Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero P   — R —   → al la kaplitero S


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— R —


R Rabi Rabarbo Rabati Rabeno Rabenismo Rabenisto Rabio Raboti Raco Racio Racionalo Racionalismo Racionalisto Rado Radeo Radio Radiko Radikala Radikalismo Radioaktiva Radiobo Radiografio Radiolario Radiometro Radioskopo Radioskopio Radioterapio Radiumo Radiuro Radiuso Radjo Rafano Rafanisto Rafini Raguo Raguto Rajo Rajaho Rajdi Rajpi Rajto Rakahuo Raketo Rakito Rakitismo Rakonto Ralo Raliko Rami Ramadano Ramfasto Ramno Rampi Rano Ranca Rando Rango Rangifero Ranunkolo Rapo Rapida Rapiro Rapontiko Raporti Rapsodo Rapsodio Rapunkolo Rara Raso Raspi Rasti Rastralo Rato Ratafio Raŭfo Raŭka Raŭpo Ravi Raveleno Ravino Raviolio Razi Raziono Re Reakcio Reala Realo Realgaro Realismo Realisto Rebo Rebuso Recenzi Recepto Receptoro Receso Reciproka Reciti Recitativo Redakcio Redakti Redaktoro Redempto Redingoto Redukti Reduto Refo Referato Referenco Referendario Refleksa Refleksi Refleksiva Reflekti Reflektoro Reformo Reformacio Reformatoro Reformisto Refrakti Refraktora Refuti Regi Regali Regatto Regeneri Regeneracio Regeneratoro Regento Regio Regimo Regimento Regiono Registri Reglemento Regno Regolo Regreso Regulo Reĝo Reĝimo Reĝisoro Rejno Rejso Reklamo Rekognoski Rekomendi Rekompenci Rekordo Rekremento Rekruto Rekta Rektifi Rektifiki Rektoro Rektumo Rekviemo Rekvizi Rekvizicii Rekvizicio Rekvizito Relo Relajso Relativo Reliefo Religio Relikvo Remi Remburi Remizo Remolado Remonto Remparo Reno Renĉi Rendevuo Renedo Renegato Renesanco Renklodo Renkonti Renocervo Renomo Rento Renversi Reostato Repertuaro Repetitoro Reprezenti Reprezentacio Repso Reputacio Resedo Residuo Reskripto Respekti Respektiva Respondi Responso Respubliko Respublikanismo Resti Restaŭri Restitui Restoracio Resumi Reto Reteporo Retino Retinito Retoro Retoriko Retorto Retroaktiva Retrospektiva Reŭmatalgio Reŭmatismo Revi Reverso Revizo Revizii Revizoro Revolucio Revolvero Revuo Rezedo Rezervi Rezidi Rezidento Reziduo Rezigni Rezignacio Rezino Rezisto Rezolucio Rezoluta Rezoni Rezorcino Rezulti Rezultato Rezumo Rezurekcio Ribo Ribeli Ribordo Ricevi Ricino Riĉa Ridi Rifo Rifrakti Rifuĝi Rifuti Rifuzi Rigi Rigardi Rigida Rigli Rigora Rikani Rikolti Rikordo Rikura Rilati Rimo Rimarki Rimedo Rimeno Rimeso Rimorso Rinanto Ringo Rinkaspo Rinkopso Rinocero Ripo Ripari Ripeti Ripozi Riprezenti Riproĉi Riski Rismo Risorto Rito Ritmo Rivalo Rivalizi Riveli Rivero Riverenci Rivoluo Rizo Rizervi Rizomo Rizoni Rizoto Robo Robinio Robro Rocelo Rodo Rodio Rodiumo Rododendro Rogacioj Rojalismo Rojalisto Roko Rokoko Rolo Roma Romano Romanco Romantika Romantismo Rombo Rombojdo Rompi Rondo Rondoo Ronki Roso Rosmaro Rosmareno Rosti Rostbefo Rostro Roto Rotacio Rotado Rotondo Rozo Rozario Rozeno Rozeolo Rozolio Ruadi Rubo Rubando Rubekolo Rubeno Rubetro Rubio Rubidio Rubikono Rubikulo Rublo Rubriko Rubuso Rufo Ruĝa Ruino Rukti Ruli Rulado Ruleto Rumo Rumano Rumbo Rumekso Runoj Rupio Ruso Rusko Rusto Rustikolo Rusulo Ruŝo Ruto Ruteniumo Rutino Ruzo


R
Dudekunua litero de la esperanta alfabeto.
= R.
RAB’I
Forpreni perforte.
// — ado, aĵo, ema, isto ; el’, de’, for’, pri’, tra’rabi ; rabobirdo ; marrabisto.
= A-F-H
= ravir, prendre de vive force, piller.
RABARB’O
[Bot.]
Speco de poligonacoj (rheum).
= A-F-G-H-I
= rhubarbe.
RABAT’I
Malplikarigi, malplivalorigi.
// rabata prezo ; senrabata.
= F-G-R
= rabattre, faire un rabais.
RABEN’O
Hebrea pastro.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= rabbin.
Rabenism’o
Rabendogmo.
= A-F-G-H-I-R
= rabbinisme.
Rabenist’o
‹?›
Rabenismano.
= A-F-G-H-I-R
= rabbiniste.
Rabi’o
[Med.]
Hidrofobio, hunda malsano.
// — ulo.
= A-F-H-I
= rage.
RABOT’I
Ebenigi (lignon) per speciala ilo.
// — aĵo, ilo.
= F
= raboter.
RAC’O
V. raso.
= race.
RACI’O
[Fil.]
Kapablo koni apriore.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= raison.
Racional’o
[Mat.]
Nombro entjera aŭ frakcihava.
= A-F-G-H-I-R
= rationnel.
Racionalism’o
Filozofia doktrino fondita sur la racio aparte de la sperto aŭ de la kredo.
= A-F-G-H-I-R
= rationalisme.
Racionalist’o
Racionalismano.
= A-F-G-H-I-R
= rationaliste.
RAD’O
Aparato cirkloforma turniĝanta ĉirkaŭ sia centro kaj naskanta movon.
// — eto, aro ; rad’rondo, sulko ; dent’, klik’rado ; durado.
= G
= roue.
Rade’o
{Sr.} [Mat.]
Geometria radio • (speciala vorto, ne ŝajnas necesa).
= rayon.
RADI’O
Rakta linio kuniganta centron kaj cirkonferencon de cirklo ; ĉiu afero radisimila (en lumo, rado, k.t.p.).
// — ado, aĵo, eco, ulo ; disradiadi.
= A-F-G-H-I-R
= rayon.
RADIK’O
Malsupera parto de kreskaĵo, per kiu ĝi sin nutras ; ĉiu afero radiksimila.
// — igi, iĝi ; radik’parto, vorto.
= A-F-H-I
= racine.
RADIKAL’A
Rilatanta la radikon, la fundamentan principon.
// — eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= radical.
Radikalism’o
Politika sistemo de la radikaluloj.
= A-F-G-H-I-R
= radicalisme.
Radioaktiv’a
{Sr.} [Fiz.]
Aganta per radiaĵoj.
= radio-actif.
Radiob’o
{Rh.} [Kem.]
Signifo ne trovita.
= radiobe ?
Radiografi’o
Esploro pri la lumradioj de Rentgen.
= A-F-G-H-I-R
= radiographie.
Radiolari’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de protozooj.
= A-F-G-H-I-R
= radiolaire.
Radiometr’o
{T.Vx}
Mezurilo de la intenseco de la radiaĵoj.
= A-F-G-H-I-R
= radiomètre.
Radioskop’o
{Df.}
Radioskopia instrumento.
= A-F-G-H-I-R
= radioscope.
Radioskopi’o
{T.Vx}
Esploro per la Rentgenaj radioj.
= A-F-G-H-I-R
= radioscopie.
Radioterapi’o
[Med.]
Kuracado per la Rentgenaj radioj.
= A-F-G-H-I-R
= radiothérapie.
Radium’o
Metalo freŝdate eltrovita kiu ŝajnas radiadi senfine.
V. radjo.
= A-F-G-H-I-R
= radium.
Radiur’o
{Rh.} [Kem.]
Nova speco de metalo.
= radior ?
Radius’o
{T.Vx} [Anat.]
Unu el la du ostoj de la antaŭbrako.
= radius.
Radj’o
{Sr.}
V. radiumo, • preferinda.
= radium.
RAFAN’O
Speco de kruciferoj (raphanus).
// — eto.
= H-I
= raifort.
Rafanist’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de rafano (raphanistrum).
= ravenelle.
RAFIN’I
Plipurigi, plidelikatigi.
// — ado, aĵo, eco, isto ; rafinita sukero.
= A-F-G-H-I-R
= raffiner.
Ragu’o
Spicaĵo, spica viando, stufaĵo.
V. raguto.
= A-F
= ragoût.
Ragut’o
{Vef.}
V. raguo.
= ragoût.
Raj’o
[Ikt.]
Speco de plataj marfiŝoj (raja).
= A-F-H-I
= raie.
Rajah’o
[Voj.]
Hinda princo.
= rajah.
RAJD’I
Sidi, veturi sur ĉevalo.
// — adi, anto, ejo, ist’o-aro.
= A-G
= aller à cheval.
Rajp’i
{T.Vx} [Tekn.]
Haltiĝi pro troa frotado (pri maŝino).
= gripper, riper.
RAJT’O
Natura aŭ leĝo povo fari aŭ ne fari ion.
// — eco, igi, iĝi ; superrajto ; senrajta.
= A-G
= droit.
Rakahu’o
{Df.}
Speco de fekulo kun sukero kaj aromatoj.
= racahout.
RAKET’O
1 : Kartona cilindro plena de pulvo por arta fajraĵo.
2 : {Rh.}
Pilkraketo ?
3 : {Df.}
Pilk’ĵetilo, frapilo.
= 1 : fusée. 2 + 3 : raquette.
RAKIT’O
[Med.]
Osta malsano.
// — ema, ulo.
= rachitis.
Rakitism’o
{Sr.} [Med.]
Malsana deformiĝo de la spino.
= rachitisme.
RAKONT’O
Detala raporto pri okazintaĵo.
// — eto, ado, anto, isto ; mir’, popol’rakonto ; fari rakonton.
= A-F-I
= récit.
RAL’O
[Ornit.]
Speco de stilzbirdoj (rallus).
= râle.
Ralik’o
{M.T.} [Mar.]
Ŝnuro fiksita laŭlonge de la bordoj de velo.
= ralingue.
RAM’I
Malsuprenbati (pavimon).
// — ilo.
= A
= frapper avec une hie, une demoiselle.
Ramadan’o
{Df.}
Naŭa monato de la mahometana jaro, fastmonato.
= ramadan.
Ramfast’o
[Ornit.]
Speco de amerikaj grimpobirdoj (ramphastos).
= toucan.
Ramn’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de arbetoj dukotiledonaj (rhamnus).
= I
= nerprun.
RAMP’I
Sin treni sur ventro, grimpi, marŝi malfacile.
// — aĵo, eco, ema, ulo ; el’, en’, for’, suben’, sur’, supren’, volve’rampi.
= A-F-G-H
= ramper.
RAN’O
[Zool.]
Speco de batrakoj (rana).
// — ido.
= H-I
= grenouille.
RANC’A
Malbonodora kiel malfreŝa butero, lardo, k.t.p.
// — eco, iĝi ; rancodoro.
= A-F-G-H-I-R
= rance.
RAND’O
Bordo, flanka parto.
// — aĵo ; klinranda ; randtranĉi.
= G
= bord, lisière.
RANG’O
Pli malpli alta loko en societo.
// altrang’a-ulo ; egalranga ; superranga.
= A-F-G-R
= rang (social), dignité.
Rangifer’o
{T.Vx}
Norda cervo (rangifer).
= renne.
RANUNKOL’O
[Bot.]
Speco de kreskaĵoj dukotiledonoj polipetalaj (ranunculus).
// — acoj, idoj.
= F-G-H-I-R
= renoncule.
RAP’O
[Bot.]
Speco de brasiko (brassica rapa).
= F-I-R
= rave.
RAPID’A
Trairanta multe da spaco en malmulte da tempo.
// — anto, ado, eco, ega, igi ; malrapida ; forrapidi ; rapid’, malrapid’ire.
= A-F-H-I
= rapide.
RAPIR’O
Skermarmilo.
= A-F-G-R
= rapière.
Rapontik’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kompozitoj (rhaponticum).
= rhapontic.
RAPORT’I
Eldiri detale.
// — anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= faire un rapport sur, rapporter.
Rapsod’o
Vaganta kantisto ĉe la antikvaj Grekoj.
= A-F-G-H-I-R
= rhapsode.
Rapsodi’o
Miksaĵa kanto de rapsodo.
= A-F-G-H-I-R
= rhapsodie.
Rapunkol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kampanulo (campanula rapunculus).
= raiponce.
Rar’a
[Fiz.]
Maldensa, malmulta (ne : malofta).
// — igi, iĝi.
= A-F-H-I
= rare, raréfié.
RAS’O
Samsanganaro, sampecaro, gento.
V. raco.
= A-F-G-H-I-R
= race.
RASP’I
Pulvorigi, pulpigi (kiel ekz. sukeron, fromaĝon, beton, k.t.p.).
// — ado, ilo ; raspa bruo.
= A-F-G-H-I-R
= râper.
RAST’I
Levi, amasigi (fojnon) per speciala ilo.
// — ado, ilo.
= F-H-I
= râteler.
Rastral’o
{T.Vx} [Muz.]
Aparato por desegni mekanike notliniaron.
(rostralo {Df.} povas esti nur preseraro).
= G
= patte (à régler le papier de musique).
RAT’O
[Zool.]
Speco de mamulo skrapmanĝanto.
// — ino, ido ; akvorato ; rathundo.
= A-F-G-H-I
= rat.
Ratafi’o
Speco de likvoro el brando, sukero kaj fruktsuko.
= ratafia.
Raŭf’o
{Rh. p. 221}
Fojnujo.
= A
= ratelier à foin.
RAŬK’A
(Voĉo) neklara, kiel ĉe malvarmuminta persono.
// — eco, igi, iĝi.
= F-I-R
= rauque, enroué.
RAŬP’O
[Entom.]
Vermo fariĝonta papilio.
// silkraŭpo ; senraŭpigi.
= G
= chenille.
RAV’I
Ĉarmlogi, plaĉegi.
// — antaŭ ; el’, dis’raviĝi.
= A-F-I
= ravir, enchanter, transporter.
Ravelen’o
{T.Vx} [Fort.]
Parto de fortikaĵo nomata ankaŭ luno, duonluno.
= F
= ravelin.
RAVIN’O
{*}
Kruta valeto, terfendego.
= A-F
= ravine, ravin.
Ravioli’o
{V.I.}
Nudlaĵo entenanta fromaĝon, itala manĝaĵo.
= ravioli.
RAZ’I
Senharigi per speciala ilo, senviligi, glatigi.
// — ado, ilo, isto.
= A-F-H-I
= raser.
Razion’o
{Rh.}
Manĝoporcio.
// — ita.
= A-F
= ration.
RE
Prefikso signifanta ĉu postan agon kontraŭan al antaŭa, ĉu simple (sed, ŝajnas, malpli ĝuste) ripetitan agon.
// ree ; redoni ; reskribi.
= en retour.
REAKCI’O
Ago respondanta al antaŭa ago.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= réaction.
REAL’A
Efektiva, ne iluzia.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= réel.
REAL’O
Hispana monero (0,25 c.).
= réal.
Realgar’o
{V.I.} [Kem.]
Ruĝa sulfido de arseniko.
= réalgar.
Realism’o
Doktrino, laŭ kiu ideoj estas realaĵoj.
= A-F-G-H-I-R
= réalisme.
Realist’o
{Vr.Z.}
Ano de realismo.
= réaliste.
Reb’o
{Vef.}
Vitotrunko.
// — igi.
= cep.
REBUS’O
Luda reprezento de vortoj per figuraĵoj.
= A-F-G-I-R
= rébus.
Recenz’i
Sumigi, entabeligi, priraporti libron.
// — ado, anto, isto.
= G-R
= faire le compte-rendu (d’un livre).
Recept’o
Formulo por prepari kuracilojn, manĝaĵojn, k.t.p.
// — aro.
= A-F-G-H-I-R
= ordonnance, recette.
Receptor’o
{Sr.} [Mek.]
Ricevilo.
= récepteur.
Reces’o
[Anat.]
Senapertura fundo de organo.
= cul-de-sac.
RECIPROK’A
Pri du aferoj el kiuj ĉiu havas sur la alia agon ekvivalentan al tiu, kiun ĝi ricevas de ĝi.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= mutuel, réciproque.
RECIT’I
Laŭte diri ion lernitan parkere.
// — ado, anto, aĵo.
= A-F-G-H-I-R
= réciter.
Recitativ’o
[Muz.]
Operkanto sen fiksa takto.
= A-F-G-H-I-R
= récitatif.
Redakci’o
Radaktantaro.
= F-G-H-I-R
= rédaction.
REDAKT’I
Elverki, precize skribi.
// — ado, aĵo, anto, isto.
= F-G-H-I-R
= rédiger.
REDAKTOR’O
Redaktanto, redaktisto.
// ĉefredaktoro.
= F-G-H-I-R
= rédacteur.
Redempt’o
Elaĉeto (de la homoj per la ofero de Kristo).
= rédemption.
Redingot’o
Speco de vira vestaĵo kun longaj baskoj.
= F-G
= redingote.
Redukt’i
[Mat.]
Malpliigi, rekonduki al elementoj.
// — ebla, ilo.
= A-F-G-H-I-R
= réduire.
REDUT’O
[Fort.]
Fortikaĵeto.
// sagreduto.
= A-F-G-H-I-R
= redoute.
Ref’o
[Mar.]
Parto de velo inter velstango kaj truetaro, velfaldo.
= A-F-G
= ris.
Referat’o
1 : [Jur.]
Regreso al juĝisto, kiu juĝas provizore en urĝaj okazoj.
2 : {V.P.}
Skriba raporto • (alia senco).
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 : référé. 2 : rapport écrit.
Referenc’o
Resendo al aŭtoro, atestanto, rekomendanto.
= A-F-G-H-I-R
= référence.
Referendari’o
Titolo de iaj oficistoj en kancelarioj.
= A-F-G-H-I-R
= référendaire.
Refleks’a
[Fiziol.]
Responda al ekstera ekscitiĝo, nevola, instinkta.
= A-F-G-H-I-R
= réflexe.
Refleks’i
{Sr.}
V. reflekti.
= réfléchir.
Refleksiv’a
[Gram.]
Resenda (kiel ekz : sia).
= A-F-G-H-I-R
= réfléchi.
Reflekt’i
[Fiz.]
Resendi (lumon, sonon, k.t.p.).
V. refleksi.
// — aĵo, ilo.
= A-F-G-H-I-R
= réfléchir.
Reflektor’o
Reflekta surfaco, reflektilo.
= A-F-G-H-I-R
= réflecteur.
REFORM’O
Pliboniga ŝanĝo.
// — ado, anto, isto, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= réforme.
Reformaci’o
[Hist.]
Reformo de la kristana religio per Lutero kaj Kalvino.
= A-F-G-H-I-R
= Réforme (la).
Reformator’o
Reformanto.
= A-F-G-H-I-R
= réformateur.
Reformist’o
Reformano, reformemulo.
= A-F-G-H-I-R
= réformiste.
Refrakt’i
{Sr.}
V. rifrakti.
= réfracter.
Refraktor’a
Nefandebla.
= réfractaire.
REFUT’I
Rebati per argumentoj.
V. rifuti.
// — ado, aĵo, ebla.
= A-F-G-H-I
= réfuter.
REG’I
Direkti (regnon).
// — ado, anto, eco, ebla, ist’o-aro ; superregi ; interrego.
= A-F-G-H
= gouverner.
REGAL’I
Doni festenon.
// regali al iu iun.
= A-F-G-H
= régaler.
Regatt’o
‹?›
Ŝipkurado, boatkurado.
= A-F-G-H-I-R
= régate.
Regener’i
Renaski, revivigi, rebonigi.
// — ado, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= régénérer.
Regeneraci’o
‹?›
Regenerado, regeneriĝo.
= régénération.
Regenerator’o
{T.Vx} [Mek.]
Regeneranto, regenerilo (de forto).
= régénérateur.
Regent’o
Vicregnestro.
= A-F-G-H-I-R
= régent.
Regi’o
Akcizofico, akcizistaro.
= F-G-H-I
= régie.
Regim’o
{Sr.} [Med.]
Dieto.
= régime.
REGIMENT’O
Korpuso estrata de kolonelo.
// — estro.
= A-F-G-H-I-R
= régiment.
REGION’O
Sufiĉe vasta parto de lando.
= A-F-G-H-I-R
= région.
REGISTR’I
Skribi sur oficiala libro.
// — ado, ilo, isto ; registrolibro.
= A-F-G-H-I-R
= enregistrer.
Reglement’o
Regularo, regullibro.
= A-F-G-H-I-R
= règlement.
REGN’O
Lando, societo vivanta sub unu registaro kaj samaj leĝoj.
// — ano, estra ; regna kaso.
= A-F-G-H-I
= État.
REGOL’O
[Ornit.]
Speco de paserbirdo (regulus).
= roitelet.
Regres’o
1 : {T.Vx} [Milit.]
Returnmovo de pafarmilo post pafo.
2 : {Vef.}
Malprogreso.
= 1 : recul, retrait. 2 : recul (au sens moral).
REGUL’O
Principo, formulo direkta.
// — aro, eco, igi ; eksterregula ; malregula.
= A-F-G-H-I-R
= règle.
REĜ’O
Hereda regnestro.
// — ino, ido, aĵo, eco ; reĝolando.
= F-H-I
= roi.
REĜIM’O
{Rh.}
Speciala organizeco (politika, sociala, k.t.p.).
= A-F
= régime (politique, etc.).
Reĝisor’o
Administranto de teatro.
= F-G-R
= régisseur.
Rejn’o
{V.P.} [Geogr.]
Granda centreŭropa rivero.
= Rhin.
REJS’O
Portugala monero (0,055 fr.).
= reys.
REKLAM’O
[Kom.]
Atentigo al vendaĵo.
// — ilo, isto.
= A-F-G-R
= réclame.
Rekognosk’i
[Milit.]
Militesplori.
= faire une reconnaissance.
REKOMEND’I
1 : Komisii ion al iu.
2 : Peti favoron por iu.
// — ado, inda ; rekomendita letero [Rim. : ne estas menciita : rekomenda letero, kaj la du difinoj ne estis nete separitaj.]
= A-F-H-I-R
= recommander.
REKOMPENC’I
Doni ion al iu pro servo, bonfaro, k.t.p.
// — ado, ebla, inda.
= A-F-H-I-R
= récompenser.
Rekord’o
Plej mallonga tempo uzita por trakuri difinitan spacon.
V. rikordo.
// superigi rekordon.
= A-F-G-R
= record.
Rekrement’o
Restaĵo el vinberoj post elpremo de vino.
= G
= marc (de raisin).
REKRUT’O
Freŝe varbita soldato.
// — adi, iĝi ; kolektado de rekrutoj.
= A-F-G-H-I-R
= recrue.
REKT’A
Celanta, iranta senŝanĝe de unu punkto al alia.
// — eco, igi, iĝi ; malrekta ; rekta angulo, linio ; rekta komplemento.
= A-F-G-H-I
= droit, direct.
Rektif’i
V. rektifiki.
1 : {W.D.}
Korekti, pliĝustigi.
2 : {Vr.Z.}
Purigi per distilado.
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : rectifier.
Rektifik’i
{Rh.}
V. rektifi.
= rectifier.
REKTOR’O
Universitatestro.
= A-F-G-H-I-R
= recteur.
Rektum’o
[Anat.]
Lasta parto de dika intesto.
= rectum.
Rekviem’o
Eklezia preĝo por mortintoj.
= requiem.
Rekviz’i
Postuli (virojn, ĉevalojn) pro milita servo.
= A-F-G-H-I-R
= réquisitionner.
Rekvizici’i
Ofice postuli. [Difino tiel redaktita ; mencias Vd. kiel fonto.]
= réquisitionner.
Rekvizici’o
{Rh.}
Milita kontribucio.
= A-F-G-H-I-R
= réquisition.
Rekvizit’o
1 : {Rh.}
Kondiĉo, elemento necesa, bezona, esenca.
2 : {Vef.}
Teatra akcesoraĵo.
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 : réquisit. 2 : accessoire de théâtre.
REL’O
Longa fersulko sur kiu ruliĝas vagonoj, tramveturiloj, k.t.p.
// — en’, el’rel’igi-iĝi ; relvojo.
= A-F-H-R
= rail.
Relajs’o
{Rh.} [Elek.]
Telegrafa ricevilo disponita por servi kiel manipulilo.
= relais.
Relativ’o
[Gram.]
Pronomo rilata al antaŭa nomo aŭ pronomo ; ekz : kiu.
= A-F-G-H-I-R
= relatif.
RELIEF’O
Elstara surfaco.
// — aĵo, igi ; senreliefa ; alta, malalta reliefo.
= A-F-G-H-I-R
= relief.
RELIGI’O
Kredo al Dio kun respondaj sentoj kaj agoj.
// — ano, eco, ulo ; samreligiulo ; senreligia.
= A-F-G-H-I-R
= religion.
Relikv’o
{Df.}
Sankta restaĵo.
// relikvokesto.
= relique.
REM’I
Antaŭenveturi sur akvo per movo de remiloj.
// — ado, anto, ilo, isto ; rem’boato, ŝipo, konkurso.
= F-H-I
= ramer.
REMBUR’I
Plenŝtopi per lano, haro, k.t.p.
// — ado, aĵo, isto.
= F
= rembourrer.
Remiz’o
Veturilejo.
= F
= remise.
Remolad’o
{Df.}
Speco de saŭco el bolita ovflavo, oleo, k.t.p.
= rémoulade.
Remont’o
1 : Liverado de ĉevaloj por la kavalerio.
2 : {Vef.}
Riparado de konstruaĵo • (alia senco, tre diskutebla).
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 : remonte. 2 : restauration (d’un édifice).
REMPAR’O
Murego, termontaĵo por ŝirmi urbon, fortikaĵon.
= A-F
= rempart.
REN’O
[Anat.]
Uringlando.
= F-H-I
= rein, rognon.
Renĉ’i
{T.Vx} [Tekn.]
Maldekstren puŝturni.
// — ilo.
= se servir du tourne-à-gauche.
RENDEVU’O
Intervidiĝo ; interkonsentita kunveno.
= A-F-G-R
= rendez-vous.
Rened’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de pomo.
= reinette.
Renegat’o
Malkonfesinto, forlasinto (religia).
= A-F-H-I-R
= renégat.
Renesanc’o
[Hist.]
Periodo inter la dekkvina kaj deksepa jarcentoj, l.v. renaskiĝo.
= A-F-G-H-I-R
= renaissance.
Renklod’o
{Rh.}
Speco de pruno tre sukoplena.
= F
= reine-claude.
RENKONT’I
Trovi sur sia vojo ion aŭ iun ne atenditan.
// — iri renkonten al.
= A-F-H-I
= rencontrer.
Renocerv’o
{V.P.} [Zool.]
Alia nomo de : rangifero, norda cervo.
= renne.
RENOM’O
Reputacio, publika famo.
= renommée.
RENT’O
Monsumo ĉiujare produktita de kapitalo.
// — ulo, umo ; dumviva rento.
= F-G-H-I-R
= rente, revenu.
RENVERS’I
Debati, deĵeti, malkonstrui, inversigi.
// — iĝi.
= F
= renverser.
Reostat’o
[Elek.]
Instrumento por konstantigi intensecon de elektraj fluoj.
= A-F-G-H-I-R
= rhéostat.
Repertuar’o
Registrolibro, nomaro.
= A-F-G-H-I-R
= répertoire.
Repetitor’o
Profesorhelpanto.
= répétiteur.
REPREZENT’I
Agi, paroli vice de iu.
// — ado, anto.
= A-F-G-H-I-R
= représenter.
Reprezentaci’o
{V.P.}
Elspezoj, lukso postulataj de persona situacio.
= représentation.
Reps’o
{Df.}
Ŝtofo el sulko kaj lano aŭ lano kaj kotono.
= reps.
Reputaci’o
Publika opinio, famo pri iu.
= A-F-H-I-R
= réputation.
Resed’o
{V.I.} [Bot.]
V. rezedo.
= réséda.
Residu’o
{T.Vx} [Mat.]
Tio kio restas post operacio.
V. reziduo.
= résidu, reste.
Reskript’o
Respondo de supera aŭtoritato pri regnaj demandoj.
= A-F-G-H-I-R
= rescrit.
RESPEKT’I
Estimegi, havi senton de humileco antaŭ iu aŭ io.
// — egi, inda, ema ; respekto-plena ; malrespekti.
= A-F-G-H-I-R
= respecter.
Respektiv’a
Rilata al ĉiu aparta okazo.
= respectif.
RESPOND’I
Rediri al demando ; reskribi al skribinto ; rilati al ; akordiĝi kun ; sin konfesi kiel faranto de io.
// — anto, ebla, eco, ema ; kun’, pri’, pro’respondi.
= A-F-H-I
= répondre.
Respons’o
{Df.}
Preĝaj vortoj kantataj aŭ dirataj responde al aliaj vortoj.
= répons.
RESPUBLIK’O
Regno en kiu la supera povo apartenas al la tuta popolo.
// — ano.
= A-F-G-H-I-R
= république.
Respublikanism’o
{V.P.}
Respublikaneco.
= républicanisme.
REST’I
Esti daŭre en la sama loko, en la sama stato.
// — aĵo, ado, ema ; restadejo ; manĝrestaĵo.
= F-G-H-I
= rester.
Restaŭr’i
{V.P.}
Restarigi, rebonigi.
= restaurer.
Restitu’i
{V.P.}
Redoni, reliveri.
= restituer.
RESTORACI’O
Publika manĝejo.
// — estro, mastro.
= A-F-G-H-I-R
= restaurant.
Resum’i
{Vr.Z.}
Mallonge rediri, tiri ĉefan sencon.
= résumer.
RET’O
Maŝaro por kapti fiŝojn, birdojn, k.t.p.
// — aĵo, eca ; enretigi.
= F-H-I
= filet, réseau.
Retepor’o
{V.I.} [Zool.]
Speco de briozooj (reteporus).
= rétépore.
Retin’o
[Anat.]
Membrano en fundo de okulo sur kiu formiĝas la bildoj de eksteraj objektoj.
= A-F-H-I-R
= rétine.
Retinit’o
[Med.]
Inflamo de la retino.
= rétinite.
RETOR’O
(Greka) parolartisto.
= A-F-G-H-I-R
= rhéteur.
RETORIK’O
Parolarto.
= A-F-G-H-I-R
= rhétorique.
RETORT’O
Vazo el tero aŭ vitro uzata por distili.
= A-G-H-I-R
= cornue.
Retroaktiv’a
Aganta sur estinteco.
= A-F-H-I-R
= rétroactif.
Retrospektiv’a
Rigardanta, rilatanta estintecon.
// — eco.
= A-F-H-I-R
= rétrospectif.
Reŭmatalgi’o
{V.P.} [Med.]
Reŭmatisma doloro.
= rhumatalgie.
REŬMATISM’O
[Med.]
Artra, muskola malsano.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= rhumatisme.
REV’I
Pensadi sencele, senorde, fantazie.
// — ado, anto, ema, isto, ulo ; en’, el’, dis’reviĝi.
= F
= rêver (tout éveillé).
Revers’o
{Rh.}
Posta flanko, suba flanko (kiel ekz. de medalo).
= revers.
Reviz’o
{Rh.} [Tip.]
Dua presprovaĵo.
// — aĵo.
= seconde épreuve.
Revizi’i
Revidi, ekzameni, kontroli, kritiki.
// — ado, aĵo, anto, isto.
= réviser.
Revizor’o
(Rusa) inspektoro.
= réviseur, inspecteur.
Revoluci’o
Grava kaj subita ŝanĝo en regno.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= révolution.
Revolver’o
Multpafa pistolo.
= A-F-G-H-I-R
= revolver.
REVU’O
1 : Perioda eldonaĵo.
2 : ‹†› {V.P.}
Armea trarigardo, parado • (alia senco).
= 1: A-F-G-H-I
= 1 : revue (publication). 2 : ‹†› revue.
REZED’O
[Bot.]
Speco de dukotiledonoj (reseda).
V. resedo.
// — acoj.
= F-G-H-I-R
= réséda.
REZERV’I
Meti aparten, apartigi.
V. rizervi.
// — ado, aĵo, ano, it’o-aro, ujo ; rezervita seĝo.
= A-F-G-H-I-R
= réserver.
Rezid’i
{V.P.}
Kutime enloĝi.
// — anto, ejo, eco.
= résider.
Rezident’o
{Df.}
(Ŝtata) sendito.
= A-F-G-H-I-R
= résident.
Rezidu’o
{Rh.}
V. residuo.
= résidu.
REZIGN’I
Forlasi, forcedi.
= A-F-G-H-I
= renoncer à, se désister de, répudier.
REZIGNACI’O
Submetiĝo, malribelo, cedo.
= A-F-G-H-I
= résignation.
REZIN’O
Flamiĝema substanco fluanta el koniferoj.
= A-F-H-I
= résine.
Rezist’o
{T.Vx} [Elek.]
Malcedemo, netrairebleco (al elektra fluo).
= A-F-H-I
= résistance.
Rezoluci’o
Decidaĵo, interkonsenta decido (en kunveno).
= A-F-G-H-I
= résolution (collective).
REZOLUT’A
{V.P.}
Decidema, firmanima.
// — eco, ulo.
= résolu.
REZON’I
Argumenti, konkludi.
V. rizoni.
// — adi, anto.
= A-F-G-H-I-R
= raisonner.
Rezorcin’o
[Kem.]
Korpo antisepsa tirita el brasilligno [tiel printita].
= résorcine.
REZULT’I
Esti sekvo, konkludo de.
// — anto, aĵo.
= A-F-G-H-I-R
= résulter.
REZULTAT’O
Rezulto, rezultaĵo.
// senrezultata.
= A-F-G-H-I-R
= résultat.
Rezum’o
‹?›
Resumo, mallongigo.
= A-F-G-H-R
= résumé.
Rezurekci’o
{V.P.}
Reviviĝo.
= résurrection.
RIB’O
[Bot.]
Frukto de ribujo (ribes).
// — ujo, acoj ; blankaj, nigraj, ruĝaj riboj.
= I
= groseille.
RIBEL’I
Kontraŭstari al aŭtoritato.
// — ado, anto, eco, ema, estro.
= A-F-G-H-I
= se révolter.
Ribord’o
{Sr.}
Ekstera rando.
= rebord.
RICEV’I
Preni ion proponitan, donitan, k.t.p.
// — ado, anto, ilo ; ricevatesto.
= A-F-H-I
= recevoir, obtenir.
RICIN’O
[Bot.]
Speco de eŭforbiacoj (ricinus).
// — oleo.
= A-G-H-I
= ricin.
RIĈ’A
Havanta multe da utilaĵoj.
// — aĵo, eco, ega, ulo, igi, iĝi ; malriĉa ; herboriĉa, fruktoriĉa.
= A-F-G-H-I
= riche.
RID’I
Vidigi gajecon per speciala kuntiriĝo de trajtoj.
// — eti, egi, ado, ema, inda, igi ; ridaĉi ; mokridi ; senride.
= F-H-I
= rire.
RIF’O
Ŝtonego elstaranta sur la maro.
= A-G-R
= récif, écueil.
Rifrakt’i
Ŝanĝi la direkton de lumradio (tra diversaj medioj).
V. refrakti.
// — ebla, ema, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= réfracter.
RIFUĜ’I
Forkuri en ian lokon por sin ŝirmi.
// — ejo, into.
= A-F-H-I
= se réfugier.
Rifut’i
{Rh. p. 104., Sr.}
V. refuti.
= réfuter.
RIFUZ’I
Malkonsenti, malakcepti.
// — iĝi ; malrifuzi.
= A-F-H-I
= refuser.
RIG’I
[Mar.]
Ŝnurarmi (ŝipon).
// — il’o-aro.
= A
= gréer.
RIGARD’I
Turni la okulojn al, atente konsideri.
// — ado, ejo ; ĉirkaŭ’, el’, en’, pri’, re’, sub’, super’, tra’rigardi.
= A-F-I
= regarder.
RIGID’A
Malfleksebla.
// — eco, igi, iĝi, ulo ; malrigida.
= A-F-H-I
= raide, rigide.
RIGL’I
Fermi (pordon) per feraj bariloj.
// — ilo.
= verrouiller.
RIGOR’A
Ĝustega ; severega.
// — eco.
= A-F-H-I
= rigueur, rigoureux.
RIKAN’I
Ridaĉi, mokridi.
= ricaner.
RIKOLT’I
Levi, amasigi terfruktojn.
// — ado, aĵo, ilo, anto, isto.
= F-H-I
= récolter, moissonner.
Rikord’o
{Sr.}
V. rekordo.
= record.
Rikur’a
[Mat.]
Perioda, revena.
= récurrent.
RILAT’I
Havi dependecon, similecon, k.t.p. al io.
// — eco, igi, iĝi ; interrilato.
= A-F-G-H-I-R
= avoir rapport à.
RIM’O
Unuforma sono de finaj vortoj en versoj.
// — aĵo, aro ; senrima.
= A-F-G-H-I-R
= rime.
RIMARK’I
Ekatenti, ekobservi.
// — ebla, inda, igi, ilo ; senrimarke.
= A-F
= remarquer.
RIMED’O
Afero taŭga por atingi celon.
// — mon’, viv’rimedoj ; antaŭ’, kontraŭ’rimedo.
= A-F
= moyen, expédient.
RIMEN’O
Bendo el ledo aŭ kaŭĉuko por ligi aŭ kunfiksi.
// — eto, aĵo, aro.
= G-R
= courroie.
Rimes’o
[Kom.]
Komisia pago, procentaĵo.
= remise.
Rimors’o
Konsciencriproĉo.
= A-F-H-I
= remords.
Rinant’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de skrofulariacoj (rhinanthus cristagalli).
= rhinanthe.
RING’O
Metala rondaĵo, ĉirkaŭfingro.
// — eto, ego, eca, ulo ; man’, kol’ringo.
= A-G
= anneau, bague.
Rinkasp’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de anaso (rhyncaspis).
= souchet.
Rinkops’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de palmipedo (rhyncopsis).
= A-F-H-I
= bec en ciseaux.
RINOCER’O
[Zool.]
Speco de pakidermo (rhinoceros).
= rhinocéros.
RIP’O
[Anat.]
Plata, kurba flankosto.
// interripa ; senripigi.
= A-G
= côte.
RIPAR’I
Rebonigi maldifekti.
// — ado, aĵo, ebla.
= A-F-G-H-I-R
= réparer.
RIPET’I
Denove fari, diri.
// — adi ; antaŭripeto.
= A-F-H-I
= répéter.
RIPOZ’I
Ĉesigi laboron, agadon.
// — ado, eco, igi ; senripoza.
= A-F-H-I
= se reposer.
RIPREZENT’I
[Kom.]
Esti komisiita de firmo por trakti en ĝia nomo.
// — anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= représenter.
RIPROĈ’I
Mallaŭdi.
// — ado, aĵo, inda ; mem’, konscienc’riproĉo ; riproĉi ion al iu iun pri io.
= A-F-H
= reprocher, gronder (trans.).
RISK’I
Endanĝerigi.
// — ego, ema, ulo ; multriska ; senriska.
= A-F-G-H-I-R
= risquer.
Rism’o
Kvincenta foliaro (de papero).
= A-G-H-I
= rame (de papier).
RISORT’O
Elasta metalpeco.
// — eca, iĝi ; risort’planko, matraco.
= F-H-R
= ressort.
RIT’O
Ordo de religiaj ceremonioj.
// — ano, ismo, isto.
= A-F-G-H-I-R
= rite.
RITM’O
Takto, kadenco, kombino de fortaj kaj malfortaj tempoj.
= A-F-G-H-I-R
= rythme.
RIVAL’O
Konkuranto.
= A-F-G-H-I
= rival.
Rivaliz’i
{V.P.}
Konkuri.
= rivaliser.
RIVEL’I
Aperigi [Fot.], malkaŝigi.
// — ilo.
= A-F-H-I
= révéler.
RIVER’O
Akvaro fluanta ĉu al alia, ĉu al maro.
// — eto, ego ; — fundo, lito, enirejo, enĵetejo.
= A-F
= fleuve, rivière, cours d’eau.
RIVERENC’I
Respekte saluti, sin klini antaŭ iu.
// — ado, inda ; malriverence.
= A-F-G-H-I-R
= faire la révérence, rendre hommage à.
Rivolu’o
[Mat.]
Rotacia movo ĉirkaŭ akso.
= A-F-G-H-I-R
= révolution.
RIZ’O
[Bot.]
Speco de gramenacoj (oryza).
= A-F-G-H-I-R
= riz.
Rizerv’i
{Sr.}
V. rezervi.
= réserver.
Rizom’o
{T.Vx} [Bot.]
Subtera, radikŝajna kaŭlo.
= rhizome.
Rizon’i
{T.Vx, Sr.}
V. rezoni.
= raisonner.
Rizot’o
{V.I.}
Itala manĝaĵo el rizo, safrano kaj fromaĝo.
= risotto.
ROB’O
Longa vestaĵo uzata de virinoj, pastroj, k.t.p.
= A-F-G-H
= robe.
Robini’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de arboj fabacoj (robinia).
= robinier, faux acacia.
Robr’o
{Rh.}
Finludo, tutludo.
= A-F
= partie liée, rob, robre (au whist).
Rocel’o
{Vef.} [Bot.]
Speco de likeno uzata por tinkturi (roccella).
Likeno el kiu oni ricevas violruĝan kolorilon.
= roccelle, orseille.
ROD’O
Natura marhaveno, havengolfeto.
= A-F-G-H-I-R
= rade.
Rodi’o
{V.P.}
V. rodiumo.
= rhodium.
RODIUM’O
[Kem.]
Metalo malmulte konata.
V. rodio.
= rhodium.
RODODENDR’O
Alpa rozo, speco de erikacoj (rhododendrum).
= rhododendron.
Rogaci’oj
{V.I.}
Publika preĝo kaj procesio en katolikaj landoj, tri tagoj antaŭ la ĉielira festo.
= rogations.
Rojalism’o
Rojalisteco.
= A-F-G-H-I-R
= royalisme.
Rojalist’o
Partiano de reĝeco aŭ de reĝo.
= royaliste.
ROK’O
Ŝtono, ŝtonego.
// — aĵo, eca ; praroko.
= A-F-H-I
= roc, roche.
Rokok’o
Stilo de la dua parto de la XVIIIa jarcento.
= A-F-G-I-R
= rococo.
ROL’O
Parto de teatra verko ludota de aktoro.
= F-G-R
= rôle.
ROM’A
Rilata al Romo, ĉefurbo de Italujo.
// — ano.
= A-F-G-H-I-R
= romain.
Roman’o
Literatura rakonto, novelego.
// — eco, aro, isto.
= F-G-H-I-R
= roman (littér.).
Romanc’o
Plenda, sentimentala kantaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= romance.
Romantik’a
Konforma al romantismo.
= A-F-G-H-I-R
= romantique.
Romantism’o
Stilo, doktrino de la romantikuloj.
= A-F-G-H-I-R
= romantisme.
Romb’o
1 : [Geom.]
Alia nomo de lozanĝo.
2 : [Ikt.]
Speco de marfiŝo (rhombus).
= 1 : rhombe. 2 : turbot.
Rombojd’o
1 : Rombforma, rombsimila figuraĵo ; dorsa muskolo.
2 : {Sr.}
V. romboido [sed la vorto romboido, kvankam ankaŭ legebla en la artikolo oid, ne ricevis propran artikolon.] V. oid, V. ojd.
= 1 + 2 : rhomboïde.
ROMP’I
Dispecigi.
// — ado, aĵo, ebla, ilo, iĝi ; de’, dis’, el’, en’, inter’, tra’rompi ; facilrompa ; ĵurrompo.
= A-F-H-I
= rompre, briser.
ROND’O
Ĉiu figuraĵo, ĉiu objekto cirkloforma, sferforma.
// — eto, eco, aĵo, igi, iĝi, iri ; flurondo.
= A-F-G-H-I
= rond.
Rondo’o
{V.I.} [Muz.]
Ario, kies temo ripetiĝas.
= rondeau.
RONK’I
Fari bruon per gorĝo kaj nazo dum dormo.
// — adi.
= F-H
= ronfler.
ROS’O
Akvogutaro aperanta matene aŭ nokte.
// mielroso.
= F-H-R
= rosée.
ROSMAR’O
[Zool.]
Marĉevalo, speco de foko (trichecus rosmarus).
= morse.
Rosmaren’o
[Bot.]
Speco de lamiaco (rosmarinus).
= A-F-G-I-R
= romarin.
ROST’I
Kuiri ion antaŭ granda fajro sen akvo ekster vazo.
// — egi, adi, aĵo, ejo, ilo ; krad’, pik’rostilo.
= A-F-G-H-I
= rôtir.
ROSTBEF’O
Rostita bovaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= rosbif.
ROSTR’O
[Zool.]
Nazego (de elefanto, de iaj insektoj, k.t.p.).
= L
= trompe.
ROT’O
[Milit.]
Parto de bataliono estrata de kapitano.
= G
= compagnie (militaire).
Rotaci’o
[Mat.]
Imaga, idea rotado.
= A-F-G-H-I-R
= rotation.
Rotad’o
{Rh.}
Aksturnado, turnmovo.
= A-F-G-H-I-R
= rotation.
Rotond’o
[Arkit.]
Rondforma konstruaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= rotonde.
ROZ’O
[Bot.]
Floro de rozujo (rosa).
// — ujo, ejo, acoj ; rozkolora ; rozo sovaĝa ; ventorozo.
= A-F-G-H-I-R
= rose.
Rozari’o
Preĝilo simila al perla ĉirkaŭkolo.
// — ero.
= A-F-H-I
= rosaire.
Rozen’o
{V.P.}
Seka vinbero.
= raisin sec.
Rozeol’o
{Df.} [Med.]
Speco de morbilo.
= roséole.
Rozoli’o
{V.I.}
Speco de likvoro el fruktosuko.
= rosolis.
Ruad’i
{Df.}
Akvotrempadi (kanabon).
= rouir.
RUB’O
Ruinaĵoj, malkonstruaj restaĵoj.
// — aĵo, amaso.
= L
= décombres.
RUBAND’O
Mallarĝa bendo de ŝtofo el silko, lano aŭ kotono.
// — ego.
= A-F
= ruban.
Rubekol’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (motacilla rubecula).
V. rubikulo.
= rouge-gorge.
RUBEN’O
Ruĝa juvelŝtono.
= A-F-G-H-I-R
= rubis.
Rubetr’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de saksikolo (saxicola rubetra).
= tardier.
Rubi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj, uzata kiel ruĝa tinkturilo (rubia tinctorum).
// — acoj.
= H-I
= garance.
Rubidi’o
[Kem.]
Metalo malmulte konata.
= rubidium.
Rubikon’o
[Hist.]
Rivero netransirebla sen kapitala risko.
= Rubicon.
Rubikul’o
{V.P.} [Ornit.]
V. rubekolo.
= rouge-gorge.
RUBL’O
Rusa monero (2 fr. 65 c.).
= rouble.
RUBRIK’O
Titolo, fako, faktitolo.
= A-F-G-H-I-R
= rubrique.
RUBUS’O
Bero de dornarbetaĵo (rubus).
// — ujo.
= mûre sauvage.
Ruf’o
{M.T.} [Mar.]
Malgranda konstruaĵo sur la supera ferdeko.
= rouf.
RUĜ’A
Samkolora kiel sango.
// — aĵo, eco, igi, iĝi ; tagruĝo.
= F
= rouge.
RUIN’O
Pereigo, malkonstruo.
// — aĵo, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= ruine.
RUKT’I
Elĵeti brue per buŝo gasojn el stomako.
// — ado.
= F-H-I
= éructer.
RUL’I
Movi ion tiamaniere ke ĝi turniĝas sur si mem.
// — adi, aĵo, ilo, iĝi ; de’, el’, en’, for’, kun’ruli ; rul’bloko, kurteno ; facilrula ; marrulo.
= rouler (trans.).
Rulad’o
{Rh.} [Muz.]
Voĉrulado ; voĉado, koloraturo.
= A-F
= roulade ?
Rulet’o
Speco de hazardludo.
= A-F-G-H-I-R
= roulette.
RUM’O
Brando el distilita kansukero.
= A-F-G-I-R
= rhum.
RUMAN’O
Popolano de sudorienta Eŭropo.
// — ujo.
= A-F-G-H-I-R
= roumain.
RUMB’O
[Mar.]
Unu el la 32 partoj de la ventorozo (kompaskarto).
= A-F
= rumb.
Rumeks’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de poligonacoj (rumex).
= rumex, oseille sauvage.
Run’oj
Skribliteroj uzataj de la antikvaj Skandinavoj.
= runes.
Rupi’o
Hinda monero.
= A-F-G-H-I-R
= roupie.
RUS’O
Popolano de granda eŭropazia imperio.
// — ujo.
= A-F-G-H-I-R
= Russe (un).
Rusk’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de monokotiledonoj (ruscus).
= fragon, petit houx.
RUST’O
Metala, precipe fera, oksido naskita de malsekeco.
// — aĵo, igi, iĝi.
= A-G
= rouille.
Rustikol’o
{V.P.} [Ornit.]
Speco de skolopo (scolopax rusticola).
= bécasse commune.
RUSUL’O
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (russula).
= russule.
RUŜ’O
Tulkrispo, tulfaldo.
= F-G-R
= ruche.
RUT’O
[Bot.]
Speco de dukotiledonoj (ruta).
= A-F-G-H-I-R
= rue.
Rutenium’o
[Kem.]
Metalo malmulte konata.
= ruthénium.
RUTIN’O
Kutimaĉo, neprogresemo.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= routine.
RUZ’O
Trompilo, artifikaĵo.
// — eco, ema, ulo ; el’, super’ruzi.
= F
= ruse.

al la kaplitero P   — R —   → al la kaplitero S

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert