Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero Ĥ   — I —   → al la kaplitero J


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— I —


I I Ia Iako Ial Iam Ibero Ibiso Id Ido Ideo Idealo Idealismo Idealisto Idealizi Identa Ideofoniko Ideografo Ideografio Ideografiko Ideolaliko Ideologo Ideologio Idilio Idiomo Idiosinkrazio Idiota Idiotismo Idolo Ie Iel Ies Igi Ignamo Ignori Igvano Igvanodo Iĝi Iĥtiografio Iĥtiokolo Iĥtiologio Iĥtiozaŭro Ikneŭmono Ikono Ikonogeno Ikonometro Ikosaedro Iksodo Iktero Iktiografio Iktiologio Iktiosaŭro Il Ileo Ilekso Ili Iliado Iliaka Ilicio Iliumo Ilumini Iluminacio Ilustri Iluzio Imagi Imaginaro Imaĝo Imiti Imperativo Imperatoro Imperfekto Imperio Imperialo Imperialismo Impertinenta Impeto Implicita Impliki Imponi Importi Imposto Impotenta Impozi Impozii Impregni Impresi Impresario Improvizi Impulso Imputi Imuna Imunizi In Inanicio Inaŭguri Inaŭguracio Incendio Incenso Incido Inciti Incizivo Incizuro Inda Indekso Indemnizi Indio Indiano Indico Indieno Indiferenta Indigo Indigni Indigoto Indigotino Indiĝeno Indiki Indikativo Indikatoro Indiumo Individuo Individualismo Indolo Indolino Induki Indukcio Indukti Indukto Induktoro Indulgi Indulgenco Indulgencio Indulto Industrio Inercio Inerta Infano Infanterio Infarkto Infekti Infero Infinito Infinitezima Infinitivo Inflamo Inflekso Infloresko Influi Influenco Infolio Informi Infulo Infuzi Infuzoroj Infuzorio Ingo Ingenia Ingveno Inĝeniero Inhalo Iniciati Iniciativo Iniciatoro Injekti Injektoro Inko Inkandesca Inkandeska Inklina Inkluziva Inkognito Inkrusti Inkubo Inkunablo Inkvarto Inkvizicio Inkvizitoro Inoktavo Inokuli Inolo Insekto Insercio Inserto Insidi Insigno Insisti Inskripcio Insoliĝo Insolventa Inspekti Inspektoro Inspiri Instali Instanco Instanto Instepo Instigi Instinkto Institucio Instituto Instrui Instrukcio Instrumento Instrumentacio Instrumentalo Insulo Insulti Int Integri Integralo Intelekto Inteligenta Intenci Intendanto Intensa Intensiva Inter Interdikto Interesi Interferi Interjekcio Intermezo Intermiti Interno Interpelacii Interpoli Interponi Interpreti Interpunkcio Interuptoro Intervalo Interveni Intervjuo Intervui Intesto Intima Intoksi Intoni Intonacio Intrigo Intrinseka Introspekto Intuicio Intuitivo Intumesko Invadi Invalido Inventi Inventaro Inversa Inversio Inversoro Investi Investituro Inviti Involucio Io Iom Iona Ionia Ipekakuano Iri Irido Iridio Iridiumo Irigacio Irigatoro Iriso Iriti Irlando Ironio Is Isato Isatiso Iskemio Iskio Iskiaso Iskiatiko Islamo Islando Ism Ismaelo Isobara Isoterma Ist Istmo Ita Italo Iterbio Itrio Iu Iz Izato Izobaro Izocela Izogamio Izoli Izomero Izomorfa Izoptika Izoterma Izotona Izotropa Izraelo


I
Dekdua litero de la esperantista alfabeto.
= I.
I
Finiĝo de la infinitiva modo ĉe la verboj, ekz : dormi, kanti, k.t.p.
Kun adjektivaj radikoj ĝi havas signifon : esti tia, havi la eco de la adjektivo, ekz : utili, avari, k.t.p.
Kun nomaj radikoj de objektoj ĝi signifas : agi per tiuj objektoj laŭ ilia naturo, ilin uzi, ekz : kroni, veneni, tamburi, k.t.p.
Kun nomaj radikoj de personoj ĝi signifas : havi la situacion aŭ fari la oficon de tiuj personoj, ekz : reĝi, estri, k.t.p.
= Marque de l’infinitif.
IA
Adjektivo montranta, kiu signifas unu el.
// ia’maniere, foje, tempe, ajn.
= quelque, certain.
Iak’o
1 : ‹?› {T.Vx} [Bot.]
Signifo ne trovita.
2 : [Zool.]
Speco de simio.
3 : {T.Vx, Vf.} [Bot.]
Alia nomo de artokarpo, • kiu ŝajnas preferinda, V. artokarpo.
= 1 : ? 2 : ouistiti. 3 : jacq ? jacquier.
IAL
Pro ia kaŭzo.
// ial ajn.
= pour quelque raison.
IAM
Iatempe.
// iam kaj iam.
= un jour, une fois, jadis.
Iber’o
{V.H.}
Praloĝanto de Hispanujo.
// — ujo.
= Ibère.
Ibis’o
[Ornit.]
Speco de stilzbirdo (ibis).
= A-F-G-H-I-R
= ibis.
Id
‹?› {T.Vx}
Uzata kiel teknika sufikso en kemio kaj natursciencoj kun signifo de deveno aŭ de parenceco.
V. oid, V. ojd.
= Suffixe spécial en chimie et histoire naturelle.
ID’O
Naskito, infano, filo.
// — ino, aro ; duonido.
= Enfant de, descendant de, fils de.
IDE’O
Pensaĵo, spirita kreaĵo.
// — igi ; samideano.
= A-F-G-H-I-R
= idée.
IDEAL’O
Celideo.
// — eco, ema, isto, igi.
= A-F-G-H-I-R
= idéal.
IDEALISM’O
Idealemo, idealeco.
= A-F-G-H-I-R
= idéalisme.
Idealist’o
{Vr.Z.}
Idealema homo, ano de idealismo.
= idéaliste.
Idealiz’i
{V.P.}
Idealigi.
= idéaliser.
IDENT’A
Perfekte sama.
// — aĵo, eco, igi, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= identique.
Ideofonik’o
{K.}
Arto reprezenti ideojn per voĉoj.
= A-F-G-H-I-R
= idéophonétique.
Ideograf’o
Ideografiisto.
= A-F-G-H-I-R
= idéographe.
Ideografi’o
Arto reprezenti ideojn per skribosignoj.
V. ideografiko.
= A-F-G-H-I-R
= idéographie.
Ideografik’o
{K.}
V. ideografio.
= idéographie.
Ideolalik’o
{K.}
Arto reprezenti ideojn per parolo.
= A-F-G-H-I-R
= idéolalie ?
Ideolog’o
{T.Vx}
Ideologiisto.
= A-F-G-H-I-R
= idéologue.
Ideologi’o
Scienco de la ideoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= idéologie.
Idili’o
Speco de kampara poemeto.
= A-F-G-H-I-R
= idylle.
IDIOM’O
Aparta lingvo de provinco, nacio.
= A-F-G-H-I-R
= idiome.
Idiosinkrazi’o
Aparta temperamento.
= A-F-G-H-I-R
= idiosyncrasie.
IDIOT’A
Malsprita, seninteligenta.
// — aĵo, eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= idiot.
Idiotism’o
[Gram.]
Nacia dirmaniero, idiomaĵo.
// uzi idiotismojn.
= A-F-G-H-I-R
= idiotisme.
IDOL’O
Statuo, figuraĵo de falsa Dio.
// — eco, aro, ejo, ano, isto ; idol’servo, kulto.
= A-F-H-I-R
= idole.
IE
Ialoke.
= quelque part.
IEL
Iamaniere.
// iel ajn.
= de quelque façon.
IES
De iu.
= de quelqu’un.
IG’I
Sufikso por devenigi verbojn ĉu el nomoj, ĉu el adjektivoj, ĉu el aliaj verboj, ekz :
// filigi, ŝtonigi ; blankigi, varmigi ; farigi, vidigi ; k.t.p.
Kun la signifo : fari, ekz :
// ŝtonigi, fari ion ŝtono ; varmigi, fari ion varma ; k.t.p.
Oni ankaŭ uzas ĝin kiel aparta vorto.
// — al’, an’, ar’, dis’, eks’, el’, en’, et’, for’, kun’, sen’, sur’, star’igi.
(V. iĝi.)
= Faire, rendre.
Ignam’o
{Rh.} [Bot.]
Speco de dioskoreo (dioscorea).
V. dioskoreo.
= A-F-G-H-I-R
= igname.
IGNOR’I
Vole nescii.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= ignorer.
Igvan’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de amerikaj rampuloj.
= iguane.
Igvanod’o
{Vf.} [Pale.]
Fosilia rampulo (iguanodon).
= iguanodon.
IĜ’I
Sufikso por devenigi verbojn ĉu el nomoj, ĉu el adjektivoj, ĉu el aliaj verboj, ekz :
// filiĝi, ŝtoniĝi ; blankiĝi, varmiĝi ; fariĝi, vidiĝi, k.t.p.
Kun signifo pasiva, responda al la sufikso ig, V. igi.
= Se faire, devenir.
Iĥtiografi’o
Priskribo de fiŝoj.
V. iktiografio, V. iĥtiologio, V. iktiologio.
// — isto.
= ichtyologie.
Iĥtiokol’o
Fiŝgluo.
= F-I
= ichtyocolle.
Iĥtiologi’o
[Sc.]
Scienco pri fiŝoj.
V. iktiologio, V. iktiografio, V. iĥtiografio.
= ichtyologie.
Iĥtiozaŭr’o
{Rh.} [Pale.]
V. iktiosaŭro.
= ichtyosaure.
Ikneŭmon’o
1 : {Df.} [Zool.]
Faraonrato, V. herpesto.
2 : [Entom.]
Speco de himenopteroj (ichneumon).
= ichneumon.
Ikon’o
Sanktfiguro, bildo.
= icône.
Ikonogen’o
[Kem. fot.]
Kemia rivelilo.
= iconogène.
Ikonometr’o
{T.Vx} [Fot.]
Aparato por mezuri fokusan distancon.
= iconomètre.
Ikosaedr’o
[Geom.]
Dudekedro.
= icosaèdre.
Iksod’o
{Rh.} [Entom.]
Speco de akaroido.
= ixode.
Ikter’o
[Med.]
Flavmalsano.
= ictère.
Iktiografi’o
{Vf.}
V. iĥtiografio, V. iĥtiologio, V. iktiologio.
= ichtyographie.
Iktiologi’o
{Vf.}
V. iĥtiologio, V. iĥtiografio, V. iktiografio.
= ichtyologie.
Iktiosaŭr’o
{T.Vx} [Pale.]
Speco de fosilia rampulo, fiŝlacerto.
V. iĥtiozaŭro.
= ichtyosaure.
IL
Sufikso, kiu signifas instrumenton, kaj devenigas nomojn el verboj, ekz :
// kombilo, tranĉilo, falĉilo, k.t.p.
// — o, aro ; epoko de ŝtonaj iloj.
= Marque l’outil, l’instrument.
Ile’o
{Df.} [Anat.]
Plejdika parto de la maldika intesto.
= iléon.
ILEKS’O
Speco de arbo (ilex aquifolium).
V. akvifoliacoj.
// — ejo.
= L
= houx.
ILI
Pronomo de la tria persono multnombra.
= ils, elles, eux.
Iliad’o
Poemo de Homero.
= Iliade.
Iliak’a
Koksa.
// iliaka kavaĵo.
= iliaque.
Ilici’o
{T.Vx}
Stelanizo (illicium verticillatum).
V. anizo.
= badiane, anis étoilé.
Ilium’o
[Anat.]
Kokso.
// iliumosto, koksosto.
= ilium, ilion.
ILUMIN’I
Lumigi ekstere domojn, monumentojn, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= illuminer.
ILUMINACI’O
‹?›
Iluminado.
= illumination.
ILUSTR’I
Ornami tekstojn per desegnaĵoj.
// — ado, aĵo, isto, ita.
= A-F-G-H-I-R
= illustrer.
ILUZI’O
Falsa ŝajno, malfidinda kredo, espero.
// — aĵo, isto, iĝi ; seniluzia.
= A-F-G-H-I-R
= illusion.
IMAG’I
Reprezenti al si spirite ion kvazaŭ oni vidus ĝin.
// — ado, aĵo, ebla, ema, iĝi ; neimagebla.
= A-F-H-I
= imaginer, s’imaginer.
Imaginar’o
[Mat.]
Speco de algebra kvanto kiu ne ekzistas sed povas reprezentiĝi per signoj kaj kalkuliĝi.
= imaginaire.
Imaĝ’o
{Sr.} [Fiz.]
Figuro, bildo.
= image.
IMIT’I
Agi same kiel agas iu, aŭ fari ion tutsimilan al io alia.
// — ado, aĵo, ebla, ema, inda, ulo ; neimitebla.
= A-F-G-H-I-R
= imiter.
Imperativ’o
1 : {Df.} [Gram.]
Ordona modo de la verbo.
2 : [Fil.]
Ordona formulo de morala devo.
= A-F-G-H-I
= 1 + 2 : impératif.
Imperator’o
[Hist.]
Romana armeestro.
= imperator.
Imperfekt’o
[Gram.]
Tempo pasinta de la verbo en kelkaj lingvoj.
= A-F-G-H-I
= imparfait.
IMPERI’O
Vasta, multpopola regno.
// — eco, estr’o-ino, ano ; via imperia moŝto ; imperia konsiliĝo.
= A-F-H-I-R
= empire.
IMPERIAL’O
Supra parto de omnibuso.
= impériale.
Imperialism’o
Doktrino de la partianoj de imperio, imperianismo.
= impérialisme.
IMPERTINENT’A
Aroganta, malrespekta.
// — aĵo, eco, ulo.
= A-F-G-H-I
= impertinent.
Impet’o
{V.P.}
Antaŭensalto, risortiĝo.
= élan.
IMPLICIT’A
Silente komprenata, ne esprimita.
= implicite.
IMPLIK’I
Enmeti, enembarasi, enplekti en.
// — ado, iĝi, ita.
= A-F-H-I-R
= impliquer.
IMPON’I
1 : Fari grandan efekton, impresi.
// — ado, anto.
2 : {Df.}
Trompi • (sed kredeble pro eraro pri la vera senco de la franca esprimaĵo).
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 : imposant (être). 2 : en imposer ?
IMPORT’I
Komerce enporti.
// — ado, aĵo, anto ; importimposto.
= importer.
IMPOST’O
Depago.
// — ejo ; haven’, milit’, komerc’, ter’, urb’imposto ; limimpostejo ; impostagento ; impostevitisto.
= A-F-G-H-I
= impôt.
Impotent’a
1 : [Fiziol.]
Nekapabla (naski).
// — eco.
2 : {Vf.}
Nevalida, kripla.
= A-F-G-H-I-R
= 1 : impuissant. 2 : impotent.
Impoz’i
{Vf.}
V. impozii.
= imposer.
Impozi’i
{T.Vx} [Tip.]
Pretigi foliojn laŭ paĝordo por presado.
V. impozi.
= imposer.
Impregn’i
[Fiziol.]
Fekundigi.
= A-F-G-H-I
= imprégner.
IMPRES’I
Fari efekton sur, ekciti, kormovi.
// — aĵo, ebla, ema, ilo, iĝi ; imprespentristo.
= A-F-H-I
= impressionner.
IMPRESARI’O
Teatrestro, aktorestro.
= A-F-G-H-I-R
= imprésario.
IMPROVIZ’I
Elparoli, fari ion senprepare.
// — ado, aĵo, anto, isto, ita ; improvize akompani.
= A-F-G-H-I-R
= improviser.
IMPULS’O
Antaŭenpuŝo, instigo.
// — ema ; ekimpulsigi.
= A-F-G-H-I-R
= impulsion.
IMPUT’I
Alkalkuli.
// — ebla, eco.
= A-F-H-I
= imputer.
IMUN’A
Liberigita, kvitigita de, ŝirmita kontraŭ.
// — eco, igi.
= A-F-G-H-I-R
= qui possède l’immunité.
Imuniz’i
{T.Vx} [Med.]
Imunigi.
= A-F-G-H-I-R
= immuniser.
IN
Sufikso por devenigi virinajn nomojn el viraj, ekz :
// patrino, filino, bovino, katino, k.t.p.
// — o, a, e.
= Marque du féminin.
Inanici’o
‹?› {Rh.} [Med.]
Malsatego.
= inanition.
INAŬGUR’I
{T.Vx, Df.}
Solene malfermi, komenci, unuafoji.
= A-F-G-H-I-R
= inaugurer.
INAŬGURACI’O
‹?›
Inaŭgurado.
= A-F-G-H-I-R
= inauguration.
Incendi’o
{Vf.}
Brulo (precipe de konstruaĵo, domo).
= incendie.
INCENS’O
Bonodorfumo, bonodora rezino, olibano.
// — ado, ilo, isto.
= A-F-H-I
= encens.
Incid’o
{T.Vx} [Fiz., Opt.]
Enfalo sur, renkontiĝo kun.
// — eco ; incid’radio, angulo, ebeno.
= incidence.
INCIT’I
Vigligi, aktivigi, koleretigi.
// — ado, aĵo, anto, ebla, ema, ilo, eti, iĝi ; inciti la fajron.
= A-F-H-I
= exciter, agacer, irriter.
Inciziv’o
Antaŭa dento difinita por eltranĉi.
= A-F-H-I
= incisive.
Incizur’o
{Df.} [Anat.]
Interorgana sulko, fendo, faldo.
= sillon.
IND’A
Merita, meritanta.
Uzata kiel sufikso por devenigi adjektivojn el verbaj radikoj kun la senco : kiu meritas esti, ekz :
// aprobinda, laŭdinda, ridinda.
// — aĵo, eco, ulo, umi, igi, iĝi ; sen’, mal’inda.
= Digne de, qui mérite.
Indeks’o
Alfabeta tabelo, katalogo, registro, k.t.p.
= A-F-G-H-I
= index.
Indemniz’i
{V.P.}
Doni kompensaĵon, kompensi.
= indemniser.
Indi’o
{Vf.}
Alia nomo de Ameriko.
(eble ankaŭ Hindujo ?).
// — ano.
= Inde occidentale.
Indian’o
Amerika sovaĝulo.
= indien.
Indic’o
1 : [Mat.]
Koeficiento, aldona supercifero.
2 : {Vf.} [Fiz.]
Nombro montranta rilaton inter fizikaj kvantoj.
= F-H-I
= 1 + 2 : indice.
Indien’o
{W.D.}
Speco de kotonaĵo.
= F-H-I
= indienne, calicot.
INDIFERENT’A
Seninteresa, sendiferenca, negrava.
// — eco, ema, ulo ; esti indiferenta pri.
= A-F-G-H-I-R
= indifférent.
INDIG’O
Blukolorigilo el samnoma kreskaĵo fabaco (indigofera).
V. anilo, V. indigoto.
= A-F-G-H-I-R
= indigo.
INDIGN’I
Ekkoleri pri maljustaĵo.
// — inda, ema, igi.
= A-F-H-I-R
= s’indigner.
INDIGOT’O
‹?› {T.Vx} [Bot.]
V. indigo.
= indigo.
Indigotin’o
{T.Vx} [Kem.]
Koloriga principo de la indigo.
= indigotine.
Indiĝen’o
Enlandulo, landido.
= A-F-H-I
= indigène.
INDIK’I
‹?›
Montri, konigi.
= A-F-H-I
= indiquer.
Indikativ’o
[Gram.]
Modo de la verboj por aserti, montri.
= A-F-G-H-I
= indicatif.
Indikator’o
{V.I.} [Tekn.]
Aparato montranta la premon de vapormaŝino.
= indicateur.
Indium’o
{T.Vx} [Kem.]
Blanka metalo malmulte konata.
= A-F-G-H-I-R
= indium.
INDIVIDU’O
Ĉiu organizita estaĵo konsiderata aparte.
// — eco, igi.
= A-F-G-H-I-R
= individu.
Individualism’o
{Vf.}
Doktrino, laŭ kiu la individuo devas esti kiel eble plej sendependa.
= individualisme.
Indol’o
{T.Vx} [Kem.]
Korpo tirita el indigo.
= A-F-G-H-I-R
= indol.
Indolin’o
{Rh.} [Kem.]
Substanco tirita el indolo.
= A-F-G-H-I-R
= indoline.
Induk’i
[Fil.]
Konkludi de apartaj faktoj al ĝenerala leĝo.
V. indukti.
= A-F-G-H-I-R
= induire.
Indukci’o
[Fiz.]
Induko, indukto.
= A-F-G-H-I-R
= induction.
Indukt’i
{Sr.} [Fil.]
V. induki.
= induire.
Indukt’o
[Fiz.]
Interspaca influo de magnetoj kaj elektraj fluoj.
// — ado ; indukta bobeno.
= A-F-G-H-I-R
= induction.
Induktor’o
{V.P.} [Tekn.]
Aparato por indukti, induktilo.
= inducteur.
INDULG’I
Esti malsevera, pardoni.
// — ema, inda ; sen’, mal’indulga.
= A-F-H-I
= épargner.
Indulgenc’o
{W.D.} [Ekl.]
Kondiĉa pekabsolvo.
= indulgence.
Indulgenci’o
[Ekl.]
Indulgenco.
= indulgence.
Indult’o
{V.P.} [Ekl.]
Privilegio donita de la papo al iaj personoj.
= indult.
INDUSTRI’O
Ĉiu arto, ĉiu metio per kiu oni utiligas naturajn materialojn.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= industrie.
Inerci’o
‹?› [Fiz.]
Forto per kiu korpo persistas en sia stato de movo aŭ senmovo, inertforto, inerteco.
= inertie.
INERT’A
Inercia, malvigla.
// — eco.
= A-F-H-I-R
= inerte.
INFAN’O
Tute juna homo, ido.
// — ino, eto, aĉo, aĵo, aro ; lakt’, suĉ’infano ; geinfanoj.
= A-F-H-I
= enfant.
INFANTERI’O
[Milit.]
Piedsoldataro.
// — ano.
= A-F-G-H-I-R
= infanterie.
Infarkt’o
{K.} [Med.]
Infekta enfiltraĵo.
= A-F-G-H-I-R
= infiltration.
INFEKT’I
Malpurigi per komunikiĝo.
// — eto, aĵo, eco, ema, ilo, igi ; malinfekti.
= A-F-G-H-I-R
= contaminer.
INFER’O
Subtera loko kie loĝas diabloj kaj mortintaj pekuloj.
= A-F-H-I
= enfer.
Infinit’o
[Mat.]
Kvanto pli granda ol ĉiu alia donita kvanto.
= A-F-G-H-I-R
= infini.
Infinitezim’a
[Mat.]
Senlime malgranda.
= A-F-G-H-I-R
= infinitésimal.
Infinitiv’o
[Gram.]
Modo de la verboj, kiel ekz : kuri, doni, k.t.p.
= A-F-G-H-I
= infinitif.
Inflam’o
[Med.]
Brulumo.
// — eco, igi.
= A-F-H-I
= inflammation.
Infleks’o
[Geom.]
Ŝanĝo de direkto en kurblinio.
// infleksa punkto.
= A-F-H-I
= inflexion.
Infloresk’o
{T.Vx} [Bot.]
Florgrupiĝo.
= A-F-H-I
= inflorescence.
INFLU’I
Agi sur, impresi.
// — aĵo, ema, iĝi.
= A-F-H-I
= influer.
Influenc’o
[Med.]
Speco de malsano, gripo.
= A-F-G-H-I-R
= influenza.
Infoli’o
{Vf.}
Formato laŭ kiu ĉiu folio havas 4 paĝojn.
= in-folio.
INFORM’I
Sciigi pri.
// — ado, aĵo, anto, ilo, isto, iĝi ; informistaro {T.Vx}.
= A-F-H-I-R
= informer ; informistaro : service des renseignements militaires.
Inful’o
{V.P.}
Episkopa ĉapo.
= bonnet d’évêque.
Infuz’i
[Farm.]
Trempadi ion en akvo bolanta.
// — ado, aĵo.
= A-F-G-H-I-R
= infuser.
Infuzor’oj
{T.Vx} [Zool.]
Klaso de malsuperaj unuĉelaj bestoj.
V. infuzorio.
= A-F-G-H-I-R
= infusoires.
Infuzori’o
{V.P.}
V. infuzoroj.
= infusoire.
ING’O
Sufikso, kiu signifas : speco de ujo por unu objekto kies ekstremaĵo restas libera, kiel ekz :
// fingringo, piedingo, kandelingo, cigaringo.
// ing’igi.
= étui, fourreau.
INGENI’A
‹?› {Rh.}
Lerta, sagaca, eltrovema.
= A-F-H-I-R
= ingénieux.
INGVEN’O
[Anat.]
Sulko inter ventro kaj femuro.
= A-F-G-H-I-R
= aine.
INĜENIER’O
Specialisto pri konstruado de maŝinoj, pontoj, kanaloj, fortikaĵoj, k.t.p.
// — aro, arto ; militista inĝenieraro.
= A-F-G-H-I-R
= ingénieur ; militista inĝenieraro : génie militaire.
Inhal’o
{T.Vx} [Fiziol.]
Inspiro de kuracilaj vaporoj.
// — aĵo.
= A-F-H-I
= inhalation.
INICIAT’I
Komenci (entreprenon), esti la unua por entrepreni.
// — ado, eco, ema, anto, isto.
= A-F-H-I
= engager (une entreprise), prendre l’initiative de.
INICIATIV’O
‹?›
Iniciato, iniciateco, iniciatemo.
= initiative.
INICIATOR’O
‹?›
Iniciatanto, iniciatisto.
= initiateur.
Injekt’i
[Med.]
Enŝprucigi (kuracilon).
= A-F-G-H-I-R
= injecter.
Injektor’o
‹?› {T.Vx} [Mek.]
Injektilo.
= injecteur.
INK’O
Fluidaĵo uzata por skribi, presi.
// — ujo, umi, izi.
= A-F-I
= encre.
Inkandesc’a
{Sr.}
V. inkandeska.
= incandescent.
Inkandesk’a
[Fiz.]
Varmegbrila.
V. inkandesca.
= A-F-G-H-I-R
= incandescent.
INKLIN’A
Ema por, disponita por, preta por.
// — eco, emo, igi, iĝi ; antaŭ’, kor’inklino.
= A-F-H-I
= enclin, porté à.
Inkluziv’a
‹?› {Rh.}
Entena, enhavanta.
= A-F-G-H-I-R
= inclusif.
INKOGNIT’O
(Vola) nekonateco.
= A-F-G-H-I-R
= incognito.
INKRUST’I
Penetrigi ornamaĵojn en la supraĵon de objekto.
V. enkrusti.
// — aĵo, igi.
= A-F-G-H-I-R
= incruster.
Inkub’o
1 : Speco de virdemono.
V. sukubo.
// inkubsonĝo.
2 : {Vr.Z.}
Inkubsonĝo • (alia senco).
= A-F-H-I
= 1 : incube ; inkubsonĝo : cauchemar. 2 : incube.
Inkunabl’o
{Df.} [Hist.]
Libro presita dum la XVa jarcento.
= incunable.
Inkvart’o
{V.I.}
Libra formato laŭ kiu ĉiu presfolio enhavas 8 paĝojn.
= in-quarto.
INKVIZICI’O
Juĝistaro starigita kontraŭ la herezuloj dum la XIIIa jarcento ; persekuto de la herezuloj.
= A-F-G-H-I-R
= inquisition.
INKVIZITOR’O
Inkviziciano, inkviziciisto.
= A-F-G-H-I-R
= inquisiteur.
Inoktav’o
{V.I.}
Libra formato laŭ kiu ĉiu presfolio enhavas 16 paĝojn.
= in-octavo.
INOKUL’I
1 : Grefti (malnova senco).
2 : Komuniki infektan malsanon aŭ kontraŭinfektan vakcinseron.
// — ado, aĵo ; reinokuli.
= A-F-G-H-I-R
= 1 : greffer. 2 : inoculer.
Inol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kompozitoj (inula).
= aulnée.
INSEKT’O
[Zool.]
Klaso de bestoj : artropodoj, abelo, papilio, skarabo, k.t.p.
// manĝulo, mortigilo.
= A-F-G-H-I-R
= insecte.
Inserci’o
‹?› {T.Vx} [Anat.]
V. inserto.
= A-F-G-H-I
= insertion.
Insert’o
{Rh., Df.} [Anat.]
Alligo (de membro, muskolo) kun alia.
V. insercio.
= A-F-G-H-I
= insertion.
INSID’I
Prepari embuskojn, kaptilojn kontraŭ iu.
// — ema.
= A-F-H-I
= tendre des embûches.
INSIGN’O
Emblemo por distingi urbon, familion, k.t.p.
= F-G-H-I-R
= armoiries, insignes.
INSIST’I
Ripete, obstine, postuleme peti, diri.
// — eco, ema.
= A-F-H-I
= insister.
Inskripci’o
{T.Vx}
(Epigrafo) Surskribo, surskribaĵo.
= inscription.
Insoliĝ’o
1 : {T.Vx} [Med.]
Sunfrapo.
2 : [Fot.]
Sunumo.
= 1 + 2 : insolation.
Insolvent’a
‹?› {W.D.}
Ne solventa.
= insolvable.
INSPEKT’I
Viziti por esplori, por ekzameni.
// — ado.
= A-F-H-I-R
= inspecter.
INSPEKTOR’O
‹?›
Inspektanto, inspektisto.
// — eco, ejo.
= inspecteur.
INSPIR’I
Naski senton, ideon en la animo de iu.
// — ado, aĵo, eco.
= A-F-H-I
= inspirer, suggérer.
INSTAL’I
Provizi je loĝejo, ilaro, ofico, k.t.p.
// — ado, aĵo.
= A-F-G-H-I
= installer.
Instanc’o
[Jur.]
Procesado antaŭ tribunalo.
= A-F-H-I-R
= instance.
Instant’o
{Rh.} [Mat.]
Tempopunkto.
= instant.
Instep’o
‹?› {Rh.} [Anat.]
Piedartiko.
= A
= cou-du-pied.
INSTIG’I
Inklinigi al, admoni al.
// — ado, anto, ilo, egi ; instigi la fajron.
= A-F-H-I
= pousser, exciter ; — fajron : attiser.
INSTINKT’O
Natura, nekonscia instigo, inklino.
= A-F-G-H-I-R
= instinct.
INSTITUCI’O
Fondaĵo, organizaĵo.
= A-F-H-I-R
= institution.
INSTITUT’O
Altlernejo.
= A-F-G-H-I-R
= institut.
INSTRU’I
Lernigi.
// — ado, anto, arto, ist’o-ino, ulo, igi ; meminstruisto.
= instruire.
Instrukci’o
Klarigo, ordono pri la maniero ion agi aŭ fari.
= A-F-G-H-I-R
= instruction.
INSTRUMENT’O
Ilo, maŝino, aparato por fari ian ajn laboron.
// (muziko) kord’, blov’instrumento.
= instrument.
Instrumentaci’o
{V.P.}
Aranĝado de melodio por la orkestraj instrumentoj.
= orchestration.
Instrumental’o
{V.P.} [Gram.]
Kazo montranta la instrumenton, en kelkaj lingvoj.
= instrumental.
INSUL’O
Terspaco ĉirkaŭata de akvo ĉiuflanke.
// — eto, ano, aro ; duoninsulo.
= A-F-G-H-I
= île.
INSULT’I
Ofende ataki per vortoj, gestoj, k.t.p.
// — ado, aĵo, eco, anto, egi, ebla, ulo ; insultemulo.
= A-F-G-H-I
= insulter.
INT
Finiĝo de la participo estinteca aktiva.
= Terminaison du participe passé actif.
Integr’i
[Mat.]
Trovi la integralon de diferenciala.
// — ado, aĵo, ilo.
= A-F-G-H-I-R
= intégrer.
Integral’o
[Mat.]
Suma kvanto rezultanta el intersekvaj kreskiĝoj.
= A-F-G-H-I-R
= intégrale.
Intelekt’o
[Psik.]
Inteligento, povo pensi kaj kompreni.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= entendement, intellect.
INTELIGENT’A
Komprena, sagaca.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= intelligent.
INTENC’I
Deziri, voli, projekti, proponi al si, celi.
// bon’, malbon’, kaŝ’intenco ; senintence.
= A-F-H-I
= avoir l’intention.
INTENDANT’O
Ĉefadministranto.
= A-F-G-H-I-R
= intendant.
INTENS’A
Grandega, fortega.
// — eco, igi, iĝi.
= intense.
Intensiv’a
‹?›
Intensa, intensiga.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= intensif.
INTER
Meze en, en la mezo de.
// inter’ligo, lando, spaco, tempo.
= F-H-I
= entre, parmi.
Interdikt’o
1 : ‹?› {Rh.}
Malpermeso (precipe eklezia).
2 : {Vf.} [Ekl.]
Eklezia juĝo malpermesanta al pastro plenumi kulton.
= A-F-H-I-R
= 1 + 2 : interdit.
INTERES’I
Atentigi, ekplaĉi, tuŝi (spirite).
// — aĵo, iĝi je.
= A-F-G-H-I-R
= intéresser.
Interfer’i
[Fiz., Opt.]
Interrenkontiĝi, internuliĝi (pri lumradioj).
// — ado, eco, igi ; interferigaj strioj ; interferigaj speguloj.
= A-F-G-H-I-R
= interférer.
Interjekci’o
[Gram.]
Ekkria vorto, kiel : ha ! fi ! ho ve !
= A-F-G-H-I
= interjection.
Intermez’o
{Vf.}
Teatraĵo ludata inter la aktoj de dramo aŭ komedio.
= intermède.
INTERMIT’I
Periode interrompiĝi.
// — eco ; intermita febro.
= A-F-G-H-I
= être intermittent.
INTERN’O
Plej profunda parto, kio estas en la mezo de objekto.
// — aĵo, eco, ulo, igi, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= intérieur.
INTERPELACI’I
Publike postuli respondon de iu (precipe de oficialulo).
// — ado ; fari interpelacion.
= A-F-G-H-I-R
= interpeller.
Interpol’i
{Rh.} [Elek.]
Meti inter polusoj, interpolusigi.
// — ado.
= interpoler.
Interpon’i
‹?› {Rh.}
Intermeti. (Ĉu : inter’poni ?).
= interposer.
INTERPRET’I
Komprenigi, traduki, transdoni.
// — anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= interpréter.
Interpunkci’o
Uzado de punktoj inter frazoj kaj frazeroj.
= ponctuation.
Interuptor’o
[Elek.]
Disrompilo.
= interrupteur.
Interval’o
1 : {Rh., T.Vx} [Mat.]
Interlongo.
2 : [Muz.]
Intertono.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : intervalle.
Interven’i
{V.H.}
Sin intermeti, helpi.
Eble : inter’veni ?
= intervenir.
Intervju’o
Intervidiĝo (por raporto en gazeto).
V. intervui.
// — anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= interview.
Intervu’i
{Sr.}
V. intervjuo.
= interviewer.
INTEST’O
[Anat.]
(Ventra) viscero, internaĵo.
// — aro ; dik’, maldik’intesto ; intesta brulumo, febro, vermo.
= A-F-H-I-R
= intestin.
INTIM’A
Plej interna, hejma, karega, amikega.
// — eco, ino, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= intime.
Intoks’i
[Med.]
Veneni.
// — ado ; aŭtointoksiĝo.
= A-F-G-H-I-R
= intoxiquer.
Inton’i
{V.P.}
Komenci kanton, ekkanti.
= entonner.
Intonaci’o
{V.P.}
Voĉtono.
= intonation.
INTRIG’O
Kombinaĵo, artifikaro, klopodaro por sukcesigi aŭ malsukcesigi aferon.
// — ema, anto, isto, ulo ; amintrigo.
= A-F-G-H-I-R
= intrigue.
Intrinsek’a
[Mat., Fil.]
Interna, esenca.
= A-F-G-H-I-R
= intrinsèque.
Introspekt’o
[Psik., Med.]
Enrigardo, interna esploro.
// — ado, emo.
= A-F-G-H-I-R
= introspection.
Intuici’o
{Sr.}
V. intuitivo(kiu ŝajnas malpli taŭga).
= intuition.
Intuitiv’o
[Fil.]
Senpera vido, kono.
V. intuicio.
= A-F-H-I-R
= intuition.
Intumesk’o
{Vf.} [Med.]
Malsaneca ŝvelo en ia parto de la korpo.
= fluxion, tuméfaction.
INVAD’I
Ekokupi, enpenetri (lokon, landon).
// — anto, ulo.
= A-F-H-I-R
= envahir.
INVALID’O
Kriplulo, senfortulo.
// — ino, eco.
= A-F-G-H-I-R
= invalide.
INVENT’I
Eltrovi, elpensi.
= inventer.
INVENTAR’O
Etato de posedaĵoj (precipe pri komercisto).
// kalkuli inventaron.
= A-F-H-I-R
= inventaire.
Invers’a
[Elek.]
Mala, laŭ senco : kontraŭa al alia senco.
// inversigi la fluon ; (foto) inversigi bildon.
= A-F-H-I
= inverse.
Inversi’o
[Gram.]
Ŝanĝo de la natura vortordo.
= inversion.
Inversor’o
{T.Vx} [Elek.]
Inversigilo.
= inverseur.
Invest’i
Solene enkonduki iun en oficon.
= A-F-G-H-I
= investir.
Investitur’o
[Ekl.]
Investo, investado.
= A-F-G-H-I
= investiture.
INVIT’I
Peti ke iu venu (al manĝo, festo, k.t.p.).
// — anto, ito ; invitbileto.
= A-F-H-I
= inviter.
Involuci’o
[Mat.]
L.v. envolvo, envolviĝo.
= F-G-H-I
= involution.
IO
Afero, objekto.
// io alia.
= quelque chose.
IOM
Ne multe da, kelka, ia kvanto.
// — a, e, ete ; iom da ; iom post iom.
= un peu.
Ion’a
{T.Vx} [Arkit.]
Unu el la arkitekturaj modoj.
V. ionia.
= ionien.
Ioni’a
{Vf.}
V. iona.
= ionien.
Ipekakuan’o
{T.Vx} [Bot., Farm.]
Sudamerika kreskaĵo kies radiko estas vomiga (cephaelia ipecacuana).
= ipécacuana.
IR’I
Sin direkti al, moviĝi, paŝi al.
// — ado, anto, ejo, iloj ; al’, antaŭ’, de’, for’, en’, ek’, sur’, el’, preter’, tra’, trans’, sub’, ĝis’iri.
= F-H-I
= aller.
Irid’o
[Bot.]
Speco de unukotiledonoj (iris).
= A-F-H-I-R
= iris.
Iridi’o
{Sr.}
V. iridiumo.
= iridium.
Iridium’o
{T.Vx} [Kem.]
Metalo malmulte konata.
V. iridio.
= iridium.
Irigaci’o
{V.P.}
Kampakvumado.
= irrigation.
Irigator’o
{T.Vx}
Akvumilo, enŝprucigilo.
= irrigateur.
Iris’o
1 : [Anat.]
Centra membrano de la okulo.
2 : [Fot.]
Fotografa diafragmo.
= A-F-H-I
= 1 + 2 : iris.
IRIT’I
{V.P.}
Inciti, kolerigi.
// — ema, ebla, iĝi.
= irriter.
IRLAND’O
Unu el la tri partoj de Granda Britujo.
// — ano.
= Irlande.
IRONI’O
Moka, ŝerca uzo de esprimoj kontraŭaj al la vera senco.
// — aĵo, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= ironie.
IS
Finiĝo de la estinteca tempo en la verboj :
// mi faris.
= Terminaison du passé de l’indicatif en esperanto.
Isat’o
[Bot.]
Speco de kruciferoj el kiuj oni tiras bluan kolorigilon (isatis).
V. izato.
= pastel.
Isatis’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de vulpo (vulpes lagopus).
= renard bleu.
Iskemi’o
[Med.]
Haltiĝo ĉe l’arteria cirkulado.
= ischémie.
Iski’o
[Anat.]
Unu el la tri ostoj de la koksa ostaro.
= ischion.
Iskias’o
‹?› {T.Vx} [Med.]
Koksdoloro.
= ischialgie.
Iskiatik’o
[Med.]
Iskia malsano.
= sciatique.
ISLAM’O
Mahometa religio.
= islam.
ISLAND’O
Nordeŭropa insulo.
// — ano.
= Islande.
ISM
Speciala sufikso, proponata de kelkaj aŭtoroj, por signifi doktrinon religian, filozofian, k.t.p. de iu persono de ties sekvantoj, kunigebla sekve kun substantivaj radikoj signifantaj personojn, kiel ekz. :
// Platono, platonismo ; Mahometo, mahometismo ; Kristano, kristanismo ; Karteziano, kartezianismo.
La uzado de la sufikso ŝajnas malpli certa kun la senco de doktrino pri iu objekto, t.e. kiam ĝi kuniĝas kun substantivaj radikoj signifantaj aferojn, ne personojn, kiel ekz. :
// spiritismo (doktrino pri la spiritoj) ; utilismo (doktrino pri la utilo, kiel ĉefprincipo de la homa konduto) ; k.t.p.
En ĉiuj aliaj okazoj, ism devas esti konsiderata ne kiel esperanta sufikso, sed kiel nedisigebla finiĝo de internaciaj radikvortoj.
= Suffixe servant à former des noms de doctrines religieuses, philosophiques, etc.
Ismael’o
{V.H.}
Praavo de la Ismaelidoj (Araboj).
= Ismaël.
Isobar’a
{Rh.} [Geogr.]
V. izobaro.
= isobare.
Isoterm’a
[Geogr.]
V. izoterma.
= isotherme.
IST
Sufikso por signifi metion, profesion, kutiman okupon, kaj devenigi nomojn de personoj el verboj kaj nomoj. Ekz :
// forĝisto, instruisto, dentisto, panisto, k.t.p.
// — aro.
= Marque le métier, l’occupation.
ISTM’O
[Geogr.]
Terkolo.
= A-F-G-H-I
= isthme.
IT’A
Finiĝo de la participo pasiva estinteca.
// — aĵo.
= Terminaison du participe passé passif en esperanto.
ITAL’O
Popolano de sudeŭropa lando.
// Italujo.
= Italie.
Iterbi’o
{T.Vx} [Kem.]
Metalo malmulte konata.
= ytterbium.
Itri’o
{T.Vx} [Kem.]
Metalo malmulte konata.
V. gadolinio.
= yttrium.
IU
(Unu) homo, persono.
= quelqu’un.
Iz
‹?›
Nova afikso uzata en teknika lingvaĵo kun la signifo : provizi de, ŝmiri per, k.t.p. Ekz :
// elektrizi, kanalizi, k.t.p.
= -iser, suffixe technique (électriser, canaliser, etc.).
Izat’o
{V.P.} [Bot.]
V. isato.
= pastel, guèble.
Izobar’o
{T.Vx}
(Loko) kie la barometra alteco estas sama kiel ĉe aliaj difinitaj lokoj.
V. isobara.
= isobare.
Izocel’a
[Mat.]
L.v. egalkrura (triangulo), kun du egalaj lateroj.
= isocèle.
Izogami’o
{T.Vx} [Bot.]
Formiĝo de ovo per du similaj gametoj.
= isogamie.
IZOL’I
1 : Disigi de ĉiu societo, de ĉiu akompano, soligi.
// — ado, eco, ejo, ilo, igi ; sin izoli ; izoliga hospitalo.
2 : [Fiz.]
Fari nepenetrebla je elektra fluo.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : isoler.
Izomer’o
{T.Vx} [Kem.]
Samelementa.
// — eco.
= isomère.
Izomorf’a
{T.Vx} [Kem.]
Samforma (kristaliĝo).
// — eco.
= isomorphe.
Izoptik’a
{T.Vx} [Mat.]
Signifo ne trovita.
= isoptique.
Izoterm’a
{T.Vx}
Egalvarma, egaltemperatura.
V. isoterma.
= isotherme.
Izoton’a
‹?› {T.Vx}
Egaltona.
= isotone.
Izotrop’a
{T.Vx}
(Substancoj) kiuj turnas samsence la radiojn de polarizita lumo.
= A-F-G-H-I-R
= isotrope.
IZRAEL’O
Alia nomo de Jakobo, praavo de Izraelidoj.
= A-F-G-H-I-R
= Israël.

al la kaplitero Ĥ   — I —   → al la kaplitero J

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert