= A-F-G-H-I
= faucon.
Falkari’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de umbeliferoj (falcaria).
= falcaire.
FALS’A
Ne aŭtentika, malvera.
// — ado, aĵo, eco, iĝi ; malfalsa, falsigilo, falsnomo, falstono (muziko).
= A-F-G-H-I-R
= faux.
FALT’O
{Rh.}
Sulketo (sur haŭto), faldo.
= A-G
= ride.
Falun’o
{T.Vx} [Miner., Geol.]
Konkrubetoj uzataj kiel sterkaĵo.
// — ado, ejo.
= falun.
Falunit’o
{T.Vx} [Miner.]
Faluna ŝtono.
= falunite.
FAM’O
Diskonateco, diskoniĝo, publika sciigo aŭ opinio.
// — ego, igi, iĝi, ulo ; amulo ; fam’konita, konata ; bonfamo.
= A-F-I
= renommée, bruit.
FAMILI’O
Societo de geedzoj, gefiloj, k.t.p.
// — aĵo, ano, aro, eco, ejo ; samfamiliano.
= A-F-G-H-I-R
= famille.
FAMILIAR’A
Malfremda, kutima, amikeca.
// — aĵo, eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= familier.
FANATIK’A
Fervoraĉa.
// — aĵo, eco, igi, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= fanatique.
FAND’I
Fluidigi per fajro.
// — ado, aĵo, ejo, isto, ujo, iĝi ; kunfandaĵo, ferfandejo.
= A-F-G
= fondre (trans.).
Fandang’o
{Vf.} [Voj.]
Hispana danco kaj dancario.
= fandango.
Fanerogam’oj
[Bot.]
Unu el la du grandaj klasoj de kreskaĵoj.
= phanérogames.
FANFAR’O
Ĉasa, militista trumpetado, trumpetistaro.
// — isto.
= F-G-I
= fanfare.
FANFARON’I
Afekti kuraĝon, sin trograndigi.
// — ado, aĵo, ulo.
= F-H-I
= fanfaronner.
Fant’o
{V.I.}
Ludkarta knabo, unu el la figuraĵoj en la ludkartaro, post la reĝo kaj reĝino.
= valet (de cartes).
FANTAZI’O
Imagado, kaprico.
// — aĵo (muziko), eto, ema, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= fantaisie, imagination.
FANTOM’O
Supernatura aperaĵo.
// fantomvizitata.
= A-F-G-H-I-R
= fantôme ; fantomvizitata : hanté.
FAR’I
Efektivigi, realigi, plenumi.
// — ado, aĵo, ebla, ema, anto, isto, igi, iĝi ; al’, el’, kun’, re’, mal’fari ; artefarita ; bonfaro, malbonfaro ; vers’, vort’farado ; pentofari, ŝufaristo, k.t.p.
= F-H-I
= faire.
Fara’o
{Rh.}
V. faraono ; speco de kartludo.
= pharaon.
Faradiz’i
[Elek., Med.]
Trasendi elektrajn fluojn.
// — ado.
= faradiser.
Farandol’o
{Df.}
Speco de sudfranca danco.
= farandole.
Faraon’o
Praegipta regnestro.
V. farao.
= pharaon.
FARĈ’I
{Vr.}
Plenigi je hakaĵo.
= farcir.
FARING’O
Postbuŝo antaŭ ezofago.
= A-F-H-I
= pharynx.
Faringit’o
Faringa inflamo.
= pharyngite.
Farise’o
{Rh.}
V. farizeo.
= pharisien.
Farize’o
{Df.}
Hebrea bigotulo.
V. fariseo.
= pharisien.
FARM’I
Lupreni bienon.
// — anto, igi, ulo ; farm’bieno, domo, pago ; kunfarmulo ; farmdoni.
= A-F-G
= affermer.
FARMACI’O
Arto, profesio de apotekisto.
// — isto, ejo.
= A-F-G-H-I-R
= pharmacie.
Farmakologi’o
Farmacia scienco.
= A-F-G-H-I-R
= pharmacologie.
Farmakope’o
Arto kunmeti kuracilojn, farmaciaĵojn.
= A-F-G-H-I-R
= pharmacopée.
FARS’O
Ŝercaĵo, petolaĵo.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= farce.
FART’I
Esti en bona aŭ malbona stato rilate al sano.
// bon’, malbon’farto ; fartu bone.
= se porter (santé).
FARUN’O
Muelaĵo el greno, hordeo, k.t.p.
// — aĵo, eco, ejo ; farun’gluo, muelilo ; sulfurfaruno.
= A-F-H-I
= farine.
FASAD’O
Antaŭaĵo de domo.
= A-F-G-H-I-R
= façade.
Fasci’o
[Anat.]
Muskolo, nerva fibra fasko.
= fascia.
Fascin’o
{T.Vx} [Milit.]
Branĉremparo.
V. fasĉino.
// — ado, aĵo, aro.
= fascine.
Fasĉin’o
{Rh.}
V. fascino.
= fascine.
FASK’O
Vergaro, kunamaso, plektaĵo.
// — eto, aro, igi ; plumfasko ; lumradia fasko (fiziko).
= F-H-I
= faisceau ; plumfasko : aigrette.
FASON’O
Maniero vesti, modo.
= A-F-G-R
= façon.
FAST’O
Senmanĝado.
// — anto ; granda malfasto [tiel printita].
= A-G
= jeûne.
FAT’O
{Rh.}
Severa, neevitebla sorto.
= A-F-G-H-I-R
= destin.
FATAL’A
Antaŭdestinita.
// — aĵo, eco, isto.
= fatal.
Fatalism’o
[Fil.]
Doktrino laŭ kiu ĉio estas antaŭfiksita.
= A-F-G-H-I-R
= fatalisme.
FAŬK’O
Aperturo de buŝego, pafilego, abismo, k.t.p.
= gueule, embouchure.
Faŭn’o
1 : Arbara diaĵeto.
2 : Bestaro, animalaro.
= A-F-G-H-I
= 1 + 2 : faune.
FAV’O
Kaphaŭta malsano.
V. akorio.
// — ulo.
= F
= teigne.
FAVOR’A
Facila por, bone disponita por, preta helpi, servi.
// — aĵo, ema, eco, anto, igi ; malfavora, favoratino.
= A-F-H-I-R
= favorable.
FAZ’O
Sinsekvaj ŝanĝoj de astro aŭ de ia ajn objekto.
// — luna fazo ; du’, tri’faza fluo (elektro).
= A-F-G-H-I-R
= phase.
FAZAN’O
Speco de birdo (phasianus).
// — viro, ino, ido, ejo, oido.
= faisan.
FAZEOL’O
Speco de kreskaĵo kaj legomo (faseolus).
= G-I
= haricot.
FE’O
Fabla estaĵo.
// — ino, aro, aĵo.
= A-F-G-I-R
= génie, fée.
FEBR’O
[Med.]
Malsanero signita per plirapidiĝo de pulso kaj plialtiĝo de korpa temperaturo.
// — eco, ema, ulo, iĝi ; senfebr’a, eco, igilo ; trem’, intest’, intermita, tifojda, flava, vund’febro.
= A-F-G-H-I
= fièvre.
FEBRUAR’O
Dua monato de l’jaro.
= A-F-G-H-I-R
= février.
FEĈ’O
Vin’, bier’ŝlimo, k.t.p.
= A-F-G-H-I
= lie.
Feder’i
Kunaliĝi, intergrupiĝi.
// — ado, ebla.
= A-F-G-H-I-R
= se fédérer.
Federaci’o
Federado, federitaro.
= A-F-G-H-I-R
= fédération.
Federal’a
Federacia.
= fédéral.
Federalism’o
Federaleco.
= fédéralisme.
Fejerverk’o
{T.Vx}
Artofajraĵo.
// — isto.
= G
= feu d’artifice.
Fejn’a
{Sr.}
Delikata, malkruda.
= A-F-G
= fin, précieux.
FEK’OJ
Elpuraĵo, sterko.
V. defeki.
// defekaĵo.
= fèces.
Fekul’o
{T.Vx}
Speco de faruno.
= fécule.
FEKUND’A
Naskopova, idoporta.
// — ado, igi, iĝi.
= A-F-H-I
= fécond.
FEL’O
Haŭto de besto.
// — aĵo, eco, isto ; defeligi ; fel’vendisto, preparisto, sako.
= A-G
= peau de bête ; felsako : outre.
Felah’o
{V.I.}
Egipta kamparano aŭ laboristo.
= fellah.
Feldspat’o
{Vf.} [Miner.]
Speco de ŝtono.
= feldspath.
FELIĈ’A
Bonsorta.
// — aĵo, eco, ega, ulo, igi, iĝi ; malfeliĉa.
= A-F-H-I
= heureux.
FELIETON’O
Novelo publikigita en ĵurnalo.
// — isto.
= A-F-G-H-R
= feuilleton.
Felp’o
Kvazaŭveluro.
= G-I
= panne.
Felsin’a
{V.I.}
(Sub la formo : felsinakvo) ; speco de odorakvo kiun oni faras en Bolonjo.
= felsine (eau) ?
FELT’O
Ŝtofo el premita hararo.
// — igi, iĝi.
= A-F-H-I
= feutre.
Feluk’o
Speco de barko uzata en intertera maro.
= felouque.
Feminism’o
Doktrino favora por la virinoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= féminisme.
Feminist’o
{Vr.Z.}
Partiano de la virinaj rajtoj.
= féministe.
FEMUR’O
Supera parto de la kruro inter kokso kaj genuo.
// femurosto ; ŝaffemuro.
= A-F-H-I
= fémur, cuisse ; ŝaffemuro : gigot.
FEN’I
{T.Vx}
Fojnrikolti.
// — ado, anto, epoko.
= faner.
FEND’I
Disrompi, krevigi.
// — eto, ego, ado, aĵo, eco, aro, emo, igi, iĝi ; ĉirkaŭ’, dis’, en’fendi ; fend’artiko ; fendo’hava ; mont’fendo.
= F-H-I
= fendre.
FENESTR’O
Aperturo en muro por ricevi lumon kaj aeron.
// — eto, ego ; montra fenestro ; fenestra kadro, kovrilo, ŝirmilo, vitraĵo.
= F-G-I
= fenêtre.
Fenikopter’o
[Ornit.]
Speco de stilzbirdo (phœnicopterus).
V. flamingo.
= flamand.
Feniks’o
[Mitol.]
Fabla birdo renaskiĝanta el siaj cindroj.
= A-F-G-H-I-R
= phénix.
Fenikur’o
{Vf.} [Ornit.]
Speco de la paserbirdoj, mura ruĝkolo (motacilla phœnicurus).
= rouge-gorge de murailles.
Fenkol’o
[Bot.]
Speco de umbelifero (feniculum).
// — ejo.
= A-F-G-I
= fenouil.
Fenol’o
[Kem.]
Kemiaĵo eltirita el terkarba gudro.
= A-F-G-H-I-R
= phénol.
Fenomen’o
Fakto pli malpli rimarkinda, miriga.
= A-F-G-H-I-R
= phénomène.
Feop’o
{Rh.} [Ornit.]
V. numenio.
= courlis.
FER’O
Metalo plej uzata por fabriki ĉiuspecajn ilojn.
// — aĵo, eca, igi, umi, oza, ika ; fer’ŝtono, ringo, fabrikanto, vendejo, laborejo ; ferlado, fervojo.
= F-H-I
= fer.
FERDEK’O
Ŝipoplanko.
// ferdekboato, subferdeko, interferdeko.
= A-G
= pont de navire.
FERI’O
{Rh.}
Lerneja libertempo ?, festotago.
= vacance, jour ferié.
Ferl’i
{T.Vx} [Mar.]
Velfaldi.
= ferler.
FERM’I
Ŝtopi aperturon, ŝlosi, ŝtopi pordon, k.t.p.
// — ado, eti, egi, ilo ; mal’, en’, mem’fermi.
= fermer.
Fermat’o
{Muz.T.} [Muz.]
Signo uzata por plilongigi noton aŭ silenton.
= point d’orgue.
FERMENT’I
Malkomponiĝi sub influo de fermentilo.
// — ado, aĵo, eco, ema, igi, iĝi, ilo ; ferment’pasto ; fermentita furaĝo.
= A-F-H-I-R
= fermenter.
Fernambuk’o
{V.I.}
(Sub la formo : fernambuk’ligno) : speco de tinktura ligno el Brazilo.
= pernambouc.
Fernet’o
{V.I.}
Speco de amarlikvoro fabrikata en Milano.
= fernet ?
Ferol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de umbelifero (ferula).
= férule.
Fertil’a
{V.P.}
Naskabunda, fruktoriĉa.
// — eco, igi.
= fertile.
FERVOR’O
Animardeco, forta amo, pasio.
// — eco, ego ; blinda fervoro.
= A-F-H-I
= ferveur, zèle.
Fes’o
{Rh.}
V. fezo.
= fez.
FEST’O
Ceremonia tago, ĝoja ceremonio.
// — ema ; kristnaska, sanktulara festo ; solene festi.
= A-F-G-H-I
= fête.
FESTEN’O
Solena manĝo.
// — ado, eco, ema ; amulo ; invitfesteno.
= F-H
= festin, banquet.
Festival’o
{V.I.}
Granda muzika festo.
= festival.
FESTON’O
Vesta ornamaĵo, imitaĵo de branĉoj, girlandoj, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= feston.
Festuk’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de gramenacoj (festuca).
= fétuque.
FET’O
Bestido, infano formita sed ne ankoraŭ naskita.
= A-F-G-H-I
= fœtus.
FETIĈ’O
Idolo, amuleto de negroj kaj sovaĝuloj.
// — isto.
= A-F-G-H-I
= fétiche.
Fetiĉism’o
Fetiĉadorado.
= fétichisme.
FETOR’O
{Vr.}
Malbonodoro, haladzo.
= fétidité, puanteur.
Feŭd’o
Posedaĵo donita de sinjoro al vasalo sub certaj kondiĉoj.
// feŭd’bieno ; feŭda sinjoro.
= A-F-G-H-I-R
= fief.
Feŭdal’a
Rilata al feŭdo.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= féodal.
Feŭdalism’o
Feŭdaleco.
= féodalité.
Fez’o
{T.Vx}
Turka ĉapeto.
V. feso.
= fez.
FI
Ekkrio de malŝato, indigno, k.t.p.
Oni ankaŭ uzas ĝin kiel prefikson kun malŝatiga senco simile al, V.  ; ekz :
// fiĉevalo, ĉevalaĉo.
= A-F-R
= fi !
FIAKR’O
Luveturilo por personoj (V. droŝko).
// — isto.
= F-G
= fiacre.
FIANĈ’O
Persono promesita por edziĝo.
// — ino, igi, iĝi ; ge’, eks’fianĉoj.
= A-F-I
= fiancé.
FIASK’O
Malsukceso, malprospero.
= A-F-G-H-I-R
= fiasco, insuccès.
Fiber’o
{V.P.} [Zool.]
Speco de mamuloj skrapmanĝaj (fiber).
= ondatra.
FIBR’O
Longa ĉelo en la muskoloj ; kreskaĵa fadenaĵo.
// — eca.
= A-F-H-I-R
= fibre.
Fibrin’o
[Med.]
Substanco el la sango de la bestoj.
// — iĝo ; senfibriniĝo.
= A-F-G-H-I-R
= fibrine.
Fibul’o
Antikva agrafo.
= fibule.
FID’I
Kalkuli pri la helpo, la povo de iu aŭ de io.
// — ado, eco, ebla, ema, inda, igi ; malfidi, tromemfida, bonfido.
= A-F-H-I
= se fier à, avoir foi dans.
FIDEL’A
Vortobservema, promesplenumema, fidinda.
// — eco, ulo.
= A-F-H-I
= fidèle.
Fidr’o
{T.Vx} [Elek.]
Elektra defluilo, fluŝnurego.
= feeder.
FIER’A
Malhumila, tromemfida.
// — eco, iĝi (pri).
= F-H-I
= orgueilleux, fier.
FIFR’O
Fluteto, muzika fajfilo.
V. fajfro.
= fifre.
FIG’O
Frukto de figujo (ficus).
// — ujo, arbo, oidoj, acoj.
= figue.
Figol’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de birdo (figulus).
= fournier.
FIGUR’O
[Mat.]
Formo, bildo.
// — ado, aĵo, eco, isto.
= A-F-G-H-I-R
= figure.
FIK’O
[Med.]
Verukego.
= fic.
Fikari’o
{T.Vx}
Speco de ranunkolaco (ficaria ranunculoïdes).
= ficaire.
Fikci’o
{Vr.Z.}
Fiktivaĵo.
= fiction.
FIKS’I
[Fot.]
Senmovigi, konstantigi, rigardi konstante.
// — ado, aĵo, eco, ilo ; fiksbano, fiksilo.
= A-F-G-H-I
= fixer.
FIKTIV’A
Malreala, imageca.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I
= fictif.
FIL’O
Virinfano, viro rilate al gepatroj.
// — ino, igi, iĝi ; bo’, duon’filo ; gefiloj ; filomortiginto.
= A-F-H-I-R
= fils.
Filadelf’o
{Vf.} [Bot.]
V. seringo(1).
= seringa.
Filament’o
{Sr.}
Objekto fadenforma.
= filament.
Filant’o
{T.Vx}
Speco de tropikaj eŭforbiacoj (phyllanthus).
= phyllanthe.
Filanti’o
{Sr.} [Bot.]
Erare anstataŭ : filanto ? Speco de eŭforbiacoj (phyllanthus).
= phyllanthie ?
Filantrop’o
Homamulo.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= philanthrope.
Filantropi’o
‹?›
Filantropeco.
= A-F-G-H-I-R
= philanthropie.
Filatel’o
Serĉado de ĉiulandaj poŝtmarkoj.
// — isto.
= A-F-G
= philatélie.
Filed’o
{T.Vx}
Speco de paserbirdoj (philedon).
= philedon.
Filharmoni’o
Amo de harmonio, muzikamo.
= A-F-G-H-I
= philharmonie.
FILI’O
Vicfirmo, helpa firmo.
= filiale, succursale.
Filibustr’o
{Rh.}
Marrabisto, korsaro, kaperisto.
= flibustier.
Filigran’o
Juveleto el oraj, arĝentaj fadenoj ; papermarko.
= A-F-G-H-I-R
= filigrane.
FILIK’O
Speco de senkotiledonaj kreskaĵoj (filix).
= H-I
= fougère.
Filipik’o
{V.I.}
Parolado de Demosteno kontraŭ Filipo ; pasia kontraŭparolado.
= philippique.
Filistr’o
{Rh.}
Malklerulo, malspritulo.
= A-F-G-H-I-R
= philistin.
Filistrism’o
‹?›
Filistreco.
= philistinisme.
Filiŝt’o
{Vr.Z.}
Pralandano de Palestino.
= philistin.
Film’o
[Fot.]
Maldikega membrano (impresebla).
= A
= pellicule.
Filogeni’o
[Bot.]
Maniero laŭ kiu kreskas folioj.
= phylogénie.
FILOKSER’O
Insekto kiu detruas la vinberujon (phylloxera).
= phylloxéra.
FILOLOG’O
Sciencisto kiu sin okupas pri lingvoj.
= A-F-G-H-I-R
= philologue.
FILOLOGI’O
Scienco pri la lingvoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= philologie.
Filopneŭst’o
{V.I.} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (phyllopneuste).
= pouillot.
Filoz’o
‹?› {T.Vx} [Med.]
Signifo ne trovita.
= filosité ?
FILOZOF’O
Homo kiu sin okupas pri filozofio, saĝulo.
// filozofa ŝtono, orfara ŝtono.
= A-F-G-H-I-R
= philosophe.
FILOZOFI’O
Scienco pri unuaj principoj.
= A-F-G-H-I-R
= philosophie.
FILTR’I
Purigi likvaĵojn per trafluigo.
// — ado, eco, ilo, iĝi ; filtropapero ; lumfiltrilo (foto).
= A-F-G-H-I-R
= filtrer.
Fimbri’o
{T.Vx} [Anat.]
Anatomia franĝo.
= frange.
FIN’I
Ĉesigi, malkomenci.
// — ado, aĵo, iteco, igi, iĝi ; senfina.
= A-F-H-I
= finir.
FINAL’O
[Muz.]
Fina parto de muzikaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= finale.
FINANC’O
Arto administri kapitalon, profitigi monon.
// — isto ; financa ministro, regna financestro.
= A-F-G-H-I-R
= finance.
FINGR’O
Ekstrema parto de manoj kaj piedoj.
// fingr’osto, artiko, tubero, forma, ringo ; dika, longa, montra, meza, ringa, malgranda fingro.
= A-G
= doigt.
FINLAND’O
Lando de norda eŭropo en Rusujo.
V. Finnlando.
// — ano.
= Finlande.
FINN’O
‹?›
Landano de parto de Finlando.
// — ujo.
= Finnois.
Finnland’o
{Vr.Z.}
V. Finlando.
= Finlande, pays des Finnois.
Firken’o
Angla mezurero (naŭgalonio).
= neuf gallons.
FIRM’A
Fiksa, konstanta, persista.
// — aĵo, eco, igi, iĝi, ulo ; malfirma ; animfirmeco.
= A-F-G-I
= ferme.
FIRM’O
Komerca societo, komerca nomo.
= A-F-G-H-R
= maison de commerce.
FIRMAMENT’O
Ĉiela firmaĵo.
= firmament.
Fis
[Muz.]
F duontono supre.
= fa dièze.
FISK’O
Regna kaso.
= fisc.
Fisopod’o
{Rh.} [Entom.]
V. tripso.
= thrips.
Fistul’o
Kanalforma ulcero.
// fistul’forma, hava.
= A-F-G-H-I-R
= fistule.
Fiŝ’i
{M.T.} [Mar.]
Aligi ankron tra la ŝiprando.
= A-G
= traverser (une ancre).
FIŜ’O
Vertebrulo brankospira, kiel salmo, sardelo, k.t.p.
// — aĵo, aro, isto, ejo, ujo ; fiŝ’kaptisto, gluo, hoko, osto, oleo, vendejo ; flugfiŝo.
= A-G
= poisson.
Fiteŭm’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de kampanolacoj (phyteuma).
= phyteume, raiponce.
Fizali’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de marradiaĵo (physalia).
= physalie.
Fizalis’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de solanacoj (physalis).
V. fizalizo.
= coqueret, alkékenge.
Fizaliz’o
{Vf.} [Bot.]
V. fizaliso (preferinda).
= coqueret, alkékenge.
FIZIK’O
Scienco kiu esploras lumon, varmon, sono, elektron, k.t.p.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= physique.
Fiziognomik’o
Arto diveni la karakteron laŭ fizionomio.
= physiognomonie.
Fiziolog’o
Fiziologiisto.
= physiologiste.
Fiziologi’o
Scienco de la funkcioj de la vivaj korpoj.
// — isto.
= physiologie.
FIZIONOMI’O
Trajtaro.
= A-F-G-H-I-R
= physionomie.
Fjord’o
[Voj.]
Intermonta golfo, precipe en Norvegujo.
= fiord.
FLAG’O
Standardeto.
// flag’ornami, rubando, stango ; flagumo (dukorna flago {M.T.}).
= A-F-G-R
= pavillon, drapeau.
FLAGR’I
Ekflamiĝi.
= s’enflammer, déflagrer.
FLAĜOLET’O
Speco de fluto kun beko kaj ses truoj.
= flageolet.
Flakon’o
{V.P.}
Boteleto.
= flacon.
FLAM’O
1 : Lumo de la fajro.
// — eco, igi, iĝi ; ekflami ; flamiĝema ; amflamo.
2 : Speco de triangula flageto {M.T.}.
= 1 + 2 : flamme.
FLAMAND’O
V. flandro.
= flamand.
Flaming’o
{V.P.} [Ornit.]
Alia nomo de fenikoptero, V. fenikoptero.
= flamant.
FLAN’O
Speco de densa kremo.
= flan.
FLANDR’O
Loĝanto de lando najbara al Francujo kaj Germanujo.
V. flamando.
// — ujo.
= Flamand.
FLANEL’O
Speco de lanŝtofo.
// — flanelvesto.
= A-F-G-H-I-R
= flanelle.
Flanĝ’o
1 : {Rh.} [Fot.]
Lumŝirmilo. V. ekrano, V. skreno.
2 : {Vf.} [Tekn.]
Elstaranta randaĵo el metalo, ledo, k.t.p.
= 2: A
= 1 : écran. 2 : ailette, bride.
FLANK’O
Parto dekstra aŭ maldekstra de korpo.
// — aĵo, eco, eto, igi, iĝi, umi ; flank’apogi, iĝema ; egalflanka, ambaŭflanke ; flank’irejo, atako ; flanke marŝi.
= A-F-G-I-R
= côté, flanc.
FLAR’I
Senti per la nazo.
// — ado ; antaŭ’, en’, el’flari.
= flairer, sentir.
FLAT’I
Logi per laŭdoj, karesaj vortoj.
// — ado, aĵo, eco, ema, ulo.
= A-F
= flatter.
FLAV’A
Samkolora kiel fajro, pajlo, butero, k.t.p.
// — aĵo, eco, ulo ; flavruĝa ; brunflava ; flavmalsano.
= L
= jaune.
Fle’o
{V.P.} [Bot.]
V. fleŭmo.
= phléole.
FLEG’I
Zorgi pri vundito, malsanulo.
// — ado, isto.
= soigner des malades.
FLEGM’O
Apatio, senpasieco, seneksciteco.
= flegme.
FLEKS’I
Faldi, kurbigi.
// — ado, ebla, ema, ilo, isto, iĝi ; al’, de’, el’, sub’, re’fleksi ; genuflekso ; arbofleksado.
= A-F-H-I
= fléchir, ployer (tr.).
Fleksi’o
[Gram.]
Ŝanĝoj de la vortoj en deklinacio kaj konjugacio.
= A-F-H-I-R
= flexion.
Fles’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de pleŭronekto (pleuronectes flesus).
= flet.
Fleŭm’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de gramenaco (phleum).
V. fleo.
= fléole.
Fliboat’o
{T.Vx} [Mar.]
Speco de boato.
= flibot.
FLIK’I
Rebonigi, ripari (vestaĵojn).
// — aĵo, ado, isto.
= rapiécer, raccommoder.
Flintglas’o
{Vf.} [Miner.]
Tre pura kristalo uzata por fari optikajn intrumentojn.
= flintglass.
Flintvitr’o
{Df.}
Speco de kristalvitro.
= flintglass.
FLIRT’I
Flugeti, amindumi.
// — ema ; flirtanima.
= A-F-G-R
= voleter, voltiger, flirter.
FLOK’O
Tufeto, neĝero.
// — eto.
= A-F-G-I-R
= flocon.
FLOR’O
Parto de kreskaĵo kiu naskas fruktojn.
// — ado, aĵo, eco, eto, ujo, ist’o-ino, iĝi ; ek’, el’, dis’flori ; flor’bedo, folieto, krono, ĝardeno, semo, poto, vendisto ; akvo, lag’floro.
= A-F-H-I-R
= fleur.
FLOREN’O
Aŭstra monero.
V. guldeno.
= A-F-G-H-I-R
= florin.
Florenc’a
{V.I.}
Rilata al la Itala urbo Florenco.
= florentin.
FLOS’I
Surnaĝi.
// — ado, aĵo, ilo ; al’, re’flosi ; flos’doko, haveno, veturigisto.
= A-F-G-R
= flotter (radeau, train de bois).
Flot’i
‹?› {Rh.}
Naĝi.
= A-F-G-H-I
= flotter.
FLU’I
Iri, moviĝi deklive kiel akvo.
// — ado, aĵo, ejo, eti, ilo, ujo ; al’, de’, dis’, el’, ek’, for’, kun’, re’, sur’, sub’, super’, tra’, trans’flui ; altostreĉa fluo (elektro) ; elflutubo, aerfluo ; malfluaĵaj korpoj ; fluparola.
= A-F
= couler.
FLUG’I
Moviĝi tra la aero kiel birdo.
// — ilo, ulo, igi ; al’, de’, ek’, el’, for’, re’, super’, tra’, trans’flugi ; flugilhava ; senflugila.
= A-G
= voler (en l’air).
FLUID’A
Fluaĵa.
// — aĵo, eco, igi, iĝi ; malfluida.
= A-F-G-H-I-R
= fluide.
Fluor’o
[Kem.]
Simpla korpo simila al kloro.
= fluor.
Fluoresc’i
{Rh.}
V. fluoreski.
= être fluorescent.
Fluoresk’i
{T.Vx}
Propreco de kelkaj korpoj ŝanĝi la koloron de la resendita lumo.
V. fluoresci.
// — ado, eco.
= A-F-G-H-I-R
= être fluorescent.
Fluorid’o
[Kem.]
Kombinaĵo de fluoro kun simpla korpo.
= fluorure.
Fluorin’o
{Vf.} [Kem.]
Kalciuma, kalcia fluorido.
= fluorine.
Flus’o
{T.Vx} [Mar.]
Alfluo, tajdo.
= flot, flux.
FLUSTR’I
{Z.}
Sekrete murmureti.
= G
= chuchotter.
FLUT’O
Blovmuzikilo.
// — isto ; paŝtista fluto.
= A-F-G-H-I-R
= flûte.
Fobi’o
{Vf.} [Med.]
Malsaneca timo.
= phobie.
Focen’o
{Vf.} [Zool.]
Speco de ketacoj (phocœna).
V. fokeno.
= marsouin.
Focimetr’o
{T.Vx} [Opt.]
V. fokusmetro.
= focimètre.
Foin’o
{Vf.} [Zool.]
Speco de mustelo (mustela foina).
= fouine.
FOIR’O
Komerca kunvenego.
// — ejo.
= A-F-H-I
= foire.
FOJ’O
Vorto por signifi la nombron da ripetaĵoj.
// foje ; du’, tri’, ia’foje ; foje kiam.
= F
= fois.
FOJN’O
Matura herbo kiun oni detranĉas por konservi kiel nutraĵo de bestoj.
// — ejo, ujo ; fojn’kampo, rikolto.
= foin.
FOK’O
[Zool.]
Marhundo, speco de mamulo (phoca).
// — ino, ido.
= phoque.
Foken’o
[Zool.]
Speco de mamulo foksimila (phocœna).
V. foceno.
= marsouin.
Fokus’o
[Opt.]
Punkto kie konverĝas lumrarioj.
// enfokusigi, kunfokusoj, komunfokusoj [Mat.].
= foyer.
Fokusmetr’o
{T.Vx}
Mezurilo por fokusa distanco de lensoj.
V. focimetro.
= focimétrie.
Folas’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de moluskoj.
= pholade.
Fold’i
{Rh.}
Sulki, sulkornami.
// — umi.
= canneler.
FOLI’O
Parto verda de kreskaĵo kreskanta sur branĉoj ; objekto folisimila.
// — aro, eto, ego, igi, iĝi ; paperfolio ; kvar’, ok’folio ; senfoliigi.
= A-F-H-I-R
= feuille.
Folikl’o
1 : [Bot.]
Speco de frukto, seka, unufenda.
2 : [Anat.]
Glando, saketo.
V. folikulo.
= 1 + 2 : follicule.
Folikul’o
{Vf.}
V. foliklo.
= follicule.
Foment’i
[Med.]
Varmigi.
// — ado, aĵo, ilo.
= A-F-H-I
= fomenter.
Fon’o
‹??› {Ka.}
Fundo, profunda parto.
= fond de paysage, de théâtre.
FOND’I
Starigi, ekzistigi.
// — ado, aĵo, anto ; urbfondinto ; amortizaj fondoj.
= A-F-H-I
= fonder.
Fondus’o
{V.P.}
Monkapitalo.
= fonds.
Fonetik’o
[Sc.]
Scienco pri la vortaj sonoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= phonétique.
FONOGRAF’O
Instrumento kiu reproduktas ĉiujn sonojn.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= phonographe.
Fonografi’o
Fonografeco.
= phonographie.
Fonologi’o
[Gram.]
Traktato pri sonoj.
= phonologie.
Fonometr’o
[Fiz.]
Mezurilo por la intenseco de la sonoj.
= A-F-G-H-I-R
= phonomètre.
Fonometri’o
Arto mezuri la sonon.
= phonométrie.
FONT’O
Akvo eliranta de tero kaj naskanta rivereton aŭ riveron.
// — ejo ; fontbaseno ; fonto de energio.
= F-H-I-R
= source, fontaine.
FONTAN’O
Ŝprucakvo, ŝprucfonto.
// fontanplumo.
= fontaine jaillissante, jet d’eau ; fontanplumo : plume à réservoir.
Fontanel’o
[Anat.]
Parto de la verto, kie kununuiĝas la kraniostoj.
= fontanelle.
FOR
Malproksime.
// for ! for lia sceptro ! {Z.}
Estas uzata kiel prefikso por signifi la malproksimiĝon, la malaperiĝon, ekz :
// foresti, forpreni, forflugi, foriri, forlasi, k.t.p.
// — e, eco, igo, igebla.
= A-F
= loin de.
Foraminifer’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de protozooj.
= foraminifère.
Forceps’o
Akuŝilo.
= forceps.
Forfikul’o
[Entom.]
Speco de hemipteroj (forficula).
= perce-oreille.
FORGES’I
Perdi la memoron, malmemori.
// — aĵo, eco, ebla, ema, igi ; memforgeso.
= oublier.
FORĜ’I
Prilabori feron aŭ ŝtalon.
// — ejo, isto ; hufo’, fer’forĝisto.
= A-F-H
= forger.
FORK’O
Instrumento konsistanta el du aŭ pli multaj pintoj sur fino de tenilo, uzata por manĝi aŭ preni.
// — eto, ego, eca, aĵo ; trapiki per forkego.
= A-F-I
= fourchette.
FORM’O
Figuraĵo, ekstera ŝajno.
// — ado, aĵo, eco, igi, iĝi ; ali’, bel’, du’, sen’forma ; malformigi.
= A-F-G-H-I-R
= forme.
Formaci’o
[Geol.]
Geologia etaĝo, teraro.
= formation géologique.
FORMAL’A
Rilata al formo, ne al fundo.
// — ado, aĵo, eco, ema, isto.
= formel.
Formaldehid’o
[Kem.]
Formika aldehido.
= formaldéhyde.
Formalism’o
{Vr.}
Tro granda ŝatado de formoj.
= formalisme.
FORMAT’O
Amplekso de libro.
= A-F-G-H-I-R
= format.
FORMIK’O
[Entom.]
Speco de himenopteroj (formica).
// — aro, ejo.
= F-H-I
= fourmi.
Forming’o
{Muz.T.}
Antikva citaro.
= phorminx.
Formol’o
{T.Vx} [Kem.]
Formika aldehido.
= formol.
Formolen’o
{T.Vx} [Kem.]
Kemiaĵo el formolo.
= formolène.
FORMUL’O
Modelo por redaktado de akto ; esprimo de scienca leĝo.
// — aro ; formullibro.
= A-F-G-H-I-R
= formule.
Formulari’o
‹?›
Formularo.
= formulaire.
FORN’O
Hejtilo.
// — eto, ego, isto ; bak’, kuir’, fenda forno.
= F-I
= poêle, fourneau, four.
Forniks’o
{Rh.} [Anat.]
Parto de la cerbo, cerba triangulo.
= fornix, voûte à trois piliers.
FORST’O
‹?› {V.I.}
Arbaro ; arbarego.
// — isto.
= forêt.
FORT’A
Kapabla agi efike.
// — ego, eco, igi, iĝi, ulo ; malforta, perforto, senfortigi, ĉevalforto, egalforta.
= A-F-H-I-R
= fort.
FORTEPIAN’O
Korda muzikilo.
V. piano.
= piano.
FORTIK’A
Fortega, fortoplena.
// — eco, aĵo, ulo, igi, iĝi.
= A-F-H-I-R
= robuste, solide ; fortikaĵo : forteresse.
FORTUN’O
{V.P.}
Sorto, diaĵo de la sorto.
= fortune.
Forum’o
Publika placo en Romo.
= A-F-H-I
= Forum.
FOS’I
Kavigi, eltiri teron.
// — ado, aĵo, anto, isto, ilo ; antaŭ’, ĉirkaŭ’foso ; en’, al’, el’, sub’, sur’, tra’fosi ; elfosataĵo.
= F-H-I
= creuser, fouir ; fosilo : bêche.
Fosf’o
‹?› {T.Vx} [Kem.]
V. fosforo.
// — oza.
= phosphore.
Fosfat’o
[Kem.]
Salo el fosforo kaj alia korpo.
= phosphate.
Fosfid’o
{T.Vx} [Kem.]
Kombinaĵo el fosforo kaj alia korpo.
= phosphure.
Fosfik’a
‹?› [Kem.]
V. fosforika.
= phosphorique.
Fosfor’o
[Kem.]
Simpla korpo.
V. fosfo.
// — oza.
= phosphore.
Fosforesc’a
{Rh.} [Kem.]
V. fosforeska.
= phosphorescent.
Fosforesk’a
{T.Vx} [Kem.]
Lumetanta en mallumo kiel fosforo.
V. fosforesca.
= phosphorescent.
Fosforik’a
{Rh.} [Kem.]
Fosfora.
V. fosfika.
= phosphorique.
Fosil’o
{V.I.}
V. fosilio.
= fossile.
FOSILI’O
Pravivaĵo trovata en elfosita tero.
V. fosilo, V. fozilo.
= A-F-G-H-I-R
= fossile.
FOST’O
Vertikala trabo.
= poteau, montant.
FOTEL’O
Brakseĝo (Faraono, Kabe).
= F
= fauteuil.
Fotoglipti’o
Arto gravuri per lumo.
= photoglyptie.
Fotogliptiografi’o
Sungravurado.
= héliogravure.
FOTOGRAF’O
Arto desegni figuraĵon per lumo.
// — ado, aĵo, anto, isto, ilo, ejo ; — arto.
= A-F-G-H-I-R
= photographie.
Fotogravur’o
Fotografa gravuro.
= photogravure.
Fotolitografi’o
Fotografa litografio.
= photolithographie.
Fotometr’o
Mezurilo de la intenseco de la lumo.
= photomètre.
Fotometri’o
{Vf.}
Mezurado de la intenseco de lumo.
= photomètre.
Fotosfer’o
Luma atmosfero de la suno.
= photosphère.
Fototip’o
Fotografa bildo senpere produktita de la nigra kamero.
= phototype.
Fototipi’o
Fototip’aĵo - eco.
= phototypie.
Fove’o
[Anat.]
Kaveto (organa).
= fovéa.
Fozil’o
{Rh.}
V. fosilio.
= fossile.
FRAG’O
Frukto de fragujo (fragaria vesca).
= fraise.
FRAGMENT’O
Peco, rompaĵo.
= A-F-G-H-I
= fragment.
Fragmit’o
[Bot.]
Speco de kano (phragmites).
= roseau à balai.
Fraj’o
Fiŝsemo.
= F-H-I
= frai.
Frajt’o
V. freto.
= fret.
FRAK’O
Vira, sinjora vestaĵo por mondumaj kunvenoj.
= F-G-H-R
= habit (de soirée), frac.
FRAKAS’I
Dispremegi, disrompi.
= F-H-I
= fracasser.
Frakci’o
[Mat.]
Nombro esprimanta unu aŭ kelkajn partojn de la unuo dividita en egalajn partojn.
= fraction.
FRAKSEN’O
[Bot.]
Speco de arbo (fraxinus).
= F-H-I
= frêne.
Fraksinel’o
[Bot.]
Speco de kreskaĵo (dictamnus fraxinella).
V. diktamno.
= fraxinelle.
FRAM’O
Ĉarpentaĵo (fera), kadraĵo (de maŝino, aŭtomobilo, k.t.p.).
= A
= bâti, cadre.
FRAMASON’O
Ano de sekreta societo.
// — aro, eco.
= A-F-H-I-R
= franc-maçon.
FRAMB’O
Frukto de frambujo (rubus idæa).
= F-H
= framboise.
FRANC’O
Ano de okcidenta mezeŭropa lando.
// — ujo ; — lando.
= français.
Francisk’o
Nomo de viro, de sanktulo.
// — ano.
= François.
Francism’o
{V.I.}
V. galicismo.
= gallicisme.
FRAND’I
Ŝati la bongustaĵojn.
// — aĵo, ema, ulo.
= F
= être friand.
Frangipan’o
Migdalkremo por kukoj.
= frangipane.
Frangol’o
[Bot.]
Speco de arbeto (rhamnus frangula).
= bourdaine.
FRANĜ’O
Vesta virina ornamaĵo el pendantaj plektitaj fadenoj.
= A-F-G-H-I
= frange.
FRANK’O
Unuo de franca monero.
= franc.
Frankeni’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj (frankenia).
// — acoj.
= frankénie.
Frankliniz’i
[Elek.]
Kuraci per statika elektro.
= frankliniser.
FRAP’I
Bati forte kaj subite.
// — eti, egi, ado, ilo ; al’, en’, kontraŭ’, inter’, re’frapi.
= F
= frapper.
FRAT’O
Ido de samaj gepatroj.
// — ino, aro, eco, ulo, iĝi ; bo’, duon’frato ; gefratoj.
= frère.
Fraterkol’o
{Vf.} [Ornit.]
Speco de maraj palmipedoj (fraterculus).
= macareux.
Fraŭd’i
‹?› {Df.}
Falsi, trompi, ruzi.
// defraŭdi leteron {Df.}.
= frauder.
FRAŬL’O
Needzigita.
// — ino, eco ; gefraŭloj.
= G
= célibataire.
FRAZ’O
Kunaro de vortoj havanta plenan sencon.
// — aĵo, aro, ero ; ĉirkaŭfrazo.
= A-F-G-H-I-R
= phrase.
Frazeologi’o
Aparta aranĝo de frazoj, frazaro.
= phraséologie.
FREGAT’O
1 : Militŝipo.
2 : Fregatbirdo (tachypetes aquila).
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : frégate.
FREKVENT’I
{V.P.}
Vizitadi, kutime viziti.
= F-H
= fréquenter.
FREMD’A
Alilanda, eksterlanda ; nekutima.
// — aĵo, eco, ulo, igi, iĝi ; malfremda.
= G
= étranger.
FRENEZ’O
Spiritmalsano, spiritkonfuzo, malsaĝeco.
// — aĵo, eco, ejo, ulo, umi.
= A-F-H-I
= folie.
Frenologi’o
Esploro de la spiritaj kapabloj per la kranio.
V. kraniologio.
= A-F-G-H-I-R
= phrénologie.
Fresk’o
Surmura pentraĵo.
// freskopentristo.
= A-F-G-H-I-R
= fresque.
FREŜ’A
Nova, novefarita.
// — aĵo, eco, igi, igilo, iĝi ; refreŝigi, freŝdata.
= A-F-G-H-I
= frais, récent.
Fret’o
[Tekn.]
Ŝarĝo de komerca ŝipo.
V. frajto.
= A-F-G-H
= fret.
Frez’i
[Tekn.]
Bori tunelforme.
// — ado, ilo.
= fraiser.
Frigi’o
{Vf.}
Centra lando de malgranda Azio.
// — ano.
= Phrygie.
Friĝ’o
{V.I.}
Frigiano.
= Phrygien.
Frikand’o
{Df.}
Saŭca bovidaĵo kun lardo.
= F
= fricandeau.
Frikas’i
{V.P.}
Saŭcekuiri.
// — aĵo.
= fricasser.
FRING’O
Speco de paserbirdo (fringilla).
// — ino, ido.
= pinson.
FRINGEL’O
Speco de paserbirdo (linaria).
// — ino, ido.
= serin, chardonneret.
Fripier’o
Vendisto de malnovaj mebloj, vestaĵoj, k.t.p.
= fripier.
FRIPON’O
Trompisto, ruzulo.
// — aĵo, eco.
= F-H
= fripon, coquin.
Fris’o
Frontona plataĵo.
= A-F-G-H-I-R
= frise.
FRIT’I
Pate kuiri.
// — aĵo, ilo.
= A-F-H-I
= frire (tr.).
Fritilari’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de liliaco (fritillaria).
= fritillaire.
FRIVOL’A
Malserioza, ventanima.
// — aĵo, eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= frivole.
FRIZ’I
Bukligi la harojn.
// — eti, ado, aĵo, isto ; malfrizi.
= F-G-H
= friser (tr.).
FROMAĜ’O
Nutraĵo el koagulita lakto.
= F-I
= fromage.
Frond’o
{T.Vx} [Bot.]
Branĉeto, trunketo kun folioj.
= fronde.
Frond’o
{Vf.} [Hist.]
Franca civila milito dum la XVII-a jarcento.
// — isto.
= Fronde (la).
FRONT’O
Antaŭaĵo, unua rango.
= A-F-G-H-I-R
= front (d’une troupe).
FRONTON’O
Fruntaĵo de palaco, templo, k.t.p.
= fronton.
FROST’O
Malvarmego, glaciiĝo.
// — eti, egi, ado, aĵo, eco, igi, iĝi ; tremfrosti ; frostabsceso.
= A-G
= gelée ; frostabsceso : engelure.
FROT’I
Prempuŝadi sur.
// — ado, aĵo, ebla, ilo, igi, iĝi ; de’, el’froti.
= F-G-H
= frotter.
FRU’A
Nematura, senatenda, senprokrasta.
// — aĵo, eco, igi, iĝi ; malfrua.
= G
= de bonne heure.
Frugileg’o
[Ornit.]
Speco de korvo (frugilegus).
= F-I
= freux.
FRUKT’O
Parto de la kreskaĵoj kiu venas post la floro kaj utilas por reprodukto.
// — aĵo, ema, ujo, igi, iĝi ; frukto’dona, porta ; senfrukta.
= A-F-G-H-I-R
= fruit.
FRUNT’O
Superokula parto de la vizaĝo.
// frunt’osto, haroj.
= A-F-G-H-I-R
= front.
Ftiz’o
[Med.]
Malsano de pulmoj, tuberklozo.
// — ulo.
= A-F-G-H-I
= phtisie.
Fug’o
1 : [Muz.]
Speco de muzika verko.
2 : {Moch.}
Forkuro ?
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : fugue.
Fuk’o
1 : [Bot.]
Maralgo, zostero.
// — acoj, idoj.
2 : {V.P.} [Entom.]
Virabelo.
= 1 : fucus, varech. 2 : faux-bourdon.
Fuksi’o
[Bot.]
Speco de kreskaĵoj enoteracoj (fuchsia).
= fuchsia.
Fuksin’o
{T.Vx} [Kem.]
Ruĝa kolorilo el terkarba gudro.
= fuchsine.
Ful’i
{V.P.}
Pretigi per premo lanŝtofojn.
// — isto, ilo, ejo.
= A-F
= fouler.
FULARD’O
Koltuko.
= F-G-R
= foulard.
FULG’O
Nigra materio lasita de fumo en kamentuboj.
= F-H-I
= suie.
Fulgor’o
[Entom.]
Speco de amerikaj hemipteroj (fulgora laternaria).
= fulgore.
Fulgur’a
[Med.]
Tre akra kaj rapida (doloro).
= fulgurant.
Fuligol’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de anaso (fuligula).
= milouin.
Fulik’o
[Ornit.]
Speco de birdo, akvokoko (fulica).
= foulque.
FULM’O
Internuba elektra brilo.
// fulmo’tondro, fajro, evitilo, kotono.
= A-F-H-I
= éclair, foudre.
Fulmin’i
Eksplodi kun flamoj.
= fulminer.
Fulminat’o
Salo el fulminacido kaj bazo.
= fulminate.
Fulminik’o
Acido el ciano kaj hidrogeno.
= fulminique.
FUM’I
Ellasi vaporon (kiel ekz. fajro) ; buŝe uzi brulantan tabakon.
// — aĵo, ejo, ilo, igi, iĝi, izi ; fumamanto ; fumspiri.
= fumer.
Fumari’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj dukotiledonaj (fumaria).
// — acoj.
= fumeterre.
FUND’O
La plej profunda parto, bazo.
// — aĵo, eco, igi ; senfunda.
= F-H-I
= fond.
FUNDAMENT’O
Bazo sur kiu oni starigas, konstruas ; subtera parto de konstruaĵo.
// senfundamenta.
= A-F-G-H-I-R
= fondement, base.
FUNEBR’O
Postmorta ceremonio, vestaĵo, k.t.p.
// — aĵo, eco, anto.
= A-F-H-I
= deuil.
FUNEL’O
Enverŝilo.
// funel’forma, faristo.
= A
= entonnoir.
FUNG’O
[Bot.]
Speco de kreskaĵoj akotiledonaj, kiel agariko, boledo, morkelo, k.t.p.
// — aloj, ojdoj.
= F-I
= champignon.
Fungus’o
{T.Vx} [Kir.]
Surkreskaĵo fungoforma.
= fongus.
Funikl’o
[Anat.]
Ŝnureto (organa).
= funicule.
Funkci’i
Nature kaj regule agi, efiki, fari oficon.
// — ado, anto, ulo, igi, iĝi.
= fonctionner.
Funt’o
Mezurero de pezo kaj ankaŭ monero.
= livre (mesure).
Fur’o
1 : {T.Vx, Rh.} [Zool.]
Speco de putoro, ĉasputoro (putorius furo).
2 : Pelto, peltofelo, V. pelto.
= furet.
FURAĜ’O
Seka fojno por nutri brutaron.
= fourrage.
Furi’o
[Mitol.]
Infera diino.
= furie.
Furier’o
{V.P.}
V. furiro.
= fourrier.
FURIOZ’A
Kolerega.
V. furoro.
// — eco, ul’o-ino, igi, iĝi ; furiozi kontraŭ.
= furieux.
Furir’o
[Milit.]
Suboficiro, intendanto.
V. furiero.
= fourrier.
Furonkl’o
‹?› {Rh.}
V. furunko.
= furoncle.
Furor’o
1 : ‹?›
V. furioza.
2 : {Vr.Z.}
Sensacio, publika admirego • (alia senco).
= 1 + 2 : fureur.
FURUNK’O
Pusabsceseto.
V. furonklo.
// furunka ŝlimo.
= A-F-G-H-I
= furoncle ; furunka ŝlimo : bourbillon.
Furz’i
{Df.}
V. purti, V. pedo.
= péter.
Fust’o
{T.Vx} [Tekn., Arkit.]
Ĉefa korpo de kolono inter bazo kaj kapitelo.
= fût.
Fusten’o
Speco de lanŝtofo.
V. fuŝteno.
// fustenjupo.
= futaine ; fustenjupo : fustanelle.
FUŜ’I
Malbone fari, verki ; faraĉi, verkaĉi.
// — ado, aĵo, isto ; fuŝpentri, fuŝparoli, k.t.p.
= G
= gâcher, bousiller, bâcler.
Fuŝten’o
‹?› {Rh.}
V. fusteno.
= futaine.
FUT’O
Mezurero de longeco.
= pied (mesure).
Futbal’o
Speco de pilkludo.
= A-F-G-H-I-R
= football.
Fuz’i
{T.Vx} [Kem.]
Bruladi sen eksplodo.
= fuser.
Fuz’o
{T.Vx} [Milit.]
Obusraketo.
= fusée d’obus.
Fuzilier’o
{Rh.}
Piedsoldato armita de pafilo.
= fusilier.

al la kaplitero E   — F —   → al la kaplitero G

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert